Unuvorte, Spiritismo grandigas kaj altigas la ideojn; ĝi batalas kontraŭ la malbonoj kreataj de egoismo, avid- eco, ambicio; sed kiu kuraĝus defendi tiujn malbonojn kaj sin deklari ties probatalantoj? Se ĝi ne estas nepre ne- cesa al la savo, ĝi faciligas ĉi tiun, ĉar ĝi nin pli firmigas sur la vojo de la bono. Cetere, kiu saĝa homo aŭdacus aserti, ke ia malĝusteco de ortodokseco estas pli riproĉ- inda en la okuloj de Dio, ol ateismo kaj materialismo? Mi faras la jenajn difinitajn demandojn al ĉiuj atakantoj de Spiritismo pro religiaj sekvoj:
e Kiu estas malpli preparata por la estonta vivo, ĉu tiu kredanta al nenio, aŭ tiu kredanta la ĝeneralajn veraĵojn, sed ne akceptanta iujn partojn de la dogmo?
e Cu la protestanto kaj skismano estas tiel mal- aprobitaj kiel la ateisto kaj la materialisto?
e Kiu ne estas ortodoksa laŭ la rigora senco de la vorto, sed faras ĉian bonon laŭ sia povo, estas bon- kora, indulgema por sia proksimulo, lojala en siaj sociaj rilatoj, ĉu tiu estas malpli sekura pri sia savo ol iu, kiu kredas al ĉio, sed estas malmolkora, egoista kaj sen karito?
e Kio pli valoras en la okuloj de Dio: ĉu la prak- tikado de la kristanaj virtoj sen la devoj de la ortodoks- eco, aŭ la praktikado de ĉi tiuj sen tiu moralo?
Mi respondis, Sinjoro Abato, viajn demandojn kaj kontraŭdirojn, sed, kiel mi diris en la komenco, sen ia intenco vin gvidi al miaj ideoj kaj ŝanĝi viajn konvink- ojn, celante nur igi vin rigardi Spiritismon sub ĝia vera vidpunkto. Se vi ne estus veninta al mi, mi certe ne est- us serĉinta vin. Ĉi tio ne volas diri, ke mi malŝatus vian aliĝon al niaj principoj, se ĝi devus efektiviĝi, tute ne; ni estas feliĉaj, kontraŭe, pro ĉiuj farataj akiroj, des pli, ĉar ili ĉiuj estas liberaj kaj volontaj. Ni ne nur ne havas iun ajn rajton trudi niajn ideojn al iu, sed ni havas skrupulon por ne malserenigi la konsciencon de tiuj hav- antaj kredon, kiu ilin kontentigas kaj tial ne venas spon- tanee al ni.
Ni diris, ke la plej bona maniero por sin instrui pri Spiritismo estas studi unue ĝian teorion; poste venos nature faktoj kaj oni ilin komprenos en kiu ajn ordo la cirkonstancoj ilin prezentos.
Niaj publikigaĵoj celas faciligi tion studon; kaj ni konsilas ilian legadon laŭ la jena ordo:
La unua legaĵo estas ĉi tiu resumo, kiu prezentas kune ĉiujn pli elstarajn punktojn de tiu scienco; per ĝi oni jam povas havi ian ideon pri la afero kaj konvinkiĝi, ke en ĝi estas io serioza. En ĉi tiu rapida raporto ni klopodis por montri la punktojn, kiuj meritas atenton de la observanto. Nescio pri la fundamentaj principoj kondukas al eraraj konkludoj la plimulton el tiuj, kiuj juĝas aferon, kiun ili ne komprenas, aŭ taksas ĉion laŭ siaj antaŭjuĝoj.
Se ĉi tiu unua resumo donas al la observanto la de- ziron scii pli multe, li legos "La Libron de la Spiritoj", kie la principoj de la Doktrino estas plene klarigitaj; poste "La Libron de la Mediumoj" por la eksperiment- ado kiel gvidlibro de tiuj, kiuj deziras mem eksperimenti, kaj tiuj, dezirantaj kompreni la fenomenojn. Poste sekv- as la diversaj verkoj elvolvantaj la aplikadon kaj la konsekvencojn de la Doktrino, t. e. "La Evangelio laŭ Spiritismo", "La Ĉielo kaj la Infero laŭ Spiritismo" k. a.
La Revue Spirite iel estas kurso de ties aplikado dank'al la multenombraj ekzemploj kaj elvolviĝoj teoriaj kaj eksperimentaj en ĝi troveblaj.
Ni havas plezuron doni parole la necesajn klarigojn al seriozaj personoj, kiuj havas antaŭstudojn, sed bezon- as klarigojn pri punktoj, kiujn ili ne plene komprenis.
ĈAPITRO II
Elementaj principoj de Spiritismo
ANTAŬRMARKOJ
Erare oni supozas, ke vidi eksterordinarajn fenomenojn sufiĉas por konvinki iajn nekredantojn. Ne kredante je la ekzisto de animo aŭ Spirito en la homo, ili ne povas akcepti ĝin ekster la homo; sekve, neante la kaŭzon, ili neas ankaŭ la efikon. Ili venas preskaŭ ĉiam kun antaŭjuĝo kaj nea partieco, kiuj malebligas al ili fari seriozan, senpartian observadon. Ili prezentas demandojn kaj kontraŭdirojn, al kiuj ne estas eble tuj kaj kontentige respondi, ĉar por ĉiu aparta persono estus necese fari specialan kurson kaj preni ĉion de la ko- menco. La antaŭstudo respondas tiujn kontraŭdirojn, kies plej granda parto fondiĝas sur la nescio pri la kaŭzo de la fenomenoj kaj pri la kondiĉoj en kiuj ili efektiviĝas.
