Выбрать главу

— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du…

Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion li manĝis aŭ trinkis.

Domicion tamen ne trankviligis la nombro de la legioj, gardantaj la romian pacon: «Ne, ne! Romo devas perei, ĉar pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la imperiestro favora, la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!»

Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria bakĥistino, li komencis plori:

— Kion gravas la estonta vivo!… Aĥilo pravis, dirante, ke preferindas esti kamplaboristo en la subsuna mondo ol reĝo en Kimerujo[165]. Kaj ankaŭ tio estas demando — ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan generacion.

Lukano estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis hederajn branĉojn de vazo staranta antaŭ li, ĉirkaŭvolvis per ili la dormantinon, kaj, plenuminte tiun taskon, komencis rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.

Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per tono de profunda konvinko:

— Mi tute ne estas homo, sed faŭno.

Petronio ne estis ebria, sed Nerono, kiu komence trinkis malmulte pro sia «ĉiela» voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon post pokalo kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn, la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pitagoro, Diodoro kaj Terpno, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili haltis. Nerono siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon de Pitagoro, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn manojn li vidis iam nur … ĉe kiu?

Kaj metinte la manplaton al la malseka frunto, li komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo aperis timo:

— Ah ha! Ĉe la patrino! Ĉe Agripino!

Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.

— Oni diras, — li parolis, — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo apud la maro, ĉirkaŭ Bajo kaj Baŭlo…[166] Ŝi nur vagas, kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi rigardis, mortas.

— Ne malbona temo, — diris Petronio.

Kaj Vesteno, etendinte la kolon, kiel gruo, flustris mistere:

— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj … ho!

Sed Nerono ne atentis iliajn vortojn kaj parolis plu:

— Mi plenumis ja la lemuriojn[167]. Mi ne volas ŝin vidi! Jam estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta, vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.

— Dankon, Cezaro, en la nomo de la Urbo kaj de la mondo, — ekkriis Domicio Afro.

— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!

La bruo rekomenciĝis. Lukano, tuta en hedero, volante ĝin superkrii, leviĝis kaj komencis hurli:

— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro! E…ĥo…oooo!

Fine ebriiĝis Nerono, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj. Vinicio estis ne malpli ebria ol la aliaj, kaj krom tio ekster la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje, kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis rapide per laŭta kaj ordona voĉo:

— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe jam! La imperiestro prenis cin de Aŭlo por cin donaci al mi, ci komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por cin preni, ci komprenas! La imperiestro promesis cin al mi, antaŭ ol li cin prenis … Ci devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne volas atendi ĝis morgaŭ … donu rapide la buŝon!

Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Akteo komencis ŝin defendi, kaj ankaŭ Ligia mem sin defendis per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis, ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si lian senharan brakon; vane per voĉo, en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li ŝin kompatu. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime, kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama, bona Vinicio, preskaŭ kara al ŝia animo, sed ebria, malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.

La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte sin, ŝi turnis for la vizaĝon por eviti liajn kisojn. Li leviĝis, kaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan buŝon.

Sed en la sama momento terura forto disigis liajn brakojn for de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj infanaj, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ velkintan folion. Kio okazis? Vinicio frotis la mirigitajn okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de la ligio nomata Urso, kiun li ekkonis en la domo de Aŭlo.

La ligio staris trankvile kaj nur rigardis Vinicion per siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango koagulis en la vejnoj, poste li prenis sur la brakojn sian reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, malbrua, eliris el la triklinio.

Akteo en la sama momento eliris post li.

Vinicio sidis dum sekundo, kiel ŝtoniĝinta, poste li saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.

Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn piedojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste kaptis la nudan ŝultron de iu el la bakĥantinoj kaj komencis, palpebrumante, demandi:

— Kio okazis?

Kaj ŝi, preninte pokalon kun vino, transdonis ĝin al li kun rideto en la nebulkovritaj okuloj:

— Trinku, — ŝi diris.

Vinicio eltrinkis kaj falegis planken.

La plimulto de la gastoj kuŝis jam sub la tabloj; aliaj vagis per ŝanceliĝema paŝo tra la triklinio, aliaj dormis sur sofoj, ronkante aŭ vomante en la dormo superfluon de la vino, kaj sur la ebriajn konsulojn kaj senatanojn, sur la ebriajn kavalirojn, poetojn, filozofojn, sur la ebriajn dancistinojn kaj patriciinojn, sur tiun tutan mondon, ĉioregan ankoraŭ, sed jam senaniman, florkronitan kaj diboĉegan, sed jam estingiĝantan, el la ora retego, streĉita sub la plafono, pluvis kaj pluvis senĉese rozoj.

Ekstere komencis tagiĝi.

Ĉapitro 8ª

Urson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras. Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne plu okupis siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon porti sur la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta sian ebrian sinjorinon. Cetere Akteo iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto forigis ĉian dubon.

Tiamaniere ili eliris el la triklinio en apudan ĉambron, kaj el tie en galerion, kondukantan al la loĝejo de Akteo.

La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi pezis, kiel senviva, sur la brakoj de Urso. Sed kiam ĉirkaŭblovis ŝin malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al la palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis jam de la matenruĝo. Tiu parto de la grandega konstruaĵo estis senhoma kaj la resonoj de la muziko, de la festena kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de Dio. Do, ekzistis io ekster tiu abomena triklinio. Ekzistis la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la kvieto. La knabinon kaptis subita ploro kaj, sin premante al la ŝultro de la grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:

— Ni iru hejmen, Urso! hejmen, al Aŭlo!

— Ni iru, — respondis Urso.

Dume tamen ili troviĝis en la malgranda atrio, apartenanta al la loĝejo de Akteo. Tie Urso sidigis Ligian sur marmoran benkon, proksime de la fontano, kaj Akteo komencis ŝin trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis trankviliĝi, kaj, premante la tempiojn per la manoj, ripetadis, kiel infano:

вернуться

[165]

Pli ĝuste, «…ol reĝo en la regno de l’ mortintoj» (t.e. en Hadeso) — vd «Odiseado», 11:488–491.

вернуться

[166]

Latine kaj — La murdo de Agripino okazis dum ŝia reveno el Bajo; kaj apude (ĉe la Averna lago) latinaj poetoj lokis enirejon en Hadeson kaj la mitan «urbon de kimeroj»

вернуться

[167]

Latine (lat.) — oferoj por animoj de mortintoj.