Jen, per malmulte da vortoj, sinjoro, la historio de Spiritismo; vi ja vidas, kaj tion ankoraŭ pli bone kons- tatos, kiam vi ĝin funde estos studinta, ke ĉio en ĝi estas la rezultato de la observado sed ne de ia antaŭforĝita sistemo.
Rimedoj por komunikado
V. — Vi parolis pri la rimedoj por komunikado: Cu vi povus havigi al mi ian ideon pri ili, ĉar estas mal- facile kompreni, kiel tiuj nevideblaj estuloj povas kon- versacii kun ni?
A. K. — Volonte, sed mi ĝin faros malmultvorte, ĉar tio postulus tro longan elvolvadon, kion vi legos precipe en La Libro de la Mediumoj. Tamen la malmulto, kiun mi nun diros al vi pri la afero, sufiĉos, por konigi al vi ĝian meĥanismon kaj precipe servos por igi vin kompreni kelkajn el la eksperimentoj, kiujn vi povus ĉe- esti, antaŭ ol komenci vian efektivan inicadon.
La ekzisto de tiu duonmateria envolvaĵo, aŭ peris- pirito, estas jam ia ŝlosilo, kiu klarigas multajn aferojn kaj montras la eblecon de certaj fenomenoj. Rilate la ri- medojn, ili estas tre diversaj kaj dependas, ĉu de la pli aŭ malpli puriĝinta naturo de la Spirito, ĉu de la aparta humoro de la homoj, servantaj al ili kiel perantoj. Tiu plej ordinara, tiu, kiun oni povus nomi universala, estas la intuicio, t. e. la ideoj kaj pensoj, kiujn ili inspiras al ni, sed ĉi tiu rimedo plejparte estas tro malmulte sent- ebla: ekzistas aliaj pli materiaj.
Iuj Spiritoj komunikiĝas per frapoj, respondantaj al jes kaj ne, aŭ signantaj la literojn, kiuj devas konstrui la vortojn. Oni povas ricevi la frapojn per la baskul- movado de iu objekto, ekzemple tablo, kiu frapas la plankon per unu piedo. Ofte ili aŭdiĝas en la materio mem de la korpoj sen ties moviĝo. Ĉi tiu primitiva procedo estas tro malrapida kaj apenaŭ taŭgas por iom vastaj komunikaĵoj; la skribado ĝin anstataŭis kaj far- iĝas en pluraj manieroj. Oni unue uzis, kaj oni ankoraŭ kelkafoje uzas, ian oportune moveblan objekton, kiel ta- buleto, korbo, skatolo, al kiu oni adaptas krajonon, kies pinto sin apogas sur la papero. La speco kaj la substanco de la objekto estas indiferentaj. La mediumo apogas la manojn sur tiu objekto, al kiu li transigas la influon, kiun li ricevas de la Spirito, kaj la krajono strekas la literojn. Tiu objekto estas ja, ĝustadire, simpla kontinu- aĵo de la mano, ia krajoningo. Oni poste konstatis la senutilecon de tiu perilo, kiu estas nura kvina rado ĉe veturado kaj kies sola merito estas pli materie montri la nedependecon de la mediumo; ĉi tiu povas skribi, ten- ante mem la krajonon.
La Spiritoj manifestiĝas ankaŭ kaj povas transigi siajn pensojn per artikitaj sonoj, kiuj rebruas ĉu ie en la aero, ĉu en la orelo; per la voĉo de la mediumo, per la vidado, per desegnoj, per la muziko kaj per aliaj rimedoj, kiujn kompleta studado konigas. Por ĉi tiuj di- versaj rimedoj la mediumoj posedas specialajn kapabl- ojn, kiuj dependas de ilia esteco. Tiel do ekzistas me- diumoj por fizikaj efikoj, t. e. tiuj kapablaj okazigi ma- teriajn fenomenojn, kiel la frapoj, la movado de korpoj k. a.; la mediumoj aŭdivaj, parolivaj, vidivaj, por de- segnado, por muzikado, skribivaj. Ĉi tiu lasta kapableco estas la plej ordinara, tiu, kiu plej bone disvolviĝas per ekzerciĝado; ĝi estas ankaŭ la plej valora, ĉar ĝuste ĝi
ebligas la plej longajn kaj plej rapidajn komunikiĝojn.
