Выбрать главу

— Petronio, Petronio! Pri la fenikso ni babilu alifoje.

— Kion mi diru al ci, mia Marko. Mi konas Aŭlon Plaŭcion, kiu, kvankam mallaŭdas mian vivmanieron, havas al mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli ol aliajn, ĉar li scias, ke mi neniam estis denuncisto, kiel ekzemple Domicio Afro[66], Tigeleno[67] kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbo[68]. Krom tio, ne ŝajnigante min stoikulo, mi tamen plurfoje malaprobis tiajn agojn de Nerono, je kiuj Seneko kaj Burro[69] fermetis la okulojn. Se ci opinias, ke mi povas ion atingi por ci ĉe Aŭlo, mi estas preta servi al ci.

— Mi opinias, ke ci povas. Ci havas influon je li, kaj krom tio cia menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se ci esplorus la situacion kaj parolus kun Plaŭcio…

— Ci trotaksas mian influon kaj spritecon, sed se en tio konsistas la afero, mi parolos kun Plaŭcio tuj, kiam ili revenos en la urbon.

— Ili revenis antaŭ du tagoj.

— Ni iru do en la triklinion[70], kie nin atendas matenmanĝo, kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plaŭcio.

— Ĉiam ci estis kara al mi, — respondis vive Vinicio, — sed nun mi simple starigos inter miaj laroj[71] cian statuon tiel belan, kiel ĉi tiu — kaj dediĉados al ĝi oferojn.

Dirinte tion, li turnis sin al la statuoj, kiuj ornamis unu tutan flankon de la aromplena halo.

Poste li aldonis:

— Je la lumo Heliosa! Se la dia Aleksandro estis simila al ci — oni ne miru pri Heleno![72]

Kaj en tiu ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato. Ĉar Petronio, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ pli bela ol Vinicio. La virinoj en Romo admiris ne nur lian flekseman menson kaj la guston, pro kiu li ricevis la titolon «arbitro de eleganteco» — sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro estis videbla eĉ sur la vizaĝoj de la du knabinoj el Koso, nun faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eŭniko,[73] kaŝe lin amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.

Sed li tion ne atentis kaj, ridetinte al Vinicio, ekcitis responde la esprimon de Seneko pri la virinoj:

[74] k.t.p.

Kaj poste, metinte la brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn, li elkondukis lin al la triklinio.

En la unktorio la du grekaj knabinoj, la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la vazetojn kun aromaĵoj. Sed en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la fridejo montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis mallaŭta: «sss!» — kaj responde al tio unu el la grekinoj, la frigianinoj kaj la du etiopaj knabinoj, saltkurinte, rapidege malaperis post la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo kaj volupto, kiujn la inspektoro ne malpermesis, ĉar li mem ofte partoprenis en similaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronio suspektis tion, sed ĉar li estis homo indulgema kaj nevolonte punadis, li rigardis tion per duonfermitaj okuloj.

En la unktorio restis sole Eŭniko. Dum certa tempo ŝi aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, sin direktantajn for al la lakoniko; poste, preninte la tabureton inkrustitan per sukceno kaj eburo, sur kiu antaŭ momento sidis Petronio, ŝi alŝovis ĝin atente al lia statuo.

La unktorio plenis je sunlumo kaj koloroj, brilantaj de la ĉielarkaj marmoroj, per kiuj estis kovritaj la muroj. Eŭniko surpaŝis la tabureton — kaj, starante samalte kun la statuo, ŝi subite ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ĝian kolon; poste ŝi forĵetis malantaŭen siajn orajn harojn, kaj, alŝovinte sian rozkoloran korpon al la blanka marmoro, komencis ekstaze premi la buŝon al la malvarmaj lipoj de Petronio.

Ĉapitro 2ª

Post la tiel nomata «matenmanĝo», al kiu la du viroj sidiĝis tiam, kiam ordinaraj mortemuloj estis jam delonge tagmanĝintaj, Petronio proponis siesti. Laŭ li estis ankoraŭ tro frue por fari vizitojn. Estas verdire homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj plie konsideras tiun kutimon malnova, roma. Sed li, Petronio, konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej konvenaj, sed ne pli frue ol kiam la suno transiros al la templo de Jovo la Kapitola kaj komencos brili sur Forumon deflanke. En aŭtuno ordinare estas ankoraŭ tre varme, kaj la homoj volonte dormas post la manĝo. Intertempe agrable estas aŭskulti la murmuradon de la fontano en la atrio[75], kaj post la nepra paŝmilo dormi iomete en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura, duone surtirita velario[76].

Vinicio konfesis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis promeni, en senzorga maniero parolante pri tio, kio okazas sur Palatino kaj en la urbo, kaj iom filozofiumante pri la vivo. Poste Petronio iris en dormoĉambron, sed li ne dormis longe. Duonhoron poste li eliris, kaj, ordoninte alporti al si verbenon, komencis ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj tempiojn.

— Ci ne imagas, — li diris, — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun mi estas preta.

