— Hejmen! Al Aŭlo!
Urso estis preta. Certe, ĉe la pordego staras pretorianoj, sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ la arko svarmas portiloj. Homoj komencos eliri grandare. Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, ne li decidas pri tio! Kiel la reĝidino ordonas, tiel estu. Por tio li ja estas ĉi tie.
Kaj Ligia ripetadis:
— Jes, Urso, ni eliros.
Akteo devis havi prudenton por ili ambaŭ. Ili eliros! Jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la imperiestra palaco estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton al Aŭlo, al Pomponia Grecina, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se la Plaŭcioj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube.
La brakoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de la Plaŭcioj kaj la sia. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicio kaj Petronio elpetos ŝin de la imperiestro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la imperiestron forpreni ŝin de Aŭlo. Estis neniu rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco.
— Akteo, — ŝi diris malespere, — ĉu ci aŭdis, kion diris Vinicio, ke la imperiestro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?
— Mi aŭdis, — diris Akteo.
Kaj dismetinte la brakojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi eĥon. Ŝi mem estis ja amatino de Nerono. Ŝia koro, kvankam bona, ne povis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel eksa sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ŝi plu amis Neronon. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn, kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicio, aŭ elmeti sin mem kaj la Plaŭciojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino povis heziti.
— En la imperiestra palaco, — ŝi diris post momento, — ci ne estus pli sekura ol en la domo de Vinicio.
Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi diris la veron, ŝiaj vortoj signifis: «paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicio». Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn je besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.
— Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicio! Neniam!
Akteon mirigis ŝia eksplodo.
— Ĉu ci tiom malamas Vinicion? — ŝi demandis.
Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove kaptis ŝin ploro. Akteo alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi.
Urso spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elteni la vidon de ŝiaj larmoj. En lia ligia, duonsovaĝa koro naskiĝis la deziro reveni en la festenejon, sufoki Vinicion kaj, se necese, ankaŭ la imperiestron, li timis tamen proponi al sia sinjorino tian servon, ne estante certa, ĉu tia ago, kiu komence ŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido.
Kaj Akteo, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi:
— Ĉu ci tiel lin malamas?
— Ne, — diris Ligia, — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino.
— Mi scias, Ligia. Mi ankaŭ scias el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli ol pekon, sed diru al mi, ĉu cia instruo permesos kaŭzi morton?
— Ne.
— Kiel do ci povas venigi venĝon de la imperiestro sur la domon de Aŭlo?
Sekvis momento da silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia.
Kaj la juna liberigitino parolis plu:
— Mi demandas, ĉar mi bedaŭras cin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Aŭlon, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, per kio minacas la kolero de la imperiestro. Ne! Vi ne povas eskapi el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al ci: petegi Vinicion, ke li redonu cin al Pomponia.
Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn por petegi iun alian. Ankaŭ Urso surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la imperiestra palaco, ĉe la matenruĝo.
Akteo la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnite al ŝi profile, levinte la kapon kaj la manojn al la ĉielo, kvazaŭ atendis helpon de tie. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan peplon, speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Akteo nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nerono flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la imperiestro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas.
Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo lumigita de espero; ankaŭ Urso leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn.
La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du grandaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj.
— Dio benu Pomponian kaj Aŭlon, — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin.
Poste, sin turninte al Urso, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aŭlo, ĉar tio venigus sur ilin koleron de Nerono. Sed ŝi ankaŭ ne povas resti en la imperiestra palaco, nek ĉe Vinicio. Urso do prenu ŝin, konduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicio, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la imperiestro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi.
La ligio estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Akteo, kiu atendis miraklon, bildiĝis elreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la imperiestra palaco signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj eĉ se Ligia sukcesus kaŝi sin, Nerono venĝos kontraŭ la Plaŭcioj. Se ŝi volas eskapi, ŝi eskapu el la domo de Vinicio. Tiam la imperiestro, kiu nevolonte okupiĝas pri fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicio en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto.
Sed Ligia mem ĝuste tiel pensis. La Plaŭcioj eĉ ne scios, kie ŝi estas, eĉ ne Pomponia. Tamen ŝi eskapos ne el la domo de Vinicio, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li diris sendube la veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Supozeble li mem, aŭ eble li kune kun Petronio, parolis antaŭ la festeno kun Nerono kaj ricevis de li la promeson, ke morgaŭ vespere li ŝin transdonos. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Urso savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la portilo, kiel li ŝin elportis el la triklinio, kaj ili iros en la mondon. Al Urso neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la triklinio. Sed ĉar Vinicio povas sendi tre multe da sklavoj, tial Urso iros tuj al la episkopo, Lino[168], por peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicio, kaj ordonos al kristanoj iri kun Urso kaj savi ŝin. Ili ŝin elbatalos kaj forkondukos, kaj poste Urso scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la romia potenco.
[168]
Latine (m. 76 p.K.) — la unua papo de Romo (aŭ la dua, laŭ la pli malfrua tradicio kalkuli de Petro). La nomformo aperas en la Londona Biblio (2Tim 4:21).