Petronio rigardis lin kun certa envio.
— Feliĉulo! — li diris, — eĉ se la mondo kaj la vivo estus plej malbonaj, restos en ili unu eterna bono — la juneco!
Kaj post momento li demandis.
— Ĉu ci alparolis ŝin?
— Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke mi revenas el Azio, ke mi elartikigis la brakon apud la urbo kaj multe suferis; sed nun, kiam mi devas forlasi tiun gastaman domon, mi vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras ol ĝojo aliloke, malsano pli ol aliloke sano. Ankaŭ ŝi estis konfuzita; ŝi klinis la kapon kaj aŭskultis miajn vortojn desegnante ion per kano sur la safrana sablo. Poste ŝi levis la okulojn, poste ankoraŭfoje rigardis tiujn faritajn signojn, poste ankoraŭfoje min, kvazaŭ volante ion demandi — kaj subite ŝi forkuris, kiel hamadriado[84] de malsprita faŭno.
— Ŝi certe havas belegajn okulojn.
— Kiel maro — kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu al mi, ke Arĥipelago[85] estas malpli blua. Momenton poste alkuris la malgranda Plaŭcio kaj komencis ion demandi. Sed mi ne komprenis, kion li diris.
— Ho Ateno! — ekkriis Petronio, — forprenu la kovraĵon, per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo — aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venero.
Kaj li turnis sin al Vinicio:
— Ho, ci printempa burĝono sur la arbo de la vivo, ci unua verda branĉeto de vinberujo! Mi devus, anstataŭ al Plaŭcio, portigi cin al Gelocio, kiu havas lernejon por knaboj, ne havantaj scion pri la vivo.
— Kion ĝuste ci volas de mi?
— Kaj kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu ne la nomon de Amoro, ĉu ne koron, trapafitan per lia sago, aŭ ion similan, laŭ kio ci povus konjekti, ke satirusoj jam flustris en la orelon de tiu nimfo diversajn sekretojn de la vivo? Kiel ci povis ne rigardi tiujn signojn?
— De pli longe mi portas togon ol ci pensas, — diris Vinicio, — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aŭlo, mi atente rigardis tiujn signojn. Mi ja scias, ke en Grekujo kaj en Romo knabinoj ofte skribas sur sablo konfesojn, kiujn ne volas eldiri iliaj buŝoj … Sed divenu, kion ŝi desegnis?
— Se ion alian ol mi diris, mi ne divenos.
— Fiŝon.
— Kion ci diras?
— Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi devis signifi, ke en ŝiaj vejnoj ĝis nun malvarma sango fluas? — mi ne scias! Sed ci, kiu min nomis printempa burĝono sur la arbo de la vivo, scios sendube klarigi tiun signon pli bone?
— Pri tia afero, karulo, prefere demandu Plinion. Li havas scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicio[86] vivus ankoraŭ, eble ankaŭ li povus ion diri al ci pri tio, ĉar li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.
Sed la plua interparolo rompiĝis, ĉar oni enportis ilin en svarmoplenajn stratojn, kie ĝin malhelpis la homa bruado.
Tra la strato Apolona ili sin direktis al la Roma Forumo[87], kie en bela vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da senfaremaj urbanoj por promeni inter la kolonoj, rakonti novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi eminentulojn portatajn en portiloj, fine eniri vendejojn de juvelistoj, librovendejojn, negocejojn, kie oni ŝanĝadis monon, vendejojn de ŝtofoj, de bronzaĵoj, kaj ĉiajn aliajn, kiuj trovis sin amase en la domoj, okupantaj la flankon de la placo kontraŭ Kapitolo.
La duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la citadelaj abruptaĵoj, estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo. Tiuj, kiuj kuŝis pli malalte, ĵetadis longformajn ombrojn sur la marmorajn platojn, kaj ĉie ili estis tiel multaj, ke la rigardo inter ili perdis la vojon, kiel en arbaro.
