Выбрать главу

Estus do eraro pensi, ke ĉiu Spirito povas veni al la elvoko, kiun oni al li faris, kaj komunikiĝi per ĉia mediumo. Por ke iu Spirito komunikiĝu, estas necese unue, ke tio estu lia intereso; due, ke lia situacio aŭ liaj okupoj tion ebligos al li; trie, ke li trovu en la mediumo ilon taŭgan, konforman al lia naturo.

En principo oni povas komunikiĝi kun ĉiaklasaj Spiritoj, kun siaj parencoj kaj amikoj, kiel kun la Spirit­oj plej alte sidantaj, tiel ankaŭ kun tiuj plej vulgaraj, sed, ne konsiderante la individuajn kondiĉojn de ebleco, ili venas pli aŭ malpli volonte laŭ la cirkonstancoj kaj precipe dank'al sia simpatio al la elvokantoj, sed ne laŭ la peto de iu ajn, kiu ekhavas la fantazion elvoki ilin el scivolo; en tia okazo ili ne farus al si klopodon, kiam sur la Tero, kaj des malpli post sia morto.

La seriozaj Spiritoj venas nur al seriozaj kunsidoj, kien ili estas elvokataj kun pia enpensiĝo kaj por temoj seriozaj; ili estas pretaj al nenia afero pri scivolo, pri elprovo aŭ havanta bagatelan celon, kaj ankaŭ al nenia eksperimento.

La frivolaj Spiritoj iras ĉien, sed en la seriozaj seancoj ili silentas kaj tenadas sin aparte, por aŭskulti, kiel farus lernejanoj inter klera kunsidantaro. En la ko- lektiĝoj de ventkapuloj ili donas liberan kurson al sia petolemo, faras al si amuzon el ĉio, ofte mokas la ĉeest- antojn kaj je ĉio respondas, ne zorgante pri la vero.

La tiel nomataj "frapantaj" Spiritoj, kaj entute ĉiuj, kiuj okazigas fizikajn manifestiĝojn, apartenas al mal- supera ordo, tamen pro tio ili ne estas esence malicaj; ili havas iel specialan kapablecon por la materiaj efikoj; la Superaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj aferoj, tiel same, kiel niaj kleruloj ne sin donas al akrobataĵoj; se ili trovas necesaj tiujn efikojn, ili uzas la servemon de tiuj Spiritoj, simile kiel ni uzas manlaboristojn por mal- delikataj taskoj.

Profitamaj mediumoj

V. — Antaŭ ol sin doni al grandampleksa studado, iuj homoj dezirus esti certaj, ke ili ne perdos sian temp- on, kaj tiun certecon havigus al ili iu decidiga fakto, ricevita eĉ interŝanĝe kontraŭ mono.

A. K. — Kiu ne volas doni al si la penon studi, tiu portas prefere scivolon, ol efektivan soifon instruiĝi; nu, la Spiritoj, same kiel mi mem, ne ŝatas la scivolulojn. Cetere la profitamo estas al ili aparte antipatia kaj ili submetiĝas al nenio, kio taŭgas por ĝin kontentigi; oni devus fari pri la Spiritoj tre eraran ideon, por pensi, ke Superaj Spiritoj, kiel ekzemple Fйnelon, Bossuet, Pascal, Sankta Aŭgusteno, sin metas al la dispono de ĉiu ajn po tia monsumo hore. Ne, sinjoro; la komunikiĝado kun la transtombo estas io treege serioza kaj postulas tro da respekto, ke ĝi taŭgus por parada elmontrado.

Cetere ni scias, ke la spiritismaj fenomenoj ne okaz- as tiel, kiel turniĝas la radoj de iu meĥanismo, ĉar ili ja dependas de la volo de la Spiritoj; eĉ se mediumo, neniu povas garantii, ke li ilin okazigos en iu difinita momento. Se la nekredemuloj inklinas suspekti la ho- nestecon de la mediumoj ĝenerale, tio estus multe pli danĝera, se la mediumojn stimulus ia intereso: oni ja prave povus suspekti pagatan mediumon, ke li mem agas, se la Spirito mem ne agus, ĉar li ja antaŭ ĉio devus gajni sian monon. Krom tio ke neprofitamo absoluta estas la plej bona garantio pri sincereco, naŭzus la prudenton venigi pro mono la Spiritojn de homoj por ni karaj, ĉe la supozo ke ili tion konsentus, kio estas plej duba; ĉia- okaze tio estus Spiritoj malaltklasaj, malmulte skrupulaj pri la rimedoj kaj meritantaj nenian konfidon, kaj eĉ tiuj ofte faras al si la malican plezuron fiaskigi la aranĝ- ojn kaj kalkulojn de sia entreprenisto.

