Ĉar la daŭro de iu puno dependas de la pento, tial sekvas, ke iu kulpa Spirito, kiu neniam pentus nek pli- boniĝus, ĉiam suferus, kaj ke laŭ lia sento la puno estus eterna. La eterneco de punoj oni do devas kompreni ne laŭ la senco absoluta, sed laŭ la relativa.
Situacio propra al la malsupereco de la Spiritoj, estas tio, ke ili ne vidas la finon de sia situacio kaj pensas, ke ili suferos ĉiam: tio estas por ili puno. Sed de la momento, kiam ilia koro malfermiĝas al pento, Dio duon- vidigas al ili radion da espero.
Ĉi tiu doktrino evidente estas pli konforma al la justeco de Dio, kiu punas tiel longe, dum oni persistas en la malbono, kaj korfavoras, kiam oni ekiras la bonan vojon. Kiu ĝin imagis? Ĉu ni? Ne, sed la Spiritoj, kiuj ĝin instruas kaj pruvas ĝian verecon per la ekzemploj, kiujn ili ĉiutage elmetas antaŭ niaj okuloj.
La Spiritoj do ne neas la estontajn punojn, ĉar ili ja priskribas siajn proprajn suferojn, kaj tia bildo tuŝas nin pli forte, ol tiu de la ĉiamaj flamoj, ĉar tie ĉio estas absolute logika. Oni ja komprenas, ke tio estas ebla, ke tiel devas esti, ke tia situacio estas tute natura sekvo de la aferoj; la filozofia pensulo mem povas ĝin akcepti, ĉar tie nenio malplaĉas al la racio. Jen kial la spiritismaj kredoj rekondukis al bono multegon da homoj, eĉ mate- rialistojn, kiujn la timo antaŭ la infero, tia, kia oni ĉi tiun pentras, ne tuŝis, ne deturnis de ilia sintenado.
Pastro — Se oni akceptas tiun vian rezonadon, ĉu vi ne pensas, ke la vulgarularo bezonas prefere frapant- ajn bildojn, ol ian filozofion, kiun ili ne komprenas?
A. K. — Jen eraro, kiu naskis pli ol unu material- iston aŭ almenaŭ deturnis de la religio pli ol unu homon. Venas momento, kiam tiuj bildoj jam ne frapas, kaj tiam la homoj, kiuj ne profunde observas la aferojn, ne akceptante unu parton, rifuzas la tuton, ĉar, ili diras: "Se oni instruis al mi, kiel nekontesteblan veraĵon, mal- veran aferon, se oni donis al mi ian imagon, ian figuron por la realaĵo, kiel do mi estu certa, ke la ceteraĵo estas pli vera?" Se, kontraŭe, la racio, krestante, havas neni- on por malakcepti, la fido fortikiĝas. La religio ĉiam gajnos, sekvante la progresadon de la ideoj; se ĝi iam devis minaci falon, tiel estis tial, ke la homoj probable marŝis antaŭen, dum ĝi restis malantaŭe. Tiu eraras pri epoko, kiu pensas, ke oni hodiaŭ povas kondukadi la homojn per la timo antaŭ la demono kaj la eternaj turmentoj.
Pastro — Efektive, la Eklezio hodiaŭ rekonas, ke la materia infero estas figuro, sed tio ne esceptas la ek- ziston de la demonoj: sen ĉi tiuj, kiel do oni klarigus la influon de la malbono, io, kio ne povas veni de Dio?
A. K. — Spiritismo ne rekonas iajn demonojn, laŭ la ordinara senco de ĉi tiu vorto, sed ĝi akceptas la ekziston de la malicaj Spiritoj, kiuj ne estas pli dignaj ol tiuj kaj kiuj faras tiom same da malbono, enblovante pereigajn pensojn; estas nur tiu diferenco, ke ĝi diras, ke tiuj ne estas aparte starantaj estuloj, kreitaj por malbono kaj eterne sin dediĉantaj al malbono, iaj parioj de la Kreitaĵaro kaj ekzekutistoj de la homa genro; ili estas ja estuloj nemulte progresintaj, ankoraŭ neperfekt- aj, sed al kiuj Dio malfermas la estontecon. Pri ĉi tio ĝi akordas kun la greka katolika Eklezio, kiu akceptas la konvertiĝon de Satano, aludante al la revirtiĝo de la malicaj Spiritoj. Rimarku ankaŭ, ke la vorto demono implicas la ideon de malica Spirito nur laŭ la hodiaŭa senco, kiun oni donis al ĝi, ĉar la greka vorto daimфn signifas genio, inteligento. Iel ajn, oni nun ĝin kom- prenas nur en la malbona senco. Nu, akcepti la komu- nikadon kun malicaj Spiritoj estas ja rekoni principe la realecon de la manifestiĝoj de Spiritoj. Estas necese scii, ĉu nur tiuj solaj komunikiĝas, kiel asertas la Eklezio, por motivi sian malpermeson je komunikado kun la Spiritoj. En ĉi tiu rilato mi alvokas la rezonadon