La Spirito malkaŝas sian identecon per amaso da cirkonstancoj, reliefiĝantaj el la komunikaĵoj, en kiuj manifestiĝas liaj kutimoj, karaktero, lingvaĵo, ĝis liaj familiaj dirmanieroj. Gi montriĝas ankaŭ per intimaj detaloj en kiujn li spontanee eniras kun amataj personoj: tiuj estas la plej bonaj pruvoj pri identeco. Sed tre malofte la Spirito kontentigas rektajn demandojn pri tiu temo al li adresatajn, precipe se ilin al li prezentas personoj al li indiferentaj, nur pro scivolemo aŭ provo. La Spirito pruvas sian identecon kiel li volas aŭ kiel li pov- as, laŭ la kapablo de lia interpretisto, kaj ofte tiuj pruvoj estas superabundaj; eraro estas voli, ke li ilin donu laŭ la maniero de la elvokanto; tiam li rifuzas submet- iĝi al postuloj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIV: Identeco de la Spiritoj. — Revue Spirite, 1862, paĝo 82: Fakto de identeco.)
Kontraŭdiroj
La kontraŭdiroj ofte rimarkataj en la parolo de la Spiritoj povas mirigi nur tiujn, kiuj havas de la spiritisma scienco nekompletan scion. Ili estas konsek- venco de la naturo mem de la Spiritoj, kiuj, kiel jam estas dirite, scias pri la aferoj nur laŭ la grado de sia progreso, kaj sekve kelkaj Spiritoj povas scii malpli ol certaj homoj. Pri multegaj punktoj ili povas eldiri nur sian personan opinion, kiu povas esti pli aŭ malpli ĝusta, kaj konservi la ombrojn de la surteraj antaŭjuĝoj, el kiuj ili ne ankoraŭ liberiĝis; aliaj kreas al si sistemojn pri tio, kion ili ankoraŭ ne scias, precipe koncerne al la sciencaj demandoj pri la origino de la aferoj. Neniel mirige do, ke ili ne ĉiam akordiĝas.
Oni miras trovi inter si kontraŭdirajn komunik- aĵojn subskribitajn de la sama nomo. Nur la malsuperaj Spiritoj povas, laŭ la cirkonstancoj, teni malsaman par- olon, ĉar la superaj Spiritoj neniam kontraŭdiras sin mem. Kiu estas inicita eĉ ne profunde en la misterojn de la spirita mondo, scias kun kia facileco certaj Spiritoj ornamas sin per pruntita nomo por doni pli da kredito al siaj paroloj; oni povas konkludi kun certeco, ke se du komunikaĵoj, radike kontraŭdiraj laŭ la fundo de la penso, portas la saman respektindan nomon, unu el ili estas nepre apokrifa. [3]
Du rimedoj povas taŭgi por fiksi la ideojn pri la dubaj demandoj: la unua estas submeti ĉiujn komu- nikaĵojn al la severa kontrolo de la racio, de la komuna saĝo kaj de la logiko; tiun rekomendon faras ĉiuj bonaj Spiritoj, sed ne la trompemaj, ĉar ĉi tiuj scias tre bone, ke ili povas nur perdi ĉe serioza ekzameno; tial ili evitas la diskuton kaj volas esti kredataj konfide.
La dua kriterio de la vero estas la unuformeco de la instruado. Kiam la sama principo estas instruata de malsamaj Spiritoj en diversaj lokoj per mediumoj fremd - aj unuj al aliaj, kiuj ne estas sub la samaj influoj, oni povas konkludi, ke tiu principo estas pli vera ol se ĝi venus de unu sola fonto kaj estus kontraŭdirata de la pli multaj. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVII: Pri la kontraŭdiroj kaj la mistifikoj. — Revue Spirite, Aprilo 1864, p. 99: Aŭtoritato de la spiritisma doktrino. — La Evangelio laŭ Spiritismo. Enkonduko, pĝ. 22.)
Konsekvencoj de Spiritismo
Ĉe la necerteco de la malkaŝoj farataj de la Spiritoj, oni demandas por kio taŭgas la studo de Spiritismo?
Gi taŭgas por materiale pruvi la ekziston de la spirita mondo.
Car la spirita mondo estas formita per la animoj de tiuj, kiuj vivis sur la Tero, ĝi estas pruvo pri la ekzisto de la animo kaj de ties vivado post la korpo.
La manifestiĝantaj animoj malkaŝas siajn ĝojojn aŭ siajn suferojn laŭ la manieroj kiel ili uzis la surteran vivon; el tio rezultas la pruvo pri la estontaj punoj kaj rekompencoj.
