Выбрать главу

A. K. — Mi petas de vi pardonon; tiu malpermeso troviĝas nenie en la Evangelio, sed nur en la mosea leg­ara. Oni do devas scii, ĉu la Eklezio starigas la mosean leĝaron super la leĝaro evangelia, aŭ alivorte, ĉu ĝi est­as pli juda ol kristana. Estas eĉ rimarkinde, ke el ĉiuj religioj tiu, kiu la plej malmulte oponas al Spiritismo, estas la juda, kaj ke kontraŭ la elvokoj ĝi ne faris uzon el la mosea leĝaro, sur kiu sin bazas la kristanaj sekt- oj. Se la bibliaj preskriboj estas la kodo de la kristana kredo, kial do malpermesi la legadon de la Biblio? Kion oni diru, se al iu civitano estus malpermesite studi la leĝaron de sia regno?

La malpermeso, ordonita de Moseo, havis tiam sian pravon de ekzisto, ĉar tiu hebrea leĝdonanto volis, ke lia popolo rompu kun ĉiuj kutimoj, kiujn ili faris al si ĉe la egiptoj kaj el kiuj tiun, nun pritraktatan, ili misuz- adis. Oni ne elvokadis la mortintojn pro la respekto kaj korinklino al ili, nek kun pia sento; tio estis ia diven- rimedo, objekto de hontinda komercado, ekspluatata de la ĉarlatanismo kaj superstiĉo: Moseo estis do prava, ĝin malpermesante. Kontraŭ tiu misuzado li eldiris se- veran verdikton, ĉar li bezonis rigorajn rimedojn, por regi tiun sendisciplinan popolon; tial la mortpuno abund- is en lia leĝaro. Oni erare sin apogas sur la severeco de la puno, por pruvi la gradon da kulpeco de elvokado de la mortintoj.

Se la malpermeso elvoki la mortintojn, venis de Dio mem, kiel pretendas la Eklezio, tiam ankaŭ Dio ordon- is la mortpunon kontraŭ la krimintoj. La puno havas do originon tiel sanktan, kiel la malpermeso: kial oni ĝin ne konservis? Moseo eldonis ĉiujn siajn leĝojn en la nomo kaj laŭ la ordono de Dio. Se oni kredas, ke Dio estas ilia aŭtoro, kial do ili ne estas plu observataj? Se la leĝaro de Moseo estas Sankta dogmo pri unu artikolo, kial do ne pri ĉiuj? Kial peti ĝian helpon pri tio, kion oni bezonis, kaj ĝin forpuŝi ĉe tio nekonvena? Kial oni ne obeas ĉiujn ĝiajn preskribojn, inter kiuj estas la cirkumcido, al kiu Jesuo sin submetis kaj kiun li ne aboliciis?

En la mosea leĝaro estis du partoj: — 1-a, la leĝo de Dio, mallonge prezentita sur la Sinajaj tabeloj; tiu leĝo restis plu, ĉar ĝi estas dia, kaj la Kristo ĝin simple nur disvolvis; 2-a, la leĝo civila aŭ disciplina, alkonform- igita al la tiutempaj moroj kaj kiun la Kristo forstrekis.

Hodiaŭ la cirkonstancoj jam ne estas tiaj samaj, kaj la malpermeso de Moseo jam havas nenian pravon de ekzisto. Cetere, se la Eklezio malpermesas la elvokadon de la Spiritoj, ĉu ĝi malhelpas ilin veni ne vokite? Ĉu oni ĉiutage ne vidas, trafatajn de ĉiaspecaj manifestiĝoj de Spiritoj, homojn, kiuj neniam sin okupis pri Spirit­ismo, kaj ĉu same oni ne vidis homojn ĉe tiuj manifest- iĝoj, longe antaŭ ol oni parolis pri Spiritismo?

Ankoraŭ unu kontraŭdiraĵo: se Moseo malpermesis, ke oni elvoku la Spiritojn de la mortintoj, la Spiritoj pov­as do veni, alie lia malpermeso estus vana. Se ili povis veni en lia tempo, ili do povas veni ankoraŭ hodiaŭ; se ili estas la Spiritoj de la mortintoj, ili do ne estas sole nur demonoj. Antaŭ ĉio oni devas esti logika.

Pastro — La Eklezio ne neas, ke bonaj Spiritoj pov- as komunikiĝi, ĉar ĝi rekonas, ke la sanktuloj manifest- iĝas, tamen ĝi ne povas rigardi kiel bonajn tiujn, kiuj kontraŭdiras ĝiajn neŝanĝemajn pricipojn. La Spiritoj diras, ke ekzistas estontaj punoj kaj rekompencoj, sed ili tiujn pentras malsame ol ĝi; nur ĝi sola povas juĝi iliajn asertojn kaj distingi inter bonaj kaj malbonaj.

A. K. — Jen la granda demando. Galileo Galilei est­is akuzita kiel herezulo kaj inspirato de la demono, ĉar li malkaŝis leĝon de la Naturo, kiu pruvis la erarecon de iu kredo, tiam rigardata kiel neatakebla, kaj tial li estis komdamnita kaj ekskomunikita. Se la Spiritoj estus pri ĉiuj punktoj opiniintaj tiel same, kiel la Eklezio, se ili ne estus proklamintaj la liberecon de la konscienco kaj kondamnintaj certajn malbonuzojn, ili estus kore ak- ceptitaj kaj oni ilin ne estus alnominta demonoj.