La skribiva mediumo prezentas multenombrajn va- riaĵojn, el kiuj du forte distingiĝas de la ceteraj. Por ilin kompreni, oni devas ekscii, kiel fariĝas la fenomeno. La Spirito agas iafoje rekte sur la manon de la mediumo, donante al ĝi impulson tute ne dependantan de lia volo kaj sen la konscio de la mediumo pri tio, kion li skribas: tio estas la skribiva mediumo mekanika. Aliajn fojojn la Spirito agas sur la cerbon; lia penso trafluas la cerb- on de la mediumo, kiu tiam, kvankam skribante preter- vole, tamen pli aŭ malpli klare konscias tion, kion li ricevas: tio estas la skribiva mediumo intuicia; lia rolo estas ĝuste tiu de iu interpretanto, kiu transdiras pens- on, kiu estas ne lia, sed kiun tamen li devas kompreni. Kvankam en ĉi tiu okazo la pensoj de la Spirito kaj de la mediumo iafoje interkonfuziĝas, tamen la sperto instruas ilin klare distingi unu de alia. Per ĉi tiuj du spec- oj de mediumoj oni ricevas egale bonajn komunikaĵojn; tiuj mekanikaj estas preferindaj precipe rilate la anko- raŭ ne konvinkitajn homojn. Cetere la esenca eco de iu mediumo kuŝas en la naturo de la lin influantaj Spiritoj kaj en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, multe pli bone, ol en la maniero de tiu ricevo.
V. — Ci tiu procedo ŝajnas al mi el la plej simplaj. Cu mi povus mem ĝin provi?
A. K. — Sendube, mi eĉ diras, ke se vi posedus la mediuman kapablecon, tio estus la plej bona rimedo, per kiu vi mem konvinkiĝus, ĉar vi ne povus suspekti vian propran bonfidon. Mi nur vin forte admonas fari nenian provon, antaŭ ol esti zorge studinta la aferon. La trans- tombajn komunikiĝojn implikas pli da malfacilaĵoj, ol kiom oni imagas; ili ne estas liberaj de malbonaĵoj kaj eĉ ne de danĝeroj por homoj sen la necesa sperto. Ci tie okazas tio sama al senspertulo, kiel al iu, kiu volus fari hemiajn manipuladojn, ne konante hemion tiu risk- us brulan kripliĝon.
V. — Cu ekzistas ia signo, laŭ kiu oni povus kons- tati tiun kapablecon?
A. K. — Gis hodiaŭ oni konas neniajn simptomojn de la mediumeco; ĉiuj, pri kiuj oni pensis, ke oni ilin rekonis, havas neniom da valoro; iu provo estas la sola rimedo, por sciiĝi, ĉu oni ĝin posedas. Cetere mediumoj estas multenombraj, kaj tre malofte, se oni ne estas mem mediumo, oni ne trovas iun en iu sia familiano aŭ inter siaj konatoj. Sekso, aĝo kaj temperamento ne gravas: mediumeco ekzistas ĉe viroj kaj virinoj, ĉe infanoj kaj maljunuloj, ĉe bonfartantoj kaj malsanuloj.
Se la mediumeco elmontriĝus per ia ekstera signo, tio kuntrenus la konstantecon de tiu kapablo, dum ĝi estas esence moviĝema kaj pasema. Gia kaŭzo fizika troviĝas en la pli aŭ malpli facila asimilado de la peris- piritaj fluidaĵoj de la enkarnulo kaj de la elkarniĝinta Spirito; ĝia kaŭzo morala kuŝas en la volo de la Spirito, kiu komunikiĝas tiam, kiam tio plaĉas al li, sed ne laŭ nia volo; el tio sekvas, ke: 1-e, ne ĉiuj Spiritoj povas komunikiĝi tute egale per ĉiaj mediumoj; 2-e, ĉiu me- diumo povas perdi aŭ vidi interrompiĝi sian kapablon ĝuste en la momento, kiam li tion tute ne pensis. Ĉi tiuj malmultaj vortoj sufiĉas, por montri al vi, ke pri ĉi tio ekzistas vasta studado farenda, por ke oni sciiĝu pri la multaj flankoj de ĉi tiu fenomeno.