Kio estas Spiritismo?
Kio estas Spiritismo?
ENKONDUKO
EN LA SCION PRI LA NEVIDEBLA MONDO PER MANIFESTIĜOJ DE LA SPIRITOJ
ENHAVANTA
La resumon de la principoj de la spiritisma doktrino, kaj respondon al la ĉefaj kontraŭdiroj
DE
ALLAN KARDEC
Aŭtoro de "La Libro de la Spiritoj", "La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ Spiritismo", "La Cielo kaj la Infero" kaj "La Genezo", fondinto de la "Revue Spirite"
Ekster karito, nenia savo El la franca originalo tradukis P. C. N. kaj I. G. B.
in
Eldonfako de BRAZILA SPIRITISMA FEDERACIO DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRБFICO Rua Souza Valente, 17 — 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ — BRAZILO
Tabelo de la enhavo
Paĝoj
Antaŭparolo 7
ĈAPITRO I Kio estas Spiritismo?
Mallonga diskutado pri spiritismaj aferoj:
Unua dialogo — La Kritikisto 9
Dua dialogo — La Skeptikulo 21
Spiritismo kaj Spiritualismo 22
Malakordoj 24
Sajnigaj spiritismaj fenomenoj 25
Senpoveco de la misfamigantoj 27
Tio mirakleca kaj tio supernatura 29
Opono de la scienco 30
Malveraj klarigoj de la fenomenoj:
Halucino. — Magneta fluidaĵo. — Reradiado de la penso. — Cerba superekscitiĝo. — Somnambu-
la stato de la mediumoj 36
La nekredemaj ne kapablas vidi por konvinkiĝi 39
Volonto aŭ malvolonto de la Spiritoj por konvinki 41
Origino de la modernaj spiritismaj ideoj 42
Rimedoj por komunikado 45
Profitamaj mediumoj 49
Mediumoj kaj sorĉistoj 54
Diverseco de la Spiritoj 56
Praktika utileco de la manifestiĝoj 60
Frenezeco, memmortigo, obsedo 61Paĝoj
Forgeso pri la pasinteco 64
Rimedoj por konvinko 67
Societo por la kontinuigo de la spiritismaj laboroj de
Allan Kardec, Strato Lille, 7 69
Malpermeso de Spiritismo 70
Tria dialogo — La Pastro 72
ĈAPITRO II
Elementaj principoj de Spiritismo
Antaŭrimarkoj 98
Pri la Spiritoj 100
Komunikiĝoj kun la nevidebla mondo 104
Providenca celo de la spiritaj manifestiĝoj 114
Pri la mediumoj 115
Rifoj de la mediumoj 119
La ecoj de la mediumoj 122
Ĉarlatanismo 126
Identeco de la Spiritoj 127
Kontraŭdiroj 128
Konsekvencoj de Spiritismo 129
ĈAPITRO III
Solvo de kelkaj problemoj per la spiritisma doktrino
Plureco de la mondoj 135
Pri la animo 136
La homo dum la surtera vivo 139
La homo post la morto 149
LA KOMENCO DE LA HISTORIO 159
PRI LA TRADUKO 161
Antaŭparolo
Tiuj, kiuj Spiritismon nur surpraĵe konas, nature inklinas elmovi iajn demandojn, kies solvon havigus pli profunda studado de tiu afero, sed tempon kaj ofte volon, ili ne havas por sin fordoni al kontinua observado. Antaŭ ol tion entrepreni, iuj eble dezirus ekscii almenaŭ, kio ĝi estas, kaj ĉu valoros la penon okupi sin pri ĝi. ŝajnis al mi tial utile malmultvorte prezenti la respondojn pri kelkaj el la fundamentaj demandoj, kiujn oni ĉiutage faras al mi; tio estos, por la leganto, ia inicado, kaj, por ni, gajnita tempo, pro la nebezono konstante ripetadi unu saman aferon.
La unua ĉapitro enhavas, sub la formo de dialogoj, respondojn pri la plej ordinaraj kontraŭdiroj de tiuj, ne konantaj eĉ la rudimentaĵojn de la Doktrino, kaj ankaŭ la refutadon de la ĉefaj argumentoj de ties oponantoj. Ci tiu agmaniero ŝajnis al mi la plej konvena, ĉar ĝi ne estas seka, kiel la dogma aranĝo.
