Выбрать главу

Li estis homo, proksimiĝanta al la vesperaj tagoj de la vivo, kun kapo kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo energia, iom tro mallonga, sed ankaŭ iom simila al kapo de aglo. Tiufoje bildis sin sur ĝi ioma miro kaj eĉ maltrankvilo kaŭze de la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato de Nerono.

Sed Petronio estis tro lerta mondumano kaj tro penetrema homo por tion ne rimarki, do post la unuaj salutoj li deklaris kun la tuta elokventeco kaj flueco, kiun li sciis montri, ke li venas danki por la zorgado, kiun en tiu domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere kuraĝigis lin la malnova konateco kun Aŭlo.

Aŭlo siaflanke certigis lin, ke li estas bonvena gasto, kaj koncerne dankemon, li diris, ke li mem sentas sin lia ŝuldanto, kvankam Petronio certe ne divenas la kaŭzon.

Efektive Petronio tute ĝin ne divenis. Vane levinte supren siajn nuksokolorajn okulojn, li streĉis la menson por rememori plej etan servon, faritan al Aŭlo aŭ al iu alia. Li rememoris neniun, krom eble tiu, kiun li intencis fari al Vinicio. Pretervole povis verdire okazi io simila, sed nur pretervole.

— Mi amas kaj tre ŝatas Vespazianon[118], — respondis Aŭlo — al kiu ci savis la vivon, kiam foje trafis lin la malfeliĉo endormiĝi dum aŭskultado de versaĵoj de Nerono.

— Trafis lin feliĉo, — diris Petronio, — ĉar li ne aŭdis ilin, sed mi ne neas, ke ĝi povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba nepre volis sendi al li centuriestron kun amika komisio, ke li malfermu al si la vejnojn.

— Kaj ci, Petronio, priridis lin.

— Jes, aŭ kontraŭe: mi diris al li, ke se Orfeo sciis dormigi per kanto sovaĝajn bestojn, lia triumfo estas egala, ĉar li sukcesis endormigi Vespazianon. Ahenobarbon oni povas mallaŭdi, sed kondiĉe, ke malgranda mallaŭdo entenu grandegan flaton. Nia moŝta aŭgustino, Popea, komprenas tion tre bone.

— Bedaŭrinde, tia estas nia tempo, — respondis Aŭlo. — Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono, ĵetita per mano de brito, kaj tamen la plej feliĉajn tagojn de mia vivo mi pasigis en Britujo…

— Feliĉajn, ĉar venkajn, — alĵetis Vinicio.

Sed Petronio, ektiminte, ke la maljuna komandanto komencos paroli pri siaj iamaj militoj, ŝanĝis la temon de la konversacio. Jen en la ĉirkaŭaĵoj de Prenesto kamparanoj trovis mortintan lupidon kun du kapoj, kaj dum la antaŭhieraŭa ŝtormo tondro derompis angulaĵon de la templo de Luno — kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estis senekzempla okazo. Unu homo, iu Kotta, kiu tion al li rakontis, aldonis ankaŭ, ke la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tio falon de la Urbo, aŭ almenaŭ de grandega domo, kiun eviti oni povus nur per eksterordinaraj oferoj.

Aŭlo, aŭskultinte la rakonton, esprimis la opinion, ke tiajn signojn oni tamen ne devas bagateligi. Ke la dioj povas esti koleraj pro la superplena nombro da krimoj, en tio estas nenio stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj.

Al tio Petronio diris:

— Cia domo, Plaŭcio, ne estas grandega, kvankam loĝas en ĝi eminenta homo; la mia estas verdire tro vasta por sia senvalora posedanto, tamen ankaŭ ĝi estas negranda. Sed se temas pri ruino de domo tiel granda ekzemple, kiel [119], ĉu valoras oferdoni por kontraŭagi tiun ruinon?

Plaŭcio ne respondis tiun demandon, kaj lia singardemo iomete eĉ ofendis Petronion, ĉar, malgraŭ la tuta manko de sento pri la diferenco inter bono kaj malbono, li neniam estis denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute sendanĝere. Li sekve denove ŝanĝis la temon kaj komencis laŭdi la loĝejon de Plaŭcio kaj la bonan guston, regantan en la domo.

