Oni ja bone komprenas, ke profesiaj mediumoj estas treege malmultaj, almenaŭ en Franclando; ke, ankaŭ, tiaj ne ekzistas en la plimulto el la provincaj spiri- tistaj grupoj, kie la reputacio de dungatoj sufiĉus, por forigi ilin de ĉiuj seriozaj societoj, kaj kie ili neniom profitus el tia metio dank'al la senkreditigo, kies objekto ili estus, kaj la konkurado de la neprofitamaj mediumoj, kiuj troviĝas ĉie. Por anstataŭigi la al si mankantan ka- pablecon, aŭ pligrandigi sian klientaron, pseŭdo-medium- oj pluroficas, manipulante ludkartojn, ovoblankon, kafre- krementon k. a., por kontentigi ĉiajn gustojn, tiamaniere esperante, manke de la Spiritoj, enlogi homojn, kiuj ankoraŭ kredas tiajn malsaĝaĵojn. Se ili malutilus nur sin mem, ne tre malbone estus, sed iuj homoj, sen plua esplorado, intermiksas falsaĵon kaj realaĵon, kaj ankaŭ malicintenculoj profitas el tiu konfuzo por diri, ke ja en tio konsistas Spiritismo. Vi do vidas, sinjoro, ke ĉar la ekspluatado de la mediumeco kuntrenas misuzojn mal- utilajn al la Doktrino, tial la serioza Spiritismo ĝin prave malaprobas kaj forpuŝas kiel sian helpanton.
V. — Ĉio ĉi estas tre logika, mi konsentas, sed la neprofitamaj mediumoj ne estas sub la dispono de ĉiu ajn, kiu al ili venus, kaj oni ne povas permesi al si ilin ĝeni, dum oni ne farus al si skrupulon iri al tiu, kiu postulas pagon, ĉar oni ja scias, ke oni ne igas lin perdi sian tempon. Se ekzistus mediumoj publikaj, tio favor- us al la homoj, kiuj volas konvinkiĝi.
A. K. — Sed, se la mediumoj publikaj, kiel vi ilin nomas, ne prezentas la deziratajn garantiojn, kion do ili povas utili por ies konvinko? La malbonaĵo, kiun vi montras, ne detruas tiujn multe pli gravajn, pri kiuj mi vaste parolis. Oni irus al ili prefere por amuziĝi aŭ por ilin konsulti pri la estonteco, ol por instruiĝi. Kiu serioze volas konvinkiĝi, tiu pli aŭ malpli frue ektrovos por tio la rimedojn, se en tio li uzas persistecon kaj bonvolon; sed, se li por tio ne estas preparita, li ne konvinkiĝas nur de tio, ke li ĉeestis unu seancon. Se el ĉi tiu li kun- portos malfavoran impreson, li estos malpli konvinkita ĉe la eliro, ol ĉe la eniro, kaj eble malinklina daŭrigi la studon de iu afero, kie li vidis nenion seriozan: jen kion montras la sperto.
Sed ekster la morala flanko la progresoj de la spi- ritisma scienco, pli funde konigante al ni la kondiĉojn, en kiuj okazas la manifestiĝoj, prezentas al ni hodiaŭ iun materialan malfacilaĵon, kiun oni ne suspektis en la ko- menco: tiu malfacilaĵo estas la neceso, ke ekzistu afineco de fluidaĵoj de la elvokita Spirito kaj de la mediumo. Mi flanken metas ĉian penson pri ruzaĵoj kaj artifikoj, kaj supozas la plej absolutan honestecon. Por ke iu profesia mediumo povu havigi al si la plenan konfidon de la personoj, kiuj venus por konsulti lin, estus necese, ke li posedu ĉiaman kaj universalan kapablon, t. e. ke li povu komunikiĝi facile kun ĉiu ajn Spirito kaj ĉe ĉiu difinita momento, por esti konstante al la dispono de la publiko, tiel same, kiel iu kuracisto, kaj plenumi ĉiajn elvokojn, pri kiuj oni lin petus; nu, jen kio ekzistas en nenia mediumo, ĉu inter tiuj neprofitamaj, ĉu inter la aliaj, kaj tio pro kaŭzoj, ne dependantaj de la volo de la Spirito, sed kiujn mi ne povas ĉi tie vaste pritrakti, ĉar mi ne faras al vi kurson pri Spiritismo. Mi diras nur, ke la afineco de fluidaĵoj, kiu estas la principo mem de la mediumaj kapabloj, estas ne ĝenerala, sed indivi- dua; ke ĝi povas ekzisti kiel fluo de la mediumo al tia
Spirito kaj ne al tia alia; ke sen tiu afineco, kies nuanc- oj estas sennombraj, la komunikiĝoj estas nekompletaj, malveraj aŭ neeblaj; ke plej ofte la asimiliĝo de fluidaĵoj de la Spirito kun tiuj de la mediumo ekestas nur kun la tempo, kaj nur unu fojon el dek ĝi estas perfekta tuj ĉe la unua okazo. Kiel vi vidas, sinjoro, la mediumeco estas submetita al iel organaj leĝoj, al kiuj ĉiu mediumo estas subordigita; nu, oni ne povas nei, ke ĉi tio estas rifo por la profesia mediumeco, ĉar la ebleco kaj la ĝust- eco de la komunikiĝoj fontas el kaŭzoj, dependantaj nek de la mediumo, nek de la Spirito. (Vd. tuj poste, Ĉap II, paragrafon pri la mediumoj.)