La dua ĉapitro estas destinita por nelonga elmontro de tiuj partoj de la praktika kaj eksperimenta scienco, kiujn, ĉe manko de kompleta instruado, la sensperta observanto devas atenti por plenscia juĝado; ĝi estas ia kvazaŭa resumo de "La Libro de la Mediumoj . La kontraŭdirojn plej ofte naskas malĝustaj ideoj, kiujn oni jam antaŭe faras al si pri io, kion oni ne konas; korekti tiajn ideojn signifas antaŭrespondi kontraŭdirojn: jen la celo de ĉi tiu verketo.
La tria ĉapitro povas esti rigardata kiel resumo de "La Libro de la Spiritoj"( *; ĝi solvas, per la Spiritisma
— Jam publikigita en Esperanto. — La Trad. (**' — Jam publikigita en Esperanto. — La Trad.
Doktrino, iom da plej altgrade interesaj demandoj kun naturo psikologia, morala kaj filozofia, kiujn oni ciutage faras, sed kiujn nenia filozofio ĝis hodiaŭ kontentige respondis. Oni provu ilin solvi per ia alia teorio, sen la slosilo, kiun al ili havigas Spiritismo, kaj oni vidos, kiuj respondoj estas la plej logikaj kaj plej kontentigaj por la prudento.
Ci tiu epitomo estas utila ne nur al novicoj, kiuj el ĝi povas en mallonga tempo kaj per malgranda elspezo cerpi la plej esencajn sciojn pri la Doktrino, sed ankaŭ al ties adeptoj, al kiuj ĝi havigas la rimedojn, por respondi al la unuaj kontraŭdiroj, kiuj ja ne mankos, kaj, krom tio, car ili ĉi tie trovos kunigitaj, en malvasta kadro kaj per rapida ekrigardo, la principojn, kiujn ili neniam forgesu.
Por tuj kaj nedetale respondi la demandon, enten- atan en la titolo de ci tiu verketo, mi diras, ke:
SPIRITISMO ESTAS NE NUR OBSERVOSCIENCO, SED ANKAЬFILOZOFIA DOKTRINO.
KIEL PRAKTIKA SCIENCO 0I KONSISTAS EN LA RILATOJ, KIUJN NI POVAS STARIGI KUN LA SPIRITOJ; KIEL FILOZOFIO 0I TENAS EN SI CIUJN MORALAJNSEKVOJNDE TIAJINTERRILATOJ.
Oni povas difini gin jene:
SPIRITISMO ESTAS SCIENCO, KIU TRAKTAS PRI LA NATURO, LA ORIGINO KAJ LA DESTINO DE LA SPIRITOJ, KIEL ANKAЬ PRI ILIAJ RILATOJ KUN LA ENKORPA MONDO.
ĈAPITRO I
Kio estas Spiritismo?
Mallonga diskutado pri spiritismaj aferoj UNUA DIALOGO LA KRITIKISTO
Vizitanto. — Mi diras al vi, sinjoro, ke mia prudento rifuzas konsenti la realecon de la strangaj fenomenoj, atribuataj al la Spiritoj, estuloj, kiuj, laŭ mia konvinko, ekzistas sole nur en la imago. Tamen antaŭ evidenteco oni devas sin klini, kaj tion mi ja farus, se mi povus havi nekontesteblajn pruvojn; mi tial venas peti de via komplezemo la permeson ĉeesti nur unu aŭ du ekspe- rimentojn, por ne esti impertinenta, celante konvinkiĝi, se tio estus ebla.
Allan Kardec. — Se via prudento, sinjoro, rifuzas akcepti ion, kion ni rigardas kiel bone kontrolitajn fakt- ojn, vi do opinias ĝin supera ol la prudentoj de ĉiuj, kiuj ne dividas vian juĝon. Mi ne dubas vian talenton kaj ne pretendas starigi mian inteligentecon super la via; konsentu do, ke mi eraras, ĉar parolas al vi la prudento, kaj jen ĉio finita.