Выбрать главу

Ĉe tio li direktis la okulojn al Vinicio, kiu lin rigardis per larĝiĝintaj pupiloj.

— Kio estas al ci? Ĉu ci havas febron? — diris Petronio.

Kaj tiu respondis per ia stranga, rompita kaj malrapida voĉo, kvazaŭ malsana infano:

— Mi tamen kredas, ke li povas ŝin redoni al mi.

Super la urbo bruis ĉiam pli mallaŭte la lastaj resonoj de la fulmotondro.

Ĉapitro 58ª

Tritaga pluvo, fenomeno escepta en Romo dum somero, kaj hajlo, falanta kontraŭ la natura ordo ne nur tage kaj vespere, sed ankaŭ nokte, interrompis la cirkoludojn. La popolon kaptis timo. Oni antaŭdiradis malbonan vinberrikolton, kaj kiam iun posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo la Savanto. La pastroj de Cereso disvastigis la famon, ke la kolero de la dioj turnis sin kontraŭ la urbon pro tro malrapida punado de la kristanoj, la amasoj komencis do insisti, ke senkonsidere je la vetero oni rapidigu la daŭrigadon de la cirkoludoj, kaj ĝojo ekregis la tutan Romon, kiam oni anoncis fine, ke post tritaga interrompo la rekomenciĝos.

Dume revenis ankaŭ la belvetero. La amfiteatro pleniĝis per hommiloj de la tagiĝo ĝis la nokto kaj Nerono venis same frue kun la vestaloj kaj la kortego. La spektaklo devis komenciĝi per interbatalo de la kristanoj, kiujn oni tiucele alivestis kiel gladiatorojn kaj donis al ili ĉiujn armilojn, kiujn uzadis profesiaj luktistoj por ataka kaj defenda batalo. Nun tamen la esperoj montriĝis trompaj. La kristanoj ĵetis sur la sablon la retojn, forkegojn, lancojn kaj glavojn, anstataŭe ili komencis ĉirkaŭbraki unu alian kaj kuraĝigadi sin reciproke al persisto kontraŭ la torturoj kaj morto. Tiam profunda ofendo kaj indigno ekregis la korojn de la amasoj. Unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali spite al la popolo, pro malamo al ĝi kaj por ĝin senigi de la ĝojo, kiun kaŭzas ĉiam la vido de braveco. Fine laŭ la ordono de la imperiestro oni ellasis kontraŭ ilin verajn gladiatorojn, kiuj elbuĉis la genuantajn kaj sendefendajn kristanojn en unu momento.

Sed post la forigo de la kadavroj la spektaklo ĉesis esti batalo kaj ŝanĝis sin en vicon da mitaj scenoj, projektitaj de Nerono mem. Oni do vidis Herkulon, brulanta en fajro sur la monto Ojto[311]. Vinicio ektremis pro la penso, ke la rolon de Herkulo oni destinis eble al Urso, sed videble ne venis ankoraŭ vico por la fidela servanto de Ligia, ĉar sur la ŝtiparo forbrulis alia kristano, tute nekonata al Vinicio. Tamen en la sekvinta sceno Ĥilono, kiun Nerono ne volis forpermesi el la cirko, ekvidis al li konatajn homojn.

Oni surscenigis la morton de Dedalo[312] kaj Ikaro. La rolon de Dedalo prezentis Eŭrikio, la maljunulo kiu iam donis al Ĥilono la signon de fiŝo; Ikaron prezentis lia filo, Kvarto. Oni levis ilin ambaŭ supren per speciala aparato kaj poste oni faligis ilin subite de grandega alteco, ĉe kio la juna Kvarto falis tiel proksime al la imperiestra podio, ke li surŝprucigis per sango ne nur la eksterajn ornamaĵojn, sed ankaŭ la purpurtegitan apogilon. Ĥilono ne vidis la falon, ĉar li fermis la okulojn, li aŭdis nur la obtuzan frapon de la korpo, kaj kiam post momento li ekvidis sangon tuj apud si, li preskaŭ svenis duafoje.

Sed la scenoj ŝanĝiĝadis rapide. Malgloraj suferoj de virgulinoj, antaŭ la morto malvirgigataj de gladiatoroj, alivestitaj kiel bestoj, ĝojigis la korojn de la amaso. Oni vidis pastrinojn de Cibelo kaj Cereso, oni vidis Danaidinojn, oni vidis Dirkeon[313] kaj Pazifaon, oni vidis fine neaĝajn knabinetojn disŝirataj de sovaĝaj ĉevaloj. La popolo aplaŭdis ĉiam novajn elpensaĵojn de Nerono, kiu, fiera pro ili kaj feliĉa pro la aplaŭdoj, ne forigis nun eĉ por unu momento la smeraldon de la okulo, rigardante la blankajn korpojn, disŝiratajn per fero, kaj la konvulsiajn tremojn de la viktimoj.

Oni tamen prezentis ankaŭ scenojn el la historio de la urbo. Post la virgulinoj oni vidis Mucion Scevolon[314], kies mano, fiksita al tripiedo kun fajro, plenigis la amfiteatron per odoro de brulanta karno, sed kiu, kiel la vera Scevolo, staris sen ĝemo, kun okuloj levitaj supren kaj kun preĝa flustro sur la nigriĝintaj lipoj. Kiam oni lin finmortigis kaj fortrenis la korpon de la areno, sekvis la ordinara tagmeza interrompo de la spektaklo.

