Fine tamen venis lin helpi liberigitoj: Faono, Spiro kaj Epafrodito. Ili volis, ke li forkuru, dirante, ke li ne rajtas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ. Se li, vestite per funebra vesto, ekparolus al la senato, ĉu la senato rezistus al liaj larmoj kaj elokventeco? Se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? Ĉu oni ne donus al li almenaŭ la prefektujon Egiptan?
La liberigitoj, alkutimiĝintaj al flatoj, ne kuraĝis ankoraŭ rekte nei, ili avertis lin nur, ke antaŭ ol li povos atingi Forumon, la popolo disŝiros lin en pecojn, kaj minacis, ke se li tuj ne surĉevaliĝos, ankaŭ ili lin forlasos.
Faono oferis al li rifuĝon en sia vilao, situanta ekster la Nomentana pordego. Post momento ili surĉevaliĝis kaj, kovrinte la kapojn per la manteloj, ekgalopis al la ekstremo de la urbo.
La nokto estis paliĝanta. Sur la stratoj tamen regis jam movado, anoncanta la eksterordinarecon de la momento. Soldatoj, jen unuope, jen en malgrandaj aretoj, diskuradis tra la urbo. Jam proksime al la tendaro la imperiestra ĉevalo eksaltis subite flanken ĉe la vido de kadavro. Tiam la mantelo deŝoviĝis de la kapo de la rajdanto kaj soldato, kiu ĝuste en tiu ĉi momento pasis preter li, rekonis la regnestron, sed, konfuzita de la eksterordinara renkonto, li salutis lin militiste. Rajdante preter la pretoria tendaro ili ekaŭdis tondrajn ekkriojn je la honoro de Galbo. Nerono ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto. Kaptis lin timo kaj riproĉoj de la konscienco. Li parolis, ke li vidas antaŭ si mallumon en la formo de nubo, kaj el tiu nubo klinas sin al li vizaĝoj, en kiuj li rekonas la patrinon, la edzinon kaj la fraton. Liaj dentoj klakis pro timo, tamen lia aktora animo trovis kvazaŭ ian ĉarmon en la teruro de la momento. Esti ĉiopova sinjoro de la mondo kaj perdi ĉion ŝajnis al li plejsupro de tragedio. Kaj fidela al si mem, li ludis en ĝi la ĉefrolon ĝis la fino. Ekregis lin febro de citaĵoj kaj pasia deziro, ke la ĉeestantoj konservu ilin en la memoro por la postaj generacioj. Kelkfoje li diris, ke li volas morti kaj vokis Spikulon, kiu mortigadis plej lerte el ĉiuj gladiatoroj. Alifoje li deklamis:
Trabriloj de espero tamen vekiĝadis en li de tempo al tempo, vantaj kaj infanaj. Li sciis, ke li iras al morto, kaj samtempe li tion ne kredis.
La Nomentanan pordegon ili trovis malfermita. Rajdante pluen, ili pasis preter Ostriano, kie instruadis kaj baptadis Petro. Je la tagiĝo ili estis en la vilao de Faono.
Tie la liberigitoj ne kaŝis plu antaŭ li, ke estas la tempo morti, do li ordonis fosi por si kavon kaj kuŝiĝis sur la tero, por ke ili povu precize mezuri la tombon. Sed ĉe la vido de la elfosata tero lin ekregis timo. Lia grasa vizaĝo paliĝis kaj sur la frunto aperis, kvazaŭ gutoj da matena roso, gutoj da ŝvito. Li komencis prokrasti. Per voĉo kune tremanta kaj aktora li deklaris, ke la momento ankoraŭ ne alvenis, poste li komencis denove citi. Fine li petis, ke oni lin bruligu.
— Kia artisto pereas! — li ripetadis kvazaŭ kun miro.
Dume alvenis sendito de Faono kun la sciigo, ke la senato eldonis jam verdikton kaj ke la «patrinmurdinto» estas punota laŭ la malnova kutimo.
— Kio estas tiu kutimo? — demandis Nerono per blankiĝintaj lipoj.
— Oni premos cian kolon per forkego kaj mortskurĝos cin, poste oni ĵetos la korpon en Tiberon, — akre respondis Epafrodito.
Nerono malfermis la mantelon surbruste.
— Estas do la tempo! — li diris, rigardinte la ĉielon.
Kaj li ripetis ankoraŭ fojon:
— Kia artisto pereas!
En la sama momento aŭdiĝis hufbruo de ĉevaloj. Tio estis centuriestro, venanta fronte de soldatoj por kunporti la kapon de Ahenobarbo.
