Ne ĉiuj homoj, estas vero, povis konstati la faktojn, ĉar ja ne ĉiuj kontentigis la kondiĉojn necesajn por ties observado kaj al tio ne oferis la necesajn paciencon kaj persiston. Sed ĉi tie okazas same, kiel en ĉiuj sciencoj: kion unuj ne faras, tion faras aliaj; oni ĉiutage akceptas la rezultaton de la astronomiaj kalkuloj, ilin ne farinte mem. Kiel ajn ĝi estas, se vi trovas bona la filozofion, vi do povas akcepti ĝin, tiel same, kiel vi akceptus alian, rezervante vian opinion pri la vojoj kaj rimedoj, kiuj kondukis al ĝi, aŭ almenaŭ, akceptante ĉi tiujn nur kiel hipotezon ĝis plena konstato.
La rimedoj por konvinko ne estas unuj samaj por ĉiuj homoj; kio konvinkas unujn, tio neniel impresas ali- ajn: jen kial estas necese iom de ĉio. Sed estas eraro pensi, ke la sola rimedo por konvinko estas la fizikaj eksperimentoj. Mi vidis homojn, kiujn la plej frapantaj fenomenoj ne kapablis ŝanceli, kaj kiujn simpla respondo skribita konvinkis. Kiam oni vidas iun fakton, kiun oni ne komprenas, ju pli eksterordinara ĝi estas, des pli sus- pektinda ĝi aspektas, kaj tiam la menso tie ĉiam el- serĉas ian kaŭzon ordinaran; se oni ĝin klarigas al si, oni ĝin pli facile akceptas, ĉar ĝi havas ian pravon de ekzisto: tio mirakleca kaj tio supernatura forviŝiĝas. Certe la klarigoj, kiujn mi ĵus donis al vi dum ĉi tiu konversacio, tute ne estas kompletaj; tamen, kiel ajn supraĵaj ili estas, mi estas konvinkita, ke ili instigos vin al pripensado, kaj se la cirkonstancoj havigas al vi okazon, por vidi kelkajn manifestiĝojn, vi ilin vidos per okuloj kun malpli da antaŭjuĝo, ĉar vi povos starigi rezonadon sur iu bazo.
Ekzistas du aferoj en Spiritismo, nome: la ekspe- rimenta parto de la manifestiĝoj kaj la filozofia doktrino. Nu, ĉiutage vizitas min personoj, kiuj vidis nenion, sed kiuj kredas tiel solide, kiel mi, dank'al la sola stud- ado, kiun ili faris pri la filozofia parto; laŭ ilia sento, la manifestiĝoj estas io akcesora, la fundo estas la doktrino, la scienco; ili vidas ĝin tiel granda, tiel racionala, ke ili en ĝi trovas ĉion, kio povas kontentigi iliajn anim- ajn aspirojn, aparte de la manifestiĝoj mem; el tio ili konkludas, ke, eĉ ĉe la supozo, ke la manifestiĝoj ne ekzistas, tamen la doktrino estus ankoraŭ tiu, kiu plej bone solvas multegon da problemoj, kiujn oni opinias nesolveblaj.
Kiom da homoj diris al mi, ke tiuj ideoj ja ekĝermis en ilia cerbo, sed ĉio tie estis konfuza! Spiritismo ord- igis, korpigis tiujn ideojn, kaj por tiuj homoj estis kva- zaŭ ia lumradio. Jen kio klarigas la nombron da adeptoj, kiujn varbis al ĝi la sola legado de La Libro de la Spiritoj . Cu vi opinias, ke tiel okazus, se oni restadus plu ĉe la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj?
V. — Vi estis prava, sinjoro, dirante, ke el la turn- iĝantaj tabloj ekfontis filozofia doktrino, kaj mi tute ne imagis al mi la sekvojn, kiuj povus rezulti el afero, kiun oni rigardis kiel nuran scivolobjekton. Mi nun vidas, kiel vasta estas la kampo, kiun malfermis via sistemo.
A. K. — Ci tie mi interrompas vin, sinjoro; vi min tro honoras atribuante tiun sistemon al mi, ĉar ĝi ne al mi apartenas: ĝi tute elfluis el la instruado de la Spiritoj; mi vidis, observis, kunaranĝis, kaj penas kompren- igi al la ceteraj homoj, tion, kion mi mem komprenas: jen el tio la tuta parto, kiu min koncernas. Inter Spiritismo kaj la ceteraj filozofiaj sistemoj ekzistas jena esen- ca diferenco, ke ĉi tiuj lastaj ĉiuj estas verko de pli aŭ malpli klarmensaj homoj, dum en tiu, kiun vi atribuas al mi, mi ne meritiĝas je la elpenso eĉ de unu sola prin- cipo. Oni diras: la filozofio de Platono, de Descartes, de Leibniz, sed oni tute ne diras la doktrino de Allan Kar- dec, kaj ĉi tio estas feliĉo, ĉar, kiom pezus ia nomo en tiel grava demando? Spiritismo havas helpantojn multe pli elstarajn, ĉe kies flanko ni estas nenio krom iaj atomoj.
Societo por la kontinuigo de la spiritismaj laboroj De Allan Kardec, Strato de Lille, 7.
