Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton de la knabino; tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia peplo[140], restis tiel longan tempon en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam iom da trankvilo.
— Mi sopiros cin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn pereigus. Sed mi promesas al ci, ke mi neniam forgesos ciajn vortojn en la palaco de la imperiestro.
Ankoraŭfoje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la ekuson, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plaŭcion, maljunan grekon, kiu estis ilia instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.
Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligio, kiun oni hejme nomis Urso, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem, venis inter iliaj aliaj servantoj en la romian tendaron, falis nun al ŝiaj piedoj, kaj poste kliniĝis al la genuoj de Pomponia, dirante:
— Ho permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la palaco de la imperiestro!
— Ci ne estas nia servisto, sed de Ligia, — respondis Pomponia, — sed ĉu oni cin allasos al la pordo de la palaco? Kaj kiamaniere ci povos ŝin gardi?
— Mi ne scias, , nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj, kiel ligno…
Aŭlo Plaŭcio, kiu venis en tiu momento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Urso, sed diris, ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon, kiun la imperiestro postulas — estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en lian zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.
Por Ligia estis en tio certa konsolo, kaj ankaŭ Pomponia estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia elekto. Kaj tiel krom Urso ŝi destinis al ŝi la maljunan vestistinon, du kipraninojn, lertajn en kombado, kaj du ĝermanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Urso konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj de la vero estos ĵetitaj en la imperiestran palacon.
Ŝi ankaŭ skribis kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la zorgado de Akteo, liberigitino de Nerono. Pomponia verdire ne vidis ŝin en la kunvenoj de la konfesantoj de la nova instruo, sed ŝi aŭdis de ili, ke Akteo neniam rifuzas al ili servojn, kaj ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono malsimila al ĉiuj domaninoj de Nerono, kaj ke ĝenerale ŝi estas la bona spirito de la palaco.
Hasta promesis mem transdoni la leteron al Akteo. Konsiderante kiel naturan aferon, ke reĝa filino devas havi sian sekvantaron, li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, mirante, male, la malgrandan nombron de la servistoj. Li petis tamen, ke ili rapidu, timante, ke oni kulpigos lin pri manko de diligenteco en plenumado de ordonoj. La horo de la disiĝo alvenis. La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj, Aŭlo ankoraŭfoje metis la manon sur ŝian kapon, kaj post momento la soldatoj, akompanataj per krioj de la malgranda Aŭlo, kiu, defende al la fratino, minacis per siaj malgrandaj pugnoj al la centuriestro — forkondukis Ligian al la imperiestra palaco.
Sed la maljuna komandanto ordonis pretigi por si portilon, kaj dume, sin ferminte kun Pomponia en pinakoteko najbara al la ekuso, diris al ŝi:
— Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la imperiestro, kvankam mi pensas ke vane; kaj malgraŭ tio, ke la vorto de Seneko nenion plu signifas ĉe li, mi estos ankaŭ ĉe Seneko. Hodiaŭ pli multe signifas Sofonio, Tigeleno, Petronio aŭ Vatinio. Koncerne la imperiestron, li eble eĉ neniam aŭdis pri la nacio de la ligioj, kaj se li postulis transdonon de Ligia, ĝi okazis tial, ke iu lin al tio instigis, kaj facile estas diveni, kiu povis ĝin fari.
Kaj ŝi levis subite al li la okulojn.
— Petronio?
— Jes.
Sekvis momento da silento, post kio la komandanto daŭrigis:
— Jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu Vinicio eniris nian domon! Li, Vinicio, venigis al ni Petronion. Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed konkubinon ili volas!
Kaj lia parolo, sekve de kolero, de senhelpa furiozo kaj ĉagreno pro la krominfano, iĝis ankoraŭ pli fajra ol ordinare. Dum certa tempo li luktis kontraŭ si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj atestis, kiel malfacila estis tiu interna batalo.
— Ĝis nun mi gloris la diojn, — li diris, — sed en ĉi tiu momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, kaj ke ekzistas nur unu, kruelega, furioza kaj monstra, kiu nomas sin Nerono.
— Aŭlo! — diris Pomponia. — Nerono estas nur manpleno da putra polvo antaŭ Dio.
Li dume komencis marŝi per grandaj paŝoj sur la mozaiko de la pinakoteko. En lia vivo estis grandaj faroj, sed ne estis grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimiĝinta. La maljuna soldato amis Ligian pli multe ol li mem sciis pri tio, kaj nun li ne povis paciĝi kun la penso, ke li ŝin perdis. Krom tio li sentis sin humiligita. Ekpezegis sur li tiu mano, kiun li malestimis, kaj samtempe li sentis, ke antaŭ tiu forto lia forto estas nenio.
Sed kiam li fine kvietigis en si la koleron, kiu malklarigis liajn pensojn, li diris:
— Mi supozas, ke Petronio ne forigis ŝin de ni por Nerono, ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Popean. Sekve aŭ por si mem, aŭ por Vinicio … Ankoraŭ hodiaŭ mi ekscios ĉi tion.
Kaj post momento la portilo lin portis al Palatino. Pomponia, restinte sola, iris al la malgranda Aŭlo, kiu ne ĉesis priplori la fratinon kaj minaci la imperiestron.
Ĉapitro 5ª
Aŭlo tamen prave supozis, ke li ne estos allasita antaŭ la vizaĝon de Nerono. Oni respondis al li, ke la imperiestro estas okupita pri kantado kun la liutisto Terpno, kaj ke ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne vokis. Tio signifis, ke Aŭlo ne provu, ankaŭ estonte, vidi la imperiestron.
Aliflanke Seneko, kvankam malsana je febro, akceptis la maljunan komandanton kun respekto ŝuldata al li — sed kiam li elaŭskultis lian aferon, li ridetis maldolĉe kaj diris:
— Nur unu servon mi povas fari al ci, nobla Plaŭcio, tio estas: neniam montri al Nerono, ke mia koro sentas cian doloron, kaj ke mi volus cin helpi; ĉar se Nerono ekhavus tiurilate plej etan suspekton, sciu, ke li ne redonus al ci Ligian, kvankam li havus kontraŭ tio neniajn aliajn motivojn ol agi spite al mi.
Li ankaŭ ne konsilis al li turni sin al Tigeleno, nek al Vatinio, nek al Vitelio. Per mono oni eble povus ion efiki ĉe ili; eble ili volus ankaŭ spiti al Petronio, kies influon ili penas ekŝanceli; sed plej verŝajne ili perfidus al Nerono, kiagrade Ligia estas kara al Plaŭcio, kaj tiam Nerono tiom pli certe ŝin ne redonus. Ĉe tio la maljuna saĝulo komencis paroli kun morda ironio, kiun li turnis kontraŭ si mem: