Выбрать главу

— Petronio pravas, — li diris post momento.

Tigeleno rigardis lin kun miro.

— Petronio pravas, — ripetis Nerono. — Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.

«Mi malvenkis denove», ekpensis Petronio.

Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke sekvatage li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu kun la estro de la kadavrejo pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicio.

Ĉapitro 66ª

Dum la tempo de Nerono tiel en la cirko, kiel en la amfiteatroj populariĝis vesperaj spektakloj, antaŭe maloftaj kaj aranĝataj nur en esceptaj okazoj. La aŭgustanoj ŝatis ilin, ĉar ofte sekvadis ilin festenoj kaj drinkadoj, daŭrantaj ĝis la mateno. Kvankam la popolo estis jam trosata de la sangoverŝado, tamen, kiam diskoniĝis la famo, ke venas la fino de la cirkoludoj kaj ke la lastaj kristanoj estas mortontaj en la vespera spektaklo, sennombraj amasoj plenigis la amfiteatron. La aŭgustanoj venis senescepte, ĉar ili konjektis, ke ĝi ne estos ordinara spektaklo kaj ke Nerono decidis aranĝi al si tragedion el la doloro de Vinicio. Tigeleno gardis sekreton pri la speco de torturo, destinita por la fianĉino de la juna tribunuso, sed ĉi tio ekscitis nur la ĝeneralan scivolon. Tiuj, kiuj iam vidis Ligian ĉe la Plaŭcioj, rakontis nun mirindaĵojn pri ŝia belegeco. Aliajn interesis antaŭ ĉio la demando, ĉu efektive ili vidos ŝin hodiaŭ sur la areno, ĉar multaj el tiuj, kiuj aŭdis la respondon, kiun Nerono donis al Petronio ĉe Nervo, komentis ĝin dusence. Kelkaj simple supozis, ke Nerono transdonos aŭ eble eĉ jam transdonis la knabinon al Vinicio: oni rememoris, ke ŝi estas garantiulino kaj rajtas, sekve de tio, adori tiujn diojn, kiuj plaĉas al ŝi, kaj ke la leĝo de nacioj ne permesas ŝin puni.

La necerteco, atendado kaj scivolo ekregis ĉiujn spektantojn. Nerono alvenis pli frue ol ordinare, kaj kun lia alveno oni komencis denove flustri al si reciproke, ke tamen okazos certe io eksterordinara, ĉar, krom Tigeleno kaj Vatinio, Neronon akompanis Kasio, centuriestro kun grandega staturo kaj grandega forto, kiun la imperiestro kunprenadis nur tiam, kiam li volis havi apude defendanton, ekzemple, kiam plaĉis al li fari noktajn ekskursojn en Suburon, kie li sin amuzis per la ludo, nomata , konsistanta en suprenĵetado de envoje renkontitaj knabinoj sur soldata mantelo. Oni rimarkis ankaŭ, ke en la amfiteatro mem estis entreprenitaj certaj gardorimedoj. Oni pligrandigis la pretorian gardon, kaj la komandon super ĝi havis ne centuriestro, sed tribunuso, Subrio Flavo, konata ĝis nun pro sia blinda sindono al Nerono. Oni ekkomprenis tiam, ke Nerono deziras por ĉia eventualo sendanĝerigi sin kontraŭ eksplodo de malespero flanke de Vinicio, kaj la scivolo kreskis ankoraŭ pli.

Ĉies rigardoj turnadis sin kun streĉita intereso al la loko, kie sidis la malfeliĉa fianĉo. Kaj li, tre pala, kun frunto kovrita de ŝvitgutoj, estis necerta, kiel la aliaj, sed maltrankvila ĝis la plejfundo de la animo. Petronio, ne sciante mem precize, kio okazos, diris al li nenion, li nur demandis Vinicion, reveninte de Nervo, ĉu li estas preta al ĉio, kaj poste, ĉu li ĉeestos la spektaklon. Vinicio respondis al ambaŭ demandoj: «Jes!» sed ĉe tio ĉi malvarma tremo trakuris lian tutan korpon, ĉar li komprenis, ke Petronio demandis ne senkaŭze. Li mem vivis de kelka tempo kvazaŭ duonvive, li mem profundiĝis jam en la morton kaj akceptis la morton de Ligia, ĉar ĝi devis esti por ili ambaŭ kune liberiĝo kaj geedziĝo, sed nun li ekkonis, ke alia afero estas pensi de malproksime pri la lasta momento, kiel pri trankvila endormiĝo, kaj alia — iri rigardi torturon de persono pli kara ol la vivo. Ĉiuj antaŭe suferitaj doloroj vekiĝis en li denove. La kvietigita malespero komencis denove krii en lia animo; ekregis lin la antaŭa deziro savi Ligian je ĉia kosto. De la mateno li volis penetri en la tunelojn por certiĝi, ĉu Ligia troviĝas tie, sed pretoriaj gardoj postenis ĉe ĉiuj pordegoj kaj la ordonoj estis tiel severaj, ke la soldatoj, eĉ konantaj la junan tribunuson, lasis sin moligi nek per peto, nek per oro. Al Vinicio ŝajnis, ke la necerteco mortigos lin, antaŭ ol li ekvidos la spektaklon. Ie en la fundo de lia koro pulsetis ankoraŭ la espero, ke eble Ligia ne estas en la amfiteatro kaj ke ĉiuj timoj estas vanaj. En momentoj li kroĉis sin al tiu penso per ĉiuj fortoj. Li parolis al si, ke Kristo ja povis preni ŝin el la malliberejo, sed li ne povis permesi ŝian turmenton en la cirko. Antaŭe li akceptis jam en ĉio lian volon; nun, kiam, forpuŝite de la pordoj de la tuneloj, li revenis sian lokon en la amfiteatro kaj kiam el scivolaj rigardoj al li direktataj, li ekkonis, ke plej teruraj supozoj povas esti pravaj, li komencis en la animo petegi Kriston pri savo, kun pasio simila al minaco. «Ci povas!» li ripetadis, konvulsie kunpremante la manojn, «Ci povas!»

