V. — Se tamen al vi prosperus konvinki min, min, konatan kiel antagoniston de viaj ideoj, tio estus ja mi- raklo treege favora al via afero.
A. K. — Mi ĝin bedaŭras, sinjoro, mi ne posedas la naturdoton fari miraklojn. Ĉu vi pensas, ke unu aŭ du seancoj sufiĉos por vin konvinki? Tio estus efektiva miraklo; mi bezonis pli ol unu jaro da laboroj, por kon- vinkiĝi, kio pruvas al vi, ke mia konvinkiteco ne estas io senpripensa. Cetere mi ne faras publikajn seancojn, kaj laŭŝajne vi tute eraras pri la celo de niaj kunsidoj, ĉar ni ne faras eksperimentojn, por kontentigi la sci- volon de iu ajn.
V. — Vi do ne penas fari prozelitojn?
A. K. — Kial mi penus fari el vi prozeliton, se vi mem ne penas varbiĝi? Mi devigas neniun konvinkiĝi pri io. Kiam mi renkontas homojn sincere dezirantajn kleriĝi kaj farantajn al mi la honoron peti min pri klar- igoj, tio estas por mi plezuro kaj devo respondi al ili en la limoj de miaj scioj; pri tiuj antagonistoj, kiuj, kiel vi, havas neŝanceleblajn konvinkojn, mi donas al mi nen- iom da peno, por ilin deadmoni: ekzistas multaj volont- emaj homoj, por ke mi ne perdu tempon kun tiuj ne pretaj akcepti mian aferon. La konvinko venos pli aŭ malpli frue per la altrudo de la faktoj, kaj la nekredem- uloj estos trenataj de la torento; por la momento kelkaj partianoj plie aŭ malplie ne estas senteblaj sur la pesilo; tial vi neniam vidos elverŝiĝi mian galon ĉe la peno altiri al niaj ideoj tiujn, kiuj havas, kiel vi, tiel fortajn motivojn, por foriĝi de ili.
V. — Mi pensas, ke konvinki min estas pli interese ol kiel vi imagas al vi. Cu vi volas permesi al mi tute malkaŝe klarigi mian penson kaj promesi al mi ne ofend- iĝi ĉe mia parolo? Tio estos miaj ideoj pri la afero mem, ne pri la persono, al kiu mi parolas: mi povas respekti la personon, ne dividante ties opinion.
A. K. — Spiritismo instruis min atribui neniom da graveco al la bagatelaĉa trosentemo de la memestimo kaj ne ofendiĝi pri vortoj. Se via parolo transpaŝos la limojn de la ĝentileco kaj konvenaĵoj, mi el ĝi konkludos, ke vi estas malbonedukito: nenion pli. Mi, mi preferas lasi la malsaĝaĵojn ĉe aliaj, ol ilin mem fari. Vi do vidas, el ĉi tio sola, ke Spiritismo utilas al io.
Mi jam diris al vi, sinjoro: min tute ne interesas instigi vin same pensi kiel mi; mi respektas vian opinion, se ĝi estas sincera, kiel ankaŭ mi deziras, ke vi respektu mian. Rigardante Spiritismon kiel ian senenhav- an revon, vi, venante al mi, diris en via animo: "Mi nun vidos frenezulon". Konfesu tion sincere, mi ne ofend- iĝos pro ĝi. Ĉiuj spiritistoj estas ja frenezuloj, tio estas rekonata afero. Nu, sinjoro, ĉar vi rigardas tion kiel ian mensan malsanon, mi tial eĉ faras al mi skrupulon komuniki ĝin al vi, kaj mi ja miregas, ke ĉe tia penso vi deziras havi konvinkon, kiu vin alkalkulus al la fre - nezuloj. Se vi jam antaŭe havas la firman opinion, ke vi ne povas esti konvinkita, via peno estas do senutila, ĉar ĝin movas nur scivolo. Ni do mallongigu nian kon- versacion, ĉar mi ne povas perdi tempon en sencelaj babiladoj.
V. — Homo povas erari, fari al si ian iluzion, tamen tio ne kuntrenas, ke li estas frenezulo.
A. K. — Formetu ĉirkaŭfrazojn: diru, kiel tiom da aliaj, ke tio estas manio forpasema; vi tamen konfesos, ke manio, kiu dum kelke da jaroj havigis al si milion- ojn da adeptoj en ĉiuj landoj, kiu kalkulas ĉiukategori- ajn scienculojn, kiu disvastiĝas prefere en la kleraj klas- oj, ĝi ja estas ia stranga manio, kiu meritas ioman ekzamenon.