Portilo atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti sin al la strato Patricia, al la domo de Aŭlo. La domo de Petronio situis sur la suda deklivo de Palatino, apud la t.n. Karinoj[77], kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de Forumo, sed ĉar Petronio volis ĉe tiu okazo viziti la juveliston Idomeno, li ordonis, ke oni portu ilin tra la strato Apolona kaj Forumo al la Fia strato[78], ĉe kies angulo estis multegaj ĉiuspecaj vinejoj.

Grandegaj negroj levis la portilon kaj ekiris, antaŭate de sklavoj, nomataj [79]. Petronio dum certa tempo silente levadis siajn manojn, aromajn per verbeno, al la nazo, kaj ŝajnis mediti pri io. Post momento li diris:

— Venis al mi la ideo, ke se cia arbara nimfo ne estas sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plaŭcio kaj translokiĝi en la cian. Ci ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj, kiel mi mian adoratan Ĥrizotemison[80], kiu, inter ni dirante, tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.

Marko skuis la kapon.

— Ne? — demandis Petronio. — En plej malbona okazo la afero venos antaŭ la imperiestron, kaj ci povas esti certa, ke eĉ nur dank’ al mia influo nia Kuprobarba favorus cian flankon.

— Ci ne konas Ligian, — respondis Vinicio.

— Lasu do min demandi, ĉu ci ŝin konas pli ol laŭvide? Ĉu ci parolis al ŝi? Ĉu ci konfesis al ŝi cian amon?

— Mi vidis ŝin unue ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ dufoje renkontis ŝin. Memoru, ke dum mia restado en la domo de Aŭlo mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj, havante elartikigitan brakon, mi ne povis partopreni la komunajn manĝojn. Nur vespere, antaŭ la tago, por kiu mi anoncis mian forveturon, mi renkontis Ligian ĉe la vespermanĝo — kaj mi povis diri al ŝi eĉ ne unu vorton. Mi devis aŭskulti Aŭlon, kiu rakontis pri siaj venkoj en Britujo, kaj poste pri la ruino de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun ankoraŭ Licinio Stolono[81] penis kontraŭagi. Entute mi ne scias, ĉu Aŭlo kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni sukcesos tion eviti, se nur ci ne preferas aŭskulti pri la malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la Roma potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno; ŝi tenis en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn kreskantajn ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi diras al ci, ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn maniplojn[82] iris, muĝante, la hordoj da partoj — sed ili tremis ĉe tiu cisterno. Kaj konfuzita, kiel infano, kiu ankoraŭ portas bulaon[83] ĉe la kolo, nur per la okuloj mi petegis kompaton, longe ne povante eldiri eĉ vorton.

вернуться

[66]

(m. 59 p.K.) — eminenta oratoro kaj senatano, fifama pro siaj denuncoj.

вернуться

[67]

(ĉ. 10–69 p.k.) — prefekto (la estro) de la pretoriana gvardio dum la regado de Nerono.

вернуться

[68]

(lat.) — laŭvorte «Kuprobarba», la familia kunnomo de Nerono (kp [41]).

вернуться

[69]

(m. 62) — prefekto de pretorianoj (51–62), dum la unuaj jaroj de la Nerona regado kune kun Seneko mentoris la junan imperiestron.

вернуться

[69]

Latine , greke τρικλίνιον — manĝoĉambro kun tri trilokaj sofoj laŭantaj tri flankojn de kvadrata manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado.

вернуться

[71]

laroj (lat.) — ĉe la romanoj, hejmaj diaĵoj protektantaj.

вернуться

[72]

Temas pri la Troja reĝido Pariso, alnome Aleksandro, kaj la bela Heleno, edzino de Menelao.

вернуться

[73]

Transskribo de la greka nomo Εὐνίκη; kp en la Londona Biblio: «via patrino Eŭnike» [2Tim 1:5].

вернуться

[74]

(lat.) — besto senhonta.

вернуться

[75]

Latine — en Roma domo, interna korto kiu rolis kiel salono.

вернуться

[76]

Latine — antikva speco de tolmarkezo, kurteno ŝirmanta kontraŭ sunradioj.

вернуться

[77]

Latine — aristokrata kvartalo en la sudokcidenta parto de Romo, inter Palatino kaj Eskvilino.

вернуться

[78]

Latine , tiel nomita ĉar tie la pli juna filino de Servio Tullio, reĝo de Romo, surveturis en ĉaro la kadavron de sia ĵus murdita patro kaj revenis reĝino makulite de lia ŝprucinta sango.

вернуться

[79]

Latine

вернуться

[80]

Ĥrizotemiso, greke Χρυσόθεμις — innomo de pluraj personoj de la greka mitaro. Senkeviĉo uzas la poligitan formon Lidja Z. ĝin latinigas: .

вернуться

[81]

— popoltribunuso, en la jaro 367ª a.K. kune kun Lucio Sekstio Laterano akceptigis leĝojn favorajn al plebo kaj kamparanoj.

вернуться

[82]

maniplo (lat. ) — taktika unuo de romia armeo, konsistanta el 120–200 homoj (aŭ 2 centurioj).

вернуться

[83]

Latine — knaba medaliono kun amuleto, ofte en formo de ora globeto aŭ koro.