V. — Vi havas societon, kiu sin okupas pri ĉi tiuj studoj; ĉu mi povus esti ano de ĝi?
A. K. — Por la momento ja ne, ĉar se, por esti ak- ceptata, oni ne bezonas esti doktoro de Spiritismo, oni tamen devas almenaŭ havi pri ĉi tiu afero ideojn pli solidajn ol la viaj. Car la societo ne volas esti malordig- ata en siaj studoj, ĝi tial ne povas akcepti homojn, kiuj igus ĝin perdi tempon por elementaj demandoj, kaj an- kaŭ ne tiujn, kiuj, ne simpatiante ĝiajn principojn kaj konvinkojn, tumultigus ĝin per malĝustatempaj diskutoj aŭ per ia kontraŭemo. Gi estas societo scienca, kiel tiom da aliaj, kiu sin okupas pri la profunda studado de la diversaj punktoj de la spiritisma scienco kaj penas ins- truiĝi; ĝi estas la centro, kien venas la informoj el ĉiuj flankoj de la mondo kaj kie ellaboriĝas kaj kunordiĝas tiuj demandoj, rilatantaj al la progresado de la scienco, sed ĝi ja ne estas ia lernejo aŭ kursejo de elementa ins- truado. Post kelka tempo, kiam via konvinkiteco ella- boriĝos per la studado, ĝi esploros, ĉu estas oportune enlasi vin. Vi dume povos maksimume ĉeesti unu aŭ du el ĝiaj kunsidoj kiel aŭdanto, se nur vi tie faros nenian rimarkon, kiu ofendus iun, alie mi kiu vin estus enkon- dukinta, riskus riproĉojn de miaj kolegoj, kaj ĝia pordo estus de tiam fermita al vi por ĉiam. Vi tie vidos ko- lekton da gravaj kaj bonsocietaj homoj, kies plimulto rekomendas sin pro la supereco de sia klereco kaj pro sia socia pozicio, kaj kiuj ne tolerus, ke tiuj, kiujn ĝi bonvolas akcepti, eĉ la plej malmulte dekliniĝu de la dececo; ĉar ne pensu, ke al siaj seancoj ĝi invitas la pu- blikon kaj enlasas la unuan veninton. Ne farante el- montraĵojn, por kontentigi scivolulojn, ĝi ĉi tiujn zorge forpuŝas de si. Kiuj do pensus, ke ili tie trovus ian tempopasigilon kaj ian spektaklon, tiuj estus desapont- itaj kaj pli bone farus tien ne irante. Jen kial ĝi rifuzas akcepti, eĉ kiel nurajn aŭdantojn, personojn, kiujn ĝi ne konas aŭ kies malamikaj sentoj kontraŭ la Doktrino estas ĉiekonataj.
Malpermeso de Spiritismo
V. — Unu lasta demando, mi petas. Spiritismo havas potencajn malamikojn: ĉu ili ne povus fari, ke oni malpermesu ĝian praktikadon kaj ĝiajn societojn, kaj, per ĉi tiu rimedo, ke ĉesu ĝia disvastiĝo?
A. K. — Tio estus la rimedo, por iom pli rapide perdi la ludon, ĉar perforto estas la argumento de tiuj, kiuj povas kontraŭmeti nenion valoran. Se Spiritismo estas ia ĥimero, ĝi falos per si mem sen la neceso de tia granda peno, kiun oni por tio donas al si; se oni ĝin persekutas, oni do ĝin timas, kaj oni timas nur ion se- riozan. Se ĝi estas realaĵo, ĝi troviĝas, kiel mi jam diris, en la Naturo, kaj oni ne nuligas iun leĝon naturan per ia nura plumstreko.
Se la manifestiĝoj de Spiritoj estus privilegio de unu sola homo, tiam, forigante tiun homon, oni sendube met- us finon al tiuj manifestiĝoj; bedaŭrinde por la kontraŭ- uloj, tiuj fenomenoj estas ia mistero por neniu: nenio sekreta, nenio kaŝita, ĉio okazas tagohele; ili estas al la dispono de ĉiuj kaj estas konataj ekde palacoj ĝis mansardoj. Oni povas malpermesi ilian plenumadon an- taŭ la publiko, sed oni precize scias, ke ne antaŭ la publi- ko ili la plej bone fariĝas, sed en intima rondo; nu, ĉar ĉiu povas esti mediumo, tial, kiu povas malhelpi iun familion en sia domo, iun homon en la silento de sia ka- bineto, iun malliberulon en la karcero, komunikiĝi kun la Spiritoj sen la scio kaj antaŭ la nazo de la provosoj? Ni tamen konsentu, ke iu registaro estas sufiĉe forta, por malhelpi tiujn manifestiĝojn en sia lando: ĉu ĝi ilin malhelpus en la najbaraj landoj, en la tuta mondo, ĉar en nenia lando, en la du hemisferoj, ne ekzistas mediumoj?
Cetere Spiritismo havas sian fonton ne inter la homoj; ĝi estas faritaĵo de la Spiritoj, estuloj, kiujn oni povas nek bruligi, nek enkarcerigi. Gi konsistas en la individua kredo, sed ne en la societoj, kiuj estas neniel necesaj. Se oni sukcesus eldetrui ĉiujn spiritismajn libr- ojn, la Spiritoj diktus ilin denove.