— Ĉu tio estas ci, Akteo? — ŝi diris fine, rimarkinte en la krepusko la vizaĝon de la grekino.
— Mi, Ligia.
— Ĉu jam estas vespero?
— Ne, infano, sed la tagmezo jam pasis.
— Kaj Urso ne revenis?
— Urso ne diris, ke li revenos, nur ke vespere li embuskos kun kristanoj la portilon.
— Vere.
Post tio ili forlasis la dormoĉambron kaj iris en banejon, kie, baninte Ligian, Akteo kondukis ŝin al matenmanĝo, kaj poste en la palacajn ĝardenojn, kie oni devis timi nenian danĝeran renkonton, ĉar Nerono kaj liaj plej eminentaj korteganoj dormis ankoraŭ. Ligia la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, plenajn je cipresoj, pinioj, kverkoj, olivarboj kaj mirtoj, inter kiuj blankis tuta popolo da statuoj, brilis trankvilaj speguloj de lagetoj, floris tutaj boskoj da rozoj, surŝpucataj de fontana akvopolvo, kie eniron al sorĉaj grotoj ĉirkaŭkreskis hedero aŭ vinberbranĉoj, kie sur la akvoj naĝis arĝentaj cignoj, kaj inter la statuoj kaj arboj promenis malsovaĝigitaj gazeloj el dezertoj de Afriko kaj diverskoloraj birdoj, venigitaj el ĉiuj konataj landoj de la mondo.
La ĝardenoj estis senhomaj; tie kaj ie kun fosiloj en la manoj laboris sklavoj, duonvoĉe kantante; aliaj, al kiuj oni donis momenton da ripozo, sidis apud lagetoj aŭ en ombro de kverkoj, en tremantaj lumetoj, penetrantaj tra la folioj; aliaj fine surŝprucadis rozojn aŭ palviolajn safranflorojn. Akteo kaj Ligia promenis sufiĉe longe, rigardante ĉiujn mirindaĵojn de la ĝardenoj, kaj kvankam mankis al Ligia la libereco de la penso, ŝi estis ankoraŭ tro infana por povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la imperiestro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa.
Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera eskapo de Ligia.
Akteo estis multe malpli trankvila ol Ligia pri la sukceso de tiu eskapo. En momentoj eĉ ŝajnis al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas sukcesi. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni persvadi Vinicion. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Vinicion, kaj ĉu ŝi opinias, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia.
Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton.
— Ne. En la domo de Aŭlo Vinicio estis alia, tre bona, sed de la hieraŭa festeno mi lin timas kaj preferas forkuri al la ligioj.
Akteo demandis plu:
— Tamen en la domo de Aŭlo li estis al ci simpatia?
— Jes, — respondis Ligia, klinante la kapon.
— Ci ja ne estas sklavino, kia mi estis, — diris Akteo post momenta pripenso. — Vinicio povus cin edzinigi. Ci estas garantiulino kaj filino de la reĝo de la ligioj. Aŭlo amas cin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus cin kiel filinon. Vinicio povus cin edzinigi.
Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje:
— Mi preferas forkuri al la ligioj.
— Ligia, ĉu ci volas, ke mi tuj iru al Vinicio, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al ci? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicio, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aŭlo; se ci amas ŝin, redonu ŝin al Aŭlo kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo.
La knabino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Akteo apenaŭ povis aŭdi:
— Mi preferas al la ligioj.
Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj.
Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Akteo havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabena Popea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn da strutaj plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la ankoraŭ brulanta aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Akteo kaj Ligia leviĝis, supozante, ke Popea pasos preter la benko sen atenti ilin, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris:
— Akteo, la sonoriletoj, kiujn ci alkudris al la pupo, estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilito rimarkis tion sufiĉe frue.
— Pardonu, dia, — respondis Akteo, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon.
Sed Popea komencis rigardi Ligian.
— Kiu estas ĉi tiu sklavino, — ŝi demandis post momento.
— Ŝi ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Grecina kaj filino de la reĝo de la ligioj, donita de li al Romo, kiel garantiulino.
— Kaj ŝi venis cin viziti?
— Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco.
— Pro kies ordono?
— Pro la ordono de la imperiestro…
Popea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri sia beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Oktavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. «Ŝi estas simple nimfo», — ŝi diris al si. «Ŝin naskis Venero mem». Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de iu ajn belulino: ke ŝi estas multe pli aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, kaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. «Eble Nerono ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝuste taksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?… Plie, ŝi ne estas sklavino, ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino! Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!» La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.
Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco:
— Ĉu ci parolis kun la imperiestro?
— Ne, aŭgustino.
— Kial ci preferas esti ĉi tie ol ĉe Aŭlo?
— Mi ne preferas, sinjorino. Petronio instigis la imperiestron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino!
— Kaj ci dezirus reveni al Pomponia?
La lastan demandon Popea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero.
— Sinjorino, — ŝi diris, etendante al ŝi la manojn, — la imperiestro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicio, sed ci propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia.
— Do Petronio instigis la imperiestron, ke li forprenu cin de Aŭlo kaj fordonu al Vinicio?
— Jes, sinjorino. Vinicio estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed ci, bona, ci kompatu min.
Dirinte tion, ŝi klinis sin, kaj kaptinte la randon de la vesto de Popea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Popea rigardis ŝin momente kun vizaĝo lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris:
— Do mi promesas al ci, ke jam hodiaŭ ci iĝos sklavino de Vinicio.
Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Akteo atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori.
Ankaŭ la okuloj de Ligia pleniĝis je larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon de Akteo kaj diris:
— Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni.
Kaj ili revenis en la atrion, kiun ili ne forlasis ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris sin ĉiumomente. Ambaŭ aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Akteon, tamen, ĉar Urso jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Akteo febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la peplo, petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun donacon kaj rimedon de eskapo. En momentoj ekregadis profunda silento, plena je aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman ploron de infano, jen bojadon de hundoj.