Выбрать главу

Per unu vorto, Spiritismo estas hodiaŭ plenumita fakto; ĝi gajnis sian lokon ĉe la publika opinio kaj inter la filozofiaj doktrinoj; tiuj, al kiuj ĝi ne konvenas, devas rezignacii, vidante ĝin ĉe ilia flanko, kaj restante tute liberaj ne ekrilati kun ĝi.

TRIA DIALOGO LA PASTRO

Abato — Ĉu vi, sinjoro, permesus al mi miavice fari al vi kelke da demandoj?

A. K. — Jes, volonte, via abata moŝto, sed antaŭ ol respondi al vi, mi opinias utile konigi al vi la terenon, sur kiu mi intencas stari kune kun vi.

Mi antaŭ ĉio diru al vi, ke mi tute ne penos konverti vin al miaj ideoj. Se vi volas ilin detale koni, vi ilin trovos en la verkoj, kie ili estas pritraktitaj; tie vi povos ilin ne rapidante studi, kaj vi estos libera ilin akcepti aŭ malakcepti.

Spiritismo celas batali kontraŭ la nekredemo kaj ties pereigaj sekvoj, prezentante evidentajn pruvojn pri la ekzisto de la animo kaj pri ties estonta vivo; ĝi do sin turnas al tiuj homoj, kiuj kredas nenion aŭ kiuj dubas la religiajn veraĵojn, kaj la nombro de tiaj estas granda, kiel vi scias; kiuj havas ian religian kredon kaj al kiuj tiu kredo sufiĉas, tiuj ne bezonas Spiritismon. Al homo, kiu diras: "Mi kredas la aŭtoritatecon de la Eklezio kaj mi tenas min je ĝiaj instruoj, nenion serĉante ekster ĉi tiuj", Spiritismo respondas, ke ĝi altrudas sin al neniu kaj devigas neniun konvinkiĝi pri ĝia vereco.

La libereco de konscienco estas sekvo de la libereco de pensado, kiu estas unu el la propraĵoj de la homo; Spiritismo kontraŭus siajn principojn pri karito kaj to- leremo, se ĝi ne respektus ĉi tiun liberecon. En ĝiaj okuloj ĉia kredo, se nur sincera kaj ne instiganta mal- utili la proksimulon, estas respektinda, eĉ se erara. Se iun lia konscienco kondukus al la kredo, ke, ekzemple, tio estas la Suno, kiu rondiras ĉirkaŭ la Tero, ni dirus al tiu: "Kredu tion, se ĝi al vi plaĉas, ĉar tiu via kredo ne malhelpas, ke la Tero ja rondiras, ĉirkaŭ la Suno; tamen, same kiel ni ne penas perforti vian konvinkiĝon, tiel vi ne penu perforti aliulan. Se el iu kredo, per si mem senkulpa, vi faras ilon por persekutado, ĝi fariĝas malutila kaj povas esti kontraŭbatalata".

Jen, via abata moŝto, la normo de konduto, kiun mi tenadas kontraŭ la servantoj de la diversaj kultoj, kiuj venas al mi. Kiam ili demandis min pri kelkaj el la punktoj de la Doktrino, mi donis al ili la necesajn klar- igojn, tute detenante min diskuti certajn dogmojn, pri kiuj Spiritismo tute ne zorgas, ĉar ĉiu juĝas libere; sed mi neniam iris propramove al ili, celante ŝanceli ilian kredon per ia ajn premo. Kiu venas al ni kiel frato, tiun ni akceptas frate; kiu nin repuŝas, tiun ni lasa trankvila. Jen la konsilo, kiun mi ne ĉesas doni al la spiritistoj, ĉar mi neniam konsentis kun tiuj, kiuj atribuas al si la mision konverti la klerikaron. Mi al ili ĉiam diras: "Semu en kampon de la nekredemaj, ĉar tie estas riĉa rikolto por fari."

Spiritismo sin ne altrudas, ĉar, kiel mi diris, ĝi res- pektas la liberecon de konscienco; ĝi cetere scias, ke ĉia altrudita kredo estas supraĵa kaj havigas nur la ekster- aĵon de la fido, sed ne la fidon sinceran. Gi elvolvas si- ajn principojn antaŭ la okuloj de ĉiuj, en tia maniero, ke ĉiu povu fari al si iun opinion, plene konante la aferon. Tiuj, kiuj ilin akceptas, ĉu ekleziuloj, ĉu laikoj, agas li­bere, kaj tial, ke ili trovas tiujn principojn racionalaj, sed ni neniel koleras kontraŭ tiuj, ne opiniantaj same kiel ni. Se hodiaŭ ekzistas lukto inter la Eklezio kaj Spiritismo, nia konscienco diras, ke ne ni ĝin elmovis.

Pastro — Se la Eklezio, vidante elkoviĝi ian novan doktrinon, konstatas en ĉi tiu principojn, pri kiuj, en sia konscienco, ĝi pensas, ke ĝi devas ilin kondamni, ĉu vi do kontestas al ĝi la rajton ilin diskuti kaj kontraŭbatali, la rajton averti la fidelulojn kontraŭ io, kion ĝi konsi- deras eraroj?

