Выбрать главу

Kiel ajn realaj tiuj fenomenoj kiel mediumaj efikoj, ili havas bonan rezulton, nome, ke ili alportas famon al la spiritisma ideo. La diskutado, kiu naskiĝas pri ĉi tiu objekto, instigas multajn homojn al pli profunda stud- ado. Certe ne tie oni iru ĉerpi seriozajn sciojn pri Spi- ritismo aŭ la filozofion de la Doktrino, sed tio estas tamen ia rimedo por altiri la atenton de la indiferentaj kaj dev- igi tiujn plej obstine kontraŭstarantajn paroli pri ĝi.

Diverseco de la Spiritoj

V. — Vi parolas pri Spiritoj bonaj aŭ malicaj, se­riozaj aŭ senkonsideraj; mi konfesas, ke mi ne kompren- as tian distingon; ŝajnas al mi, ke, demetante sian korp- an envolvaĵon, ili devas seniĝi je la neperfektaĵoj propraj al la materio; ke lumo devas fariĝi al ili pri la veraĵoj, al ni kaŝitaj, kaj ke ili devas esti liberaj de la surteraj antaŭjuĝoj.

A. K. — Sendube ili sin liberigas de la fizikaj ne- perfektaĵoj, t. e. de la malsanoj kaj korpaj kadukaĵoj, sed la neperfektaĵoj moralaj apartenas ne al la korpo, sed al la Spirito. Inter ili ekzistas unuj, intelekte aŭ morale pli aŭ malpli progresintaj ol aliaj. Estus eraro pensi, ke, forlasinte sian materian korpon, la Spiritoj tuj ricevas la lumon de la vero. Ĉu vi kredas ekzemple, ke, kiam vi mortos, estos nenia diferenco inter via Spi- rito kaj tiu de iu sovaĝulo aŭ malbonfaranto? Se tiel estus, kion tio al vi utilus, ke vi klopodis por instruiĝi kaj pliboniĝi, ĉar ia sentaŭgulo estus egala al vi post la morto? La progresado de la Spiritoj fariĝas nur grade, kaj iafoje forte malrapide. Inter ili — tio dependas de la grado da puriĝo de ĉiu — unuj vidas la aferojn el vidpunkto pli ĝusta ol tiam, kiam ili estis sur la Tero; aliaj, kontraŭe, ankoraŭ havas la samajn inklinojn, la samajn antaŭjuĝojn kaj la samajn erarojn, tiel longe, ĝis la tempo kaj novaj elprovaĵoj ebligos al ili klariĝon de la menso. Notu al vi, ke ĉi tio, kion mi diras, estas frukto de la sperto, ĉar ja tiele ili sin montras en siaj komunikiĝoj. Tio estas do elementa principo de Spi- ritismo, ke ĉe la Spiritoj ekzistas ĉiuj gradoj da inteli- genteco kaj moraleco.

V. — Sed, kial do la Spiritoj ne estas ĉiuj perfekt- aj? Sekve, Dio kreis ilin de ĉiaj kategorioj?

A. K. — Tio estas tiel sama, kiel se mi demandus, kial ne ĉiuj kolegianoj lernas Filozofion. Ĉiuj Spiritoj havas saman originon kaj egalan destinon. La diferencoj inter ili ne signifas malsamajn specojn, sed diversajn gradojn da progreso.

La Spiritoj ne estas perfektaj, ĉar ili estas la animoj de la homoj, kaj la homoj ja ne estas perfektaj; pro la sama motivo, la homoj ne estas perfektaj, ĉar ili est­as la enkarniĝo de pli aŭ malpli evoluintaj Spiritoj. La enkorpa kaj la spirita mondoj senĉese enverŝiĝas unu en alian: ĉe la morto de la korpo la enkorpa mondo liveras sian kontigenton al la spirita; per la naskiĝoj la spirita mondo nutras la homaron.

Dum ĉiu nova ekzistado la Spirito faras pli aŭ mal- pli grandan paŝon antaŭen, kaj kiam li sur la Tero akiris al si la kvanton da konoj kaj moralan altecon konform- ajn al nia planedo, li ĉi tiun forlasas kaj iras en iun pli altrangan mondon, kie li lernas novajn aferojn.

La Spiritoj, konsistigantaj la nevideblan loĝantaron de la Tero, estas kvazaŭ ia refiguraĵo de la enkorpa mondo: tie troviĝas samaj virtoj kaj samaj malvirtoj; inter ili vivas kleraj, malkleraj kaj pseŭdo-kleraj, saĝaj kaj stultaj, filozofaj, rezonemaj, sistememaj; ĉar ne ĉiuj seniĝis je siaj antaŭjuĝoj, tial ĉiuj politikaj kaj religiaj opinioj tie havas siajn reprezentantojn; ĉiu parolas laŭ siaj ideoj, kaj kion ili diras, tio ofte estas nur ilia per­sona opinio: jen kial oni ne devas blinde kredi ĉion, kion la Spiritoj diras.

V. — Se tiel estas, mi vidas grandegan malfacilaĵ- on: en tiu konflikto de malsamaj opinioj, kiel distingi inter eraro kaj veraĵo? Mi ne vidas, kiel utilaj por ni estus la Spiritoj kaj ke ni ion gajnus el interparoloj kun ili.

