— Ha, Akteo! — respondis Ligia. — Petronio estis ĉe ni, antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino estis konvinkita, ke Nerono ekpostulis la transdonon de mi laŭ lia instigo.
— Tio estus malbona, — diris Akteo.
Sed, enpensiĝinte por momento, ŝi daŭrigis:
— Eble tamen Petronio nur elbabilis antaŭ Nerono ĉe iu nokto manĝo, ke li vidis ĉe Aŭlo la garantiulinon de la ligioj, kaj Nerono, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis cin tial, ke garantiuloj apartenas al la imperiestro. Li cetere ne amas Aŭlon kaj Pomponian … Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronio, se li volus forpreni cin de Aŭlo, uzus tian rimedon … Mi ne scias, ĉu Petronio estas pli bona ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas la imperiestron, sed li estas alia … Cetere eble, krom Petronio, ci trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri ci. Ĉu ci ne ekkonis ĉe Aŭlo iun proksiman al Nerono?
— Mi vidadis Vespazianon kaj Titon.
— Nerono ilin ne amas.
— Kaj Senekon.
— Sufiĉas, se Seneko ion konsilas, ke la imperiestro agu kontraŭe.
La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.
— Kaj Vinicion.
— Mi lin ne konas.
— Li estas parenco de Petronio, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo.
— Ĉu ci pensas, ke Nerono rigardas lin favore?
— Vinicion ĉiuj amas.
— Kaj li volus propeti pri ci?
— Jes.
Akteo ridetis senteme kaj diris:
— Ci certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin ci devas, unue tial, ke ci devas … Nur tia infano, kiel ci, povus pensi alie. Due, se ci volas reveni la domon de Aŭlo, ci trovos okazon peti Petronion kaj Vinicion, ke ili per sia influo akiru por ci permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al ci la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus malobei. La imperiestro povus, vere, ne rimarki cian foreston, sed se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke ci kuraĝis malrespekti lian volon, tiam ne estus por ci rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu ci aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Ci pravas, Akteo, — respondis Ligia, — kaj mi sekvos cian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Vinicion kaj Petronion estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian festenon, kaj en ĝi la imperiestron, la kortegon, la faman Popean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Akteo estis prava, kaj la knabino bone tion sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.
Akteo kondukis ŝin tiam en sian propran unktorion por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la imperiestra palaco ne mankis sklavinoj, kaj Akteo havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni krion de miro, kaj, foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan, printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine, — ci estas miloble pli bela ol Popea!
Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris — belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo, aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantaj ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per mantelo.
Akteo, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon, diris:
— Ho, kiajn harojn ci havas!… Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn. Nur kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed ete-ete, tiel ete, kvazaŭ radio ilin tralumus … Mirinda estas sendube cia ligia lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.
— Mi tion ne memoras, — diris Ligia. — Urso al mi rakontis nur, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.
— Kaj en la arbaroj floroj floras, — diris Akteo, trempante la manojn en vazo, plena je verbeno, kaj verŝetante ĝin sur la harojn de la knabino.
Fininte tiun laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplo. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata [148], kaj, sidiĝinte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn de sklavinoj, por rigardi de malproksime ŝian kombadon. Du sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado estis finita, oni ondigis sur ŝi peplon en belegajn faldojn, post kio Akteo, ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per ora polvo ŝiajn harbuklojn, ordonis vesti sin mem, dum la tuta tempo sekvante Ligian per ravitaj okuloj.
Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj ĵus kiam antaŭ la ĉefa pordego komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida marmoro.
Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Lizipo ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aŭlo povis doni al ŝi nenian imagon. La suno estis subiranta, kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidinoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, egale similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, peploj kaj stoloj, gracie fluantaj malsupren en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la brusto jam dronanta en ombro ĵetata de kolono, rigardis de supre la amason.
Akteo montris al Ligia senatanojn en larĝe borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun kvaronlunoj sur la ŝuoj; kaj kavalirojn; kaj famajn artistojn; kaj romajn sinjorinojn, vestitajn jen rome, jen greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj, kun haroj frizitaj turforme aŭ piramide, aŭ kombitaj, simile al diinstatuoj, malalte ĉe la kapo, kaj ornamitaj per floroj. Dirante la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, Akteo aldonadis al ili mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon. Tio estis por ŝi nova mondo, kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni. En tiu vespera ruĝo sur la ĉielo, en tiuj vicoj da senmovaj kolonoj, perdiĝantaj for, malproksime, kaj en tiuj homoj, similaj al statuoj, estis ia grandega paco. Ŝajnis, ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj, liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj; dume la mallaŭta voĉo de Akteo fojon post fojo malkovradis alian, teruran sekreton, tiel de la palaco, kiel de la homoj.