Henryk Sienkiewicz
Kien ci iras?
Romano el la tempo de Nerono
El la pola lingvo tradukis Lidja Zamenhof’
La tradukon prilaboris Sergio Pokrovskij
Parto unua
Ĉapitro 1ª
Petronio[1] vekiĝis ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nerono[2], daŭrintan ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke matene li vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de sklavoj lertaj en tio, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleadejo,[3] t.e. la lasta bana fako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita, kun okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiel senegala, ke Otono[4] mem ne povus kompari sin kun li — kaj vera, kiel oni lin nomis — .[5]
La publikajn banejojn li vizitadis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la efebejoj[6] okazis speciale interesaj sportokonkursoj. Cetere, en sia domo li havis propran banejon, kiun Celero, la fama kompaniano de Severo,[7] plivastigis por li, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eminenta belgusto, ke laŭ Nerono mem ĝi superis la imperiestran, kvankam la imperiestra banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.
Post tiu festeno, dum kiu, enuigite de arlekenado de Vatinio[8], li partoprenis kun Nerono, Lukano[9] kaj Seneciono[10] la diskuton: ĉu virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj banistoj ĵus metis lin sur cipresan tablon, kovritan per neĝblanka egipta bisino[11], kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la lakoniko[12] kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.
Sed post certa tempo li ekparolis kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomeno promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis, ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronio denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin en la tepidejon[13] — kiam subite el post la kurteno montriĝis nomenklatoro[14], anoncante viziton de juna Marko Vinicio, ĵus veninta el Anatolio[15].
Petronio ordonis enlasi la gaston en la tepidejon, kien ankaŭ li mem sin direktis. Vinicio estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis al Marko Vinicio, konsulo en la tempo de Tiberio[16]. La juna Vinicio servis nune sub Korbulono[17] kontraŭ la partoj[18], kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronio havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marko estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis konservi certan estetikan moderecon en diboĉo, kion Petronio aprezis super ĉio.
— Saluton al Petronio, — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidejon; — estu al ci favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepio[19] kaj Kipridino[20], ĉar sub la protekto de ili ambaŭ nenio malbona povas al ci okazi.
— Bonvenon al ci en Romo, kaj dolĉa estu al ci ripozo post la milito, — respondis Petronio, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo karbasa[21], per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. — Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, ci trafis iam en Bitinion?
Petronio estis iam provincestro de Bitinio,[22] kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Tio prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se tio plaĉus al li.
— Mi estis foje en Herakleo[23], — respondis Vinicio. — Korbulono min sendis tien por venigi helpajn taĉmentojn.
— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolĥido[24], por kiu mi fordonus ĉiujn ĉi-tieajn eksedzinojn, ne esceptante Popean[25]. Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la Partuja limo. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Valagaŝoj, Tiridatoj, Tigranoj[26] kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna Aruleno[27], hejme ankoraŭ iradas kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri io alia.
— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Korbulono ĝi povus iĝi malvenka.
— Korbulono! je Bakĥo! Li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nerono lin timas.
— Korbulono ne estas malsaĝa.
— Eble ci pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pirono,[28] neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi.
Vinicio komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronio duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano.
Petronio denove malfermis la okulojn.
Lia sano!… Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sizeno[29], kiu tiagrade perdadis la sentopovon, ke alportate matene en banejon, li demandadis: «Ĉu mi sidas?» Sed li ne estis sana. Vinicio ĵus metis lin sub la protekton de Asklepio kaj Kipridino. Sed li, Petronio, ne fidas Asklepion. Oni eĉ ne scias, kies filo estas tiu Asklepio: ĉu de Arsinoo, aŭ de Koroniso; kaj se la patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun garantii eĉ pri sia propra patro!
Ĉi tiam Petronio ekridis, post kio li daŭrigis:
— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro; sed ĉu ci scias kial? Jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj sin dungas al vojaĝantoj ĉe la pordego Kapena[30]. Krom Asklepio mi havis rilatojn ankaŭ kun asklepianoj[31], kiam lastjare mi malsanis iom je la veziko. Ili pasigadis por mi noktojn en templo. Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo sin bazas sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni havu sufiĉe da saĝo por scii distingi inter iluzioj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hipokaŭston[32] per cedra ligno, surŝutita de ambro, ĉar mi preferas en la vivo belajn odorojn ol malbelajn. Koncerne Kipridinon, ankaŭ al kiu ci min konfidis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino! Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, ankaŭ ci portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.
[4]
(32–69 p.K.) — ekstravaganca amiko de Nerono ĝis la jaro 58ª kiam, puŝate de sia bela edzino , li konatigis ŝin kun tiu. Ŝi iĝis amorantino de Nerono, eksedziniĝis de Otono, kaj persvadis la imperiestron ekzili Otonon en la provincon Luzitanio (la nuna Portugalio).
[6]
(lat.←gr.) — propre, gimnastikejo por efeboj (antikve, la junaj viroj 18–20 jarojn aĝaj). Ĉi tie temas pri baneja parto (pli ofte nomata , «plikejo»), kie oni ekzercis antaŭ bano.
[7]
Celero (lat. ), Severo (lat. ) — arĥitektoj kiuj post la brulego de Romo (64 p.K.) direktos konstruadon de la Ora Domo (vd [333]).
[15]
Lidja Z. tradukis laŭ la originalo: «Malgranda Azio». Tio estas anakronismo, tia nomo de la duoninsulo (lat. ) unue aperis en la 5ª jc.
[17]
(ĉ. 7–67) — Romia militestro, konsulo de la jaro 39ª. La plej grava militestro de la orienta kampanjo de Nerono.
[18]
Nomo de gento. «(2) Part/o (hist.) Ano de iama skita popolo, kiu fondis en Irano potencan imperion» [PIV].
[20]
Kipridino (en la pola originalo ) estas alnomo de Afrodito—Venero (naskiĝinta ĉe Kipro). Lidja Z tradukis per latinaĵo:
[22]
Tion mencias Tacito (
[25]
la pli Juna (30–65 p.K.), de post la jaro 63ª — edzino de Nerono, eksedzino de Otono (vd [4]).
[26]
Valagaŝo la 1ª (latine ) — Partuja reĝo (ĉ. 57–76). Tiridato — frato de Valagaŝo, en la jaro 66ª Nerono faros lin reĝo de Armenujo. Tigrano la 6ª — posteulo de Herodo la Granda, kiun Nerono faris reĝo de Armenujo en 58 p.K.
[27]
(ĉ. 35–93 p.K.) — Roma senatano, amiko de Trazeo (noto [40]), stoikisto. Senkeviĉo (kaj Lidja Z) nomas lin
[29]
Sizeno — probable, persono fikcia, kies nomo estas malsame skribata en diversaj eldonoj: [QP1],
[30]
Suda urbopordego de Romo (lat. ), de kiu komenciĝas la Vojo Appia, kondukanta al Kapuo.
[31]
Adeptoj de Asklepio; la greka Ἀσκληπιάδαι povas indiki personojn pretendantajn esti «Asklepiidoj», posteuloj de Asklepio (inter ili Aristotelo kaj Hipokrato); aŭ pastrojn de Asklepio kiuj (kiel ĉi-okaze) sonĝis en ties temploj por kuraci malsanulojn; aŭ ĝenerale kuracistojn.