Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi el la imperiestra palaco; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aŭlo li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ĝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultas, sed por nenio en la mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Fojfoje ŝi mallevadis la okulojn, kaj jen levadis al Vinicio rigardon lumplenan, timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li: «parolu plu!» La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de arabaj incensoj denove komencis turni ŝian kapon. Estis en Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aŭlo, kaj nun kuŝis apud ŝi Vinicio, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton. Ŝin ekregadis ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo, kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.
Sed ankaŭ lin komencis influi ŝia apudesto. Lia vizaĝo paliĝis. La nazo sin disblovis, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj sin ŝiris en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis apud ŝi tiel senpere. Liaj pensoj komencis miksiĝi; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplo, ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aŭlo, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:
— Mi amas cin, Kallina … dia mia!
— Marko, lasu min, — diris Ligia.
Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:
— Dia mia! Amu min!…
Sed en la sama momento aŭdigis la voĉo de Akteo, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:
— La imperiestro vin rigardas.
Vinicion kaptis subita kolero tiel kontraŭ Nerono, kiel kontraŭ Akteo. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la ravekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu momento trudema, kaj li pensis, ke Akteo intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.
Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:
— Pasis la tempo, Akteo, kiam ci kuŝadis dum festenoj apud la imperiestro, kaj oni diras, ke minacas cin blindeco, kiel do ci povas lin vidi?
Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:
— Mi vidas lin tamen … Ankaŭ li estas miopa kaj rigardas vin tra la smeraldo.
Ĉio, kion faris Nerono, ekscitadis gardemon eĉ de plej proksimaj al li personoj, tial Vinicio maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis kaŝe rigardi al Nerono. Ligia, kiu en la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra nebulo, kaj poste, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicio, tute lin ne rigardis, nun turnis al li siajn kune scivolajn kaj timigitajn okulojn.
Akteo diris la veron. Nerono, klinite super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aŭlo, maljuna egipta sklavino rakontadis al ŝi pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi kaptis per la mano la manon de Vinicio, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio estas li? La terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe, kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran vizaĝon, kun krueleco ŝtone fiksita en la trajtoj; dume ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran, vere, sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al kapo de infano. Tuniko de ametista koloro, malpermesita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn laŭ la modo enkondukita de Otono, en kvar vicojn da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo, pro kio la tuta Romo esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj el lia familio, rufa. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj histriono, vanta, plena je sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.
Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermetiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.
Kaj li, turninte sin al Petronio, diris:
— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicio?
— Estas ŝi, — respondis Petronio.
— Kiel nomas sin ŝia nacio?
— Ligioj.
— Kaj Vinicio opinias ŝin bela?
— Vestu per virina peplo putrintan olivarban ŝtipon, kaj Vinicio trovos ĝin belega. Sed sur cia vizaĝo, ho senkompara konanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Ci ne bezonas ĝin anonci! Jes! Tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika trunketo, kaj ci, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la trunkon, kaj trioble, kvaroble ci pravas! La nura vizaĝo nenion signifas. Mi multe lernis de ci, sed tiel seneraran juĝon de la okulo mi ankoraŭ ne havas … Kaj mi estas preta veti kun Tulio Seneciono je lia amatino, ke kvankam dum la festeno, kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, ci jam diris al ci: «tro mallarĝa en la koksoj!»
— Tro mallarĝa en la koksoj, — respondis Nerono, duonfermante la okulojn.
Sur la buŝo de Petronio aperis apenaŭ rimarkebla rideto, kaj Tulio Seneciono, kiu ĝis tiu momento estis okupita de interparolo kun Vesteno[153], aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je kiuj Vesteno kredis, diris:
— Ci eraras! — mi partias kun Cezaro.
— Bone, — respondis Petronio. — Mi estis ĝuste pruvanta, ke ci havas eron da saĝo, kaj Cezaro asertas, ke ci estas kompleta azeno.
— [154] — diris Nerono, ridante kaj turnante malsupren la dikfingron, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.
Kaj Vesteno, opiniante ke oni plu parolas pri sonĝoj, ekkriis:
— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneko diris al mi iam, ke ankaŭ li kredas.
— La lastan nokton mi sonĝis, ke mi iĝis vestalo, — diris, sin klinante super la tablon, Kalvia Krispinilla.
Je tio Nerono komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar Krispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla malĉasteco en la tuta Romo.
Sed ŝi, tute ne konfuzite, diris:
— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole Rubria similas al homoj, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ Rubria somere ricevas lentugojn.
— Konfesu tamen, ĉastega Kalvia, — diris Petronio, — ke iĝi vestalo ci povis nur en sonĝo.
— Kaj se Cezaro ordonus?
— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.