La kunvenoj de tiu speco faras ĉiam pli da malbono ol da bono, ĉar ili malproksimigas de la doktrino pli da personoj ol ili tien gvidas, ne konsiderante, ke ili pre- zentas Spiritismon al la kritiko de la atakantoj, kiuj tie trovas pravajn motivojn por mokado.
Malprave oni kondamnas la fizikajn manifest- iĝojn; se ili ne gravas por la filozofia instruado, ili havas sian utilecon kiel fenomenoj, ĉar ili estas la alfabeto de tiu scienco, al kiu ili donis ŝlosilon. Kvankam malpli necesaj hodiaŭ, ili ankoraŭ helpas por la konvinko de iuj personoj. Sed ili neniel ekskludas ordon kaj bonan konduton en la kunvenoj por eksperimentado; se ili estus ĉiam kondukataj en pli konvena maniero, ili pli facile konvinkus kaj produktus, el ĉiuj vidpunktoj, multe pli bonajn rezultatojn.
Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. La malmulto de ni dirita pri tiu temo devas dispeli tiun eraron. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitajn en littukoj, kaj klakigantajn siajn ostojn. Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; kiam la korpo estas en la fosaĵo, ĝi estas tie tute definitive; sed la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo; li apartiĝis de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas far- ita, li jam havas nenion komunan kun ĝi.
Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spi- ritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superst- iĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo ne konante ĝin, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si multajn imag- adon kaj asertojn, kiuj taŭgis nur por pruvi iliajn ne- scion kaj malbonan volon. Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli fa- voraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj for- muloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezon- as nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature kiel se ili est- us diktataj de vivanta homo, ne elirantaj el sia normala stato. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manier- ojn kaj aldoni ridindajn akcesoraĵojn. La vokon al la
Spiritoj oni faras en nomo de Dio; kun respekto kaj en- memiĝo; nur ĉi tio estas rekomendita al seriozaj homoj, kiuj volas interrilatiĝi kun seriozaj Spiritoj.
Providenca celo de la spiritaj manifestiĝoj
La providenca celo de la manifestiĝoj estas kon- vinki la nekredantojn, ke ne ĉio finiĝas por la homo kun la surtera vivo, kaj doni al kredantoj ĝustajn ideoj n pri la estonteco. La bonaj Spiritoj venas nin instrui por nia pliboniĝo kaj nia progreso, kaj ne por malkaŝi tion, kion ni ne devas ankoraŭ scii aŭ tion, kion ni devas lerni nur per nia laboro. Se sufiĉus nur demandi la Spiritojn por ricevi solvon de ĉiuj sciencaj malfacilaĵoj, aŭ por fari eltrovojn kaj profitigajn inventojn, ĉiu malklerulo povus fariĝi sciencisto tre malkare, kaj ĉiu mallaboremulo povus riĉiĝi sen peno; ĉi tion Dio ne volas. La Spiritoj helpas la genian homon per kaŝita inspiro, sed ne liberigante lin de laboro kaj esploroj por lasi al li lian meriton.
Tre malpravan ideon pri la Spiritoj havas tiu, kiu vidas en ili helpantojn de la antaŭdirantoj de bona sorto; la seriozaj Spiritoj rifuzas okupiĝi pri frivolaĵoj; la ventkapaj kaj mokemaj okupiĝas pri ĉio, antaŭdiras ĉion deziratan, neniel zorgante pri la vero, kaj havas malican plezuron mistifiki la tro kredemajn homojn; tial estas nepre necese klare kompreni la trafon de la de- mandoj adresataj al la Spiritoj. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 286: Demandoj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj.)
Krom tio, kio povas helpi la moralan progreson, estas nur necerteco en la malkaŝoj, kiujn oni povas ricevi de la Spiritoj. La unua bedaŭrinda sekvo por kiu deflankiĝas de tiu providenca celo, estas ricevi mistifik- ojn fare de la trompemaj Spiritoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ la homoj; la dua, estas fali sub la regadon de tiuj sam- aj Spiritoj, kiuj povas, per perfidaj konsiloj, konduki ilin al efektivaj kaj materiaj malfeliĉoj sur la Tero; la tria, estas la perdo de la frukto de la kono de Spiritismo, post la surtera vivo.
La manifestiĝoj ne estas do destinataj servi materiajn interesojn; ilia utileco estas en la moralaj kon- sekvencoj fontantaj el ili; sed eĉ se ili donus kiel rezult- aton nur la konon de nova natura leĝo, nur montri ma- teriale la ekziston kaj la senmortecon de la animo, ĉi tio ja estus multo, ĉar ĝi estus nova larĝa vojo malferm- ita al la filozofio.
Pri la mediumoj
En siaj povoj la mediumoj prezentas la plej malsamajn kapablojn, kio faras ilin pli aŭ malpli taŭgaj por tiu aŭ alia speco de komunikaĵoj, de tia aŭ alia fe- nomeno. Laŭ tiuj kapabloj, ili distingiĝas kiel mediumoj, por fizikaj efikoj, por inteligentaj komunikaĵoj, vidantoj, parolantoj, aŭdantoj, sensitivoj, desegnistoj, poliglotoj, poetoj, muzikistoj, verkistoj k. a. Oni ne povas atendi de unu mediumo ion, kio estas ekster lia kapablo. Ne konante la mediumajn kapablecojn, la observanto ne pov- as kompreni certajn malfacilaĵojn, aŭ iajn neeblaĵojn ekzistantajn en la praktiko. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XVI, n-ro 185.)
La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli kapa- blaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiaj movoj, frap- oj k. s., per tabloj aŭ aliaj objektoj; kiam tiuj fenomenoj montras penson aŭ obeas ies volon, ili estas inteligentaj efikoj; ĉar ili malkaŝas inteligentan kaŭzon: ĝi estas por la Spirito iu maniero manifestiĝi. Per difinita nombro da batoj, laŭ konvencio, oni ricevas respondojn per jes aŭ per ne, aŭ la montron de la literoj de la alfabeto por formi vortojn kaj frazojn. Tiu primitiva rimedo estas tro malrapida kaj ne taŭgas por longaj elvolviĝoj. La parolantaj tabloj estis la komenco de tiu scienco; hodiaŭ oni jam posedas rimedojn de komunikiĝoj tiel rapidaj kaj plenaj kiel ĉe la vivantoj kaj nur escepte, kiel eksperi- mentadon, oni uzas la parolantan tablon.
El ĉiuj rimedoj de komunikiĝoj, la skribado estas samtempe la plej simpla, la plej rapida, la plej opor- tuna, kaj tiu, kiu permesas pli da elvolviĝoj; ĝi estas ankaŭ la kapablo plej ofte trovata ĉe la mediumoj.
Por akiri la skribon, oni uzis en la komenco diversajn materiajn perantojn kiel korbetojn, tabuletojn k. a., provizitajn per krajono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XIII, n-oj 152 kaj sekvantaj.) Pli poste oni rekonis la senutilecon de tiuj akcesoraĵoj kaj la eblecon por la mediumoj skribi rekte per la mano, kiel en la ordinara skribado.