Montrante la ĉiamecon de la rilatoj inter la homoj, la kredo al la estonta vivo kreas inter ili solidarecon, kiu ne rompiĝas ĉe la tombo; ĝi tiel ŝanĝas la iradon de la ideoj. Se tiu kredo estus nenio krom ia vana tim- igilo, ĝi daŭrus nur kelkan tempon, sed ĉar ĝia realeco estas fakto akirita el la sperto, tial oni devas propa- gandi ĝin kaj batali kontraŭ la mala kredo, por la in- tereso mem de la socia ordo. Guste tiel Spiritismo agas, kaj ja sukcese, ĉar ĝi havigas pruvon pri tiu vivo kaj, vere, la homo preferas esti certa, ke li vivos kaj povos vivi feliĉe en iu pli bona mondo, kompense por la mi- zeraĵoj de nia, ol kredi, ke li estos mortinta por eterne. La penso vidi sin por ĉiam neniiĝinta, opinii, ke filoj kaj karuloj estas senrevene perditaj, ridas al tre mal- multaj, kredu al mi; jen kial la atakoj kontraŭ Spiritismo en la nomo de la nekredemo tiel malmulte sukcesas kaj eĉ momente ĝin ne ŝancelis.
Pastro — La religio ĉion ĉi instruas; ĝis hodiaŭ ĝi sufiĉis: kial do necesa ia nova doktrino?
A. K. — Se la religio sufiĉas, kial do ekzistas tiom da nekredemuloj laŭ la religia senco? La religio ĉion ĉi ja instruas al ni, vere; ĝi admonas nin kredi, sed kiom da homoj ne kredas el simpla aserto de alia! Spiritismo pruvas kaj elmontras tion, kion la religio instruas teorie. Cetere, de kie venas tiuj pruvoj? De la manifestiĝado de la Spiritoj. Nu, estas probable, ke la Spiritoj mani- festiĝas nur kun la permeso de Dio; se do Dio favor- kore sendas al la homoj tian helpon, por ilin preni for de nekredemo, forpuŝi tiun helpon estas ja malpiaĵo.
Pastro — Vi tamen ne malkonsentus, ke Spiritismo ne ĉe ĉiuj punktoj akordas kun la religio.
A. K. — Pro Dio, via abata moŝto! Ĉiuj religioj tion saman asertas: protestantoj, judoj, muzulmanoj, tiel same, kiel katolikoj. Se Spiritismo neus la ekziston de Dio, de la animo, de ties individueco kaj senmorteco, de la estontaj punoj kaj rekompencoj, de la libera volo de la homo; se ĝi instruus, ke ĉiu troviĝas en ĉi tiu mondo sole nur por si kaj devas pensi sole nur pri si, ĝi do kon- traŭus ne nur la religion katolikan, sed ankaŭ ĉiujn re- ligiojn de la mondo; ĝi estus la neado de ĉiuj moralaj leĝoj, bazoj de la homa socio. Tute kontraŭe: la Spiritoj proklamas unu solan Dion, superege justan kaj bonan; ili diras, ke la homo havas liberecon de agado kaj respondas por siaj agoj, estas premiata aŭ punata laŭ la bono aŭ malbono, kiun li faris; ili super ĉiuj virtoj star- igas la evangelian kariton kaj jenan superbelan regulon, instruitan de la Kristo: "Kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same." ( -1 Cu tio ne estas la fundamentoj de la religio? La Spiritoj faras pli: ili inicas nin en la misterojn de la estonta vivo, kiu por ni jam ne estas ia abstraktaĵo, sed realaĵo, ĉar tiuj mem, kiujn ni konis, venas pentri sian situacion, diri, kial kaj kial ili suferas aŭ estas feliĉaj. Kio tie estas kontraŭ- religia? Cu tiu certeco pri la estonteco, ke ni retrovos tiujn, kiujn ni amis, ne estas ja konsolo? Cu tiu gran- diozeco de la spirita vivo, kiu estas nia esenco, kompar- ata kun la mizeraj absorbaj zorgoj de la surtera vivo, ne estas taŭga, por altigi nian animon kaj por vigligi nin al la farado de bono?
Pastro — Mi konsentas, ke en la ĝeneralaj demand- oj Spiritismo estas konforma al la grandaj veraĵoj de la Kristianismo, sed ĉu same estas koncerne la dogmojn? Cu ĝi ne kontraŭparolas iujn principojn, kiujn la Eklezio instruas al ni?