Nerono kun la vestaloj kaj aŭgustanoj forlasis la teatron kaj direktis sin en speciale starigitan grandegan skarlatan tendon, kie oni preparis por li kaj por la gastoj luksan matenmanĝon. La amasoj plejparte sekvis lian ekzemplon kaj, fluante eksteren, dismetis sin en pentrindaj grupoj apud la tendo por ripozigi la membrojn, lacajn pro la longa sidado, kaj konsumi manĝaĵojn, kiujn sklavoj abunde disportadis laŭ la imperiestra favoro. Nur la plej scivolaj, forlasinte siajn lokojn, venis malsupren sur la arenon kaj, tuŝante per la fingroj la sablon, glueman de la sango, diskutis kiel spertuloj kaj cirkamantoj pri tio, kio jam okazis kaj kio estis ankoraŭ okazonta. Baldaŭ tamen foriris ankaŭ la diskutantoj por ne malfruiĝi al la festeno; restis nur kelkaj homoj, kiujn retenis ne scivolo, sed kompato por la estontaj viktimoj.

Tiuj kaŝis sin en la interbenkoj aŭ en la malpli altaj vicoj, kaj dume oni ebenigis la arenon kaj komencis fosi en ĝi kavojn, unu apud alia, vice, tra la tuta areno, de rando al rando, tiel ke ilia lasta vico troviĝis dekkelkajn paŝojn de la imperiestra podio. El ekster la cirko aŭdiĝadis bruo de la popolo, krioj kaj aplaŭdoj, kaj tie kun febra rapideco oni faris preparojn al novaj turmentoj.

Subite malfermiĝis la tuneloj kaj el ĉiuj malfermaĵoj, kondukantaj sur la arenon, oni komencis elpeli arojn da kristanoj, nudaj kaj portantaj krucojn sur la ŝultroj. Eksvarmis de ili la tuta amfiteatro. Kuris maljunuloj, klinitaj sub la pezo de la traboj, apud ili fortaĝaj viroj, virinoj kun disligitaj haroj, sub kiuj ili penis kaŝi sian nudecon, nematuraj knabetoj kaj tute malgrandaj infanoj. La krucoj estis pliparte, kiel ankaŭ la viktimoj, ornamitaj per floroj. La cirka servistaro, vipante la malfeliĉulojn per batiloj, devigis ilin meti la krucojn apud la pretaj kavoj kaj mem viciĝi apude. Tiel devis perei tiuj, kiujn pro manko de tempo oni ne elpuŝis sur la arenon viktime al la hundoj kaj sovaĝaj bestoj. Nun kaptis ilin nigraj sklavoj kaj, metante la viktimojn dorse sur la trabojn, komencis alnajli iliajn manojn al la krucbrakoj fervore kaj rapide, por ke la popolo, reveninte post la interrompo, trovu jam ĉiujn krucojn starigitaj. En la tuta amfiteatro aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj vicoj, atingis eĉ la placon, ĉirkaŭantan la amfiteatron, kaj venis eĉ sub la tendon, en kiu la imperiestro gastigis la vestalojn kaj la korteganojn. Tie oni trinkis vinon, ŝercis pro Ĥilono kaj flustris strangajn vortojn en la orelojn de la pastrinoj de Vesto; sur la areno dume svarmis laboro, najloj profundiĝadis en la manojn kaj piedojn de la kristanoj, grincis la fosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn, en kiujn oni metis la krucojn.

Sed inter la viktimoj, por kiuj nur post momento devis veni la vico, estis Krispo. La leonoj ne havis tempon lin disŝiri, do oni destinis al li krucon, kaj li, ĉiam preta al morto, ĝojis, pensante, ke venas lia horo. Li aspektis hodiaŭ alie, ĉar lia seka korpo estis tute nudigita, nur hedera zonaĵo kovris liajn koksojn, kaj sur la kapo li havis kronon el rozoj. Sed en liaj okuloj brilis ĉiam la sama, nevenkebla energio kaj la sama vizaĝo, severa kaj fanatika, rigardis el sub la kronaĵo. Ne ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la tunelo, li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli.

— Danku al la Savinto, — li parolis, — ke li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne povas ricevi malvirtuloj kaj virtuloj.

вернуться

[311]

Gr. Οίτη (malnovgreke [ojtē], novgreke [iti]), lat. Œta, Ojta — monto en la mezo de Greklando (38°49′43″N 22°17′19″Or).

вернуться

[312]

Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la romaj amfiteatroj pereadis same, kiel Ikaro. ()

вернуться

[313]

Gr. Δίρκη, lat. Drice — en greka mito: Dirkeo, la edzino de Teba reĝo Liko dum multaj jaroj molestis Antiopon, amatinon de Zeŭso. Kiam la filoj de Antiopo kaj Zeŭso elkreskis kaj konkeris Tebon, ili ekzekutis Dirkeon alliginte ŝin al la kornoj de sovaĝa bovo.

вернуться

[314]

— heroa juna patricio, kiu intence metis sian manon en fajron por montri al Etruska reĝo malamika la kuraĝon de la romanoj (6ª jc a.K.).