Выбрать главу

Lukano neniom koleriĝis je li pro la aludo pri envio — kontraŭe, li rigardis lin dankeme kaj, ŝajnigante malbonan humoron, komencis murmuri:

— Malbenita fato, kiu ordonis al mi vivi samtempe kun tia poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj sur Parnaso, kaj nun mi estingiĝos, kiel estingiĝas stumpo ĉe la suno.

Petronio tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, glori kaj analizi pli belajn esprimojn. Lukano, kvazaŭ forgesinte la envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nerono bildiĝis plezurego kaj senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun ĝi egala. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la plej belaj, kaj fine li komencis konsoli Lukanon kaj diri al li, ke li ne perdu la kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni estas, tamen la kulto, kiun la homoj montras al Jovo, ne esceptas kulton al aliaj dioj.

Poste li leviĝis por forkonduki Popean, kiu efektive nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis, li ordonis tamen denove okupi la lokojn, kaj antaŭdiris, ke li revenos. Efektive li revenis post momento por ebriigadi sin per la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li mem, Petronio aŭ Tigeleno preparis por la festeno.

Denove oni legis versaĵojn aŭ aŭskultis dialogojn, en kiuj ekstravaganco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto, Pariso, prezentis la aventurojn de Ioo[133] la filino de Inaĥo[162]. Al la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj spektaloj, ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Pariso sciis per movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris cibelpastroj kaj komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan je sovaĝaj krioj kaj de ankoraŭ pli sovaĝa malĉasto, ŝajnis al Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.

Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur rozoj, kaj dume la jam duonebria Vinicio diris al ŝi:

— Mi vidis cin en la domo de Aŭlo ĉe la fontano kaj mi ekamis cin. Estis tagiĝo kaj ci pensis, ke neniu rigardas, sed mi cin vidis … Kaj mi vidas cin tia ĝis nun, kvankam la peplum kovras cin de miaj okuloj. Ĵetu for la peplon, kiel Krispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas, krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj fermu la okulojn!

Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicio, kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo, simila al la voĉo de Pomponia, vokis en ŝia animo: «Ligia! savu cin!», sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue, ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis, kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo — tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi sciis, ke neniu rajtis, minacate de la imperiestra kolero, levi sin de la festeno, antaŭ ol la imperiestro sin levis, sed eĉ se ne estus tiel, ŝi ne havis jam forton por tio.

Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima. Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantaj en formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj por prezenti al la gastoj luktospektaklon.

Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantaj de olivoleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco. Fojfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj piedoj sur la planko, surŝutita de safrano, jen ili haltadis senmove en silento, kaj al la spektantoj ŝajnis, ke ili vidas antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la romanoj kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj, kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Krotono, majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua, fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.

Tondro da aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Krotono, apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.

Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis jam la okulojn de la spektantoj. La festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj knabinoj, kiuj antaŭe dancis la bakĥan dancon, sin miksis kun la gastoj. La muziko ŝanĝiĝis en senordan kaj sovaĝan bruadon de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj sistroj, trumpetoj kaj kornoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita je odoro de floroj, plena je aromo de oleoj, kiujn belegaj servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la gastoj, saturita je safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka; la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.

Vitelio peze falis sub la tablon. Nigidia, nudiginte sin ĝis duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la bruston de Lukano, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima kontenteco. Vesteno kun la obstineco de ebriulo ripetis dekafoje la respondon de Mopso al la sigelita letero de la prokonsulo, kaj Tulio, kiu mokis la diojn, parolis per voĉo longiĝema, interrompata de singulto:

— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano[161] estas sfera, tiam, vidu, tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.

Sed Domicio Afro, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu parolo, kaj pro indigno surverŝis per falerno[162] sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke Romo pereos, kaj estas eĉ iuj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas. Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo ne havas plu la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto. Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti al barbaroj. Kaj tio estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras, ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon kontraŭ ĉagrenoj, kiuj alie rapide subigus lin.

Dirinte tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo Memmio Regulo ekridis kaj, levinte sian kalvan kapon, ornamitan per flankeniĝinta florkrono, ekparolis:

— Kiu diras, ke Romo pereas?… — Sensencaĵo!… Mi, konsulo, scias plej bone … [163] tridek legioj gardas nian [164]

Ĉe tiuj vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj komencis krii tra la tuta ĉambrego:

— Tridek legioj! — tridek legioj! De Britujo ĝis la limo de Partujo!

Sed subite li haltis pripense kaj, almetinte la fingron al la frunto, diris:

вернуться

[133]

Ioo, gr. Ἰώ (ankaŭ Iono [QE], Io [NPIV], Ioa [PIV]) estis reĝidino el la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Heraklo.

вернуться

[160]

«Inaĥ/o (mit.) La unua reĝo de Argo.» [NPIV]

вернуться

[161]

La malnovgreka poeto, humuristo kaj filozofo Ksenofano (gr. Ξενοφάνης, ĉ. 570–478 a.K.) mokis antropomorfismon kaj hierarkion inter la dioj; ĉiuj dioj devas esti egalaj, ĉar alie nur la plej grava meritus la rangon de Dio; tial la aron da dioj oni metafore konceptu kiel sferon (nomeblan Sferoso) kies punktoj egale distancas disde la centro.

вернуться

[162]

«Falern/o. Italia regiono…: Falerna vino.» [NPIV]

вернуться

[163]

[vídeant konsules] (lat.) — gardu, ŝtatestroj! (formulo, per kiu la roma senato sin turnis al du ĉefŝtatestroj, kiam la ŝtato troviĝis en danĝero).

вернуться

[164]

[paks romana] (lat.) — paco roma.