— Ĉar ili realiĝas, — ekkriis Vesteno. — Mi komprenas homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel oni povas ne kredi je sonĝoj!
— Kaj aŭguroj? — demandis Nerono. — Oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.
— Aŭguroj kaj sonĝoj, — tio ligas sin kune, — diris Vesteno. — Foje prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la templon de Mopso sklavon kun sigelita letero, kiun li malpermesis malfermi por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokte en la templo por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris la jenon: Mi vidis en sonĝo junulon, helan, kiel la suno, kiu diris al mi nur unu vorton: «Nigran». La prokonsulo, aŭdinte tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj, diris: «Ĉu vi scias, kio estis en la letero?»
Ĉi tiam Vesteno haltis kaj, levinte pokalon kun vino, komencis trinki.
— Kio estis en la letero? — demandis Seneciono.
— En la letero estis la demando: «Kian virbovon mi oferu: ĉu blankan, aŭ nigran?»
Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis Vitelio, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo eksplodis subite per senpensa rido.
— Kial ridas tiu barelo da sebo? — demandis Nerono.
— Rido distingas homojn de bestoj, — diris Petronio, — kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko.
Vitelio interrompis ekridon je duono, kaj, ŝmacante per la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe vidus ilin.
Poste, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka voĉo:
— Mi perdis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la patro.
— Kiu estis ŝuisto, — aldonis Nerono.
Sed Vitelio denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis serĉi la ringon en la peplo de Kalvia Krispinilla.
Je tio Vatinio komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita virino, kaj Nigidia, amikino de Kalvia, juna vidvino kun vizaĝo de malĉastulino, diris laŭte:
— Li serĉas tion, kion li ne perdis.
— Kaj kio neniel al li utilos, eĉ se li ĝin trovos, — finis la poeto Lukano.
La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj da sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.
Petronio komencis tamen peti Neronon, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Ĥoro da voĉoj subtenis liajn vortojn, sed Nerono komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li … La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj … Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn pezilojn; sed ankaŭ tio ne helpis … Li eĉ intencas veturi en Ancion[155] por iom spiri la maran aeron.
Sed Lukano komencis lin petegi, en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venero, kompare kun kiu tiu de Lukrecio estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: «Ne estu kruela, Cezaro!»
— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.
Nerono dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Popean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin je la okazo.
Popea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neronon, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nerono, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam disde Masenseno[156], orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.
Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo «dia aŭgustino». Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis siajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Popea Sabena estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de Pomponia, ke ŝi, Popea instigis Neronon mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aŭlo; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu misfama Popea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti anĝeloj aŭ ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:
— Ho, Marko, ĉu tio povas esti?
Sed li, ekscitita de vino kaj kvazaŭ senpacienca, ke tiom da aferoj malkoncentris ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, diris:
— Jes, ŝi estas bela, sed ci estas miloble pli bela. Ci cin ne konas, alie ci enamiĝus je ci mem, kiel Narciso … Ŝi banas sin en lakto de azeninoj, sed cin kredeble Venero banis en la propra. Ci cin ne konas, [157] Ne rigardu ŝin. Al mi turnu la okulojn, … Tuŝu per cia buŝo ĉi tiun vinpokalon, kaj mi poste samloken almetos la mian…
Li aliĝadis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis forŝovi sin al Akteo. Sed en tiu momento oni ordonis silenton, ĉar la imperiestro leviĝis. Kantisto Diodoro prezentis al li liuton el la speco nomata delto[158]; alia, Terpno, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento nomata nablo[159], kaj Nerono, apoginte la delton kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post momento en la triklinio regis silento, interrompata sole de la brueto de la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.
Post tio li komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venero. Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis malbonaj, tiel ke la kompatindan Ligian denove kaptis riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la malpuran idolanan Veneron, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la imperiestro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura kaj malpli abomena ol en la komenco de la festeno.
La festenanoj respondis per tondro da aplaŭdoj. La ekkrioj: «Ho, ĉiela voĉo!» aŭdigis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; la tuta salonego ekbolis, kiel en abelujo. Popea, klininte sian orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nerono, kaj tenis ĝin longe en silento, kaj la juna Pitagoro, mirinde bela greko, tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nerono ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, laŭ ĉiuj ritoj, nun surgenuiĝis ĉe liaj piedoj.
Sed Nerono rigardis atente Petronion, kies laŭdojn li ĉiam deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:
— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava pro envio, kiel Lukano ĉeestanta ĉi tie, kaj rilate al la versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.
[155]
Latine nun la itala havenurbo sur la bordo de Tirena maro, 50 km suden de Romo. En tiea imperiestra palaco naskiĝis Kaligulo kaj Nerono.
[159]
Fenica harpo, greke νάβλα; inverse ol pri