Antaŭe li eĉ ne supozis, ke tiu momento, kiam ĝi iĝos reala, estos tiel terura. Nun, ne konsciante, kio al li okazas, li antaŭsentis tamen, ke se li vidos la turmenton de Ligia, tiam lia tuta amo ŝanĝos sin en malamon, kaj la kredo en lia koro — en malesperon. Kaj kune teruris lin tiu sento, ĉar li timis ofendi Kriston, kiun li petegis pri kompato kaj miraklo. Li ne petis jam pri ŝia vivo, li deziris nur, ke ŝi mortu antaŭ ol oni ŝin kondukos sur la arenon, kaj el la senfunda abismo de doloro li ripetadis en la animo: «Almenaŭ ĉi tion al mi ne rifuzu, kaj mi amos cin ankoraŭ pli ol ĝis nun mi cin amis!»

Fine liaj pensoj elkateniĝis, kiel ondoj, kirlataj de ventego. Vekiĝadis en li avido je venĝo kaj sango. Ekkaptadis lin furioza deziro ĵeti sin sur Neronon kaj sufoki lin antaŭ ĉiuj spektantoj, kaj kune li sentis, ke per tiu pasio li denove ofendas Kriston kaj malrespektas liajn ordonojn. En momentoj trafulmadis lian kapon la espero, ke ĉion tion, antaŭ kio tremis lia animo, forturnos eble ankoraŭ la ĉiopova kaj kompatema mano, sed tiuj fulmoj tuj estingiĝadis, kvazaŭ en senlima senreviĝo pro tio, ke Tiu, kiu povis per unu vorto detrui ĉi tiun cirkon kaj savi Ligian, forlasis ŝin tamen, kvankam ŝi fidis kaj amis lin per ĉiuj fortoj de sia pura koro. Kaj li pensis plue, ke ŝi kuŝas tie en la malluma tunelo, malforta, sendefenda, forlasita, donita al plaĉo aŭ malplaĉo de brutsimilaj gardistoj, dum li devas atendi senhelpe en ĉi tiu terura amfiteatro, ne sciante, kian turmenton oni elpensis por ŝi kaj kion li vidos post momento. Fine, kiel homo falanta en abismon kaptas ĉion, kio kreskas ĉe ĝia rando, tiel ankaŭ li kaptis ambaŭmane la penson, ke tamen nur per la kredo li povas ŝin savi. Restis ja nur tiu sola rimedo! Petro ja diris, ke per la kredo oni povas movi la fundamentojn de la tero!

Do li koncentriĝis, subpremis en si la dubon, fermis sian tutan estaĵon en du vortojn: «Mi kredas!» — kaj atendis miraklon.

Sed kiel trostreĉita kordo devas krevi, tiel ankaŭ lin rompis la streĉo. Kadavra paleco kovris lian vizaĝon kaj la korpo komencis rigidiĝi. Tiam li ekpensis, ke lia preĝo estas aŭdita, ĉar jen li mortas. Ekŝajnis al li, ke ankaŭ Ligia sendube estas jam mortinta kaj ke Kristo tiamaniere prenas ilin al si. La areno, la blankaj togoj de la sennombraj spektantoj, la lumo de milo da lampoj kaj torĉoj, ĉio kune malaperis de lia vido.

Sed tiu senforteco ne daŭris longe. Post momento li vekiĝis, aŭ pli ĝuste vekis lin la piedfrapado de la malpaciencanta popolo.

— Ci estas malsana, — diris al li Petronio, — ordonu reporti cin hejmen.

Kaj ne atentante, kion diros al ĉi tio la imperiestro, li leviĝis por subteni Vinicion kaj eliri kune kun li. Lia koro ŝvelis de kompato, kaj krome incitis lin neelporteble tio, ke Nerono rigardis tra la smeraldo Vinicion, studante kun kontenteco lian doloron, eble por poste priskribi ĝin en patosaj strofoj kaj gajni aplaŭdojn de aŭskultantoj.

Vinicio ekskuis la kapon. Li povis morti en ĉi tiu amfiteatro, sed li ne povis el ĝi eliri. La spektaklo estis ja komencota en plej proksimaj minutoj.