— Petronio!
— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis Neronon pri du aferoj, kiujn li promesis al mi: unue, ke li eligu Ligian el la domo de Aŭlo, due, ke li donu ŝin al ci. Ĉu ci ne havas ponardon ie en la faldoj de cia togo? Eble ci frapos min? Sed mi konsilas al ci atendi kelkajn tagojn, ĉar oni prenus cin en malliberejon, kaj dume Ligia enuus en cia domo.
Sekvis silento. Vinicio dum certa tempo rigardis Petronion per mirplenaj okuloj, post kio li diris:
— Pardonu min. Mi ŝin amas, kaj la amo konfuzas mian prudenton.
— Admiru min, Marko. Antaŭhieraŭ mi diris al Nerono la jenon: «Mia nevo, Vinicio, tiel ekamegis iun malgrasaĉan knabinon, kiun oni prizorgas ĉe Aŭlo Plaŭcio, ke lia domo ŝanĝis sin en vaporbanejon de sopiroj. Ci, Cezaro, — mi diris, — kaj mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco, ne donus por ŝi eĉ mil sestercojn, sed la knabo ĉiam ja estis malsaĝa, kiel tripieda tablo, kaj nun li entute malsaĝiĝis».
— Petronio!
— Se ci ne komprenas, ke mi diris tion, volante sekurigi Ligian, mi emas ekkredi, ke mi diris la veron. Mi persvadis al la Kuprobarba, ke tia estetikulo, kiel li, ne povas konsideri tian knabinon bela, kaj Nerono, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi alie ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ne trovinte ĝin, li ŝin ne deziros. Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro. Nun Ligian pritaksos ĝuste ne li, sed Popea, kaj nature ŝi klopodos kiel eble baldaŭ forigi ŝin el la palaco. Kaj mi diris, kvazaŭ senintence al la Kupra barbo: «Prenu Ligian kaj donu ŝin al Vinicio. Ci rajtas tion fari, ĉar ŝi estas garantiulino, kaj se ci tion faros, ci malbonagos kontraŭ Aŭlo.» Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom pli, ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni faros cin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos en ciajn manojn tiun ligian trezoron, kaj ci, kiel aliancano de la bravaj ligioj, kaj kune fidela servisto de la imperiestro, ne nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi. La imperiestro, dezirante konservi la formojn, tenos ŝin dum kelkaj tagoj en sia domo, kaj poste forsendos ŝin en cian domon, feliĉulo!
— Ĉu tio estas vero? Nenio minacas ŝin en la imperiestra palaco?
— Se ŝi devus ekloĝi tie por ĉiam, Popea parolus pri ŝi kun Lokusta[141], sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la imperiestra palaco estas dek mil homoj. Povas esti, ke Nerono ŝin tute ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke antaŭ momento estis ĉe mi la centuriestro kaj sciigis, ke li forkondukis la knabinon en la palacon kaj transdonis en la manojn de Akteo. Akteo estas bonkora persono, kaj tial mi ordonis transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Grecina videble same opinias, ĉar ŝi skribis al Akteo. Morgaŭ estos festeno ĉe Nerono. Mi rezervis por ci lokon apud Ligia.
— Pardonu mian koleremon, Gajo, — diris Vinicio. — Mi pensis, ke ci ordonis forkapti ŝin por ci mem, aŭ por Nerono.
— Mi povas pardoni cian koleremon, sed pli malfacilas al mi pardoni ciajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ne plaĉas al mi, Marko, kaj de tio gardu cin. Sciu, ke la peristo de Nerono estas Tigeleno, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en ciajn okulojn, mi dirus al ci la jenon: Vinicio, mi forprenas de ci Ligian, kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.
Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj pupiloj rekte en la okulojn de Vinicio, kun esprimo malvarma kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.
— La kulpo estas mia, — li diris. — Ci estas bona, honesta, kaj mi dankas cin el la tuta animo. Permesu nur fari al ci ankoraŭ unu demandon. Kial ci ne ordonis sendi Ligian rekte en mian domon?
— Ĉar la imperiestro volas konservi la formojn. Oni parolos pri tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian kiel garantiulinon, tial, tiel longe kiel oni parolos, ŝi restos en la imperiestra palaco. Poste oni senbrue forsendos ŝin al ci, kaj la afero estos finita. La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago. Ĉu ci jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis en mian penson la demando: Kial krimo — eĉ se ĝi estas potenca, kiel imperiestro, kaj kiel li, certa pri senpuneco — ĉiam klopodas pri ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas faroj, indaj je iu azia reĝaĉo, ne je romia imperiestro; sed se tio al mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato … Sed Nerono skribas — Nerono serĉas pretekstojn, ĉar Nerono estas timulo. Tamen Tiberio, ekzemple, ne estis timulo — malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial estas tiel? Kio estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas al virto? Ĉu ci scias, kio ŝajnas al mi? Laŭ mi, ĝi okazas tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. Sekve, vera estetikulo estas samfakte virtulo. Sekve, mi estas virtulo. Mi devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro, Prodiko kaj Gorgio[142]. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas fojfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi forprenis Ligian de Aŭlo por ŝin doni al ci. Bone. Sed Lizipo farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona. Rigardu, Marko! jen antaŭ ci sidas virto, enkorpigita en Petronion. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj oferi al mi cent minaojn[143] por mallonga prelego pri virto.