Ŝajnis, ke tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj kvazaŭ sufokas sin unuj inter aliaj. Ili levis sin en tavoloj, vico super vico, etendis sin dekstren kaj maldekstren, atakis la deklivojn, premis sin al la citadela murego aŭ unuj al aliaj, simile al pli kaj malpli grandaj, pli kaj malpli dikaj, orkoloraj kaj blankaj trunkoj, jen florantaj sub la arĥitravoj per akantaj floroj, jen volvitaj en jonstilajn kornojn, aŭ finitaj per simpla, doria kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj, el timpanoj elstaradis skulptitaj figuroj de dioj, de frontonoj flugilhavaj kvadrigoj kvazaŭ volis levi sin en la aeron, en tiun bluon, kiu flugpendis trankvile super tiu urbo de temploj. En la mezo de la placo kaj rande fluis rivero da homoj: amasoj promenis sub la arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al diverskoloraj aroj da papilioj aŭ skaraboj. De supre, per la grandegaj ŝtupoj, flanke de la templo dediĉita [88], alfluadis novaj ondoj. Ĉe Rostroj[89] oni aŭskultis iujn hazardajn parolantojn; tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj de stratvendistoj, vendantaj fruktojn, vinon aŭ akvon miksitan kun figsuko, de trompistoj, rekomendantaj mirindajn kuracilojn, de aŭguristoj, trovistoj de kaŝitaj trezoroj, klarigistoj de sonĝoj. Kelkloke kun la bruo de interparoloj kaj vokoj miksis sin sonoj de sistro, de egipta sambiko[90] aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avidaj je la oferaj grajnoj, similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj, foje leviĝante supren kun laŭta flugilklakado, kaj jen falante sur lokojn, liberigitajn de la homamaso. De tempo al tempo la svarmantaj aroj disiĝadis antaŭ portilo, en kiu oni vidis subtilan virinan vizaĝon aŭ kapon de senatano aŭ kavaliro, kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj lacaj de vivpenado. La diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante kromnomojn, mokojn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da soldatoj aŭ vigiloj[91], gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte, kiel la latinan.
Vinicio, kiu jam longe ne estis en la Urbo, rigardis kun certa scivolo tiun homan svarmantaron kaj tiun Roman Forumon, regantan la ondaron de la mondo, kaj samtempe tiel de ĝi superverŝitan, ke Petronio, kiu penetris la penson de sia kunulo, nomis ĝin «la nesto de kviritoj — sen kviritoj». Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj nacioj kaj rasoj. Oni vidis tie etiopojn, blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo, britojn, gaŭlojn kaj ĝermanojn, oblikvokulajn loĝantojn de Seriko[92], homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso, kun barboj pentritaj brikkolore, sirianojn el apud la bordoj de Oronto, kun okuloj nigraj kaj dolĉaj, sekajn, kiel osto, loĝantojn de la arabaj dezertoj, kavbrustajn judojn, egiptojn kun eterna indiferenta rideto sur la vizaĝoj, kaj numidojn, kaj afrikanojn, grekojn el Greklando, kiuj egale kun la romanoj regis la Urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo, grekojn el la insuloj kaj el Anatolio, kaj el Egiptujo, kaj el Italujo, kaj el Narbona Gaŭlujo. En la amaso da sklavoj kun truitaj oreloj ne mankis ankaŭ liberaj, nenifarantaj indiĝenoj, kiujn la imperiestro amuzis, nutris kaj eĉ vestis, kaj liberaj fremdlandanoj, kiujn logis en la grandegan urbon facileco de la vivo kaj esperoj je favoro de Fortuno; ne mankis stratvendistoj kaj pastroj de Serapo kun palmaj branĉoj en la manoj, kaj pastroj de Izido, sur kies altarojn oni portis pli da oferoj ol en la templon de Kapitola Jovo, — kaj pastroj de Cibelo[93], tenantaj en la manoj orajn rizherbojn, kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj, kaj dresistoj de serpentoj, kaj ĥaldeaj magiistoj, kaj fine homoj sen okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el la apudtiberaj grenejoj, batalis pro loteriaj biletoj en cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la transtibera[94] kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en kriptoportikoj[95], en malpuraj manĝejoj en Suburo[96], sur la ponto Milvia aŭ antaŭ palacetoj de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni ĵetadis al ili restaĵojn, lasitajn post manĝo de sklavoj.
[86]
— duonmita roma frandemulo de la epoko Tiberia. Sub lia nomo estis publikigita fama libro kulinara.
[93]
Cibelo, pli ĝuste (gr. Κυβέλη) — Frigia diino, patrino de la dioj, akceptita en la malnovgrekan kaj Roman panteonojn.
[96]
Vigla malriĉula kaj misfama urbokvartalo (lat. ). Ĝi situis inter la montetoj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskvilino.