Выбрать главу

— Li redonos ŝin al mi.

Petronio movis la ŝultrojn.

— Ĉu ci scias, — li demandis, — ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la imperiestrajn ĝardenojn?

— Morgaŭ? — ripetis Vinicio.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro ektremis en li pro doloro kaj teruro. Li ekpensis, ke ĝi estas eble la lasta nokto, kiun li povos pasigi kun Ligia, do, adiaŭinte Petronion, li iris rapide al la estro de la por preni sian signon.

Sed tie liaj esperoj montriĝis vanaj, ĉar la kavestro ne volis doni al li la signon.

— Pardonu, sinjoro, — li diris. — Mi faris por ci, kion mi povis, sed mi ne povas riski la vivon. Hodiaŭ nokte oni elkondukos la kristanojn al la imperiestraj ĝardenoj. La malliberejo estos plena je soldatoj kaj oficistoj. Se oni cin rekonus, pereus mi kaj miaj infanoj.

Vinicio komprenis, ke vane estus insisti. Ekbrilis al li tamen la espero, ke la soldatoj, kiuj vidadis lin antaŭe, eble enlasos lin eĉ sen la signo, do, kiam noktiĝis, li vestis sin, kiel ordinare, per diktola tuniko, ligis tolpecon ĉirkaŭ la kapo kaj iris al la pordo de la malliberejo.

Sed tiutage oni kontrolis la signojn eĉ pli precize ol ordinare, kaj plie, la centestro Sceveno, severa soldato, korpe kaj anime servanta la imperiestron, rekonis Vinicion.

Sed videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato por la homa malfeliĉo, ĉar, anstataŭ frapi la ŝildon per la lanco signe de alarmo, li kondukis Vinicion flanken kaj diris al li.

— Sinjoro, reiru hejmen. Mi rekonis cin: sed mi silentos, ne volante cin pereigi. Mi ne povas cin enlasi, sed reiru, kaj la dioj konsolu cian koron.

— Ci ne povas min enlasi, — diris Vinicio, — sed lasu min resti ĉi tie kaj vidi tiujn, kiujn oni elkondukos.

— Mia ordono ne malpermesas tion, — respondis Sceveno.

Vinicio stariĝis antaŭ la pordego kaj atendis, ke oni komencu elkonduki la kondamnitojn. Fine ĉirkaŭ la noktomezo vaste malfermiĝis la mallibereja pordego kaj aperis tutaj vicoj da malliberuloj: viroj, virinoj kaj infanoj, ĉirkaŭitaj de armitaj pretoriaj taĉmentoj. La nokto estis tre hela kaj plenluna, tiel ke oni povis distingi ne nur la figurojn, sed ankaŭ la vizaĝojn de la malfeliĉuloj. Ili iris popare, en longa, malgaja procesio kaj en silento, interrompata nur per tintado de la soldataj armiloj. Oni kondukis tiom da ili, ke ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj keloj restos malplenaj.

En la fino de la irantaro Vinicio ekvidis klare Glaŭkon la kuraciston, sed nek Ligia, nek Urso estis inter la kondamnitoj.

Ĉapitro 62ª

Ne krepuskiĝis ankoraŭ, kiam la unuaj ondoj da popolo komencis jam enflui la imperiestrajn ĝardenojn. La amasoj, feste vestitaj, florkronitaj, gajaj, kantantaj kaj plejparte ebriaj iris rigardi la novan, imponan spektaklon. La ekkrioj: «» sonis sur la Kovrita strato[318], sur la ponto Emilia kaj trans Tibero, sur la Triumfa Vojo, apud la cirko de Nerono kaj for, ĝis la Vatikana monteto. Oni vidadis en Romo jam antaŭe homojn bruligataj sur palisoj, sed neniam oni vidis tian nombron da kondamnitoj. Nerono kaj Tigeleno, volante fini pri la kristanoj kaj kune haltigi la epidemion, kiu el la malliberejoj disvastiĝadis ĉiam pli tra la urbo, ordonis malplenigi ĉiujn malliberejojn, tiel ke restis en ili apenaŭ kelkdek homoj, destinitaj por la fino de la cirkoludoj. Tial do la amasoj, pasinte la ĝardenajn pordegojn, mutiĝis pro miro. Ĉiuj aleoj ĉefaj kaj flankaj, kondukantaj meze de arbaj densaĵoj, ĉirkaŭ herbejoj, insuletoj, lagoj, lagetoj kaj terpecoj, surkreskitaj de floroj, estis borderitaj per peĉaj palisoj, al kiuj oni alligis kristanojn.

De pli altaj lokoj, kie la vidon ne ŝirmis arboj, oni povis vidi tutajn vicojn da palisoj kaj korpoj, ornamitaj per floroj, per mirtaj folioj kaj hedero, tirantajn sin for, sur altaĵoj kaj ebenaĵoj, tiel malproksimen, ke dum la pli proksimaj ŝajnis kvazaŭ mastoj de ŝipoj, la lastaj prezentis sin al la okuloj, kiel koloraj tirsoj aŭ lancoj, enpikitaj en la teron. La amaso de la kondamnitoj superis la esperojn de la popolo mem. Oni povus pensi, ke iun tutan nacion oni ligis al la palisoj por amuzi Romon kaj Neronon. Aroj da spektantoj haltadis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, rigardis la vizaĝojn, florkronojn, hederajn girlandojn, poste iris pluen, demandante sin mem kun miro: «Ĉu povis esti tiom da kulpuloj, aŭ kiel povis bruligi Romon infanoj, apenaŭ kapablaj paŝi propraforte?» Kaj la miro ŝanĝadis sin grade en maltrankvilon.

