Pastro — Nu, kion diras la Superaj Spiritoj, tuŝ- ante la religion? Tiuj bonaj devas nin konsili, nin gvidi. Ni imagu, ke mi havas nenian religion: mi do deziras elekti unu el ili. Se mi pridemandos la Spiritojn: "Ĉu vi konsilas al mi fariĝi katoliko, protestanto, anglikano, kvakero, judo, mahometano aŭ mormonano", kion ili res- pondos?
A. K. — Ekzistas du konsiderendaj punktoj en la re- ligioj: la principoj ĝeneralaj, komunaj al ili ĉiuj, kaj la principoj propraj al ĉiu. La unuaj estas tiuj, pri kiuj ni ĵus parolis; tiujn ĉiuj Spiritoj proklamas, kia ajn ilia rango. Rilate la duajn, la Spiritoj vulgaraj, mem ne mal- bonaj, povas havi preferojn, opiniojn, povas rekomendi tian aŭ alian formon. Ili do povas stimuli la homojn pri certaj agoj, ĉu el persona konvinkiteco, ĉu tial, ke ili konservas la ideojn el la surtera vivo, ĉu el prudento, por ne teruri la timemajn mensojn. Ĉu vi kredas, ke ekzemple iu klera Spirito, eĉ Fйnelon, parolante al mu- zulmano, mallerte dirus al li, ke Mahomet estas tromp - isto kaj ke li estos damnita, se li ne fariĝos kristano? Tia Spirito ja gardus sin tiel agi, ĉar li estus repuŝita.
La Superaj Spiritoj ĝenerale, kaj kiam ilin ne instigas ia aparta konsidero, ne zorgas pri detalaĵoj; ili diras sole nur jenon: "Dio estas bona kaj justa; Li volas nur bonon. La plej bona el ĉiuj religioj estas do tiu, kiu instruas nur tion konforman al la boneco kaj justeco de Dio; kiu pri Dio donas la ideon plej grandan, plej superbelan, kaj Lin ne malaltigas atribuante al Li la mizeraĵojn kaj pasiojn de la homaro; kiu faras la homojn bonaj kaj virtaj, kaj instruas ilin ami ĉiujn kiel frat- ojn; kiu kondamnas ĉian malbonon, kiun oni faras al sia proksimulo; kiu ne rajtigas maljustaĵon sub ĉia ajn formo aŭ preteksto; kiu ordonas nenion kontraŭan al la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo, ĉar Dio ne povas Sin mem kontraŭdiri; tiu, kies servantoj donas la plej bonan ekzemplon de boneco, karitemo kaj moraleco; tiu, kiu plej forte inklinas batali kontraŭ la egoismo kaj malplej flatas la fieron kaj la vantamon de la homoj; tiu, fine, en kies nomo oni faras malplej multe da malbono, ĉar bona religio povas esti preteksto por nenia malbono: ĝi al ĉi tiu devas lasi nenian pordon malfermita, ĉu rekte, ĉu per interpreto. Esploru, juĝu kaj elektu."
Pastro — Mi pensas, ke iuj punktoj de la katolika doktrino estas kontestataj de tiuj Spiritoj, kiujn vi ri- gardas kiel superajn; mi eĉ pensas, ke tiuj punktoj estas eraraj; ĉu pri iu, kiu prave aŭ malprave konsideras tiujn punktojn sanktaj dogmoj kaj kiu do ilin observas, tia kredo povas, laŭ tiaj Spiritoj, malutili lian savon?
A. K. — Certe ne, se nur tia kredo lin ne deklinas de bonfarado, sed, kontraŭe, lin admonas al tio; aliflan- ke, kredo, eĉ la plej solide bazita, lin evidente malutilus, se ĝi por li estus instigilo por fari malbonon, por ne esti karitema por sia proksimulo, se ĝi faras lin kruda kaj egoista, ĉar tiam li ne kondutas konforme al la leĝo de Dio, kaj Dio konsideras la penson antaŭ ol la agojn. Kiu kuraĝus aserti la malon?
Cu vi pensas, ke ekzemple por iu, kiu plene kredas je Dio, sed, kiu, en la nomo de Dio, farus agojn malhu- manajn aŭ kontraŭ karito, lia fido lin tre utilus? Cu li ne estus des pli kulpa, ĉar li disponas je pli da rimedoj, por sin instrui?
Pastro — Cu do fervora katoliko, skrupule plenum- anta la devojn de sia kulto, ne ricevas riproĉon de la Spiritoj?
A. K. — Ne, se tio estas por li demando de konscienco, se nur li ĝin faras sincere; jes, tute certe jes, se hipokrite kaj se li estas nur ŝajne pia.