A. K. — Ni neniel kontestas rajton, kiun ni postul­as por ni mem. Se la Eklezio estus teninta sin en la limoj de la diskutado, nenio pli bona estus; sed legu la plimulton el la skribaĵoj, venintaj de ĝiaj anoj aŭ pu- blikigitaj en la nomo de la religio, kaj el la faritaj predikoj, kaj vi tie vidos insulton kaj kalumnion, elbordiĝantajn el ili ĉiuj, la principojn de la Doktrino ĉie indignige kaj malice falsitaj. Ĉu oni ne aŭdis el la predikseĝoj, ke la partianoj de tiu Doktrino estas malamikoj de la socio kaj de la publika ordo? Ĉu oni ne vidis la homojn, kiujn ĝi regajnis al la kredo, anatemitaj kaj elpelitaj de la Eklezio pro tio, ĉar estas preferinde esti nekredanto, ol kredi je Dio kaj je sia animo per Spiritismo? Ĉu oni ne resopiris la ŝtiparojn de la Inkvizicio, ke ili tie mortus? Ĉu en iuj lokoj oni ne montris ilin al la malamikemo de iliaj samlokanoj, ĝis ĉi tiuj ilin persekutis kaj insultis sur la stratoj? Ĉu oni ne ordonis al ĉiuj fideluloj foriĝi de ili, kvazaŭ de pestuloj; ĉu oni ne deadmonis servant - ojn dungi sin ĉe ili? Ĉu oni ne instigis edzinojn disiĝi de siaj edzoj, kaj edzojn de siaj edzinoj kaŭze de Spirit - ismo? Ĉu oni ne igis oficistojn perdi siajn servolokojn, ĉu oni ne forprenis de laboristoj la panon el ilia laboro, de mizeruloj tiun de la karito, ĉar ili estis spiritistoj?

Ĉu oni ne forpelis de iuj hospitaloj eĉ blindulojn, ĉar ili ne volis fornei sian kredon? Diru al mi, via abata moŝto, ĉu tio estas la lojala diskutado? Ĉu la spiritistoj iam repagis insulton per insulto, malbonon per malbono? Ne. Al ĉio ili kontraŭmetis serenecon kaj moderecon. La publika konscienco jam faris al ili tiun justaĵon, ke ne ili estas la atakintoj.

Pastro — Ĉiu saĝa homo bedaŭras tiujn ekscesojn, sed la Eklezio ne povus respondi por la ekscesoj de kel- kaj el ĝiaj ne tre klarmensaj anoj.

A. K. — Mi konsentas, sed, ĉu la purpuruloj estas ne tre klarmensaj? Vidu la cirkuleron de la episkopo de Alĝero kaj kelke da aliaj. Ĉu ne iu episkopo ordonis la aŭtodafeon en Barcelono? Ĉu la supera eklezia aŭto- ritatulo ne havas plenan povon super siaj subuloj? Se do li toleras predikojn ne indajn de la evangelia katedro, se li favoras la publikigon de insultoj kaj misfamigaj skribaĵoj kontraŭ iu klaso da civitanoj, se li ne kontraŭ- staras al persekutoj, farataj en la nomo de la religio, li do ilin aprobas.

Resume: sisteme repuŝante la spiritistojn, revenant- ajn al ĝi, la Eklezio devigis ilin organiziĝi ekster ĝi;

dank'al la naturo kaj la malmodereco de siaj atakoj, ĝi pliampleksigis la diskutadon kaj ĉi tiun kondukis sur novan terenon. Spiritismo estis simpla filozofia doktri­no, kaj jen ĝuste la Eklezio ĝin pligravigis, prezentante ĝin kiel timindan malamikon; ankaŭ la Eklezio, fine, proklamis ĝin ia nova religio. Tio estis mallertaĵo, sed la pasio ne rezonas.

Liberpensulo — Vi antaŭ nelonge parolis pri la li- bereco de la pensado kaj de la konscienco kaj asertis, ke ĉiu sincera kredo estas respektinda. La materialismo estas kredo tia sama, kiel ĉiu alia; kial do ĝi ne ĝuus tian saman liberecon, kian vi konsentas al ĉiuj ceteraj kredoj?

A. K. — Ciu certe estas libera kredi tion, kio al li plaĉas, aŭ kredi nenion ajn, kaj ni ne plipravigus iun persekuton kontraŭ iu, kiu kredas la nenion post la mor­to, ol kontraŭ iu defalinto de ia religio. Batalante kon- traŭ la materialismo, ni atakas ne la individuojn, sed la doktrinon, kiu, se ĝi estas sendanĝera por la socio, kiam ĝi tenas sin en la profundo de la konscienco de klar- mensaj homoj, tamen fariĝas ia socia kancero, se ĝi ĝeneraliĝas.

La kredo, ke ĉio por la homo finiĝas post la morto, ke ĉia solidareco ĉesas kune kun la vivo, kondukas lin al tio, ke li konsideras ia moktrompo la oferon de sia nuna komforteco al la aliula bono; el tio la maksimo: "Ciu por si dum la vivo sur la Tero, ĉar nenio transe estas". La karito, la frateco, per unu vorto la moralo havas nenian bazon, nenian pravon de ekzisto. Kial sin ĝeni, sin perforti, sin deteni de ia ĝuo hodiaŭ, se eble morgaŭ ni jam estos nenio? La neado de la estonteco, la sola dubo pri la estonta vivo estas la plej fortaj sti- muliloj de egoismo, fonto de la plej multaj mizeraĵoj de la homaro. Oni devas esti tre virta, por halti sur la deklivo de malvirto kaj krimo sen alia brido krom la for- to de sia volo. La moktimo povas reteni la monduman- on, sed ne homon kiu tute ne timas la publikan opinion.