— Rapidu! — ekkriis la liberigitoj.
Nerono almetis ponardon al la kolo, sed li pikis sin nur per la timema mano kaj estis videble, ke neniam li kuraĝos enprofundigi la klingon. Tiam Epafrodito neatendite ekpuŝis lian manon; la ponardo eniĝis ĝis la tenilo, kaj la okuloj de Nerono elorbitiĝis — teruraj, grandegaj, timplenaj.
— Mi alportas al ci vivon! — ekkriis la centuriestro[340], enirante.
— Tro malfrue, — respondis Nerono per raŭka voĉo. Poste li aldonis:
— Jen estas fideleco!
La morto fulmrapide komencis preni en posedon lian kapon. La sango el la dika nuko ŝprucis en nigra torento sur la ĝardenajn florojn. Liaj piedoj komencis bati la teron — kaj li mortis.
Tagon poste la fidela Akteo ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo.
Tiel pasis Nerono, kiel pasas uragano, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto, dum la baziliko de Petro regas ĝis nun de la Vatikana altaĵo la urbon kaj la mondon.
Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: [341]
Komentaro
Bibliografio kaj mallongigoj
gr. — greke (fakte, malnovgreke).
hist. — historie.
KE — «Kien ci iras», ĉi tiu prilaboraĵo de la Esperanta traduko.
lat. — latine, en la lingvo latina.
mit. — mite, en la mitaro.
NPIV — «La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto» (2002–2005).
PIV — «Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto» (1975).
QE — «Quo vadis», la Esperanta traduko fare de Lidja Zamenhof (1934).
QP1 — «Quo vadis» originale Pollingva, la unua eldono (1896).
QPM — «Quo vadis» Pollingva, eldono Moderna (de post 1949).
UV — Universala Vortaro de Esperanto (parto de la Fundamento)
Nomtabelo
(Listo nekompleta. Ne aperas iuj nekontesteblaj vaste konataj esperantigoj, ekz-e Romo, Odiseo, Eolo ktp.)
La eroj de la formo «Pyrrho (Πύρρων) → Pirono [PIV]» indikas, ke en QE aperas la latinigo «Pyrrho» de la (greka) nomo «Πύρρων»; dum en KE ĝin anstataŭas la esperantigo «Pirono» (cetere, PIV-a).
La eroj de la formo «Mezembrio ← gr. Μεσημβρία» signifas, ke kaj en QE, kaj en KE estas uzata la esperantigo «Mezembrio», devenanta el la greka «Μεσημβρία».
La eroj de la dusaga formo «Cipro [QE, PIV] ← gr. Κύπρος → Kipro [NPIV]» indikas, ke en QE (kaj en PIV) estas uzata la esperantigo «Cipro», devenanta de la greka «Κύπρος»; dum en KE aperas la (nun preferata kaj NPIV-a) formo «Kipro».
Acilius → Acilio
Acratus (Ἄκρατος) → Akrato
Acte (Ακτή) → Akteo
Aedono ← gr. Ἀηδών
Afer → Afro
Afranius Quintianus → Afranio Kvintiano
Afrodito ← gr. Ἀφροδῑ́τη
Ager Vaticanus → la Kampo Vatikana
Agrippa → Agripo [NPIV]
Agrippina → Agripino [NPIV]
Ahenobarbus → Ahenobarbo — kunnomo de la gento (Domicioj), al kiu apartenis Nerono. Laŭvorte ĝi signifas «Kuprobarba».
Aĥajo [QE, PIV] ← lat. Achæa, Achaja ← gr. Αχαΐα (Homera nomo de Grekujo)
Akryzyona [QP1] = Akryzjona [QPM] → Acrisione [QE] → Akriziono
Akteono [QE, PIV] ← gr. Ακταίων, lat. Actæon
Aliturus → Alituro
Amfitrito [QE, NPIV] ← gr. Ἀμφιτρίτη
Amor4o ← Amor
Anicius → Anicio
Anthemios → Antemio
Antistia → Antistia
Antistius → Antistio
Antistius Verus → Antistio Vero
Antium → Ancio
Apicius → Apicio [86]
[340]
La celo de tiu trompo estis malhelpi la sinmortigon: la centuriestro volis kapti Neronon viva.
[341]
«Kien ci iras, Sinjoro?» (lat.) — citaĵo el la latina versio de «Agoj de Petro», la apokrifo entenanta la epizodon el ĉap. 70ª.