La Superaj Spiritoj, havantaj kiel mision la progres- adon de la homaro, leviĝas kontraŭ ĉiajn malbonuzojn, kiuj povas bridi tiun progresadon, kiaj ajn tiuj malbon- uzoj kaj kiaj ajn la individuoj aŭ la klasoj de la socio, kiuj el ili profitas. Nu, vi ja ne malkonfesus, ke la religio ne ĉiam estis libera de malbonuzoj; se inter ĝiaj ekleziuloj kelkaj plenumas sian mision kun absolute krist- ana sindoneco, faras ĝin granda, bela kaj respektinda, vi tamen konsentas, ke ne ĉiuj ili ĉiam komprenis la sanktecon de sia pastrado. La Spiritoj vipas la malbon- on ĉie, kie ĝi troviĝas; ĉu montri la ekscesaĵojn de la religio estas ĉi tiun ataki? Gi ne havas malamikojn pli grandajn, ol tiuj, kiuj defendas tiujn malbonuzojn, ĉar ĝuste tiuj malbonuzoj inspiras la penso, ke io pli bona povus ĝin anstataŭi. Se la religion minacus iu danĝero, oni devus por tio respondigi tiujn, kiuj donas pri ĝi mal- veran ideon, farante el ĝi ian arenon de la homaj pasioj, kaj kiuj ekspluatas ĝin profite al sia ambicio.
Pastro — Vi diras, ke Spiritismo ne diskutas la dogmojn, tamen ĝi akceptas iajn aferojn, kontraŭbatal- atajn de la Eklezio, kiel ekzemple la reenkarniĝon, la
estadon de la homo sur la Tero pli frue ol Adamo; ĝi
neas la eternecon de punoj, la ekziston de demonoj, la purgatorion, la fajron de la infero.
A. K. — Tiuj aferoj estas diskutataj jam de longe, kaj ne Spiritismo elmovis tiun diskuton; tio estas opinioj, el kiuj kelkaj estas debatataj de la teologio kaj kiujn juĝos la estonteco. Super ili ĉiuj staras granda prin- cipo, nome la bonfarado, kiu estas la plej alta leĝo, la nepra kondiĉo de nia estonteco, kiel pruvas la stato de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas kun ni. Tiel longe, ĝis por vi ne fariĝos lumo pri tiuj demandoj, kredu, se vi tion volas, la materiajn flamojn kaj torturojn se tio povas deteni vin fari malbonon: se ili efektive ne ekzistas, tiu kredo ja ne faras ilin realaj. Kredu, ke ni havas nur unu solan enkorpan ekzistadon, se tio al vi plaĉas: tio tamen ne malhelpas, ke vi renaskiĝos ĉi tie aŭ aliloke, se tio devas okazi kaj kontraŭ via volo; kredu, ke la mondo estas kreita per unu fojo en sesoble dudek kvar horoj, se vi tiel opinias: tio ne malhelpas, ke la Tero portas signitan en siaj geologiaj tavoloj la pruvon de io malsama; kredu, se vi volas, ke Josuo haltigis la sunon: tio ne malhelpas la Teron turniĝi; kredu, ke la homo estas sur la Tero nur de ses mil jaroj: tio ne malhelpas, ke la faktoj pruvas la neeblecon de tia difino. Kaj kion vi diros, se unu belan tagon tiu senemocia geologio per evidentaj postsignoj pruvas la pli fruan ekaperon de la homo, simile kiel ĝi pruvis tiom da aliaj aferoj? Kredu do ĉion, kion vi volos, eĉ je la diablo, se tia kredo povas fari vin bona, humana kaj karitema por viaj similuloj. Spiritismo, kiel doktrino morala, trudas nur unu aferon, nome la neceson fari bonon kaj tute ne fari malbonon. Gi estas observoscienco, kiu, mi ripetas, havas moralajn sekvojn, kaj tiuj sekvoj estas la jesigo kaj la pruvo de la grandaj principoj de la religio; koncerne la duarang- ajn demandojn, ĝi ilin lasas al la konscienco de ĉiu homo.
Via pastra moŝto bonvolu rimarki, ke kelkajn el tiuj malsame rigardataj aferoj, pri kiuj vi antaŭ momento parolis, Spiritismo ilin principe ne kontestas. Se vi estus leginta ĉion, kion mi pri tio skribis, vi estus rimarkinta, ke ĝi simple donas al ili interpreton pli logikan kaj raci- an, ol la interpreto vulgara. Tiel, ekzemple, ĝi ne neas la ekziston de la purgatorio: ĝi, kontraŭe, pruvas ties neceson kaj justecon, kaj eĉ plue, ĝi tiun difinas. La infero estas priskribita, kvazaŭ ia grandega fajrejo, sed ja tiel ĝin komprenas la alta teologio? Ne, evidente; la altaj teologoj tute prave diras, ke tio estas ia figuro, ke la fajro, en kiu oni brulas, estas fajro morala, simbolo de la plej akraj doloroj.
Koncerne la eternecon de punoj, se estus farebla ia voĉdonado pri ĉi tiu punkto, por ekkoni la intiman opinion de ĉiu homo kapabla rezoni aŭ kompreni, eĉ ĉe tiuj plej religiemaj, tiam oni vidus, sur kiu flanko staras la plimulto, ĉar la ideo pri ia eterneco de torturoj estas la neado de la senlima kompatemeco de Dio.
Jen cetere, kion la spiritisma doktrino asertas en ĉi tiu rilato:
La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito. Kontraŭ li estas eldirata nenia kon- damno por iu difinita tempo. Kion Dio postulas, por meti finon al la suferoj, tio estas la pento, la kulpelaĉeto kaj la kompenso de ofendoj, unuvorte, serioza, efektiva pliboniĝo kaj sincera reveno al bono. La Spirito estas do la absoluta decidanto de sia propra sorto; siajn su- ferojn li povas plidaŭrigi per sia obstinado en malbono, mildigi aŭ malplidaŭrigi per siaj klopodoj por fari bonon.