Выбрать главу

La piedoj ŝanceliĝis sub li kaj liaj brakoj ekpendis laŭlonge de la korpo.

— Por mi ne ekzistas savo! — li diris obtuze.

— Ĉu ci ne aŭdis, ke Dio pardonis al la pentanta fripono sur la kruco? — demandis Paŭlo.

— Ĉu ci scias, kion mi faris?

— Mi vidis cian suferon kaj mi aŭdis, kiel ci atestis pri la vero.

— Ho sinjoro!

— Kaj se la servanto de Kristo pardonis cin en sia horo de turmento kaj morto, kiel Kristo povus cin ne pardoni?

Ĥilono kaptis ambaŭmane la kapon, kvazaŭ freneza.

— Pardono? Por mi pardono?

— Nia Dio estas Dio de Kompato, — respondis la apostolo.

— Por mi!? — ripetis Ĥilono.

Kaj li komencis ĝemi, kiel homo, al kiu ekmankis fortoj por regi la doloron kaj suferon. Paŭlo diris:

— Apogu cin sur mi kaj sekvu min.

Kaj, preninte lin, li iris kun li al la kruciĝantaj stratoj, direktante sin per la voĉo de la fontano, kiu ŝajnis en la nokta silento priplori la korpojn de la martiroj.

— Nia Dio estas Dio de Kompato, — ripetis la apostolo. — Se ci stariĝus ĉe maro kaj ĵetadus en ĝin ŝtonojn, ĉu ci povus plenigi per ili la maran fundon? Kaj mi diras al ci, ke la kompato de Kristo estas kiel maro, kaj ke la pekoj kaj kulpoj de la homoj dronos en ĝi, kiel ŝtonoj en la profundaĵo. Kaj mi diras al ci, ke ĝi estas kiel la ĉielo, kiu kovras montojn, kontinentojn kaj valojn, ĉar ĝi estas ĉie kaj havas nek finon, nek limon. Ci suferis ĉe la paliso de Glaŭko kaj Kristo vidis cian suferon. Ci diris, ne konsiderante, kio povas cin morgaŭ trafi: «Tiu ĉi estas la brulmetinto!» kaj Kristo memoris ciajn vortojn. Ĉar pasis cia malboneco kaj mensogo, kaj en la koro restis nur senlima pento … Venu kun mi kaj aŭskultu, kion mi diras al ci: jen ankaŭ mi malamis lin kaj persekutis liajn elektitojn. Mi lin ne volis kaj ne kredis, ĝis li aperis al mi kaj vokis min. De tiam li estas mia amato. Kaj nun sur cin li sendis aflikton, timon kaj doloron por voki cin al si. Ci lin malamis, sed li amis cin. Ci transdonis al torturoj liajn konfesantojn, sed li volas cin pardoni kaj savi.

La bruston de la mizerulo komencis skui grandega ploro, de kiu lia animo ŝiris sin ĝisfunde, kaj Paŭlo prenadis lin en posedon, ekregadis kaj kondukis, kiel soldato kondukas kaptiton.

Kaj post momento li rekomencis paroli:

— Sekvu min, kaj mi cin kondukos al li. Pro kiu alia kaŭzo mi estus veninta al ci? Sed li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de la amo, do mi plenumas lian servon. Ci opinias sin malbenita, sed mi diras al ci: ekkredu je li, kaj atendos cin savo. Ci pensas, ke ci estas malamata, sed mi ripetas al ci, ke li cin amas. Rigardu min! Kiam mi ne havis lin, mi havis nenion krom la malboneco, kiu loĝis en mia koro, kaj nun lia amo anstataŭas al mi la patron kaj la patrinon, riĉaĵojn kaj regadon. En li sola estas la rifuĝo. Li sola kalkulos cian penton, rigardos kompate cian mizeron, deprenos de ci la timon kaj levos cin al si.

Tiel parolante, li alkondukis lin al la fontano, kies arĝenta torento brilis de malproksime en la luna lumo. Ĉirkaŭe estis silento kaj malpleno, ĉar sklavoj-servistoj forigis jam de tie la karbiĝintajn palisojn kaj la korpojn de la martiroj.

Ĥilono ĵetis sin kun ĝemo sur la genuojn kaj, kaŝinte la vizaĝon en la manoj, restis senmove; Paŭlo levis dume la vizaĝon al la steloj kaj komencis preĝi:

— Sinjoro, rigardu ĉi tiun mizerulon, lian penton, liajn larmojn kaj suferojn! Sinjoro de Kompato, kiu verŝis la propran sangon pro niaj kulpoj, je cia morto kaj leviĝo el mortintoj, pardonu lin!

Poste li eksilentis, sed longe rigardis ankoraŭ la stelojn kaj preĝis.

Kaj subite ĉe liaj piedoj aŭdiĝis voĉo, simila al ĝemo:

— Kristo!… Kristo!… pardonu min!

Tiam Paŭlo proksimiĝis al la fontano kaj, ĉerpinte akvon per la manoj, revenis al la genuanta mizerulo:

— Ĥilono! jen mi baptas cin en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito! Amen!

Ĥilono levis la kapon, dismetis la manojn kaj restis tiel senmova. La luno plenbrile lumigis liajn blankiĝintajn harojn kaj same blankan, senmovan vizaĝon, kvazaŭ malvivan aŭ skulptitan el marmoro. Momentoj pasadis unu post alia; el grandegaj birdejoj, lokitaj en la ĝardeno de Domicia, komencis atingi ilin la kriado de kokoj, kaj li plu genuis, simila al surtomba statuo.

Fine li vekiĝis, leviĝis, kaj, turninte sin al la apostolo, demandis:

— Kion mi faru antaŭ la morto, sinjoro?

Ankaŭ Paŭlo vekiĝis el sia meditado pri tiu senlima potenco, kiun ne povis kontraŭstari eĉ tiaj spiritoj, kiel tiu de ĉi tiu greko, kaj li respondis:

— Fidu, kaj atestu pri la vero!

Poste ili kune eliris. Ĉe la ĝardena pordego la apostolo ankoraŭfoje benis la maljunulon kaj ili disiĝis, ĉar ĉi tion postulis Ĥilono mem, antaŭvidante, ke post tio, kio okazis, Nerono kaj Tigeleno ordonos lin persekuti.

Li ne eraris, efektive. Reveninte hejmen, li trovis la domon jam ĉirkaŭita de pretorianoj, kiuj lin kaptis kaj komandate de Sceveno kondukis sur Palatinon.

Nerono estis jam irinta dormi, sed Tigeleno atendis, kaj ekvidinte la malfeliĉan grekon, akceptis lin kun vizaĝo trankvila, sed malbonaŭgura.

— Ci plenumis la krimon de ofendo de la majesto, — li diris al Ĥilono, — kaj ci ne evitos punon. Sed se morgaŭ ci deklaros en la amfiteatro, ke ci estis ebria kaj senkonscia kaj ke Romon bruligis la kristanoj, cia puno limiĝos al bastonado kaj ekzilo.

— Mi ne povas, sinjoro! — respondis Ĥilono mallaŭte.

Tiam Tigeleno proksimiĝis al li per malrapidaj paŝoj kaj per voĉo same mallaŭta, sed terura, demandis:

— Kiel do, ci ne povas, greka hundo? Ĉu ci ne estis ebria kaj ĉu ci ne komprenas, kio cin atendas? Rigardu tien!

Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, li montris en la angulon de la atrio, kie apud longa ligna benko staris en ombro kvar senmovaj sklavoj el Tracio kun ŝnuroj kaj pinĉilegoj en la manoj.

Sed Ĥilono respondis:

— Mi ne povas, sinjoro!

Tigelenon komencis kapti furiozo, sed li ankoraŭ sin retenis.

— Ĉu ci vidis, — demandis li, — kiel mortas la kristanoj? Ĉu ci volas same morti?

La maljunulo levis supren sian palan vizaĝon; dum kelka tempo liaj lipoj movis sin mallaŭte, poste li respondis:

— Ankaŭ mi kredas je Kristo!…

Tigeleno rigardis lin kun mirego:

— Hundo, ci vere freneziĝis!

Kaj subite la furiozo, amasigita en lia brusto, rompis la digon. Saltinte al Ĥilono, li kaptis lin ambaŭmane je la barbo, faligis teren kaj komencis lin piedpremi, ripetante kun ŝaŭmo sur la buŝo:

— Ci malkonfesos! Ci malkonfesos!

— Mi ne povas! — respondis Ĥilono de sur la tero.

— Torturu lin!

Ekaŭdinte tiun ordonon, la tracoj kaptis la maljunulon kaj metis lin sur la benkon, poste, alfiksinte lin al ĝi per la ŝnuroj, komencis premi per la pinĉilegoj liajn malgrasajn krurojn. Sed li, dum oni lin alligadis, kisis humile iliajn manojn, poste fermis la okulojn kaj ŝajnis kvazaŭ mortinta.

Li vivis tamen, ĉar kiam Tigeleno kliniĝis super li kaj refoje demandis: «Ĉu ci malkonfesos?» la blankaj lipoj de Ĥilono moviĝis facile kaj eliĝis el ili apenaŭ aŭdebla flustro:

— Mi … ne … povas!…

Tigeleno ordonis ĉesigi la torturadon kaj komencis paŝi tra la atrio kun vizaĝo ŝanĝita de kolero, sed kune senhelpa. Fine en lian kapon venis videble iu nova penso, ĉar li turnis sin al la tracoj kaj diris:

— Elŝiru lian langon!

Ĉapitro 63ª

La dramon «»[319] oni prezentadis ordinare en teatroj aŭ amfiteatroj tiel aranĝitaj, ke ili povis malfermiĝi kaj formi kvazaŭ du apartajn scenejojn. Sed post la spektaklo en la imperiestraj ĝardenoj oni forlasis la ordinaran manieron, ĉar oni deziris, ke kiel eble plej granda amaso da homoj povu rigardi la morton de krucumita sklavo, formanĝata en la dramo de urso. En la teatroj la rolon de la urso ludadis aktoro, ĉirkaŭkudrita per ursa felo, sed ĉi-foje la spektaklo devis esti «vera». Ĝi estis nova ideo de Tigeleno. Nerono anoncis unue, ke li ne venos, sed laŭ persvado de la favorato li ŝanĝis la decidon. Tigeleno klarigis al li, ke post tio, kio okazis en la ĝardenoj, tiom pli li devas montri sin al la popolo, kaj kune li garantiis, ke la krucumita sklavo ne insultos lin, kiel faris Krispo. La popolo estis jam iom trosata kaj laca de la sangoverŝado, oni do anoncis al ĝi novan disdonadon de loteriaj biletoj kaj donacoj, kaj kune vesperan festenon, ĉar la spektaklo devis okazi vespere, en brilege lumigita amfiteatro.

вернуться

[319]

Supozeble temas pri la verko «Laŭreolus» de iu Katulo (samnomulo de la fama poeto), en kiu la rabisto Laŭreolo (el la tempo de imperiestro Kaligulo) iĝas krucumita kaj lasita al la formanĝo per sovaĝaj bestoj. La imperiestro Domiciano foje ekzekutigis kondamnitan krimulon, lasante lin reale plenumi la rolon de Laŭreolo (kiel en la ĉi-suba epizodo).