V. — Guste por eviti tiun rifon, mi venis peti vin permesi al mi ĉeesti iajn kelke da eksperimentoj.
A. K — Kaj vi pensas, ke tio sufiĉos al vi, por paroli pri Spiritismo ex professo? Kiel do vi povus kom- preni tiujn eksperimentojn, kaj des malpli ilin juĝi, se vi ne studis la principojn, kiuj prezentas ilian funda- menton? Kiel vi povus taksi la rezultaton, kontentigan aŭ ne, ekzemple de metalurgiaj provoj, se vi funde ne povoscius metalurgion? Permesu, ke mi diru al vi, si- njoro, ke via projekto aspektas tiel same, kiel se, sciante nek matematikojn nek astronomion, vi dirus al iu membro de la Observatorio: "Sinjoro, mi volas skribi verkon pri astronomio kaj ankaŭ pruvi, ke via sistemo estas erara, sed, ĉar mi pri astronomio eĉ la plej elementan rudimentaĵon ne scias, lasu min unu aŭ du fojojn ri- gardi tra viaj teleskopoj: tio sufiĉos al mi, por scii tiel bone kiel vi.
Nur dank'al pliampleksigo de senco la vorto kritiki estas sinonimo de mallaŭdi; laŭ sia propra senco kaj laŭ la etimologio ĝi signifas juĝi, taksi. Kritiko povas do esti aproba aŭ malaproba. Fari la kritikon de iu libro ne estas ĝin nepre kondamni: kiu prenas sur sin tiun taskon, tiu devus fari ĝin sen antaŭjuĝo; se antaŭ ol malfermi la libron, li ĝin jam kondamnis en sia animo, lia ekzameno ne povas do esti senpartia.
Tiel estas kun la plej multaj el tiuj, kiuj parolas pri Spiritismo. Ili kreis al si opinion nur pri la nomo, agante simile al juĝisto, kiu eldirus sian verdikton pri iu proceso, ne ekzameninte la aktojn. El tio rezultis, ke ilia juĝo trafis la aeron kaj anstataŭ konvinki, el- vokis ridon. El tiuj, kiuj studis la aferon serioze, la plimulto ŝanĝis sian opinion, kaj pli ol unu kontraŭulo fariĝis ĝiaj adeptoj, kiam ili vidis, ke tio estas io tute alia, ol kiel ili pensis.
V. — Vi parolas pri la ekzameno de libroj ĝenerale; ĉu vi pensas, ke ĝi estas fizike ebla al iu gazetisto legi kaj studi ĉiujn, kiuj venas en liajn manojn, precipe tiujn kun novaj teorioj, kiujn li devas funde esplori rilate ilian esencon kaj verecon? Tio estus tio sama, kiel pos- tuli de iu presisto, ke li legu ĉiujn verkojn, elirantajn el liaj presmaŝinoj.
A. K. — Pri tia saĝa rezonado mi povas respondi nur tion, ke, kiam oni ne disponas tempon, por kon- science fari ion, oni tien ne enŝoviĝu, kaj ke estas pre- ferinde fari unu solan aferon bone, ol dek fuŝe.
V. — Ne pensu, sinjoro, ke mia opinio estas kreita ventanime. Mi vidis tablojn turniĝi kaj frapi; mi vidis homojn, kiuj skribis laŭdire sub la influo de Spiritoj; mi tamen estas konvinkita, ke en tio partoprenas ĉar- latanismo.
A. K. — Kiom vi pagis, por vidi tion?
V. — Neniom, certe.
A. K — Jen do apartaspecaj ĉarlatanoj, kiuj re- honorigos la nomon de sia klaso. Ĉarlatanojn neprofit- amajn, ĝis hodiaŭ oni ne vidis. Ĉu el tio, ke iu sensprita ŝercemulo foje volis amuziĝi per tio, sekvas, ke la ĉe- estantaj homoj estas ja liaj kunludantoj?
Cetere por kio do ili fariĝus kunhelpantoj en ia mistifiko? Por amuzi la societon, vi diros. Mi konsentas, ke oni unu fojon volontas partopreni en iu ŝerco, sed, kiam iu ŝerco daŭras tutajn monatojn kaj jarojn, mi pensas, ke mistifikata estas ja la mistifikanto. Ĉu estas akcepteble, ke pro la sola plezuro kredigi je io, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, oni ŝimus tutajn horojn ĉe iu tablo? La plezuro ne kompensus la penon.
Antaŭ ol konkludi, ke tio estas artifiko, oni devas demandi sin, kian intereson oni povas havi ĉe trompo; nu, vi ja konsentos, ke ekzistas sociaj situacioj, kiuj per se mem antaŭforigas ĉian suspekton pri ruzaĵoj, homoj, kies sola karaktero estas garantio de skrupula honesteco.
Io alia estus, se temus pri iu spekulacio, ĉar ja la allogo de la profito estas malbona konsilanto; tamen eĉ se oni konsentas, ke en ĉi tiu okazo estas konstatita iu fripona manovro, tio neniel pruvas la nerealecon de la principo, ĉar ĉion oni povas misuzi. El tio, ke iuj komercistoj vendas falsitajn vinojn, ne sekvas, ke vino pura ne ekzistas. Spiritismo ne respondas por la agoj de tiuj, kiuj misuzas ĝian nomon kaj ĝin ekspluatas, same kiel la medicino ne por tiuj de la ĉarlatanoj, kiuj trompe trudas siajn drogaĉojn, kaj la religio ne por tiuj de la pastroj, kiuj malbonuzas sian oficon.
