Praktika utileco de la manifestiĝoj
V. — Mi supozas, ke ĉio ĉi estas konstatita kaj ke Spiritismo estas rekonata kiel veraĵo: kia povas esti ĝia praktika utileco? Gis hodiaŭ oni ĝin malbezonis, tial ŝajn- as al mi, ke oni povus ĝin plue malhavi kaj tre trankvile vivi sen tio.
A. K. — Tion saman oni povus diri rilate la fervoj- ojn kaj la vaporon, sen kiuj oni tre bone_vivadis.
Se, laŭ via kompreno, praktika utileco estas la ri- medoj, por glate vivi, akiri al si riĉecon, koni la estont- econ, eltrovi karbominojn aŭ kaŝitajn trezorojn, ekscii pri heredaĵoj, ŝpari al si la penon pri esploroj, tiam Spiritismo taŭgas por nenio; ĝi ne povas okazigi, ke la borso altiĝu aŭ malaltiĝu, ne povas esti disdividita en akciojn, eĉ ne liveri elpensojn tute elfaritajn, pretajn por ekspluatado. En ĉi tiu rilato, kiom da sciencoj estus senutilaj! Kiom da ili estas neprofitaj, el la komerca vid- punkto! La homoj vivadis tute same bone antaŭ la el- trovo de ĉiuj novaj planedoj; antaŭ ol oni sciis, ke ne la suno rondiras ĉirkaŭ la Tero, sed kontraŭe; antaŭ ol oni kalkulis la fariĝon de la eklipsoj; antaŭ ol oni konis la mikroskopan mondon kaj multegon da aliaj aferoj. Por vivi kaj kreskigi sian tritikon, la kamparano ne be- zonas scii, kio estas kometo. Kial do la scienculoj sin donadas al tiaj esploroj, kaj kiu kuraĝus diri, ke ili perdas sian tempon?
Ĉio, kio taŭgas por levi unu angulon de la vualo, helpas la disvolviĝon de la intelekto, plivastigas la kadr- on de la ideoj, ebligante al ni penetri pli profunde en la leĝojn de la Naturo. Nu, la mondo de la Spiritoj ekzistas dank'al unu el tiuj leĝoj de la Naturo; Spiritismo konigas al ni tiun leĝon; ĝi sciigas nin pri la influo de la mondo nevidebla sur la mondon videblan kaj pri la rilatoj inter ili, tiel same, kiel la Astronomio konigas al ni la rilatojn de la ceteraj astroj kun la Tero; ĝi montras tiun mondon kiel unu el la fortoj, kiuj kontrol- as la Universon kaj kunhelpas por la tenado de la ĝe- nerala harmonio. Eĉ ĉe la supozo, ke ĝia utileco estas nur tio, ĉu la malkaŝo de tia potenco ne estus tre grava, aparte de ĉia morala doktrino? Ĉu tio do neniom valoras, ke tuta nova mondo elmontriĝas al ni, se precipe la kon- ado de tiu mondo havigas al ni la ŝlosilon de multego da ĝis tiam nesolveblaj demandoj; se ĝi inicas nin pri la transtombaj misteroj, kiuj nin almenaŭ iomete inte- resas, ĉar ja ni ĉiuj senescepte devas pli aŭ malpli frue transiri la fatalan limon? Sed Spiritismo havas alian pli pozitivan utilon, nome la moralan influon sur la homojn per la altrudo de la faktoj. Spiritismo estas la evidenta pruvo de la ekzisto de la animo, de ties individueco post la morto, de ties senmorteco, de ties venonta sorto; ĝi estas do la ruiniĝo de la materialismo, ne per la rezon- ado, sed per la faktoj.
Oni ne petu de Spiritismo tion, kion ĝi ne povas doni, kaj oni en ĝi ne serĉu ion trans ĝia providenca celo. Antaŭ ol fariĝis la seriozaj progresoj de la astronomio, oni kredis la astrologion: ĉu estus saĝe aserti, ke la astronomio taŭgas por nenio, ĉar oni jam ne povas trovi en la influado de la astroj la antaŭscion pri sia destino? Tiel same, kiel la astronomio detronigis la astrologojn, tiel Spiritismo detronigas la divenistojn, la sorĉistojn kaj la antaŭdiristojn de homaj sortoj. Gi estas rilate al la magio tio sama, kiel la astronomio rilate al la astrologio, kiel la hemio rilate al la alkemio.
Frenezeco, memmortigo, obsedo
V. — Iuj homoj konsideras la spiritismajn ideojn ka- pablaj konfuzi la mensajn fakultojn, pro kio ili opinias prudente reteni ilian disvastiĝon.
A. K. — Vi ja konas jenan proverbon: "Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia". Ne estas do mirige, ke la malamikoj de Spiritismo penas uzi ĉiujn pretekstojn; tiu preteksto, pri kiu vi parolas, ŝajnas al ili taŭga por veki la timemon kaj la ofendiĝemon, kaj tial ili ĝin fer- vore ekprenis; sed ĝi falas ĉe la plej malprofunda ek- zameno. Aŭdu do pri tia frenezeco la rezonadon de iu frenezulo.