V. — Pri ĉi tio mi havas proprajn ideojn, vere, tamen ili ne estas tiel absolutaj, ke mi ne konsentus oferi ilin ĉe la evidenteco de la faktoj. Mi diras al vi, sinjoro, ke al vi estas iel interese konvinki min. Mi konfesas al vi, ke mi intencas publikigi verkon, en kiu mi pro- ponas al mi la taskon ex professo (tiel!) (*) elmontri tion, kion mi konsideras eraro; kaj ĉar tia libro certe renkontos grandan sukceson kaj per unu fojo forbatos
(,) Ex professo: latina esprimo, signifanta "plene kon- anta la aferon". — La Trad.
la Spiritojn, tial, se mi fine estus konvinkita, mi tiam ĝin ne publikigus.
A. K. — Forte ĉagrenus min, sinjoro, neebligi al vi ĝui la utilecon de tia libro, kiu certe renkontos grandan sukceson; cetere mi havas nenian intereson malhelpi al ĝia publikigo, kontraŭe, mi deziras al ĝi grandan dis - vastiĝon, ĉar ĝi eĉ ludus la rolon de prospekto kaj re- klamilo. Kiam iu afero estas atakata, tio vekas la atent- on; multaj homoj volas vidi la "por" kaj la "kontraŭ", kaj la kritiko konigas tiun aferon eĉ al tiuj, kiuj ne pensadis pri ĝi: tiel oni ofte pretervole reklamas ion por la profito de tiuj, kiujn oni volas malutili. La demando pri la Spiritoj, cetere, estas tiel vive interesa, ĝi tiagrade ekscitas la scivolon, ke sufiĉas turni sur ĝin la atenton, por ekdeziri ĝin profunde studi ( -1.
V. — Sekve, laŭ via kompreno, la kritiko valoras neniom, la publika opinio estas kalkulata kiel nenio?
A. K. — Mi ne rigardas la kritikon kiel la esprimon de la publika opinio, sed kiel individuan juĝon, kiu povas erari. Legu la historion kaj vidu, kiom da maj stroverkoj ĉe sia apero ricevis akran kritikon, kio ne malhelpis, ke ili estu ĉiam ankoraŭ majstraĵoj; kiam io estas mal- bona, nenia laŭdo faras ĝin bona. Se Spiritismo estas eraro, ĝi falos mem, sed, se ĝi estas veraĵo, nenia bojado ĝin malverigos. Via libro estos ia persona juĝo el via punkto de vidado; la vera publika opinio diros, ĉu vi ĝuste vidis. Por tio oni volos esplori, kaj se poste oni konstatos, ke vi eraris, via libro fariĝos ridinda, tiel same, kiel tiuj, antaŭ nelonge publikigitaj kontraŭ teorio de la cirkulado de la sango, la teorio de la vakcino k.a.
Sed mi forgesis, ke vi pritraktos la aferon ex professo, kio signifas, ke vi studis ĝin el ĉiuj ĝiaj flankoj; ke vi ja vidis ĉion, kion oni povas vidi, vi legis ĉion,
De post ĉi tiu konversacio, skribita en 1859, la sperto abunde pruvis la ĝustecon de ĉi tiu aserto. — Noto de la Aŭtoro .
skribitan pri ĉi tiu objekto, vi analizis kaj komparis la diversajn opiniojn; ke vi havas la plej bonajn kondiĉ- ojn, por observi mem; ke vi dediĉis al ĝi tagojn kaj noktojn dum sinsekvaj jaroj; per unu vorto, vi preter- lasis nenion, por veni al la konstato de la vero. Mi devas kredi, ke tiel estas, se nur vi estas homo serioza, ĉar ja nur tiu rajtas paroli el plena scio de la afero, kiu ĉion ĉi faris.
Kion vi pensus pri iu, kiu arogus al si la cenzuron de iu literatura verko, ne konante literaturon, aŭ de iu pentraĵo, ne studinte pentrarton? Tio estas elemente logika, ke kritikanto devas koni, ne supraĵe, sed funde, tion, pri kio li parolas, alie lia opinio neniom valoras. Por malakcepti iun kalkulon, estas necese kontraŭmeti alian kalkulon, sed por tio oni devas povoscii kalkuli. Kritikanto devas ne limigi sin per la aserto, ke io estas bona aŭ malbona, sed motivi sian opinion per klara kaj kategoria pruvado, bazita sur la principoj mem de la arto aŭ de la scienco. Kiel li ja povas tion fari, ne kon- ante tiujn principojn? Ĉu vi povus taksi la bonaĵojn aŭ malbonaĵojn de iu maŝino, ne konante mekanikon? Ne; nu, via juĝo pri Spiritismo, kiun vi ja ne konas, ne havus pli grandan valoron ol tiu, kiun vi eldirus pri maŝino, se vi ne konus mekanikon. Vi sur ĉiu paŝo est- us trafata ĉe kulpo de nesciado, ĉar tiuj, kiuj estus ĝin studintaj, tuj vidus, ke tiu afero estas fremda por vi; el tio ili konkludus, ke vi ne estas homo serioza aŭ ke vi agas malbonfide: en ĉiu ajn el ambaŭ okazoj, vi el- metus vin al refutoj ne tre flataj por via memestimo.