Se do ni malkonsentas la ekspluatadon de la me- diumeco, tiel estas nek el kapricemo, nek el sistememo, sed tial, ĉar la principoj mem, kiuj kontrolas la inter- rilatojn kun la nevidebla mondo, kontraŭas la regulecon kaj precizecon necesajn al iu, kiu sin metas sub la dis - ponon de la publiko kaj kiun la deziro kontentigi pag- antan klientaron instigas al misuzado de sia kapableco. El ĉi tio mi ja ne konkludas, ke ĉiuj profitamaj medium- oj estas ĉarlatanoj, sed mi diras, ke la allogo de la gajno kondukas al ĉarlatanismo kaj permesas, se ĝi ne prav- igas, la suspekton pri friponeco. Kiu volas konvinkiĝi, tiu devas antaŭ ĉio serĉi al si sincerajn homojn.
Mediumoj kaj sorĉistoj
V. — Ĉar la mediumeco estas rimedo por la rilatoj kun la okultaj inteligentoj, tial ŝajnas al mi, ke mediumoj kaj sorĉistoj estas pli aŭ malpli la sama unu.
A. K. — En ĉiuj tempoj ekzistis naturaj kaj nekons- ciaj mediumoj, kiuj, nur pro tio, ke ili okazigas strang- ajn kaj ne komprenatajn fenomenojn, estis kvalitigitaj kiel sorĉistoj kaj akuzitaj pri interligo kun la diablo; tio sama estis kun la plej multaj kleruloj, kies scioj staris super tiu vulgara. La malkleruloj trovalorigis al si ilian povon, kaj ili mem ofte ekspluatis la publikan kredem- on; el tio la justa riproĉo, kiu ilin trafis. Sufiĉas kom- pari la povon, atribuatan al la sorĉistoj, kun la kapabl- eco de la veraj mediumoj, por distingi unu de la dua, sed la plimulto el la kritikantoj ne donas al si ĉi tiun penon. Anstataŭ revivigi la sorĉarton, Spiritismo ĝin per unu fojo disbatas, senigante ĝin je ĝia supozita super- natura potenco, je ĝiaj formuloj, sorĉolibroj, amuletoj kaj talismanoj, kaj kondukante la eblajn fenomenojn al ilia ĝusta valoro, ne flanken metante la naturajn leĝojn.
La identiĝo, kiun iuj personoj pretendas estigi, originas el ilia eraro, ke la Spiritoj troviĝas sub la dispono de la mediumoj; ilia prudento malvolontas akcepti, ke povas dependi de iu ajn laŭplaĉe kaj en iu difinita momento venigi la Spiriton de tia aŭ alia pli aŭ malpli klera homo; pri tio ili pensas tute laŭ la vero, kaj se, antaŭ ol ataki Spiritismon, ili penus ĝin ekkoni, tiam ili scius, ke ĝi formale asertas, ke la Spiritoj obeas nenies ka- pricojn kaj ke neniu povas ilin arbitre kaj kontraŭvole venigi; el tio sekvas, ke la mediumoj ne estas iaj sorĉ- istoj.
V. — Laŭ ĉi tio, ĉiuj efikoj, kiujn certaj fidindaj mediumoj laŭplaĉe kaj antaŭ la publiko okazigas, en viaj okuloj estas nuraj ĵonglaĵoj?
A. K. — Mi tion ne asertas en maniero absoluta. Tiaj fenomenoj ne estas neeblaj, ĉar kelkaj malaltklasaj Spiritoj povas esti pretaj al tiaj aferoj kaj amuziĝas ĉe tio, eble estinte ĵonglistoj sur la Tero, kaj ankaŭ kelkaj mediumoj speciale taŭgas por tiu speco de manifestiĝoj; sed la plej simpla komuna saĝo forpuŝas de si la ideon, ke Spiritoj, kiel ajn malaltrangaj ili estas, venas paradi kaj fari ĵonglaĵojn, por amuzi scivolulojn.
La okazigo de tiuj fenomenoj laŭplaĉe, kaj precipe antaŭ la publiko, estas ĉiam suspektinda; en ĉi tiu okazo la mediumeco kaj la prestidigitarto estas tiel proksimaj unu de la dua, ke ofte estas malfacile ilin distingi inter si; antaŭ ol vidi tie la agadon de la Spiritoj, oni devas fari detalajn observojn kaj konsideri ne nur la karak- teron kaj la antecedentojn de la mediumo, sed ankaŭ multe da cirkonstancoj, kiujn nur profunda studado de la teorio de la fenomenoj spiritismaj povas instrui ĝuste taksi. Estas rimarkende, ke ĉi tiu speco de mediumeco — se nur mediumeco tie ekzistas — limiĝas je la okaz- igo de unu sama fenomeno, eventuale je iaj variaĵoj de tiu, kio ne sufiĉas por forigi dubojn. La plej bona ga- rantio de sincereco estus absoluta neprofitamo.