Ciaj grandaj zorgoj de la spirito povas okazigi fre- nezon: la sciencoj, la artoj, eĉ la religio liveras sian kon- tingenton. La frenezo havas kiel principon ian patolo- gian staton de la cerbo, ilo de la pensado: se la ilo estas difektita, la pensado estas do konfuzita. La frenezo estas do sekva efiko, kies unua kaŭzo estas ia organa an- taŭinklino, kiu faras la cerbon pli aŭ malpli frapebla por certaj impresoj, kaj ĉi tio estas des pli vera, ĉar ekzist- as homoj, kiuj ekstreme streĉas la cerbon kaj tamen ne freneziĝas, aliaj, kiuj freneziĝas sub la potenco de eĉ la plej malgranda superekscitiĝo. Ce la ekzisto de ia an- taŭinklino al frenezeco, ĉi tiu prenas la karakteron de precipa absorba zorgo, kiu do fariĝas fiksa ideo. Tiu fiksa ideo povas esti tiu pri la Spiritoj ĉe iu, kiu sin okupas pri ili, tiel same, kiel pri Dio, la anĝeloj, la diablo, la riĉeco, la povo, iu arto, iu scienco, la patrineco, iu politika aŭ socia sistemo. Estas probable, ke iu religia frenezulo estus fariĝinta spiritisma frenezulo, se Spiritismo antaŭe estus lia plej ĉefa absorba zorgo. Estas vero, ke unu gazeto diris, ke en unu sola loko en Usono, kies nomon mi jam ne memoras, oni kalkulis kvar mil okazojn de frenezeco pro Spiritismo; sed oni scias, ke inter niaj kontraŭuloj estas prempenso kredi, ke nur ili havas prudenton, kaj jen tio estas ja manio, kiel ĉiu alia. En iliaj okuloj ni ĉiuj meritus enŝloson en frenezulejoj, kaj sekve la kvar mil spiritistoj en tiu citita loko certe estis tiaj samnombraj frenezuloj. Laŭ ĉi tiu vidmaniero Usono havas centojn da miloj da frenezuloj kaj ĉiuj ceteraj landoj multe pli grandan nombron. Ci tiu tri- viala ŝerco nun komencas fariĝi sengusta, de tiam, kiam oni vidas tiun frenezon ekposedi la plej altajn rangojn de la socio. Oni forte bruas ĉe iu konata ekzemplo, nome de Victor Hennequin, sed oni forgesas, ke antaŭ ol okupi sin pri la Spiritoj, li jam antaŭe elmontradis ekscentr- econ de la ideoj; se ne estus aperintaj la turniĝantaj tabloj, kiuj, laŭ tre sprita vortludo de niaj kontraŭuloj, turnis al li la kapon, lia frenezeco estus preninta alian direkton.
Mi diras do, ke Spiritismo ĝuas nenian privilegion en ĉi tiu rilato, kaj mi iras pluen: mi diras, ke, bone komprenata, ĝi estas antaŭgardilo kontraŭ freneziĝo kaj memmortigo.
Inter la plej multenombraj kaŭzoj de cerba super- ekscitiĝo oni menciu la disreviĝojn, la malfeliĉaĵojn, la kontraŭatajn korinklinojn, kiuj estas ankaŭ la plej oftaj kaŭzoj de memmortigo. Nu, la vera spiritisto rigardas la aferojn de ĉi tiu mondo el tiel alta vidpunkto, ke la ĉagrenoj estas en liaj okuloj nur malagrablaj incidentoj de iu vojaĝo. Kio al iu alia kaŭzus fortegan afekcion, tio lin apenaŭ tuŝas. Li cetere scias, ke la ĉagrenoj de la vivo estas provoj, kiuj utilas al lia progresado, se li ilin suferas sen plendo, ĉar li estos iam rekompencita laŭ la braveco, kun kiu li ilin elportis. Liaj konvinkoj havigas do al li ian rezignacion, kiu gardas lin kontraŭ malespero kaj, sekve, kontraŭ senĉesa kaŭzo de freneziĝo kaj memmortigo. Li scias, krom tio, laŭ la scenoj, kiujn al li prezentas la komunikiĝoj kun la Spiritoj, la plor- indan sorton de tiuj, kiuj propravole mallongigas siajn surterajn tagojn, kaj tiu sceno estas sufiĉe efekta, por igi lin pripensi sian intencon; tial grandega estas la nom- bro de tiuj, kiuj haltis sur tiu pereiga deklivo. Jen unu el la rezultatoj de Spiritismo.
En la nombron de la kaŭzoj de freneziĝo ni enkal- kulu ankoraŭ la timegon, kaj la timego al la diablo jam difektis pli ol unu cerbon. Cu oni konas la nombron da viktimoj, kiujn oni faris el homoj kun malforta imag- povo, frapante ĉi tiun per tia bildo, kiun oni plej penas aspektigi pli timegiga per teruraj detaloj? La diablo, oni diras, teruras nur infanojn, li estas ia brido, por ilia saĝ- iĝo, jes, same kiel la infanmanĝanto kaj la lupkoboldo; sed, kiam ili tion ne plu timas, ili fariĝas pli malbon- aj ol antaŭe, kaj jen, kiel rezulto, nekalkulebla estas la nombro da epilepsioj, kaŭzita de la difekto de delikat- aj cerboj.