A. K. — Spiritismo estas antaŭ ĉio scienco, ne zorg- as pri dogmaj demandoj. Kiel ĉiuj filozofiaj sciencoj, tiel ĉi tiu scienco havas moralajn sekvojn; ĉu tiuj sekv- oj estas bonaj aŭ malbonaj? Oni povas ilin juĝi laŭ la ĝeneralaj principoj, kiujn mi ĵus rememorigis. Iuj per- sonoj tute eraris pri la vera karaktero de Spiritismo. Ci tiu demando estas sufiĉe grava, por meriti iom vastan priparoladon. Ni unue faru komparon. Estante natura
Luko, 6:31. — La Trad.
elemento, la elektro ĉiam ekzistis kaj ĉiam okazigis la efikojn, kiujn ni konas, krom multaj aliaj, kiujn ni an- koraŭ ne konas. Ne sciante la veran kaŭzon, la homoj klarigis tiujn efikojn en pli aŭ malpli stranga maniero. La eltrovo de la elektro kaj de ties proprecoj renversis multegon da absurdaj teorioj, prilumante plurajn mis- terojn de la Naturo. Kiel agis la elektro kaj ĝenerale la fizikaj sciencoj rilate certajn fenomenojn, tiel Spiritismo agis rilate alispecajn fenomenojn.
Spiritismo estas bazita sur la ekzisto de ia nevidebla mondo, konsistanta el senkorpaj estuloj, kiuj plenigas la spacon kaj kiuj estas neniuj aliaj, ol la animoj de homoj, kiuj vivis sur la Tero, aŭ en aliaj mondoj, kie ili forlasis sian materian envolvaĵon. Ili estas la estuloj, kiujn ni nomas Spiritoj. Ili ĉiam staras apud ni, havas sur la homojn, sen ties konscio, grandan influon, ludas tie aktivan rolon en la morala mondo kaj eĉ, ĝis certa grado, en la mondo fizika. Spiritismo troviĝas do en la Naturo, kaj oni povas diri, ke ĉiamaniere ĝi estas ia potenco, same kiel la elektro el alia vidpunkto, kiel la gravito el ankoraŭ alia. La fenomenoj, kies fonto estas la nevidebla mondo, efektive okazis en ĉiuj tempoj, kaj tial ilin mencias la historio de ĉiuj popoloj. Nur, en sia neklereco, kiel pri la elektro, la homoj atribuis tiujn fenomenojn al pli aŭ malpli raciaj kaŭzoj kaj en ĉi tiu rilato donis liberan kuron al sia imagpovo.
Pli bone observata de tiam, kiam ĝi vulgariĝis, Spiritismo prilumas multegon da demandoj ĝis hodiaŭ ne- solveblaj aŭ miskomprenitaj. Gia vera karaktero estas do tiu scienco, sed ne religio, kaj la pruvo de ĉi tio estas, ke inter ĝiaj aliĝintoj troviĝas homoj de ĉiaj kred- oj, kiuj pro sia aliĝo ne rezignis siajn konvinkojn: fer- voraj katolikoj, kiuj ĉiam ankoraŭ plenumas ĉiujn devojn de sia religio, se nur la Eklezio ilin ne forpuŝas, ĉiusektaj protestantoj, izraelidoj, muzulmanoj kaj eĉ budhistoj kaj bramanoj. Gi do staras sur principoj, dependantaj de nenia ajn dogma demando. Giaj moralaj sekvoj iras tian saman linion kiel la Kristanismo, ĉar la Kristanismo estas el ĉiuj doktrinoj la plej spirita kaj plej pura, kaj tial el ĉiuj religiuloj en la mondo la kristanoj la plej bone kapablas ĝin kompreni laŭ ĝia vera esenco. Ĉu oni ĝin riproĉus je tio? Ĉiu sendube povas fari al si el siaj opinioj ian religion, laŭplaĉe interpreti la konatajn re- ligiojn, sed inter tion fari kaj starigi ian novan eklezion oscedas abismo.
Pastro — Ĉu vi tamen ne faras la elvokojn laŭ ia religia formulo?
A. K. — Ni certe portas ian religian senton ĉe la elvokoj kaj en niaj kunsidoj, sed ĉe tio ekzistas nenia rita formulo; por la Spiritoj la penso estas ĉio, la formo nenio estas. Ni vokas ilin en la nomo de Dio, ĉar ni kredas je Dio kaj scias, ke nenio fariĝas en ĉi tiu mondo sen Lia permeso kaj ke, se Dio ne permesas al ili veni, ili do ne venas; ni plenumas niajn laborojn kviete kaj enmemiĝe, ĉar tio estas kondiĉo necesa por la observoj, kaj ankaŭ tial, ĉar ni ja scias, ke oni devas respekti tiujn, jam ne vivantajn sur la Tero, kia ajn ilia stato, feliĉa aŭ malfeliĉa, en la mondo de la Spiritoj; ni al- vokas la bonajn Spiritojn, ĉar, sciante, ke ekzistas inter ili bonaj kaj malbonaj, tial ni penas, ke ĉi tiuj lastaj sin trompe ne enmiksu en la komunikaĵojn, kiujn ni ricevas. Kion ĉio ĉi montras? Ke ni ne estas ateistoj, sed ĝi tute ne kuntrenas, ke ni estus iaj reformistoj.