Resume, la reenkarniĝo ne estas ia sistemo elpensita por la bezonoj de iu afero, nek ia persona opinio; ĝis estas aŭ ne estas fakto. Se estas demonstrite, ke iuj ek- zistantaj aferoj estas tute neeblaj sen la reenkarniĝo, estas nepre necese akcepti, ke ili estas sekvo de la re- enkarniĝo; sekve, se ĝi estas en la Naturo, ĝin ne povas nuligi ia kontraŭa opinio.
Pastro — Laŭ la diro de la Spiritoj, ĉu tiuj nekred- antaj al ili kaj al iliaj manifestiĝoj, estas malpli favor- ataj en la estonta vivo?
A. K. — Se tiu kredo estus nepre necesa al la savo de la homoj, kio fariĝus al tiuj, de kiam la mondo ekzistas, kiuj ne havis rimedojn por ĝin posedi, kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ dum longa tempo mortos sen ĝi? Ĉu Dio povus fermi al ili la pordon de la estonteco? Ne; la nin instruantaj Spiritoj estas pli logikaj; ili diras al ni: Dio estas suverene justa kaj bona, kaj ne lasas la estontan sorton de homo en dependeco de kondiĉoj ekster lia volo. La Spiritoj ne diras: "Ekster Spiritismo, nenia savo", sed kiel la Kristo: "Ekster karito, nenia savo".
Pastro — Permesu do al mi diri, ke, se la Spiritoj instruas nur la principojn de la moralo, kiun ni trovas en la Evangelio, mi ne vidas la utilecon de Spiritismo, ĉar ni povis nin savi antaŭ ĝi kaj povas ankoraŭ sen ĝi. Ne estus tiel nur se la Spiritoj venus por instrui al ni grandajn novajn veraĵojn, iajn principojn, kiuj ŝanĝus la supraĵon de la mondo, kiel faris la Kristo. Almenaŭ la Kristo estis sola, lia doktrino estis nur unu, dum la Spiritoj estas miloj kaj kontraŭdiras unuj aliajn; unuj diras "blanka", aliaj "nigra"; el kio sekvas, ke iliaj par- tianoj ekde la komenco jam formas plurajn sektojn. Ĉu ne estus plibone lasi la Spiritojn trankvilaj, kaj teni nur tion, kion ni jam posedas?
A. K. — Vi faras la eraron, sinjoro, ne eliri el via vidpunkto, kaj rigardi la Eklezion kiel unikan mezurilon de la homa scio. Se la Kristo diris la veron, Spiritismo ne povus diri ion alian, kaj anstataŭ ĵeti sur ĝin ŝtonojn, oni devus ĝin akcepti kiel potencan helpanton por kon- firmi per ĉiuj voĉoj de la transmondo la fundamentajn verojn de la religio, funde rompitajn de nekredemo. Oni facile komprenas, ke la materialismo ĝin batalas; sed ke la Eklezio aliĝu al la materialismo kontraŭ ĝi, estas malpli kompreneble. Tute senlogike ankaŭ estas, ke la Eklezio deklaras demona iun instruadon apogitan sur la sama aŭtoritateco kaj proklamantan la dian mision de la fond- into de Kristianismo.
Sed ĉu la Kristo ĉion diris? Ĉu li povis ĉion malkaŝi? Ne, ĉar li mem diris: "Mi havus ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ĝin ne komprenus, tial mi parolas per pa- raboloj." Spiritismo venas hodiaŭ, kiam la homo estas matura por lin kompreni, kompletigi kaj klarigi tion, kion la Kristo intence nur tuŝetis aŭ nur diris en alegoria formo. Sendube vi diros, ke la zorgo pri tiu klarigo apar- tenas al la Eklezio. Sed al kiu el ili? Ĉu al la roma, al la greka, aŭ al la protestanta Eklezio? Tial ke ili ne akordiĝas, ĉiu klarigus laŭ sia maniero kaj postulus por si la privilegion de la vereco. Kiu el ili regrupigus ĉiujn apartajn kultojn? La saĝeco de Dio, antaŭvidante, ke la homoj tien metus siajn pasiojn kaj antaŭjuĝojn, ne volis konfidi al ili la taskon de tiu nova revelacio; Li komisiis la Spiritojn, Liajn mesaĝistojn, ke ili ĝin pro- klamu sur ĉiuj punktoj de la terglobo, kaj ekster ĉiu aparta kulto, ke ĝi servu al ĉiuj, kaj neniu povu deturni ĝin al sia profito.
Pri alia aspekto, ĉu la diversaj kristanaj kultoj neniel deflankiĝis de la vojo strekita de la Kristo? Ĉu liaj moralaj reguloj estas ĉiam skrupuleme respektataj? Ĉu oni ne falsis liajn parolojn por apogigi sur ilin la am- bicion kaj la homajn pasiojn, kiajn liaj vortoj kondamn - as? Nu, per la voĉo de la Spiritoj senditaj de Dio, Spiritismo venas admoni al la strikta plenumado de liaj reguloj tiujn de ili deflankiĝintajn. Ĉu ne estas ĉefe ĉi tiu lasta motivo, kiu igas iujn homojn vidi en ĝi satanan laboron?