Ankaŭ tio estas la kaŭzo, kial ĉiuj religioj, kiel la muzulmanoj, tiel ankaŭ la katolikoj, kredante sin eks- kluzivaj posedantoj de la absoluta vero, konsideras verko de la demono ĉian doktrinon ne absolute ortodoksan laŭ ilia vidpunkto. Nu, la Spiritoj ne renversas la religion, sed, same kiel Galileo Galilei, malkaŝas novajn leĝojn de la Naturo. Se iuj dogmoj suferas de tio, tiel estas, ĉar, simile al la kredo pri la rondirado de la Suno, ili kon- traŭas tiujn leĝojn. Estas necese scii, ĉu iu kredartikolo povas nuligi leĝon de la Naturo, kiu estas verko de Dio, kaj ĉu, post la akcepto de tiu leĝo, ne estas pli saĝe in- terpreti la dogmon konforme al la leĝo, anstataŭ atribui ĉi tiun al la demono.

Pastro — Ni flanken metu la demandon pri la de­monoj; mi ja scias, ke ĝi estas diverse interpretata de la teologoj; kio ŝajnas al mi pli malfacile akordigebla kun la dogmoj, tio estas la doktrino pri la reenkarniĝo, ĉar ĝi ja estas nenio alia, ol la renaskita metempsikozo, de Pitagoro.

A. K. — Nun ne estas oportuna momento, por dis - kuti demandon, kiu postulos longan paroladon; vi ĝin trovos pritraktita en "La Libro de la Spiritoj" kaj en "La Evangelio laŭ Spiritismo" (-1 tial mi ĉi tie diros pri ĝi nur iajn kelke da vortoj.

La metempsikozo, kiel ĉe la antikvuloj, konsistis en la transmigrado de la animo de la homo en la bestojn, kio kuntrenis ian malaltigon. Cetere tiu doktrino ne est­is tio, kion oni ordinare prezentas al si. La transmigr- ado en la bestojn estis rigardata ne kiel ia kondiĉo esence propra al la naturo de la homa animo, sed kelkatempa puno; tiel ekzemple la animoj de la murdintoj eniradis en la korpojn de la sovaĝbestoj, por tie ricevi sian pun- on; tiuj de la malĉastaj en la porkojn kaj aprojn; tiu de la ŝanĝanimaj kaj ventkapaj en la birdojn; tiuj de la mallaboremaj kaj malkleraj en la akvovivajn bestojn. Post miloj da jaroj, pli aŭ malpli longe laŭ la kulpeco, en tiu speco de malliberejo, la animo revenadis en la homaron.

La enkarniĝo kiel animalo ne estis do nepre necesa kondiĉo; ĝi povis esti kiel homo, kaj la pruvo pri ĉi tio estas, ke la puno de la timemaj viroj estis ilia transiĝo en virinajn korpojn submetitajn al malestimo kaj ofend- oj [1]. Ĝi estis pli timigilo por la simpluloj, ol dogmo ĉe la filozofoj. Same kiel oni diras al la infanoj: "Se vi estos malbonaj la lupo vin manĝos". La antikvuloj diris al la krimuloj: "Vi fariĝos lupoj". Hodiaŭ oni diras al ili: "La diablo vin prenos kaj vin portos en la inferon".

La plureco de la ekzistoj, laŭ Spiritismo, estas tute malsama ol tiu de la metempsikozo, ĉar ĝi ne kredas al reenkarniĝo de la homa animo en bestoj eĉ ne kiel puno. La Spiritoj instruas, ke la animo ne retroiras, sed ke ĝi senĉese progresas. Giaj pluraj enkorpaj ekzistadoj efek- tiviĝas en la homeco; ĉiu ekzistado estas por ĝi plia paŝo antaŭen sur la vojo de la intelekta kaj morala progreso, kio estas tute alia afero. Ne povante akiri plenan el- volviĝon en unu sola ekzistado ofte tre mallongigita de akcidentoj, la animo ricevas de Dio la permeson daŭrigi en nova enkarniĝo la taskon, kiun ĝi ne povis plenumi, aŭ rekomenci tion, kion ĝi malbone faris. La kulpelaĉet- ado dum la enkorpa vivo konsistas en la ĉagrenoj, kiujn oni tiam suferas.

Pri la demando ĉu la plureco de la ekzistadoj estas aŭ ne estas kontraŭa al iaj dogmoj de la Eklezio, mi diros nur:

El du aferoj nur unu estas vera, aŭ la reenkarniĝo ekzistas aŭ ĝi ne ekzistas; se ĝi ekzistas, ĝi estas en la leĝoj de la Naturo. Por pruvi, ke ĝi ne ekzistas, estas necese pruvi, ke ĝi estas kontraŭa, ne al la dogmoj, sed al tiuj leĝoj, kaj ke oni povus trovi iun alian, kiu klar- igus pli precize kaj pli logike la aferojn, kiujn nur ĝi povas solvi.

Cetere, estas facile demonstri, ke iuj dogmoj trovas en ĝi racian klarigon, kiu faras ilin tute akcepteblaj por la homo j, ilin rifuzintaj pro nekompreno. Ne temas do pri detruado, sed pri interpretado; ĉi tio poste efektiv- iĝos per la forto de la okazontaĵoj mem. Kiuj ne volos akcepti la interpretadon, tiuj estos tute liberaj, kiel ili estas por kredi hodiaŭ, ke la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. La ideo pri la plureco de la ekzistadoj disvastiĝas kun mirinda rapideco, dank'al sia fortega logikeco kaj al sia konformeco kun la justeco de Dio. Kiam ĝi estos rekonita kiel natura veraĵo kaj agnoskita de ĉiuj, kion tiam faros la Eklezio?