Ĉar la mondo videbla vivas en la medio de la nevidebla mondo, kun kiu ĝi estas en konstanta kontakto, tiuj du mondoj reagas unu sur la duan. De kiam ekzistas homoj, ekzistas Spiritoj, kaj se ĉi tiuj havas la povon manifestiĝi, ili ĉi tion faris en ĉiuj epokoj kaj ĉe ĉiuj popoloj. Tamen en la lastaj tempoj la manifestiĝoj ating- is grandan elvolviĝon kaj akiris pli fortan karakteron de aŭtentikeco, ĉar estis en la plano de Dio finigi la kancer- on de nekredemo kaj de materialismo per evidentaj pruv- oj, permesante al tiuj, kiuj forlasis la Teron, reveni por atesti sian ekziston, kaj malkaŝi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion.
La rilatoj inter la mondo videbla kaj la nevid- ebla povas esti kaŝitaj aŭ evidentaj, spontaneaj aŭ ins- tigataj.
La Spiritoj agas sur la homojn kaŝite per la pensoj, kiujn ili sugestias kaj per iuj influoj; aŭ en maniero evidenta per efikoj percepteblaj por la sensoj.
La spontaneaj manifestiĝoj efektiviĝas neatendite kaj senprepare; ofte ili okazas ĉe la personoj plej fremd - aj al la spiritismaj ideoj kaj kiuj, pro tio, ne povas ilin kompreni kaj tial ilin atribuas al supernaturaj kaŭzoj. Tiuj instigataj efektiviĝas pere de iuj personoj natur- dotitaj de specialaj kapabloj al kiuj oni donas la nomon de mediumoj.
La Spiritoj povas manifestiĝi en diversaj ma- nieroj: per vidado, aŭdado, tuŝado, bruoj, movado de objektoj, skribado, desegnado, muziko k. a.
Kelkafoje la Spiritoj manifestiĝas spontanee per bruoj kaj per batataj frapoj; ofte tio estas rimedo por sciigi sian aleston kaj voki atenton pri si, same kiel unu persono frapas por averti, ke tie estas iu. Iuj ne lim- iĝas al moderaj bruoj, sed faras bruegon similan al tiu de rompata vazaro, de pordoj, kiuj malfermiĝas kaj ferm- iĝas, aŭ de mebloj, kiujn oni renversas, iuj faras veran perturbon kaj efektivajn detruojn. (Revue Spirite, 1858: La frapanta Spirito el Bergzabern, p. 125, 153, 184. — La Sama, 1860: La panisto de Dieppe, p. 76. — La sama. La fabrikanto de Sankta Petersburgo, p. 115. — La Sama. La ĉifonisto de Strato de Noyers, p. 236).
Kvankam nevidebla por ni en sia normala stato, la perispirito estas ia etereca materio. La Spirito povas, en certaj okazoj, submetigi ĝin al ia molekula ŝanĝado, kiu faras ĝin videbla kaj eĉ tuŝebla; tiele efektiviĝas la aperoj. Tiu fenomeno ne estas pli eksterordinara ol tiu de la vaporo, kiu estas nevidebla kiam ĝi estas tre mal- densigita, sed fariĝas videbla, kiam ĝi estas densigita.
La Spiritoj, kiuj montriĝas videblaj, prezentiĝas pres- kaŭ ĉiam sub la sama aspekto, kiun ili havis dum la vivo, kaj kiu rekonigas ilin.
La vidado konstanta kaj ĝenerala de la Spiritoj estas tre malofta, sed la okazaj aperoj estas pli oftaj, precipe en la momento de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne rapidas por viziti siajn parencojn kaj amikojn, kvazaŭ por averti ilin, ke li ĵus forlasis la Teron, kaj por diri al ili, ke li tamen daŭre vivas. Ciu esploru siajn rememorojn kaj oni vidos kiom da aŭtentikaj okazoj de tiu speco, kiujn oni ne atentis, efektiviĝis ne nur en la nokto, dum la dormo, sed en plena tago kaj dum la plej vigla maldormo. Iam oni rigardadis tiujn faktojn kva- zaŭ supernaturaj kaj mirindaj, kaj oni atribuadis ilin al magio kaj sorĉarto: hodiaŭ la nekredantoj rigardas ilin kiel imagaĵon; sed post kiam la spiritisma scienco donis al ni ilian ŝlosilon, oni scias kiel ili efektiviĝas kaj ili jam ne eliras el la ordo de la naturaj fenomenoj.
