La obseda fascinado estas multe pli grava, ĉar la mediumo havas plenan iluzion. La Spirito lin reganta alproprigas al si lian konfidon ĝis la nuligo de lia juĝo- kapablo pri la komunikaĵoj, kaj igas lin trovi sublimaj la plej absurdajn aferojn.
La karakteriza trajto de tiu speco de obsedo estas ia tro forta ofendiĝemo en la mediumo; ĝi kondukas lin trovi bona, justa kaj vera nur tion, kion li skribas, kaj rifuzi, trovi ofenda, ĉiun konsilon, observon, kritikon; pre- ferinde li forlasas siajn amikojn anstataŭ konsenti, ke li estas trompita; li ĵaluzas aliajn mediumojn, kies komu- nikaĵoj estas juĝataj pli bonaj ol la liaj; li volas sin trudi al la spiritistaj kunvenoj, kiujn li forlasas, kiam li ne povas ilin regi. Li venas fine al tia submetiĝo, ke la Spirito povas konduki lin al la plej ridindaj kaj kom- promitantaj agoj.
Unu el la karakterizaj trajtoj de la malbonaj Spiritoj estas sin trudi; ili donas ordonojn kaj volas esti obeataj; la bonaj neniam sin trudas: ili donas konsilojn, kaj se oni ne aŭskultas ilin, ili foriras. El tio sekvas, ke la impreso de la malbonaj Spiritoj estas peniga, laciga kaj produktas ian specon de sveneto; ofte ĝi kaŭzas febran agitadon, abruptajn kaj spasmajn movojn; kon- traŭe, tiu de la bonaj Spiritoj estas trankvila, dolĉa kaj kaŭzas veran bonstaton.
La obseda subjugado, iam nomita posedo, estas fizika trudo, ĉiam praktikata de Spiritoj el la plej mal- bona speco kaj kiu povas atingi ĝis la nuligo de la libera volo. Ofte ĝi limiĝas nur al malagrablaj impresoj, sed kelkafoje ĝi okazigas senordajn movojn, malsaĝajn ag- ojn, kriojn, sensencajn aŭ ofendajn vortojn, kies ridind- econ la viktimo ofte komprenas, sed li ne povas sin defendi. Tiu stato esence diferenciĝas de la patologia frenezeco, kun kiu oni ĝin malprave konfuzas, tial ke estas nenia organa lezo; ĉar la kaŭzo estas alia, la ku- racantaj rimedoj ankaŭ devas esti tute aliaj. Uzante tie
la ordinaran procedon de la duŝoj kaj de la korpaj ku-
racadoj, oni ofte venas al starigo de vera frenezeco, kie estis nur morala kaŭzo.
En la vera frenezeco, la kaŭzo de la malbono estas interna; oni devas peni por restarigi la organismon en ĝian normalan staton; en la subjugado, la kaŭzo de la malbono estas ekstera; oni devas liberigi la malsan- ulon el nevidebla malamiko, oponante al li, ne kuracilojn, sed forton moralan superan al la alia. La sperto pruvas, ke en tiaj okazoj la ekzorcaĵoj neniam donis ian rezultat- on kontentigan, kaj ke ili pli gravigis anstataŭ plibonigi la situacion. Nur Spiritismo indikante la veran kaŭzon de la malbono, povas doni la rimedojn por ĝin venki. Estas necese iel eduki morale la obsedantan Spiriton; per konsiloj saĝe direktataj, oni sukcesas lin plibonigi kaj igi lin volonte rezigni pri la turmentado de la malsanulo, kaj tiam ĉi tiu estas libera. (La Libro de la Mediumoj, n-ro 279 — Revue Spirite, Februaro, Marto kaj Junio 1864. La obsedita junulino de Marmande.)
La obseda subjugado plej ofte estas individua; sed kiam trupo da malbonaj Spiritoj atakas iun loĝant- aron, ĝi povas havi epidemian karakteron. Fenomeno de tia karaktero okazis en la tempo de la Kristo; nur potenca morala supereco povis superforti tiajn malicajn estulojn, kiuj tiam estis nomataj demonoj, kaj redoni trankvilecon al iliaj viktimoj [2].
Grava fakto konsiderenda estas, ke la obsedado, de iu ajn karaktero, estas sendependa de la mediumeco, kaj ke oni trovas ĝin en ĉiuj gradoj, precipe tiun lastan, en multegaj individuoj, kiuj neniam aŭdis pri Spiritismo. Efektive, tial ke la Spiritoj ekzistas en ĉiuj tempoj, ili ĉiam uzadis la saman influon; la mediumeco ne estas kaŭzo, ĝi estas nur maniero de manifestiĝo de tiu influo; sekve oni povas diri kun certeco, ke ĉiu mediumo obsed- ita devis suferi en ia ajn maniero, kaj ofte en la agoj plej komunaj de la vivo, la efikojn de tiu influado; ke sen la mediumeco ĝi manifestiĝus per aliaj efikoj, atri- buataj ofte al misteraj malsanoj, kiujn nenia medicina esplorado povas trovi. Per la mediumeco, la malica est- ulo perfidas sian aleston; sen la mediumeco, li estas kaŝ- ita malamiko pri kies ekzisto neniu supozas.
La homoj, kiuj akceptas nenion krom la mate- rio, ne povas akcepti ian kaŝitan kaŭzon; sed kiam la scienco eliros el la materialisma rutino, ĝi rekonos en la agado de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj en kies medio ni vivas, ian potencon, kiu efikas sur la fizik- ajn aferojn tiel bone kiel sur la moralajn aferojn; tio estos nova vojo malfermita al la progreso kaj ŝlosilo por amaso da fenomenoj ne bone komprenataj.
Ĉar la obsedo neniam povas esti farata de bona Spirito, ĉefa punkto estas ekkoni la karakteron de tiuj, kiuj sin prezentas. Nesperta mediumo povas esti tromp - ata de la ŝajnoj; tiu avertita spionas la plej malgrand- ajn suspektatajn signojn, kaj la Spirito fine foriras, kiam li vidas, ke li nenion povas fari. La antaŭa kono de la rimedoj por distingi la bonajn Spiritojn disde la malbon- aj estas do necesa al la mediumo, kiu ne volas riski fali en kaptilon. Gi ne estas malpli necesa al la simpla ob- servanto, kiu, per tiu rimedo, povas taksi la valoron de tio, kion li vidas aŭ aŭdas. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV.)
La ecoj de la mediumoj
La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero don- ata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj.
La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli aŭ malpli vo- lonte per tia aŭ alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la komunikaĵojn, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne fariĝi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.
Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelka- foje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li ĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. Dio, kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. La virta misiulo, kiu venas al krim- uloj por ilin moraligi, faras nur tion, kion la bonaj Spi- ritoj faras ĉe le neperfektaj mediumoj.
Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instru- on utila al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera.
El tio rezultas, ke la morale malperfektaj medium- oj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grandaj malfeliĉoj en ĉi tiu sama mondo. Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.
La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian mal- fortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la ver- on el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion ak- ceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo sub- skribanta eraron nepre estas apokrifa.
Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu sen- kuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke ĉi tiuj ne povas kalkuli sur lin.