La animoj aŭ Spiritoj priskribas sian staton kaj sian situacion, tiel ili korektas la falsajn ideojn, kiujn oni hav- is pri la venonta vivo kaj precipe pri la naturo kaj daŭro de la punoj.
Tiel la estonta vivo transiras de la stato de mal- preciza kaj duba teorio al la stato de pruvita kaj pozitiva fakto, kaj el tio rezultas la bezono labori kiel eble plej vigle dum la nuna mallonga vivo, profite al la venonta, kies daŭro ne estas difinita.
Ni supozu, ke dudekjara homo estas certa morti kiam li estos dudekkvinjara, kion li faros dum kvin jaroj? Cu li laboros por sia estonteco? Certe ne; li penos ĝui kiel eble plej multe: li rigardus kiel trompon trudi al si pen- ojn kaj seniĝojn sen ia celo. Sed se li estas certa, ke li vivos ĝis la aĝo de okdek jaroj, li kondutos tute alie, ĉar li komprenas la bezonon oferi iujn momentojn da nuna ripozo por akiri ripozon venontan por multaj jaroj. La samo okazas al kiu estas tute certa pri la est- onta vivo.
La dubo pri la estonta vivo nature kondukas al la ofero de ĉio al nunaj ĝuoj; sekve al troa sklaviĝo al la materiaj bonaĵoj.
La graveco dediĉata al materiaj bonoj incitas la avidecon, la envion, la ĵaluzon de kiu posedas malmult- on, kontraŭ kiu tenas multon. De la envio al la deziro akiri je iu ajn prezo tion, kion posedas lia najbaro, estas nur unu paŝo; de tie la malamoj, la kvereloj, la pro- cesoj, la militoj kaj ĉiuj malbonoj naskitaj de egoismo.
Kun la dubo pri la estonteco, premita en ĉi tiu vivo, de ĉagreno kaj malfeliĉo, la homo vidas nur en la morto la finon de siaj suferoj; nenion pli esperante, li trovas prave mallongigi ilin per memmortigo.
Sen espero al la estonteco, estas kompreneble, ke la homo impresiĝas kaj malesperas pro la elreviĝoj, kiujn li provas.
La fortegaj skuoj, kiujn li travivas, produktas en lia cerbo difektojn, kiuj estas kaŭzoj de la plej multaj okaz- oj de frenezeco.
Sen la estonta vivo, la nuna vivo fariĝas por la homo la ĉefa afero, la sola celo de liaj zorgoj; li ligas ĉion al ĝi; kaj tial li volas je ĉiu prezo ĝui ne nur la mate- rialajn bonojn, sed ankaŭ la honorojn; li sopiras brili, altiĝi super la aliaj, eklipsi siajn najbarojn per sia pompo kaj per sia rango; de tie lia senmezura ambicio kaj la graveco de li pruntita al la titoloj kaj al ĉiuj ludiloj de la vanteco, por kies akiro li oferus ĉion, eĉ sian honoron mem, ĉar post tio li vidas ja nenion.
La certeco pri la estonta vivo kaj pri ĝiaj konsek- vencoj tute ŝanĝas la ordon de la ideoj kaj vidigas la aferojn sub tute alia lumo: ĝi levas vualon kaj mal- krovas senliman kaj brilegan horizonton.
Antaŭ la senfineco kaj grandiozeco de la transtomba vivo, la surtera vivo forviŝiĝas kiel la sekundo antaŭ la jarcentoj, kiel la sablero antaŭ la monto. Cio ĉi tie far- iĝas malgranda, mizera kaj oni miras je si mem pro la graveco, kiun oni iam alligis al tiel efemeraj kaj infan- ecaj aferoj. De tio venas kvieteco, trankvileco en la okazaĵoj de la vivo, kio ja estas feliĉo en komparo kun la zorgoj, la turmentoj, kiujn oni trudas al si mem, la malpacienco por altiĝi super la ceteraj; de tio venas ankaŭ pri la sortoŝanĝoj kaj la disreviĝoj, ia indiferent- eco, kiu nin liberigas je falo kiel kaptaĵo de malespero kaj sekve de la plej multaj okazoj de freneziĝo, kaj nin deturnas de la penso pri memmortigo. Kun certeco pri la estonteco, la homo atendas kaj rezignas; kun la dubo, li perdas paciencon, ĉar li atendas nenion krom de la nuna tempo.
La ekzemplo de tiuj jam vivintaj sur la Tero montr- as, ke la sumo de la venonta feliĉo estas proporcia kun la morala progreso plenumita kaj kun la bono farita sur la Tero; ke la sumo de la malfeliĉo estas proporcia
kun la malvirtaj kaj malbonaj agoj, sekve, ĉiuj plene konvinkitaj pri tiu vero tute nature emas do fari la bon- on kaj eviti la malbonon.