Dank'al sia noveco kaj eĉ pro sia karaktero, Spiritismo devis ja esti misuzebla, sed ĝi havigis la rimed- ojn rekoni tiujn misuzojn, klare difinante sian veran ka- rakteron kaj forpuŝante de si ĉian solidarecon kun tiuj, kiuj ĝin ekspluatis aŭ ĝin deklinis de ĝia ekskluzive mo- rala celo, por fari el ĝi ian oficon, ian ilon por divenado aŭ por frivolaj esploroj.
Ĉar Spiritismo mem ja desegnas la limojn, en kiuj ĝi enteniĝas, precize difinas tion, kion ĝi diras kaj kion ĝi ne diras, tion, kion ĝi povas kaj kion ĝi ne povas, tion, kio ĝin koncernas aŭ ne koncernas, tion, kion ĝi akceptas kaj kion ĝi forpuŝas, tial malpravaj estas tiuj, kiuj ne penante ĝin studi, juĝas ĝin laŭ ŝajnaĵoj, tiuj, kiuj, vidante ĵonglistojn, sin pave alnomantajn "spirit- istoj", por allogi la amason, gravatone asertas: "Jen, kio estas Spiritismo". Kiu definitive ridindiĝas? Ne la ĵonglisto, kiu praktikadas sian metion, kaj ne Spiritismo, kies skribita doktrino neigas tiajn asertojn, sed ja la kritikantoj, konvinkplene parolantaj pri io, kion ili ne scias, aŭ konscie kripligantaj la veron. Kiuj atribuas al Spiritismo tion kontraŭan al ĝia esenco mem, tiuj tiel agas aŭ pro nescio aŭ intence: en la unua okazo estas ventanimeco, en la dua estas malhonesteco. En ĉi tiu lasta okazo ili similas certajn historiistojn, kiuj falsas la historiajn faktojn pro la intereso de iu partio aŭ opinio. Uzante tiajn rimedojn, la partio ĉiam senkreditiĝas kaj maltrafas sian celon.
Notu al vi, sinjoro, ke mi ne pretendas, ke la kritiko devas nepre aprobi niajn ideojn, eĉ ilin studinte; ni tute ne riproĉas tiujn, kiuj ne pensas same kiel ni. Kio estas evidenta por ni, tio povas tia ne esti por ceteraj; ĉiu juĝas la aferojn el sia punkto de vidado, kaj el iu plej senduba fakto ne ĉiuj tiras samajn sekvojn. Se, ekzemple, iu pentristo en sia bildo prezentas ĉevalon blankan, iu povos ja prave trovi, ke tia ĉevalo faras malbonan efekt- on, ke nigra pli bone konvenus; malprava li estus, se li dirus, ke tiu ĉevalo estas blanka, se ĝi estas nigra: jen kiel agas la plej multaj el niaj kontraŭuloj.
Per unu vorto, sinjoro, ĉiu rajtas tute libere aprobi aŭ malaprobi la principojn de Spiritismo, el ili dedukti tiajn bonajn aŭ malbonajn sekvojn, kiaj al li plaĉas, sed la konscienco devigas ĉiun seriozan kritikanton ne diri la malon de tio, kio ja estas; nu, por tio, unua kondiĉo estas paroli sole nur pri tio, kion li scias.
V. — Ni denove parolu, mi petas, pri la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj: Ĉu ne povus okazi, ke ili estu al- preparitaj?
A. K. — Ĉi tio estas tiu sama demando pri bonfido, kiun mi jam respondis. Kiam la friponeco estos pruv- ita, tiam mi ĝin fordonos al via arbitro; se vi montros efektive konstatitajn atestojn pri artifikado, ĉarlatan- ismo, ekspluatado aŭ konfidotrompo, tiam mi ilin for- lasos al via skurĝado, antaŭe deklarante, ke mi ilin ne defendos, ĉar la serioza Spiritismo ilin la unua repuŝas, kaj ke montri la trouzojn estas kunhelpi por ilin antaŭ- forigi kaj servi al ĝi.
Sed ĝeneraligi tiujn akuzojn, priĵeti grandan nombr- on da respektindaj homoj per la riproĉo, kiun meritas iaj kelke da individuoj, tio estas alispeca trouzo, nome kalumnio.
Se, kiel vi diras, la tabloj estas alpreparataj, estus do necesa ia tre sprita mekanismo, por ke ili nasku tiel diversajn movojn kaj bruojn. Kiel do oni ankoraŭ ne konas la nomon de la lerta fabrikanto de tiaj tabloj? Li certe estus famega, ĉar tiaj aparatoj troviĝas en la kvin partoj de la mondo. Oni devas ja konsenti ankaŭ, ke lia mekanismo estas tre subtila, ĉar ĝi povas alĝust- iĝi al ĉia ajn tablo, lasante nenian videblan postesignon. Kiel klarigi, ke de post Tertuliano, kiu, ankaŭ li, parolis pri la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj, ĝis hodiaŭ neniu povis vidi nek priskribi tian mekanismon?