La pli famaj el ili okupis la lokojn rekte ĉe la tabloj, la malpli gravaj servis dum la manĝado kiel distristoj, atendante la momenton, en kiu la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la restintajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tiaspecajn gastojn venigadis Tigeleno, Vatinio kaj Vitelio; al la gastoj ili ofte devis havigi vestojn, konvenajn al la ĉambroj de la imperiestro, kiu cetere ŝatis tian societon, sentante sin en ĝi plej senĝena. La lukso de la kortego orumis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio. Grandaj kaj malgrandaj, idoj de eminentaj gentoj kaj strataj ĉifonuloj, potencaj artistoj kaj mizeraj talentaĉuloj premis sin en la palacon por satigi la ravitajn okulojn per la lukso, superanta la homan imagon, kaj proksimiĝi al la disdonanto de ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu kaprico povis verdire malaltigi, sed ankaŭ povis senmezure altigi.
En tiu tago ankaŭ Ligia devis partopreni en simila festeno. Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirindaj post la subita travivaĵo, batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis Neronon, ŝi timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo preskaŭ senigis ŝin je la konscio, ŝi timis la festenojn, pri kies senhonteco ŝi aŭdis de Aŭlo, de Pomponia Grecina kaj iliaj amikoj. Estante juna knabino, ŝi ne estis tamen senscia pri la vivo, ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn orelojn. Ŝi sciis do, ke en tiu palaco ŝin minacas pereo, pri kiu cetere ŝin avertis Pomponia en la adiaŭa momento. Tamen havante animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore konfesante la instruon, enradikigitan al ŝi de la kvazaŭ-patrino, ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi tion promesis al la patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia Instruisto, je kiu ŝi ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ ekamis per sia duoninfana koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la morto kaj pro la gloro de la leviĝo el mortintoj.
Ŝi estis ankaŭ certa, ke nun nek Aŭlo, nek Pomponia Grecina estos plu respondaj pri ŝiaj agoj, ŝi do pripensis, ĉu estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo, aliflanke naskiĝis en ŝi la deziro montri kuraĝon, persiston, riski torturojn aŭ morton. La Dia Instruisto ja tiel ordonis. Ja li mem donis la ekzemplon. Pomponia ja rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj preĝas pri ĝi. Ankaŭ Ligian, kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ekregadis fojfoje simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la manoj kaj piedoj, blanka, kiel neĝo, belega per supertera belegeco, portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielbluon, kaj ŝia animo trovis ĝuon en similaj vizioj. Estis en tio multe da infanaj revoj, sed estis ankaŭ iom da memplaĉo pro kiu Pomponia ŝin admonis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la imperiestro povis sekvigi ian teruran punon, kaj kiam la torturoj, ofte imagitaj en revoj, realiĝi, al la belaj vizioj, al la memplaĉo, aliĝis ankoraŭ ia scivolo, miksita kun timo — kiel oni ŝin punos kaj kian specon de torturoj oni por ŝi elektos.
Kaj tiel ŝia ankoraŭ duoninfana animo sin ŝancelis en du flankojn. Sed Akteo, eksciinte pri tiu hezitado, ekrigardis ŝin kun tia mirego, kvazaŭ la knabino parolus en deliro. Montri malobeon al la volo de la imperiestro? Riski de la unua momento lian koleron? Por tio oni ja devas esti infano, ne scianta, kion ĝi diras. El la propraj vortoj de Ligia montriĝas, ke, fakte, ŝi ne estas garantiulino, sed knabino, forgesita de sia nacio. Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj eĉ se ĝi ŝin defendus, la imperiestro estas sufiĉe potenca por dispremi ĝin per la piedoj en momento de kolero. Ekplaĉis al la imperiestro ŝin preni, kaj de tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas de lia volo, super kiu estas neniu alia en la mondo.