Dume krepuskiĝis kaj sur la ĉielo ekbrilis la unuaj steloj. Tiam apud ĉiu kondamnito ekstaris sklavo kun brulanta torĉo, kaj kiam la sono de trumpetoj aŭdiĝis en diversaj partoj de la ĝardenoj, signante la komencon de la spektaklo, ĉiu almetis flamon al la malsuproj de la palisoj.

Pajlo, kaŝita sub la floroj kaj surverŝita per peĉo, tuj ekbrulis per hela flamo, kiu, kreskante kun ĉiu momento, leviĝadis supren kaj lekis la piedojn de la viktimoj. La popolo eksilentis, tra la ĝardenoj eksonis unu grandega ĝemo kaj dolorkrioj. Kelkaj el la viktimoj tamen, levante la kapojn al la stelriĉa ĉielo, komencis kanti glore al Kristo. La popolo aŭskultis. Sed eĉ la plej malmolaj koroj pleniĝis per teruro, kiam de sur malpli grandaj mastoj korŝirantaj infanaj voĉoj komencis voki: «Panjo! Panjo!» kaj tremo trakuris eĉ ebriajn spektantojn ĉe la vido de tiuj kapetoj kaj senkulpaj vizaĝoj, torditaj pro doloro aŭ svenantaj en la fumo, kiu komencis sufoki la viktimojn. Kaj la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj. Disfajris la aleoj ĉefaj kaj flankaj, disfajris arbotufoj kaj herbejoj kaj floraj terpecoj, disbrilis la akvo en la lagetoj kaj lagoj, roziĝis la tremantaj folioj sur la arboj kaj iĝis lume, kiel en tago. La odoro de la brulantaj korpoj plenigis la ĝardenojn, sed en la sama momento la sklavoj komencis ŝuti mirhon kaj aloon en incensilojn, speciale pretigitajn inter la palisoj. En la amaso aŭdiĝis tie kaj ie ekkrioj, oni ne scias ĉu de kompato, aŭ de ravo kaj ĝojo, kaj ili kreskis ĉiumomente kune kun la fajro, kiu ĉirkaŭprenadis la palisojn, grimpis al la brustoj de la viktimoj, tordis per la brula spiro la harojn sur iliaj kapoj, ĵetadis vualojn sur iliajn nigriĝintajn vizaĝojn, kaj fine ŝprucis ankoraŭ pli alten, kvazaŭ triumfe kaj glorante tiun forton, kiu ordonis ĝin bruligi.

Sed ankoraŭ en la komenco de la spektaklo inter la popolo aperis la imperiestro sur brilega cirka kvadrigo, jungita per kvar blankaj ĉevaloj, vestita mem per la kostumo de ĉaristo el la partio de la Verduloj, al kiu apartenis tiel li, kiel lia kortego. Post li sekvis aliaj veturiloj, plenaj je korteganoj en brilaj vestoj, senatanoj, pastroj kaj nudaj bakĥantinoj kun florkronoj sur la kapoj kaj kruĉoj da vino en la manoj, parte ebriaj kaj eligantaj sovaĝajn sonojn. Apud ili muzikistoj, alivestitaj kiel faŭnoj kaj satirusoj, ludis citrojn, formingojn, fajfilojn kaj kornojn. Sur aliaj veturiloj sidis matronoj kaj romaj junulinoj, ankaŭ ebriaj kaj duonnudaj. Apud la kvadrigoj ŝnurdancistoj skuis tirsojn, ornamitajn per rubandoj; aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn. La tuta brila sekvantaro, kriegante: antaŭeniĝadis sur la plej larĝa ĝardena vojo, meze de fumoj kaj meze de la homaj torĉoj. Nerono, havante apude Tigelenon kaj Ĥilonon, per kies teruro li deziris amuzi sin, kondukis mem la ĉevalojn kaj, veturante paŝon post paŝo, rigardis la brulantajn korpojn kaj kune aŭskultis la ekkriojn de la popolo. Starante sur la alta, ora kvadrigo, ĉirkaŭite de homa ondo, kiu riverencis lin ĝis la piedoj, en la briloj de la fajro. kun ora laŭrokrono de cirka venkinto, li superkreskis la korteganojn, la amasojn, kaj ŝajnis grandegulo. Liaj monstraj brakoj, etenditaj por teni la kondukilojn, ŝajnis beni la popolon. En la vizaĝo kaj en la duonfermitaj okuloj li havis rideton, kaj li brilis super la homoj, kiel la suno, aŭ kiel dio, terura, sed grandioza kaj potenca.

вернуться

[318]

Lat. — supozeble tegmentita (portika) kaj (aŭ) pavimita strato en la Marsa Kampo.