kaj la faktojn. Se la Spiritoj, kiaj ajn ili estas, komunikiĝas, tiel estas nur laŭ la permeso de Dio: ĉu oni akceptus en sia animo, ke Li tion permesas nur al la malicaj? Kiel do! dum Li al ĉi tiuj havigus plenan liberecon, por veni trompi la homojn, Li malpermesus al la bonaj veni kontraŭpezi tian agadon, nuligi iliajn pereigajn doktrin- ojn! Ĉu kredi, ke tiel estus, ne estus pridubi Lian po- tencon, Lian bonecon, kaj fari el Satano ian konkuranton de Dio? La Biblio, la Evangelio, la Patroj de la Eklezio plene rekonas la eblecon de komunikado kun la nevid- ebla mondo, kaj el tiu mondo la bonaj Spiritoj ne estas esceptitaj: kial do ĉi tiuj hodiaŭ estus eksterlasitaj? Cetere, akceptante la aŭtentikecon de iuj aperaĵoj kaj komunikiĝoj de sanktuloj, la Eklezio ĝuste tial forigas la ideon, ke oni havas aferon nur al la malicaj Spiritoj. Efektive, kiam komunikaĵoj enhavas nur bonajn aferojn, kiam per ili estas predikataj nur la plej pura kaj plej alta evangelia moralo, la abnegacio, la neprofitamo kaj la amo al la proksimulo; kiam per ili oni vipas la mal- bonon, kia ajn la farbo, per kiu ĝi sin ŝmiras, ĉu do estas racie pensi, ke la malbonulo tiel laboras por sia celo?
Pastro — La Evangelio instruas al ni, ke la anĝelo de mallumo, aŭ Satano, sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo ( -1, por delogi la homojn.
A. K — Satano, laŭ Spiritismo kaj la opinio de mult- aj kristanaj filozofoj, estas ne ia reala estulo, sed la per- soniĝo de la malbono, simile kiel pasintatempe Saturno personigis la tempon. Tiun alegorian figuron la Eklezio rigardas laŭlitere: tio estas demando de opinio, kiun mi ne diskutos. Ni por momento konsentu, ke Satano estas reala estulo; la Eklezio tiel trograndigis lian potencon, celante semi teruron en la korojn, ke ĝi venis al tute mala rezultato, t. e. al la neniigo ne nur de ĉia timo, sed ankaŭ de ĉia kredo al lia persono, laŭ la pro verbo: "Kiu volas tro multe pruvi, tiu pruvas nenion". Gi prezentas lin kiel eminente sagacan, lertan kaj ruzan, sed en la kadro de Spiritismo ĝi igas lin ludi rolon de ia stultulo aŭ mallertulo.
Car la celo de Satano estas nutri la inferon per siaj viktimoj kaj forpreni de Dio la animojn, tial oni kom- prenas, ke li iras al tiuj, kiuj troviĝas en bono, por ilin faligi en malbonon, kaj ke por tio li aliiĝas, laŭ tre bela alegorio, en anĝelon de lumo, t. e. ke li hipokritu, ŝajn- igante virton; sed ke li lasas forgliti tiujn, kiujn li jam tenas en siaj ungegoj, jen kion oni ja ne komprenas. Tiuj, kiuj kredas nek je Dio, nek je sia animo, tiuj, kiuj malŝatas la preĝon kaj dronas en la malvirtoj, tiom, kiom eble, apartenas al li; jam nenion li bezonas fari, por ilin pli profunde enigi en la ŝlimon; nu, admoni ilin reveni al Dio, preĝi al ĉi Tiu, submeti al Ties volo, ilin stimuli rezigni la malbonon, montrante al ili la feliĉecon de la elektitoj kaj la plorindan sorton, kiu atendas la malbonulojn, tio estus ago de ia stultulo, ago pli mal-
Laŭ II Korintanoj, 11:14. — La Trad.
saĝa ol tio, se oni ellasus birdojn el kaĝo, pensante ilin poste rekapti.
Estas do en la doktrino de la ekskluziva komunik- iĝado de la demonoj memkontraŭaĵo, kiu frapas ĉiun saĝ- an homon; tial oni neniam iun konvinkus, ke la Spiritoj, kiuj rekondukas al Dio tiujn, kiuj Lin forneis, al bono, tiujn, kiuj faradis malbonon, Spiritoj, kiuj konsolas la afliktitojn, havigas viglecon kaj kuraĝon al la malfort- aj; kiuj per la superbeleco de siaj instruoj altigas la animon super la materialan vivon, tiuj estus satelitoj de Satano, kaj tial oni devas malpermesi ĉian rilaton kun la nevidebla mondo.
Pastro — La Eklezio malpermesas la komunikadon kun la Spiritoj de la mortintoj, ĉar tio estas kontraŭa al la religio, tion formale kondamnas la Evangelio kaj Moseo. Ci tiu lasta, kondamnante tian agadon, klare montras, kiel riproĉinda ĝi estas en la okuloj de Dio.