Kiuj ne konas Spiritismon, tiuj opinias, ke oni produktas la spiritismajn fenomenojn tiel same kiel oni faras eksperimentojn de Fiziko kaj Hemio. Tial ili volas submeti la fenomenojn al sia volo kaj ne submetiĝas al kondiĉoj necesaj al ties observado. Ne kredante en prin- cipo je la ekzisto de la Spiritoj, aŭ ne konante ilian naturon nek ilian agmanieron, tiuj kondutas kvazaŭ ili agus sur krudan materion; kaj ĉar ili ne ricevas tion, kion ili postulas, ili konkludas, ke ne ekzistas Spiritoj.
Lokante sin sur alian vidpunkton, oni komprenas, ke la Spiritoj estas la animoj de la homoj kaj post nia morto ni mem estos Spiritoj kaj ni ne volonte akceptos la taskon fariĝi ludilo por kontentigi la fantazion de scivoluloj.
Kvankam certaj fenomenoj povas esti de ni ins- tigataj, ili tamen venas de liberaj inteligentuloj, kiuj nen- iam estas sub absoluta dispono de iu ajn. Kiu fanfaronus ricevi tiajn fenomenojn laŭ sia plaĉo, montrus nescion aŭ malbonan fidon. Estas necese ilin atendi, ilin kapti kiam ili preterpasas, kaj ofte en momento, kiam oni tute ne atendas, efektiviĝas la plej interesaj kaj konvinkant- aj faktoj. Kiu volas serioze instruiĝi devas do en tio, kiel en ĉio alia, havi paciencon kaj persistemon por fari ĉion necesan, alimaniere estas preferinde por li tute ne okupiĝi pri la temo.
Ne ĉiam la kunvenoj por ricevi manifestiĝojn de Spiritoj estas en bonaj kondiĉoj por atingi kontentigajn rezultojn aŭ por konduki al konvinko; kaj ni devas kon- senti, ke el iuj kunsidoj la nekredantoj eliras eĉ malpli konvinkitaj ol ili eniris. Al tiuj, kiuj parolas al ili pri la serioza karaktero de Spiritismo, ili rakontas la ofte ridindajn aferojn, kiujn ili ĉeestis. Ili ne estas pli logik- aj ol tiu, kiu juĝus iun arton per iuj ekzercaĵoj de lern- anto, iun personon per lia karikaturo, aŭ iun tragedion per ĝia parodio. Spiritismo ankaŭ havas siajn lernant- ojn; kiu volas instruiĝi ne ĉerpas ĉiujn informojn el unu sola fonto; nur per ekzamenado kaj komparado oni povas firmigi sian juĝadon.
La frivolaj kunvenoj havas gravan malutilon por la novuloj ilin ĉeestantaj, ĉar ili donas al tiuj falsan ideon pri la karaktero de Spiritismo. Kiuj nur ĉeestis tiajn kunvenojn, tiuj ne povas akcepti serioze aferon, kiu estas traktata kun frivoleco de tiuj samaj homoj, kiuj sin de- klaras ties adeptoj. Per antaŭa studo ili lernos juĝi la signifon de tio, kion ili vidas, kaj distingi inter la bono kaj la malbono.
La sama rezonado aplikiĝas al la homoj, kiuj juĝas Spiritismon laŭ iuj ekstravagancaj verkoj, kiuj donas pri ĝi nur nekompletan kaj ridindan ideon. La serioza Spiritismo ne respondas por tiuj, kiuj malbone ĝin kom- prenas aŭ malsaĝe praktikas, same kiel la poezio ne res- pondas por la faranto de malbonaj versoj. Estas bedaŭ- rinde, ke tiaj verkoj ekzistas, oni diras, ĉar ili malutilas la veran sciencon. Sendube estus preferinde, ke ekzistus nur bonaj verkoj; sed la pli granda eraro estas ĉe tiuj, kiuj ne penas ĉion studi. Cetere, al ĉiuj artoj, al ĉiuj sciencoj okazas la samo; ĉu ne estas pri ĉiuj plej seriozaj aferoj traktatoj absurdaj kaj plenaj de eraroj?
Kial Spiritismo havus ian privilegion kontraŭ mis- traktatoj, precipe en la komenco? Se ĝiaj kritikantoj ne ĝin juĝus laŭ la ŝajnoj, ili scius kion ĝi akceptas kaj kion ĝi rifuzas, kaj ne akuzus ĝin pri tio, kion ĝi forpuŝas pro la racio kaj la spertado.
Pri la Spiritoj
La Spiritoj neniel estas, kiel oni ofte supozas, estuloj apartaj en la kreado; ili estas la animoj de la homoj vivintaj sur la Tero aŭ en aliaj mondoj, nur sen- igitaj el sia korpa envolvaĵo. Kiu kredas al la ekzisto de la animo postvivanta la korpon, tiu kredas sekve an- kaŭ al la ekzisto de la Spiritoj; nei la Spiritojn estus nei la animon.