Выбрать главу

— Atendu, ŝajnas, ke mi elpensis rimedon.

— Ĉiuj dioj cin rekompencu.

— Jes! Ŝajnas, ke la rimedo estas senerara. Ĉu ci scias, Marko?

— Mi aŭskultas cin, mia Ateno…

— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en cia domo la grajnon de Demetro.

— Ci estas pli granda ol la imperiestro! — ekkriis ekscite Vinicio.

Ĉapitro 4ª

Petronio efektive plenumis la promeson.

La tagon post la vizito ĉe Ĥrizotemiso li verdire tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis kun Nerono konfidencan interparolon, sekve de kiu, la trian tagon, antaŭ la domo de Plaŭcio aperis centuriestro kun dekkelkaj pretoriaj soldatoj[136].

La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aŭlo, kaj kiam la atriestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj, teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero ekpezis antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo blanka, kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aŭlo kroĉis sin al lia togo — el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj kaj sklavinoj. Aŭdiĝis ekkrioj: «»[137] — virinoj ekploregis; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ kovri la kapojn per tukoj.

Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila, kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.

Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la servistoj disiri, li diris:

— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian.

Li forŝovis ŝin facile — kaj ŝi diris:

— Estu cia sorto ankaŭ mia, ho Aŭlo!

Poste, ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono.

Aŭlo transiris en la atrion, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Gajo Hasta, lia iama subulo kaj kamarado en la britaj militoj.

— Honoron al ci, komandanto, — li diris. — Mi alportas al ci ordonon kaj saluton de la imperiestro — kaj jen estas la tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo.

— Mi dankas la imperiestron por la saluto, kaj la ordonon mi plenumos, — respondis Aŭlo. — Estu bonvena, Hasta, kaj diru, kun kia komisio ci venas.

— Aŭlo Plaŭcio, — komencis Hasta, — la imperiestro eksciis, ke en cia domo trovas sin la filino de la reĝo de la ligioj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Klaŭdio, transdonis en la romianajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la imperio estos neniam tuŝitaj de la ligioj. La dia Nerono estas danka al ci, komandanto, ke dum tiom da jaroj ci estis ŝia gastiganto, sed, ne volante ŝargi plue cian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la imperiestro mem kaj de la senato — li ordonas al ci transdoni ŝin en miajn manojn.

Aŭlo estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro por, ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la britaj legioj, kaj eĉ en ĉi tiu momento sur la vizaĝo de Hasta speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aŭlo Plaŭcio eksentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la tabuletojn, la signon; poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris jam trankvile:

— Atendu en la atrio, Hasta, ĝis la garantiulino estos al ci transdonita.

Kaj post tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la domo, en la halon, nomatan ekuso, kie Pomponia Grecina, Ligia kaj la malgranda Aŭlo atendis lin kun maltrankvilo kaj timo.

— Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn insulojn, — li diris, — tamen la sendito de la imperiestro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas cin, Ligia.

— Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia.

— Jes! — diris Aŭlo.

Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli:

— Ligia, ci estis edukata en nia domo, kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas cin, kiel filinon. Sed ci scias, ke ci ne estas nia filino. Ci estas garantiulino, donita de cia nacio al Romo, kaj la zorgado pri ci apartenas al la imperiestro. Kaj nun la imperiestro forprenas cin el nia domo.

La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, ne ordinara tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la ekuso, denove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj.

— La volo de la imperiestro estu plenumita, — diris Aŭlo.

— Aŭlo! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi, — pli bone estus por ŝi morti.

Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetadis: «Ho patrino! Patrino!» ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn. Sur la vizaĝo de Aŭlo denove bildiĝis kolero kaj doloro.

— Se mi estus sola en la mondo, — li diris malserene, — mi ne fordonus ŝin viva, — kaj miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni [138] Sed mi ne rajtas pereigi cin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn tempojn … Ankoraŭ hodiaŭ mi iros al la imperiestro kaj petegos, ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min elaŭskultos — mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia — kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu ci eksidis ĉe nia hejma fajro.

Dirinte tion, li metis la manon sur ŝian kapon, sed kvankam li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn je larmoj, kaj poste, kaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra.

— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris.

Kaj rapide li reiris en la atrion por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano kaj komandanto.

Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian ĉambron, komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn, kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris ankoraŭ la lararo[139] kaj fajrujo, sur kiu Aŭlo, fidela al la malnova moro, faradis oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo de provo. Iam Virginio trapikis la bruston de sia filino por ŝin liberigi el la manoj de Appio; pli frue ankoraŭ Lukrecia memvole pripagis la malhonoron per la vivo. La imperiestra palaco estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. — «Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!» Jes! Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbono kaj malhonoro, eĉ se tiun defendon oni devus pripagi per la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiom pli granda estas lia merito. La tero estas tia malsanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas ne plu Nerono, sed Kompato — kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo.

Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila — sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur la okuloj de ŝia Aŭlo kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin ankoraŭ la torento de la lumo. Ankaŭ ne estas al ŝi permesite instrui la Veron al la filo. — Do kiam ŝi ekpensas, ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni momento de disiĝo kun ili, disiĝo centloble pli granda kaj pli terura ol ĉi tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun priploras — ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi povos esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj atendas — kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun Aŭlo nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante, ke ekzistas Potenco pli granda ol tiu de Nerono — kaj Kompato pli forta ol lia kruelo.

вернуться

[136]

pretoria soldato, pretoriano — ano de pretorio (lat. ), la imperiestra gvardio.

вернуться

[137]

(lat.) — ve, mi malfeliĉa!

вернуться

[138]

(lat.) — al Jovo (Jupitero) liberiganto.

вернуться

[139]

Latine kolekto da laroj (statuetoj de hejmaj dioj), kaj la loko (lararejo) por ili.