Per helpo de sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon; ĝi estas ankoraŭ per tiu sama fluido, ke li manifestiĝas kaj agadas sur inertan mate- rion, produktas bruojn, movas tablojn kaj aliajn objekt- ojn, kiujn ili levas, renversas aŭ transportas. Tiu feno- meno havas nenion surprizigan, se oni konsideras, ke inter ni la plej potencaj motoroj troviĝas en la maldens- aj kaj eĉ nepeseblaj fluidoj, kiel la aero, la vaporo, la elektro.
Gi estas ankaŭ per helpo de sia perispirito, ke la Spirito igas la mediumojn skribi, desegni aŭ paroli. Ne havante mem tuŝeblan korpon por materie agi, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de mediumo, kies organojn li prunteprenas kaj uzas kvazaŭ ili estus lia propra korpo; ĉi tion li faras per la fluideca emanaĵo, kiun li verŝas sur ĝin.
En la fenomeno konata per la nomo de tabloj movantaj aŭ parolantaj tabloj, per sama rimedo la Spi- rito agas sur la tablon aŭ por ĝin movi sen ia difinita signifo, aŭ por frapi batojn inteligentajn signante la li- terojn de la alfabeto por formi vortojn, en la fenomeno nomata tiptologio. La tablo tiam estas nur instrumento, kiun li utiligas, same kiel la krajono por skribi; li donas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li enigas en ĝin, sed li neniel identiĝas kun la tablo. La personoj kiuj, en sia kortuŝiteco enbrakigas la tablon, kiam per ĝi manifestiĝas iu kara al ili, agas tre ridinde, ĉar tio estas same kiel se ili enbrakigus bastonon per kiu amiko frapus batojn. Tiuj personoj agas same kiel aliaj, kiuj alparolas la tablon kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ se la ligno estus fariĝinta la Spirito.
Kiam la komunikiĝoj efektiviĝas per tiu rimedo, oni devas imagi la Spiriton, ne en la tablo, sed apud ĝi, tiel kiel li estus dum sia vivo, kaj tia, kian oni lin vidus en tiu momento, se li povus fariĝi videbla. La samo okazas ĉe la komunikaĵoj per la skribado; oni vidas la Spiriton apud la mediumo, gvidantan lian manon, aŭ transdir- antan al li sian penson per iu fluideca fluo.
Kiam la tablo forlasas la teron kaj naĝas en la spaco sen ia apogilo, la Spirito ne levas ĝin per forto de la brako, sed li envolvas kaj penetrigas ĝin per ia speco de fluideca atmosfero, kiu nuligas la gravitoforton, kiel la aero faras ĉe la balonoj kaj la kajtoj. La fluido ĝin penetrinta donas al ĝi dum momento pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi estas sur la tero, ĝi estas en stato analoga al tiu de pneŭmatika kloŝo sub kiu oni faras la vakuon. Ĉi tiuj estas nur komparoj por montri la ana- logion de la efikoj kaj ne absoluta simileco de la kaŭzoj.
Kiam la tablo persekutas iun, ne la Spirito kuras post li; tiu povas resti trankvile sur la sama loko, sed li donas al ĝi impulson per iu fluideca fluo, per kies helpo li movas ĝin laŭ sia volo.
Kiam batoj estas aŭdataj en la tablo aŭ en alia loko, ne la Spirito frapas ĝin per sia mano aŭ per iu objekto; li sendas sur la lokon de kiu venas la bruo ĵetaĵon de fluido, kiu faras la efekton de elektra bato. Li modifas la bruon kiel oni povas modifi la sonojn produktatajn en la aero.
Post tio dirita, oni komprenas, ke ne estas pli mal- facile por la Spirito levi iun personon ol levi tablon, trans- porti objekton de unu loko en alian aŭ ĝin ien ĵeti; tiuj fenomenoj produktiĝas laŭ la sama leĝo.
Per tiuj malmultaj vortoj oni povas vidi, ke la spiritismaj manifestiĝoj, de iu ajn karaktero, enhavas nenion supernaturan, aŭ miraklan. Tiuj estas fenomen- oj, kiuj okazas laŭ la leĝo reganta la interrilatojn de la mondo videbla kun la mondo nevidebla, leĝo tiel natura kiel tiuj de elektro, de gravitado k. a. Spiritismo estas la scienco, konatiganta al ni tiun leĝon, kiel mehaniko konatigas al ni la leĝon de la movado, la optiko, tiun de la lumo. La spiritaj manifestiĝoj apartenas al la naturo kaj okazis en ĉiuj epokoj; konata la leĝo, kiu ilin regas, ni havas klarigon pri tuta amaso da problemoj, antaŭe rigardataj kiel nesolveblaj; ĝi estas ŝlosilo por multo da fenomenoj ekspluatataj kaj pligrandigataj de la superstiĉo.