Выбрать главу

— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas, — diris Vinicio, disblovante la nazon.

Je tio ĉi Petronio respondis kun certa amika senzorgeco:

— Ci estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema kiel Basso[47], nek tiel pedanta, kiel Aŭlo Plaŭcio[48].

Vinicio, ekaŭdinte la lastan nomon, tuj forgesis pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis:

— Kial venis en cian penson Aŭlo Plaŭcio? Ĉu ci scias, ke mi, elartikiginte la brakon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plaŭcio alveturis en la momento de la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Meriono, min resanigis. Ĝuste pri tio mi volis kun ci paroli.

— Kial? Ĉu hazarde ci enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi bedaŭras cin: virino nejuna kaj virta! Pli malbonan kombinon mi ne povas imagi. Brrr!

— Ne je Pomponia, aĥ ne! — diris Vinicio.

— Je kiu do?

— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian nomon: Ligia, ĉu Kallina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligioj[49], sed ŝi havas sian barbaran nomon: Kallina. Stranga estas la domo de la Plaŭcioj: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako[50]. Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie loĝas diino. Sed foje, je tagiĝo, mi ekvidis ŝin sin lavi en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la ŝaŭmo el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de la matenruĝo trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, ŝi solviĝos antaŭ mi en la lumo, kiel solviĝas ĉielruĝo. Poste mi ŝin vidis dufoje, kaj de tiam mi ne konas trankvilon, mi ne havas aliajn dezirojn, mi ne volas scii, kion povas doni al mi la urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon, nek festenojn, mi nur volas Ligian. Mi diras al ci sincere, Petronio, ke mi sopiras je ŝi, kiel la Dormo, prezentita sur la mozaiko en cia tepidejo, sopiris je Paziteo[51], mi sopiras dum tutaj tagoj kaj noktoj.

— Se ŝi estas sklavino, aĉetu ŝin.

— Ŝi ne estas sklavino.

— Kio ŝi estas do? Liberigitino de Plaŭcio?

— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.

— Sekve?

— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila.

— Ci ekinteresas min, Vinicio.

— Sed se ci volos min aŭskulti, mi kontentigos cian intereson. La historio ne estas tro longa. Ci eble persone konis Vanion[52], la reĝon de la svevoj[53], kiu, ekzilite el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per bona veturigado. Cezaro Druzo[54] ree surtronigis lin. Vanio, kiu estis efektive brava homo, en la komenco regis bone kaj sukcese militadis, sed poste li komencis rabi per ĉiuj manieroj, ne nur de la najbaroj, sed ankaŭ de la propraj svevoj. Tiam Vangio kaj Sido, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilio, la reĝo de la hermanduroj, decidis devigi lin denove iri en Romon … provi la feliĉon en kubludado.

— Mi memoras, tio estis en la tempo de Klaŭdio[55], antaŭ nelonge.

— Jes! Eksplodis milito. Vanio helpvokis la jazigojn, kaj liaj simpatiaj nevoj la ligiojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj de Vanio kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en tia nombro, ke la imperiestro Klaŭdio mem komencis timi pri la apudlima paco. Klaŭdio ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, li tamen skribis al Atelio Histro[56], kiu komandis la apuddanuban legion, ke li zorge atentu la sorton de la milito kaj ne permesu konfuzi nian pacon. Tiam Histro postulis de la ligioj, ke ili promesu ne transpasi nian limon, kion ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro … Ci scias ja, ke la barbaroj militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj … Kaj jen mia Ligia estas la filino de tiu militestro.

— Kiel ci eksciis tion?

— Aŭlo Plaŭcio mem al mi rakontis tion. La ligioj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaroj venas, kiel uragano, kaj forkuras, kiel uragano. Tiel malaperis ankaŭ la ligioj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj jazigojn de Vanio, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun rabaĵoj, lasante la garantiulojn ĉe Histro. La patrino baldaŭ mortis, kaj ne sciante, kion fari pri la infano, Histro forsendis ĝin al la provincestro de la tuta Ĝermanujo, Pomponio. Tiu ĉi, fininte la militon kontraŭ la ĥattoj[57], revenis Romon, kie, kiel ci scias, Klaŭdio permesis al li soleni la triumfon. La knabino paŝis tiam post la ĉaro de la venkinto, sed kiam la soleno finiĝis, siavice Pomponio ne sciis, kion fari pri ŝi, ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon, kaj fine li donis ŝin al sia fratino, Pomponia Grecina, la edzino de Plaŭcio. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, komencante de la gemastroj, kaj finante per dombirdoj en la birdejo, ŝi plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Grecina mem, kaj tiel belega, ke eĉ Popea aspektus apud ŝi, kiel aŭtuna figo apud hesperidina pomo.

— Kaj?

— Kaj mi ripetas al ci, ke de kiam mi vidis, kiel la sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi freneze.

— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo aŭ juna sardino?

— Ne ŝercu, Petronio, kaj se cin erarigas la facileco, kun kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora vesto ofte profundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al ci ankaŭ, ke, revenante el Azio, mi dormis unu nokton en templo de Mopso[58] por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis antaŭ mi Mopso mem kaj antaŭdiris, ke en mia vivo granda ŝanĝo okazos pro amo.

— Mi aŭdis Plinion[59] diri, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Malgraŭ miaj ŝercoj ankaŭ mi pensas fojfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — [60]. Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el ĥaoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando, sed ĉar tiel estas, ni devas konfesi lian potencon, kvankam ni rajtas ne beni ĝin…

— Ha, Petronio, pli facile estas filozofi ol doni bonan konsilon.

— Diru al mi, kion ĝuste ci volas?

— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aŭlo cent knabinojn kun piedoj blankigitaj per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo tiel longe, ĝis mia kapo estos blanka, kiel la pinto de Sorakto[61] en vintro.

— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la domanaro de Plaŭcio, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideri ŝin zorgatino. Plaŭcio povus ŝin cedi al ci, se li volus.

— Ci evidente ne konas Pomponian Grecinan. Cetere ili ambaŭ amas ŝin, kiel propran infanon.

— Pomponian mi konas. Vera cipreso. Se ŝi ne estus edzino de Aŭlo, oni povus ŝin dungi kiel ploristinon. De la morto de Julia[62] ŝi ne demetis la nigran stolon[63], kaj entute ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi jam vive estus paŝanta sur kampo de asfodeloj[64]. Plie, ŝi estas [65], do inter niaj virinoj, eksedziniĝantaj kvar- aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso. Sed aŭskultu! Ĉu ci aŭdis, ke la fenikso laŭdire vere elkoviĝis nun en la supra Egiptujo, kio okazas al ĝi ne pli ofte ol unufoje dum kvincent jaroj?

вернуться

[47]

— roma historiisto, epikurano, amiko de Seneko la pli aĝa.

вернуться

[48]

— Romia politikisto kaj militisto, kiu grave rolis en la konkero de Britujo (la jaroj 43ª–47ª). Konsulo en la jaro 29ª.

вернуться

[49]

Temas pri (lat. gr. Λοῦγοι) kiuj loĝis en la okcidenta parto de la nuna teritorio de Pollando. Senkeviĉo sekvis la nun arkaikan germanan nomon

вернуться

[50]

itale .

вернуться

[51]

Gr. Πασιθέα — la plej juna el la ĥaritoj.

вернуться

[52]

Latine (regis en la jaroj 19–50 p.K.).

вернуться

[53]

Grupo da ĝermanaj triboj (latine ).

вернуться

[54]

, aŭ (13 a.K. — 23 p.K.) estis filo kaj heredonto de imperiestro Tiberio (li tamen mortis pli frue ol Tiberio).

вернуться

[55]

Klaŭdi/oZ [PIV] — Romia imperiestro (41–56 p.K.; lat. ).

вернуться

[56]

Latina nominativo: .

вернуться

[57]

La ĝermanoj (latine germane ) kiuj vivis en la nuna Hesio.

вернуться

[58]

Greke Μόψος — heroo de la Troja milito, fondinto de orakolejo sciiganta la estontecon per sonĝoj.

вернуться

[59]

Plini/o (lat. ) la maljuna [PIV] — natursciencisto (23–79 p.K.).

вернуться

[60]

lat. [vēnus génitrīks] — Venero la (pra)patrino.

вернуться

[61]

Sorakto (lat. Mons Soracte, it. Monte Soratte) — monto je 45 km norden de Romo.

вернуться

[62]

Temas pri kuzino de Pomponia Grecina, filino de Druzo (), ekzekutita sub Klaŭdio je la 43ª jaro sekve de akuzo fare de agento de Mesalino. Dum la sekvaj 40 jaroj Pomponia ŝin funebris, kion oni rigardis defio al la imperiestra reĝimo.

вернуться

[63]

stolo [PIV] (lat. ) — longa vesto de romaj patricinoj.

вернуться

[64]

T.e. en la regno de mortintoj.

вернуться

[65]

«Unuedza», t.e. solfoje edziniĝinta.