Malprave vi donas la nomon de sektoj al kelkaj malegalecoj de opinioj koncerne la spiritismajn fenomen- ojn. Ne estas mirinde, ke en la komenco de iu scienco, kiam por multaj la observado estis ankoraŭ nekompleta, estis aperintaj interkontraŭaj teorioj; sed tiuj teorioj temas pri detaloj, ne pri la fundamenta principo. Tiuj di- ferencoj povas formi skolojn, kiuj klarigas certajn fakt- ojn laŭ sia maniero, sed ili ne estas sektoj, same kiel diferencaj sistemoj, kiujn partoprenas niaj scienculoj en la naturaj sciencoj, — en medicino, en fiziko k. a. — ne estas sektoj. Forsteku do la vorton "sekto", kiu neniel taŭgas por la afero, pri kiu ni parolas. Cetere, ekde la origino de Kristianismo, ĉu ĝi mem ne naskigis amason da sektoj? Kial la parolo de la Kristo ne estis sufiĉe potenca por trudi silenton al ĉiuj debatoj? Kial ĝi taŭgas por interpretadoj, kiuj dividas ankoraŭ hodiaŭ la krist- anojn en malsamajn Ekleziojn, ĉiu el ili asertanta posedi sola la vero necesan al la savo, forte abomenantajn unuj aliajn kaj sin reciproke anatemantajn en la nomo de ilia dia majstro, kiu predikis nur amon kaj kariton? La malforteco de la homoj, vi diros. Jes; kial vi volas, ke Spiritismo venku subite tiun feblecon kaj transformu la homaron kvazaŭ per sorĉo?
Mi venas al la demando pri utileco. Vi diras, ke Spiritismo instruas al ni nenion novan; ĉi tio estas eraro: ĝi instruas multon al tiuj, kiuj ne haltas sur la surpraĵo. Se ĝi estus nur instruinta la maksimon: "Ekster karito, nenia savo", kiu unuigas la homojn, anstataŭ: "Ekster la Eklezio, nenia savo", kiu ilin disigas, ĝi estus mark- inta novan epokon por la homaro.
Vi diras, ke oni povus vivi sen ĝi; mi konsentas; same kiel oni povis vivi sen multaj aliaj sciencaj eltrov- oj. La homoj fartis ankaŭ tute bone antaŭ la eltrovo de ĉiuj novaj planedoj; antaŭ ol ni scipovis kalkuli la eklips- ojn, antaŭ ol oni konis la mikroskopan mondon kaj cent aliajn aferojn; por vivi kaj kreskigi sian tritikon la kam- parano ne bezonas scii kio estas kometo, tamen neniu neas, ke ĉiuj tiuj aferoj plivastigas la rondon de la ideoj kaj ebligas al ni pli progresi en la ekkono de la naturaj leĝoj. Nu, la mondo de la Spiritoj estas unu el tiuj leĝoj, kiujn Spiritismo igas nin koni; ĝi instruas nin pri la influado de la mondo de la Spiritoj sur la enkorpan mondon; ni supozu, ke tie limiĝas ĝia utileco, ĉu jam ne estus multo la malkaŝo pri tia potenco?
Ni atentu nun ĝian moralan influon. Ni konsentu, ke nenion novan ĝi instruas en tiu senco; kiu estas la plej granda malamiko de religio? La materialismo, ĉar la materialismo kredas al nenio; nu, Spiritismo estas la neo de materialismo, kiu jam ne havas pravon de ekzisto; kaj ne per simpla rezonado, ne per blinda fido oni diras al la materialisto, ke ĉio ne finiĝas kun lia korpo, sed per faktoj; oni montras al li, oni igas lin tuŝi per la fingro kaj vidi per la okulo. Cu tio estas malgranda servo farata de ĝi al la homaro, al la religio? Sed tio ne estas ĉio: la certeco pri la estonta vivo, la vivanta bildo de tiuj nin antaŭintaj, montras la bezonon de la bono kaj la neeviteblajn sekvojn de la malbono; tial ĝi gvidas rekte al la religiaj ideoj, ilin elvolvigas ĉe tiuj, kiuj ilin ne havas, ilin fortigas ĉe tiuj ne firme konvinkitaj, kvan- kam ĝi mem ne estas iu religio.
La religio trovas do en ĝi apogon, ne por tiuj homoj mallarĝmensaj, kiuj vidas la tutan religion en la doktrino de la eterna fajro, pli en la litero, ol en la spirito, sed por tiuj, vidantaj ĝin laŭ la grandeco kaj majes- to de Dio.