— Ĝi estas malnova hejmo, — diris Aŭlo, — en kiu mi ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.

Post la flankentiro de la kurteno dividanta la atrion disde la tabelejo la domo estis trae malfermita, tiel ke tra la tabelejo, tra la sekvanta peristilo kaj la post ĝi situanta halo, nomata ekuso[120], la rigardo atingis la ĝardenon, kiu vidiĝis de malproksime, kiel hela bildo en malhela kadro. Gajaj infanaj ridoj venadis de tie ĝis la atrio.

— Ha, komandanto, — diris Petronio, — lasu nin aŭskulti de proksime tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.

— Volonte, — diris Plaŭcio, leviĝante. — Tio estas mia malgranda Aŭlo kaj Ligia, ludantaj pilkojn. Sed koncerne ridon, al mi ŝajnas, Petronio, ke ĝi okupas cian tutan vivon.

— La vivo indas ridon, do mi ridas, — respondis Petronio, — sed ĉi tie la rido sonas alie.

— Petronio, — aldonis Vinicio, — ridas cetere ne dum tutaj tagoj, sed pli ĝuste dum tutaj noktoj.

Tiel interparolante, ili trairis laŭlonge la domon kaj troviĝis en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aŭlo ludis pilkojn, kiujn sklavoj, nomataj sferistoj[121], destinitaj speciale por tiu ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en iliajn manojn. Petronio ĵetis mallongan, paseman rigardon al Ligia. La malgranda Aŭlo, ekvidinte Vinicion, alkuris por lin saluti, kaj tiu lasta, pasante, klinis la kapon antaŭ la belega knabino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte disligitaj, iom anhela kaj ruĝiĝinta.

Sed en la ĝardena triklinio, ombrite de hedero, vinberbranĉoj kaj lonicero, sidis Pomponia Grecina, do ili iris ŝin saluti. Petronio, kvankam li ne vizitadis la domon de Plaŭcio, konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelio Plaŭto, kaj ankaŭ ĉe Seneko kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si certan miron, kiun inspiris al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena, la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida, kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon.

Tiel ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicio, li intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: [122], kiu neniam venis en lian penson, kiam li parolis, ekzemple, kun Kalvia Krispinilla, kun Skribonia, kun Valeria, Solino kaj aliaj mondumaninoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro, al kio ŝi respondis trankvile, metinte la manon sur la manon de la edzo:

— Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman trankvilecon.

Petronio volis nei, sed Aŭlo Plaŭcio aldonis per sia fajfa voĉo:

— Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ niajn romajn diojn nomas per grekaj nomoj.

— La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj, — respondis Petronio, — kaj ĉar retorikon instruis al ni grekoj, tial al mi mem pli facilas diri ekzemple «Hero» ol «Junono».

Dirinte tion, li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ por esprimi, ke en ŝia ĉeesto li povis ekpensi pri neniu alia diino, kaj poste li komencis nei tion, kion ŝi diris pri la maljuneco:

— La homoj envere rapide maljuniĝas, sed tio rilatas al tiuj, kiuj vivas tute alian vivmanieron; kaj krome ekzistas vizaĝoj, pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi.

Petronio diris tion eĉ kun certa sincereco, ĉar Pomponia Grecina, kvankam pasinta jam la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon, ŝi faradis fojfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco kaj malgajeco, la impreson de tute juna virino.

Dume la malgranda Aŭlo, kiu dum la restado de Vinicio en la domo tre amikiĝis kun li, komencis, proksimiĝinte, inviti lin al pilkludo. Post la knabo en la triklinion eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetoj, tremantaj sur ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronio pli bela ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn, per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon:

вернуться

[118]

Vespaziano [PIV] lat. T. Flavius Vespasianus — Romia imperiestro (69–79 p.K.).

вернуться

[119]

(lat.) — «Transir[ej]a domo», nomo de palaco de Nerono, situanta inter la piedoj de la montetoj Palatino kaj Eskvilino, kvazaŭ pasejo inter ili (forbrulinta en la incendio de Romo kaj poste rekonstruita kiel la «Ora domo», [333]).

вернуться

[120]

Latine — salono aŭ halo rigardanta ĝardenon.

вернуться

[121]

Latine .

вернуться

[122]

Sinjorino, mastrino (lat.).