Sed Vinicio, homo kiun la realeco interesis pli ol prelegoj pri virto, diris:
— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.
— Ci havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Aŭlon. Li alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Kaj se li, bestaĉo, prenus antaŭe lecionon de deklamado… Sed li insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto, kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.
— Aŭlo estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.
— Skribu al li, ke la volo de la «dia» imperiestro estas la plej alta leĝo, kaj ke cia unua filo ricevos la nomon Aŭlo. Havu la maljunulo ian konsolon. Mi pretas peti la Kuprobarban voki lin al la morgaŭa festeno. Li cin ekvidu en la triklinio apud Ligia.
— Ne faru tion, — diris Vinicio. — Mi tamen sentas kompaton al ili, speciale al Pomponia.
Kaj li eksidis por skribi tiun leteron, kiu senigis la maljunan komandanton je la lasta espero.
Ĉapitro 7ª
Antaŭ Akteo, la eksamatino de Nerono, iam klinadis sin la plej altaj kapoj en Romo. Sed ŝi eĉ tiam ne volis miksi sin en la publikajn aferojn, kaj se ŝi fojfoje uzis sian influon je la juna regnestro, ŝi faris tion nur por elpeti kompaton por iu. Modesta kaj humila, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis kontraŭ si neniun. Eĉ Oktavia ne kapablis ŝin ekmalami. Al ĵaluzuloj ŝi ŝajnis nesufiĉe danĝera. Oni sciis, ke ŝi plu amas Neronon per amo malgaja kaj suferplena, kiu vivas jam ne per espero, sed nur per rememorado de la tempo, kiam Nerono estis ne nur pli juna kaj amanta, sed ankaŭ pli bona. Oni sciis, ke ŝi ne kapablas forŝiri la animon kaj penson disde tiuj rememoroj, sed atendas jam nenion; kaj ĉar neniu timis, ke Nerono revenos al ŝi, oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute senarman, kaj tial oni lasis ŝin en paco. Popea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, sendanĝeran ĝis tia grado, ke ŝi eĉ ne postulis ŝian forigon el la palaco.
Tamen ĉar Nerono ŝin iam amis kaj forlasis sen ofendo, en trankvila, kaj eĉ certagrade amika maniero, oni konservis por ŝi certan respekton. Nerono, liberiginte ŝin, donis al ŝi en la palaco loĝejon kun aparta dormoĉambro kaj iom da servistoj. Kaj ĉar siatempe Palaso kaj Narciso[144], kvankam liberigitoj de Klaŭdio, ne nur partoprenis en festenoj de Klaŭdio, sed eĉ, kiel potencaj ministroj, okupis distingajn lokojn, ankaŭ ŝin oni invitadis iafoje al la tablo de la imperiestro. Oni faradis tion eble tial, ke ŝia belega persono estis vera ornamo de la festeno. Cetere, koncerne la elekton de la societo, Nerono jam delonge forlasis ĉiajn konsiderojn. Ĉe lia tablo sidadis plej diversa miksamaso da homoj de ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili senatanoj, sed ĉefe tiaj, kiuj konsentis esti kune arlekenoj. Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj vivoĝuo. Estis virinoj, havantaj grandajn nomojn, sed ne hezitantaj vespere surmeti blondajn perukojn[145] kaj distri sin, serĉante aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altaj oficistoj kaj pastroj, kiuj ĉe plenaj pokaloj mem volonte mokis siajn diojn, kaj apud ili — ĉiaspeca kanajlaro, konsistanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj; el poetoj, kiuj, deklamante versaĵojn, pensis pri la sestercoj, kiujn ili esperis akiri per laŭdado de versaĵoj de Nerono; el filozofoj-mizeruloj, sekvantaj per avidaj okuloj la servatajn manĝojn; el famaj veturigistoj, ĵonglistoj, miraklistoj, fabelrakontistoj, komikistoj; fine el diversaj sentaŭguloj, kiujn modo aŭ malsaĝeco kronis kiel unutagajn eminentulojn, kaj inter kiuj ne mankis eĉ tiaj, kiuj per longaj haroj kovris la orelojn, trapikitajn signe de sklaveco.
[142]
Protagoro [PIV] (Πρωταγόρας), Prodiko (Πρόδικος) kaj Gorgio [PIV] (Γοργίας) — malnovgrekaj filozofoj de la 5ª jc a.K., fondintoj de la sofista skolo.
[143]
minao (gr. μνᾶ, lat. ) — antikva mezurunuo de pezo (ĉ. funto), poste monunuo. En la sumera-babilonia 60-uma sistemo, 1 talanto = 60 minaoj. En Londona Biblio en la PIV-oj
[144]
(m. 54 p.K.) — ekssklavo de Klaŭdio, kiu partoprenis en konvikto de Mesalino; unu el la unuaj viktimoj de Nerono.
[145]
Latine (laŭvorte «blonda hararo», pli poezie «orharulino») estis esprimo aludanta facilmoran virinon.