Выбрать главу

- Ofte mi grumblas kontraŭ vi, la gepatroj, kaj vin kritikas enmense, eĉ se mi ne diras ĉion, kio pasas al mi tra la kapo, sed koncerne afazion, mi ege kontentas, ke, dank'al tio, kio okazis, dum mi estis infano, mi evitis malsaniĝi [la franca teksto laŭvorte diras: "koncerne afazion, mi ege kontentas, ke mi falis en la kaldronon, kiam mi estis eta". Tiu falo en la kaldronon estas aludo al la bildstria rolulo Obelikso, kiu ne bezonas ĉiufoje antaŭ batalo retrinki iom de la Magia Eliksiro por fariĝi fortega, ĉar li falis en la kaldronon, kiam li estis eta. Se la aludo estas sufiĉe komprenebla en via lando, vi povas traduki laŭvorte la frazon el la franca originalo]. Imagu! Sen tio, mi neniam konus Lidjan, aŭ almenaŭ neniam mi povus babili kun ŝi! Nur la penso pri tio dolorigas al mi la ventron.

Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?

Prelego (forme reverkita) prezentita dum la Printempa Semajno Internacia en Bonn la 3-an de aprilo 2007,

kaj dum la SES-Tago en Ĝenevo la 28-an de la sama monato de la sama jaro.

Kial mi interesiĝis pri afazio

Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri senlingveco. La malsano konsistas el tio, ke homo, kiu antaŭe parolis, jen ĉesas povi glate, normale esprimi sin. En iuj kazoj la perdo de parolo estas tuta, en aliaj ĝi estas nur parta. Mi parolos pri la kaŭzoj kaj simptomoj pli poste. Nun mi volas nur diri al vi, kial la afero ekŝajnis al mi interesa por esperantistoj.

Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon kontrolo aŭ superrigardado ; fakte temas pri helpado de iu sperta al iu nesperta per rerigardo al tio, kiamaniere la ankoraŭ ne tre sperta profesiulo traktis tiun aŭ alian kazonKonkrete, la afero prezentiĝas jene. La persono vizitas min unu- aŭ dufoje ĉiusemajne kaj priskribas, kiel li aŭ ŝi pritraktis ĉu unu kazon, ĉu plurajn, depende de nia interkonsento. La celo de tiu aranĝo estas triobla.

Unue, aŭdante, kion la kolegoj - ĝenerale junaj kolegoj - rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.

La dua avantaĝo de la aranĝo estas, ke, se vi troviĝas je la unua linio de la fronto, se tiel diri, vi ne havas la tempon pripensi pri ĉio, vi devas reagi tre rapide, kaj estas bone poste repripensi la tutan aferon kaj diri al iu alia, kio okazis, por pli bone konscii eventualajn erarojn aŭ pensi pri alia, eble pli efika, maniero reagi. Fakte, kvankam multaj personoj ne scias, ke tiu rerakonto de psikologa laboro al pli sperta kolego, entute ekzistas, ĝi fakte estas la ĉefa fonto de kompreno pri tio, kion oni devas aŭ povas fari. Per tiu konsultado al pli sperta kolego oni lernas la profesion. Ĉefe, oni lernas pri si mem. Oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas. Kaj tiu lernado pri si mem estas tre grava aspekto de psikologa, kaj ĉefe psikoterapia, laboro. Ekzemple, se vi ne rimarkis, ke vi parolas kun la paciento almenaŭ tiom por impresi lin, por imponi al li, kiom por helpi lin progresi al pli bona, psike pli sana vivo, multo estos fuŝata en la efiko de viaj paroloj aŭ sintenoj sur la pacienton. Kaj por rimarki, ke oni tiamaniere fuŝe laboras, necesas, ke iu ekstera tion komprenu kaj klarigu al vi, ĉar homo ĝenerale ne ŝatas fronte vidi la proprajn mankojn, kaj la homa psiko havas grandan stokon da tre efikaj taktikoj kaj strategioj por eviti vidi ion, kio malplaĉas al ĝi.

Trie, tiu raportado pri tio, kio okazas inter la paciento kaj la "psikisto", estas tre ofte utila, ĉar la amplekso de la respondeco, la seriozeco de la kazo, la graveco de la koncentriĝo necesa por helpi al severe suferanta homo, aŭ al homo en ŝajne senelireja situacio, kaŭzas angoron, aŭ aliformajn streĉiĝojn, el kiuj oni povas parte liberigi sin diskutante kun komprenema, kompetenta, pli sperta kolego. La juna psikologo sentas sin malpli sola. Estas iu, kiu helpas, subtenas, konsilas, kaj tio gravas por konservi sian psikan ekvilibron, kiam oni konstante alfrontas malfacilajn situaciojn kun granda respondeco.

Inter la kolegoj, kun kiuj mi ludas tiun rolon, venas al mi, ekde eble unu jaro, juna parolterapiisto. Terapiistino, fakte. Ŝia laboro estas kun personoj, kiuj havas problemojn koncerne sin-esprimadon. Povas esti infanoj, kiuj, pro io fuŝa dum naskiĝo, havas cerban difekton, kaj kiuj neniam parolos, sed kiujn oni povas helpi esprimi sin alimaniere ol buŝe; povas esti homoj, ĉe kiuj sangovaskulo en la cerbo rompiĝis, kaj kiuj pli malpli amplekse paraliziĝis kaj samtempe perdis la kapablon esprimi sin, ĉu parte, ĉu tute, povas esti ĉiaspecaj problemoj ligitaj al la kapablo bone paroli.

Fakte ŝi laboras en du institucioj, unu por infanoj, kaj alia por plenkreskuloj, kiuj havas sanproblemojn, kies kaŭzo kuŝas en la cerbo.

Pri la teknikoj, kiuj ekzistas por helpi la homojn paroli, mi estas tute nekompetenta. Ne per tio do mi povas helpi al ŝi. Ŝi bone, ĝisfunde konas sian fakon, dum mi havas pri ĝi nur minimumajn sciojn. Kion ŝi atendas de mi, tio rilatas al du aspektoj de ŝia laboro. Unu estas la rilato kun la paciento, el la vidpunkto senta, emocia. Temas ĉi-punkte pri la sintenoj, kiuj povas helpi aŭ malhelpi, la maniero paroli, la maniero agi, por krei kiel eble plej efikan rilaton kun la paciento. Kaj la dua estas subteno, apogo al ŝi. La homoj, kiujn ŝi gvidas al reakiro de la kapablo paroli, ofte tiom suferas, aŭ tiom malagrable reagas, ke ne estas facile elporti ilin, unu post la alia, dum plena labortago. Tiu laboro postulas nervan rezistemon, serenecon kaj aliajn belajn kvalitojn, kiujn eblas konkrete teni tuttage nur koste de granda laceco. Fine de la semajno ŝi estas elĉerpita. Kaj kundividi la streĉojn rakontante al iu, kiu sufiĉe komprenas, kion ŝi travivis, kaj montras sian komprenon per la propraj reagoj, estas kvazaŭ enspiro de aero ĉe iu, kiu pretas sufokiĝi. Ŝi laŭ mi laboras tre bone, kaj mi tre admiras ŝin.