— La suno subiras; gardu cin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino…[129]
— Ne, — respondis Vinicio, — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon.
— Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans la montoj, — diris la maljuna militisto. — Glorata estu la dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj por per ĥorkantoj adiaŭi la subirantan Febon.
Kaj forgesinte, ke antaŭ momento li mem avertis kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li menciis ankaŭ, ke jam kelkfoje venis al li la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta domo en sian trankvilan kamparan restadejon.
— Ĉu ci deziras forlasi Romon, Plaŭcio? — demandis Vinicio kun subita maltrankvilo.
— Jam delonge mi tion deziras, — respondis Aŭlo, — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.
Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn de timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed Vinicio ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronio, kvazaŭ de li sola li esperus savon.
Dume Petronio, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon, kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj, starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono de la mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci, kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de la cipresoj farigis ankoraŭ pli klaraj ol dum la taga lumo, kaj en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera trankvilo.
Petronion frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de la maljuna Aŭlo, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa miro li pensis, ke povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:
— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu mondo, kiun regas nia Nerono.
Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco:
— La mondon regas ne Nerono, sed Dio.
Sekvis momento da silento. Proksime de la triklinio aŭdiĝis paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicio, Ligia kaj la malgranda Aŭlo — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronio demandis ankoraŭ:
— Do ci kredas je la dioj, Pomponia?
— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova, — respondis la edzino de Aŭlo Plaŭcio.
Ĉapitro 3ª
— Ŝi kredas je dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa, — ripetis Petronio en la momento, kiam li denove troviĝis en la portilo sole kun Vinicio. — Se ŝia dio estas ĉiopova, tiam li regas la vivon kaj morton; kaj se li estas justa, li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia dio. Mi devas ripeti tiun rezonadon al nia kuprobarba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon. Pomponia meditu kun Seneko aŭ kun Kornuto[130] pri tio, kio estas ilia granda Logoso[131]… Kune ili elaperigadu la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas ie en Kimerujo[132], kiel fringeloj en kaĝo… Mi volis paroli kun ŝi kaj Plaŭcio pri io alia. Je la sankta ventro de la egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas, ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono. Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicio, mi ne kuraĝis! Pavoj estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas aprobi cian elekton. Vera «rozfingra Aŭroro»! Kaj ĉu ci scias, kion krome ŝi pensigis al mi? — Printempon! — ne la nian, en Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj, kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis — sed tian printempon, kian mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-verdan … Je tiu blanka Seleno — mi ne miras cin, Marko, sciu tamen, ke ci amas Dianon, kaj ke Aŭlo kaj Pomponia estus pretaj cin disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.
Vinicio, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste komencis paroli per voĉo interrompata de pasio:
— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe. Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis … Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ioon[133], mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danainon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi Aŭlon kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj en mian domon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn.
— Trankviliĝu, — diris Petronio, — ciaj deziroj indas ĉarpentiston el Suburo.
— Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis cin pri konsilo, sed se ci ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos … Aŭlo konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu, kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro.
— Trankviliĝu, malsaĝa posteulo de konsuloj. Ne tial ni venigas barbarojn ŝnurligitaj post niaj ĉaroj, por poste edzinigi iliajn filinojn. Gardu cin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al ci mem kaj al mi iom da tempo por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Ĥrizotemiso ŝajnis filino de Jovo, tamen mi ne edzinigis ŝin — same kiel Nerono ne edzinigis Akteon[134], kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Atalo[135]. Trankviliĝu … Pensu, ke se ŝi volos forlasi la domon de Aŭlo pro ci, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne ci sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron … Mi vidis ĉi tion, kaj al mi oni devas kredi … Paciencu. Por ĉio ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio min lacigas. Mi tamen promesas al ci, ke jam morgaŭ mi pensos pri cia amo, kaj Petronio ne estus Petronio, se li ne trovus ian rimedon.
Ili ambaŭ eksilentis — fine post certa tempo Vinicio diris jam pli trankvile:
— Dankon al ci, kaj malavare favoru cin Fortuno.
— Paciencu.
— Kien ci ordonis cin porti?
— Al Ĥrizotemiso …
— Feliĉa ci estas, posedante tiun, kiun ci amas.
— Mi? Ĉu ci scias, kio min ankoraŭ amuzas en Ĥrizotemiso? Jen tio, ke ŝi perfidas min kun mia propra liberigito, la liutisto Teoklo, kaj pensas, ke mi tion ne vidas. Iam mi amis ŝin, kaj nun amuzas min ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun mi. Se ŝi komencos cin koketi kaj desegni sur la tablo literojn per fingro, trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza.
Kaj ili ordonis porti sin ambaŭ al Ĥrizotemiso. Sed en la vestiblo Petronio metis la manon sur la ŝultron de Vinicio.
[131]
Logoso, gr. λόγος — en la greka filozofio: la plej baza, esenca strukturo de la estado, la kosma racio; en kristanismo: la Vorto ( 1:1), kiu estas Jesuo Kristo.
[132]
Latine , greke Κιμμέρια — la mita «lando de kimeroj» (Κιμμέριοι), kien ne penetras sunradioj kaj kie situas la enirejo en Hadeson («Odiseado», 11:13–19); laŭ alia mito, iam la kimeroj deklaris, ke ili ne bezonas la diojn; indignigite de la blasfemo, Hadeso englutis Kimerujon.
[133]
Ioo, gr. Ἰώ (ankaŭ Iono [QE], Io [NPIV], Ioa [PIV]) estis reĝidino el la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Heraklo.
[135]
Greke Ἄτταλος — nomo de pluraj reĝoj Pergamiaj. Anakronismo: la lasta reĝo Pergamia, Atalo la 3ª, testamentis sian reĝujon al Romio kaj mortis en la jaro 133ª a.K.