A. K. — Se eĉ ili utilus por sciigi nin, ke Spi- ritoj ekzistas kaj ke tiuj Spiritoj estas la animoj de la homoj, ĉu tio ne estus tre grava por ĉiuj, kiuj dubas, ĉu ili havas ian animon, kaj ne scias, kio ili fariĝos post la morto?

Kiel ĉiuj filozofiaj sciencoj, tiel ĉi tiu postulas long- an studadon kaj detalan observadon: tiam oni lernas distingi inter vero kaj friponeco, kiel ankaŭ la rimedoj n forigi la trompemajn Spiritojn. Super tiu bando da mal- altklasuloj staras la Superaj Spiritoj, kiuj celas nur la bonon kaj havas la mision gvidi la homojn sur la bona vojo: nin koncernas scii ilin ŝati kaj kompreni. Ci tiuj instruas al ni grandajn aferojn, sed ne pensu, ke la stud- ado de tiuj aliaj estas senutila: por koni iun popolon, oni devas observi ĉiujn ĝiajn klasojn.

Vi mem estas la pruvo de ĉi tio: vi pensis, ke sufiĉ- as al la Spiritoj demeti sian korpan envolvaĵon, por li- berigi sin de siaj neperfektaĵoj; nu, la interrilatoj kun ili sciigis al ni la malon kaj konigis al ni la veran est- econ de la spirita mondo, kiu nin ĉiujn plej altgrade interesas, ĉar ni ĉiuj devas tien iri. Koncerne la erar- ojn, kiuj povas veni de la malsameco de opinioj ĉe la Spiritoj, ili forviŝiĝas per si mem laŭmezure, kiel oni lernas distingi inter la bonaj kaj la malicaj, inter kleraj kaj malkleraj, inter sinceraj kaj hipokritaj, tute same kiel ĉe ni; tiam la komuna saĝo nudigos la malverajn doktrinojn.

V. — Mia konsiderado ĉiam ankoraŭ firme staras koncerne la sciencajn kaj aliajn demandojn, kiujn oni povas submeti al la Spiritoj. La malsameco de iliaj opi­nioj pri la teorioj, kiuj disapartigas la scienculojn, nin konsternas. Mi ja komprenas, ke, ne egale instruitaj, ili ne povas ĉion scii, sed, kion do valoras la opinio de la sciantoj, se ni ja ne povas certiĝi, kiu pravas kaj kiu malpravas? Tiel do estus tute egale turni sin al la homoj aŭ al la Spiritoj.

A. K. — Ci tiu konsiderado estas ankoraŭ sekvo de la nesciado de la vera karaktero de Spiritismo. Kiu pens­as, ke li tie trovas ian facilan rimedon, por ĉion scii, tiu forte eraras. La Spiritoj ne estas komisiitaj por veni alporti al ni la klerecon tute pretan: tio ja estus tro oportuna, se ni devus nur pridemandi, por esti kontent- igataj, tiamaniere ŝparante al ni la penon de la esploroj. Dio volas, ke ni laboru, ke nia menso ekzerciĝu: kler­econ ni akiras al ni nur por ĉi tiu prezo; la Spiritoj ne liberigas nin de ĉi tiu devo; ili estas tio, kio ili estas; Spiritismo celas ilin studi, por ekscii, laŭ analogeco, kio ni iam estos, sed ne konigi al ni tion, kio devas resti kaŝita for de ni, aŭ senvualigi al niaj okuloj la aferojn pli frue ol konvene.

La Spiritoj same ne estas iaj antaŭdiristoj de ies sorto, kaj kiu ajn flatas al si, ke li ekhavas de ili siajn sekretojn, tiu, eble fariĝas mokataĵo de malsuperaj Spi­ritoj, per unu vorto: Spiritismo estas scienco de observ­ado, sed ne ia scienco de divenado de ekspluatado. Ni ĝin studas, por ekkoni la staton de la estuloj de la nevidebla mondo, la rilatojn, ekzistantajn inter ili kaj ni, ilian kaŝitan agadon sur la videblan mondon, sed ne celante ian materian utilon, kiun ni povus el tio ĉerpi. El ĉi tiu vidpunkto ekzistas nenia Spirito, kies studado estus senutila; de ĉiu ni lernas ion, iliaj neperfektaĵoj, iliaj malvirtoj, ilia nekapableco, eĉ ilia malklereco estas observobjektoj, kiuj enkondukas nin en la intiman na- turon de tiu mondo, kaj se ne ili klerigas nin per sia instruado, tiam ni mem nin instruas studante ilin, tiel same, kiel ni agas, observante la morojn de iu al ni ne- konata popolo.

Koncerne la klerajn Spiritojn, tiuj nin multe ins­truas, sed en la limoj de tio ebla; oni ilin ne demandu pri io, kion ili ne povas aŭ ne devas malkaŝi; oni kon- tentiĝu per tio, kion ili diras al ni; voli iri pluen estas elmeti sin al mistifikoj de frivolaj Spiritoj, ĉiam pretaj respondi je ĉio. La sperto instruas nin difini la kiomon da konfido, kiun ni povas havi al ili.