Выбрать главу

Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero pri savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Akteo kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri:

— Ci ne perfidos nin, Akteo, ĉu ne?

— Je la ombro de mia patrino, — respondis la liberigitino, — mi ne perfidos vin, kaj petu nur cian Dion, ke Urso sukcesu cin elbatali.

Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!… Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburo, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li elbatalos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo.

Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli:

— En nian arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego estas tie!

Sed post momento li forskuis de si la viziojn:

Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da homoj li jam embuskos la portilon. Kaj konduku ĝin tiam ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj!! Neniu jam prefere ŝovu sin sub lian pugnon, eĉ en fera kiraso … Ĉar ĉu fero estas tiel forta? Se oni dece frapos kaskon, la kapo sub ĝi ne eltenos la frapon!

Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis supren la fingron.

— Urso! «Ne mortigu!», — ŝi diris.

La ligio ŝovis sian madzosimilan brakegon malantaŭ la kapon kaj komencis, murmurante, froti la nukon kun granda embaraso: li ja devas elbatali ŝin … «sian lumon» … Ŝi mem diris, ke nun estas lia vico … Li atentos, kiom li povos. Sed se tio okazus senvole? Li ja devas ŝin elbatali! Nu, se ĝi okazos, li tiel pentofaros, tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita Ŝafido indulgos lin, mizeran … Li ja ne volus ofendi la Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn … Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi, li riverencis kaj diris:

— Do mi iras al la sankta episkopo.

Kaj Akteo, ĉirkaŭpreninte la kolon de Ligia, komencis plori…

Ankoraŭfoje ŝi ekkomprenis, ke ekzistas mondo, kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la imperiestra palaco, ankoraŭfoje fende malfermiĝis antaŭ ŝi pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi tiun pordon.

Ĉapitro 9ª

La koro de Ligia premiĝis pro sopiro je Pomponia Grecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aŭlo, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en lia nomo. Se venos neatendita morto, li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aŭlo, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Urso parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis!

Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Akteo, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la Urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?… Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Akteo. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon.

Akteo estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la atrion, ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ili ambaŭ eniris en la dormoĉambron, kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Akteo kaj Nerono. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Akteo, malgraŭ la laceco, ne povis endormiĝi. Delonge ŝi estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla.

En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se, ekzemple, Nerono forigus Popean kaj ree ekamus ŝin, Akteon, eĉ tio estus vantaĵo. Subite venis al ŝi la ideo, ke tiu imperiestro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el la sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el numida marmoro estas io ne pli valora ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordate de maltrankvilo, ne povis.

Fine, supozante ke same maldormas ankaŭ Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, Akteo sin turnis al ŝi por paroli pri ŝia vespera eskapo.

Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman dormoĉambron, tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Akteo rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo.

«Ŝi dormas, ŝi povas dormi!» — ekpensis Akteo, — «ŝi ja estas ankoraŭ infano.»

Tamen post momento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu infano preferas tamen forkuri ol iĝi amatino de Vinicio, ke ŝi preferas mizeron ol malhonoron, vagan vivon ol luksan domon ĉe Karinoj ol belajn vestojn, juvelojn kaj festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj.

«Kial?»

Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvila spiro, post tio ŝi ekpensis denove:

«Kiel diferenca ŝi estas de mi!»

Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu amelektita de dioj, centloble pli bela ol ĉiuj floroj en la imperiestra ĝardeno kaj ol ĉiuj skulptaĵoj en lia palaco. Sed en la koro de la grekino ne estis envio. Kontraŭe, je la penso pri la danĝeroj, kiuj minacis la knabinon, kaptis ŝin granda kompato. Naskiĝis en ŝi ia patrina sento; Ligia ekŝajnis al ŝi ne nur belega, sed ankaŭ tre amata, kaj proksimiginte la buŝon al ŝiaj malhelaj haroj, ŝi komencis ilin kisi.

Ligia dume dormis trankvile, kvazaŭ hejme, sub la zorgado de Pomponia Grecina. Kaj ŝi dormis sufiĉe longe. La tagmezo jam pasis, kiam ŝi malfermis siajn bluajn okulojn kaj komencis ĉirkaŭrigardi tra la dormoĉambro kun grandega miro. Mirigis ŝin videble, ke ŝi ne estas hejme, ĉe Aŭlo.