Eĉ al Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de tiu mondumano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina timido kaj la deziro respondi — kaj evidente la deziro venkis, ĉar, rigardinte subite Petronion, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon:
Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita birdo.
Nun por Petronio venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo de la knabino, pri kies barbara deveno lin informis Vinicio. Li do ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ne povis al li respondi, ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aŭlo.
Kaj Aŭlo ne povis kaŝi tiun fierecon. Unue, li amis Ligian kiel propran infanon; kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj, kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la monduma bonedukiteco. Li mem neniam povis ĝin bone ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis tie en la lingvo de Homero kaj per Homera verso.
— Ni havas hejme pedagogon, grekon, — li diris, turnante sin al Petronio, — kiu instruas nian filon, kaj la knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.
Petronio rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero la ĝardenon kaj la ludantan triopon. Vinicio formetis la togon, kaj en nura tuniko suprenĵetadis pilkon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. Je la unua rigardo la knabino ne faris je Petronio grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triklinio, li pensis, ke tamen tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, rebrilantaj sur bukloj per la koloro de sukceno aŭ de korinta kupro — kaj la sveltan kolon, kaj la «dian» deklivecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artisto kaj adoranto de belo — li eksentis, ke sub statuo de tiu knabino oni povus subskribi: «Printempo».
Subite li rememoris pri Ĥrizotemiso, kaj eksentis fortan emon al rido. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Ĥrizotemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Popean — kaj ankaŭ tiu famega Popea ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En tiu knabino kun tanagraj formoj[124] estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radia «Psiĥo»[125], trabrilanta ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabrilas el lampo.
«Vinicio pravas», li ekpensis, «kaj mia Ĥrizotemiso estas maljuna, maljuna … kiel Trojo.»
Poste li turnis sin al Pomponia Grecina — kaj, montrinte la ĝardenon, diris:
— Nun mi komprenas, , ke havante ilin du, vi preferas la hejmon ol festenojn sur Palatino kaj cirkon.
— Jes, — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aŭlo kaj Ligia.
Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelio Histro pri la nacio de ligioj, vivanta en la ombroj de la nordo.
La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis sur la ĝardena sablo, sin bildante sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aŭlo.
Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko apud [126], okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post momento Aŭlo eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicio daŭrigis la interparolon, komencitan dum la promeno.
— Jes, — li diris per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi formetis la knaban togon[127], oni sendis min en la aziajn legiojn. Mi ne ĝuis la Urbon — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius, kiel Petronio, diri versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi frekventis la lernejon de Muzonio, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia, kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj mem serĉas tiun feliĉon, do ankaŭ mi, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la feliĉon…
Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aŭlo ĵetadis ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. Sed post momento Vinicio ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:
— Ci ja konas la filon de Vespaziano, Titon[128]? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenikon, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon … Ankaŭ mi scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! Malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran eklipsos alia pli glora, potenculon superos pli potenca … Sed ĉu la imperiestro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon … Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!
Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al ŝi momente, ke Vinicio kantas ian strangan kanton, kiu sin verŝas en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon … Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li diras ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu momento la nebula sonĝo sin ŝanĝas en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan.
Dume la suno jam estis delonge ruliĝinta trans Tiberon kaj staris malalte super la Janikula monto. Sur la senmovajn cipresojn falis ruĝa lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita. Ligia levis al Vinicio siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj homoj kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vidadis sur la frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon super la artiko kaj demandis:
— Ĉu ci divenas, Ligia, kial mi diras al ci ĉi tion?
— Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicio apenaŭ ekaŭdis.
Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon, li alpremus ĝin al la koro, batanta, kiel martelo pro la pasio, ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn vortojn, se sur la vojeto, ĉirkaŭita de mirtaj kadroj, ne montriĝus la maljuna Aŭlo, kiu diris, alproksimiĝinte:
[124]
T.e. similaj al la formoj de la terakotaj statuetoj, kiaj estis farataj en la iama Grekuja urbo Tanagro (Τάναγρα). Pliparton da tanagraj statuetoj oni trovis dum prifosado en 1874, kaj ili restis scienca kaj arta aktualaĵo en la tempo kiam la romano aperis (1894–1896).
[125]
«Psiĥ/o. (mit.) Tre bela princino (personigo de la animo), amata de Eroso» [NPIV] (gr. Ψυχή).
[127]
Latine — blanka purpure borderita togo, kian i.a. portis infanoj ekde 14 ĝis 17 jaroj.
[128]
«Tit/o. Vira nomo, i.a. de Romia imperiestro, filo de Vespaziano (reginta 79–81)» [NPIV] (lat. )