La naturo de la mediumeco kontraŭas do al tio, ke ĝi fariĝu ia profesio, ĉar ĝi dependas de iu volo fremda al la mediumo, kaj povas ekmanki al li en tiu momento, kiam li ĝin bezonus, escepte se li ĝin anstataŭigas per ia artifiko. Sed, eĉ ĉe absoluta bonfido, ĉar la fenomen- ojn oni ne ricevas laŭplaĉe, tial estus efiko de hazardo, se en iu pagata seanco okazus ĝuste tio, kion oni dezirus vidi, por konvinkiĝi. Eĉ se vi donos al mediumo cent mil frankojn, vi ne igus lin ricevi de la Spiritoj tion, kion ili ne volas fari; tiu logilo, kiu falsus la intencon kaj ĝin aliigus en iun perfortan profitavidecon, eĉ, kon- traŭe, estus motivo, por ke li fiasku. Se oni estas pro­funde konvinkita pri ĉi tiu veraĵo, ke la korinklino kaj la simpatio estas la plej potencaj motoroj, por altiri la Spiritojn, oni komprenos, ke oni ilin ne povas venigi, celante uzi ilin, por gajni monon.

Kiu do bezonas faktojn por konvinkiĝi, tiu devas elmontri al la Spiritoj sian bonvolon per serioza kaj pa- cienca observado, se li volas esti helpata; sed, se vero estas, ke la fido ne estas io trudebla, ne malpli vere estas, ke ĝi ne estas aĉetebla.

V. — Mi komprenas ĉi tiun rezonadon el la morala vidpunkto, tamen ĉu ne estas juste, ke kiu oferas sian tempon al la afero, tiu ricevus ian kompenson, se tio malhelpas lin labori por vivi?

A. K. — Unue: ĉu li tion faras por la intereso de la afero aŭ por sia propra? Se li forlasis sian oficon, tiel estas, ĉar li ne estis kontenta de ĝi kaj esperis pli multe gajni aŭ malpli peni en la nova metio. Nenia sin- forgeso estas oferi sian tempon, se tio celas ĉerpi el ĝi ian profiton. Tio estas tute sama, kiel se oni dirus, ke la bakisto faras panon por la intereso de la homaro. La mediumeco ne estas la sola vivgajnilo; sen ĝi oni ja devus alie perlabori sian vivon. La vere seriozaj kaj sindonemaj mediumoj, kiam ne sufiĉe bonstataj, serĉas vivrimedojn en sia ordinara laborado kaj ne forlasas sian oficon; ili dediĉas al la mediumeco nur la tempon, kiun ili povas al ĝi oferi sen malutilo por sia ofico; se ili de- prenas tempon de siaj liberaj aŭ ripozaj horoj, tiam tio estas ja sinofero, por kiu ili estas dankindaj: oni ilin tial pli profunde estimas kaj respektas.

La multeco de mediumoj en la familioj cetere faras senutilaj la profesiajn mediumojn, eĉ supozante, ke ili prezentu ĉiujn dezirindajn garantiojn, kio estas tre mal- ofta. Se ne estus la senkreditiĝo, kiu ligiĝis al ĉi tiu speco de ekspluatado, senkreditiĝo pri kiu mi gratulas min, ke mi forte kunhelpis por ĝi, oni estus vidinta svar- mi la komercemaĉajn mediumojn kaj la gazetojn kun paĝoj ŝmiritaj per iliaj reklamoj; nu, se unu povus esti lojala, cent ĉarlatanoj, misuzante realan aŭ ŝajnigitan kapablecon, farus la plej grandan malutilon al Spiritismo. Oni do prenu kiel principon, ke ĉiuj, kiuj vidas en Spi- ritismo ion alian, ol ia elmontrado de kuriozaj fenomen- oj, tiuj, kiuj komprenas kaj ŝatas la dignon, la estimon kaj la verajn interesojn de la Doktrino, malaprobas ĉian ekspluaton, sub kia ajn formo aŭ masko, kiun ĝi pre- zentus. La seriozaj kaj sinceraj mediumoj — mi tiaj nomas la mediumojn, kiuj komprenas la sanktecon de la misio, kiun Dio al ili konfidis — evitas eĉ la ŝajnojn de ĉio, kio povus ĵeti sur ilin eĉ la plej malgrandan sus- pekton pri profitamo; la akuzon, ke ili iel ajn profitus el sia kapableco, ili rigardus kiel insulton.

Konsentu, sinjoro, kvankam vi estas nekredema, ke tia honesta mediumo impresus vin tute alie, ol se vi est­us paginta monon, por vidi lin labori, aŭ eĉ se vi estus ricevinta senpagan enlason, se vi scius, ke tio kaŝas en si ian demandon pri mono. Konsentu, ke ĉe tia konduto, de iu instigata de vere religia sento, nur de la fido, sed ne de ia monavidemo, li pretervole trudus vian respekton, eĉ se li estas la plej maleminenta proleto, kaj ins- pirus al vi pli da konfido, ĉar vi havus nenian motivon, por suspekti lian lojalecon. Nu, sinjoro, vi trovos mil tiajn mediumojn kontraŭ unu ne tia, kaj tio estas unu el la kaŭzoj, kiuj forte kunhelpis por la fidindeco kaj disvatiĝo de la Doktrino, dum, se ĝi havus nur profit- amajn perantojn, ĝi hodiaŭ ne enkalkulus eĉ la kvaronon de ĝiaj nunaj adeptoj.