Jen tie, for, oni vidas la kriptoportikon, sur kies kolonoj kaj planko ruĝas ankoraŭ sangokoloraj makuloj de la sango, per kiu surŝprucis la blankajn marmorojn Kaligulo[149], falante de la ponardo de Kasio Ĥereo[150]; tie oni murdis lian edzinon; tie la infanon oni disbatis kontraŭ la ŝtonoj; tie, sub tiu palacflanko, estas la subterejo, kie pro malsato mordis la fingrojn la juna Druzo; tie oni venenis la pli maljunan; tie en teruro sin tordis Gemelo[151]; tie konvulsiis Klaŭdio; tie, Germaniko[152]; ĉie tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj; kaj tiuj ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj; eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon, necertecon pri la morgaŭo; eble febro, avideco, ĵaluzo mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ekstervide senzorgaj, florkronitaj duondioj. La konfuzitaj pensoj de Ligia ne kapablis postkuri la vortojn de Akteo, kaj dum tiu belega mondo tiris kun ĉiam pli granda forto ŝiajn okulojn, timo premis ŝian koron, kaj en la animo leviĝis subite nedirebla kaj senlima sopiro je la amata Pomponia Grecina kaj je la trankvila domo de Aŭlo, kie regis amo, ne krimo.
Dume de la strato Apolona alfluadis novaj ondoj da gastoj. El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanataj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj da imperiestraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, sin disbatis sur ili kvazaŭ plorĝeme.
Akteo ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El inter la kolonoj elpaŝis Vinicio kaj Petronio kaj iris al la granda triklinio, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aŭlo, kiu leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento vidi Vinicion kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la imperiestra palaco, kaj la vortojn de Akteo, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj, kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin simple ĝojo.
Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en tiu momento ŝi perfidas tiun puran instruon, en kiu oni ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita.
Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi surgenuiĝus kaj komencus bati la bruston, ripetante: mia kulpo, mia kulpo! Akteo, preminte ŝin nun je la mano, kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan triklinion, kie devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj; kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis ekkrion, per kiu oni salutis la imperiestron; kiel tra nebulo ŝi ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo, aromoj kapturnigis, kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi apenaŭ povis distingi Akteon, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, okupis mem apudan lokon.
Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia flanko:
— Saluton al ci, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el steloj sur la ĉielo! Saluton al ci, dia Kallina!
Ligia, rekonsciiĝinte iom, ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicio.
Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj. Lian korpon kovris nur skarlata senmanika tuniko, surbrodita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj brakringoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li portis kronon el rozoj. Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj okuloj kaj bruneta vizaĝo li estis kvazaŭ enkorpigo de juneco kaj forto. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia komenca svenemo jam pasis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:
— Saluton al ci, Marko…
Kaj li diris:
— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj cin vidas, feliĉaj la oreloj, kiuj aŭdis cian voĉon, pli dolĉan al mi ol la voĉo de flutoj kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum tiu ĉi festeno, ĉu ci, Ligia, aŭ Venero, mi elektus cin, ho dia!
Kaj li komencis rigardi ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia bildo, kaj brulvundis ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis, sed, krom voluptemo, brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limo.
— Mi sciis, ke mi cin renkontos en la imperiestra palaco, — li parolis plu, — tamen, kiam mi cin ekvidis, tutan mian animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.
Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentante, ke en ĉi tiu amaso kaj en ĉi tiu domo li estas la sola estaĵo proksima al ŝi, komencis paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kio estis por ŝi nekomprenebla kaj kio inspiris al ŝi timon. De kie li sciis, ke li trovos ŝin en la imperiestra palaco, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la imperiestro forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus, ke Petronio kaj li propetos pri ŝi la imperiestron.
Vinicio klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aŭlo mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La imperiestro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicio, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe anemonojn kun pomfloroj … Kaj ĉar ŝi timas la imperiestran palacon, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.
Kvankam li parolis elturniĝeme kaj fojfoje trompe, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.
[149]
«Kaligul/o. Romia imperiestro post Tiberio, duonfreneza tirano (12–41)» [NPIV] (lat. )
[150]
(m. 41 p.K.) — tribunuso de la pretoriana gvardio, precipe konata kiel mortiginto de la imperiestro Kaligulo.
[152]
«Germanik/o. Kromnomo de Roma konsulo kaj armeestro (, 16 a.K.–19 p.K.)» [NPIV] (lat. )