— Jes, — ŝi parolis plu, — ankaŭ mi legis la leterojn de Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas Dio kaj estas la Filo de Dio, kiu leviĝis el mortinoj, sed sur la tero estas nur la imperiestro. Memoru tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke cia instruo ne permesas al ci esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam venas elekto inter malhonoro kaj morto, al vi, kiel al la stoikistoj, pri kiuj rakontis al mi Epikteto[146], permesite estas nur la morton elekti. Sed ĉu ci povas antaŭvidi, ke cin atendas morto, ne malhonoro? Ĉu ci ne aŭdis pri la filino de Sejano[147], kiu, estante ankoraŭ malgranda infano, devis, laŭ la ordono de Tiberio, suferi malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektita estu la leĝo, kiu malpermesas mortpuni virgulinojn? Ligia, Ligia, ne incitu la imperiestron! Kiam venos la decida momento, kiam ci devos elekti inter malhonoro kaj morto, ci agos, kiel cia Vero al ci ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro malgrava kaŭzo la teran, kaj krom tio kruelan, dion.
Akteo parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito, kaj estante denature miopa, ŝi alŝovis sian dolĉan vizaĝon al la vizaĝo de Ligia, kvazaŭ volante kontroli, kian impreson faras ŝiaj vortoj.
Kaj Ligia, kun fidemo de infano ĵetinte siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, diris:
— Ci estas bona, Akteo.
Akteo, kies koron tuŝis la laŭdo kaj fidemo, alpremis ŝin al la brusto, kaj post tio, liberiĝinte el la brakoj de la knabino, respondis:
— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed malbona mi ne estas.
Poste ŝi komencis iri per rapidaj paŝoj en la ĉambro kaj paroli al si mem, kvazaŭ kun malespero:
— Ne! Ankaŭ li ne estis malbona. Li mem tiam pensis, ke li estas bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio tio venis pli malfrue … kiam li ĉesis ami … Aliaj faris lin tia, kia li estas — aliaj — kaj Popea!
Tiam larmoj kovris ŝiajn okulharojn. Ligia sekvis ŝin dum kelka tempo per siaj bluaj okuloj, kaj fine ŝi diris:
— Ci lin bedaŭras, Akteo?
— Mi bedaŭras, — respondis obtuze la grekino.
Denove ŝi komencis paŝi kun manoj kunpremitaj, kvazaŭ de doloro, kaj kun senhelpa vizaĝo.
Kaj Ligia malkuraĝe demandis plu:
— Ci lin ankoraŭ amas, Akteo?
— Mi amas …
Post momento ŝi aldonis:
— Lin neniu amas, krom mi…
Sekvis silento, dum kiu Akteo penis reatingi trankvilecon, konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam fine ŝia vizaĝo akiris la kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:
— Ni parolu pri ci, Ligia. Eĉ ne pensu malobei la imperiestron. Tio estus frenezaĵo. Trankviliĝu fine. Mi bone konas tiun domon kaj mi supozas, ke flanke de la imperiestro nenio cin minacas. Se Nerono ordonus cin forkapti por si mem, oni ne venigus cin sur Palatinon. Ĉi tie regas Popea, kaj Nerono, de kiam ŝi naskis al li la filinon, estas ankoraŭ pli sub ŝia povo … Ne, Nerono ordonis, vere, ke ci ĉeestu la festenon, sed ĝis nun li cin ne vidis, nek demandis pri ci, do pri ci li sin ne interesas. Eble li forprenis cin de Aŭlo kaj Pomponia nur pro malamo al ili. Petronio al mi skribis, ke mi zorgu pri ci, kaj ĉar, kiel ci scias, ankaŭ Pomponia skribis, tial verŝajne ili interkompreniĝis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas, se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, zorgus pri ci, nenio cin minacas, kaj eĉ povas esti, ke Nerono laŭ lia instigo resendos cin al Aŭlo. Mi ne scias, ĉu Nerono lin tre amas, sed mi scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.
[146]
«Epiktet/o. Helena stoika filozofo, sklavo en Romo (50–ĉ. 125)» [NPIV] (gr. Ἐπίκτητος).
[147]
— favorato de Tiberio, konviktita pri konspiro kaj kaj ekzekutita (31 p.K.). Pri la cirkonstancojn raportas Tacito (, V, 9).