Kiam la pli granda parto de la homoj estos konvink- itaj pri tiu ideo, kaj sekvos tiujn principojn, farante la bonon, tiam la bono venkos la malbonon sur la Tero; la homoj jam ne penos malutili unuj aliajn; ili reguligos siajn sociajn instituciojn celante la bonon de ĉiuj kaj ne en profito de kelkaj. Unuvorte, ili komprenos ke la leĝo de karito, instruata de la Kristo, estas la fonto de la feliĉo, ankaŭ en ĉi tiu mondo, kaj tiam ili fundamentos la civilajn leĝojn sur la leĝo de karito.
La konstato pri la spirita mondo nin ĉirkaŭanta kaj pri ĝia agado sur la korpan mondon, estas malkaŝo pri unu el la potencoj de la naturo, kaj sekve la ŝlosilo por amaso da fenomenoj nekomprenataj, en la ordo fi- zika kaj en la ordo morala.
Kiam la scienco kalkulos kun tiu nova forto, ĝis nun nekonata de la scienculoj, ĝi korektos amason da erar- oj devenantaj de tio, ke ĝi atribuas ĉion al unu unika kaŭzo: — la materio. La rekono de tiu nova kaŭzo en la fenomenoj de la naturo, estos levilo por la progreso, kaj produktos la efikon de la eltrovo de tute nova agen- to. Kun la helpo de la spirita leĝo, la horizonto de la scienco larĝiĝos, kiel ĝi larĝiĝis kun la helpo de la leĝo de gravito.
Kiam la sciencistoj, de sur la instruada seĝo, pro- klamos la ekzistadon de la spirita mondo kaj ties agadon sur la fenomenojn de la vivo, ili enfiltrigos en la jun- ularon la kontraŭvenenon kontraŭ la materialistaj ideoj, anstataŭ antaŭinklinigi la junulojn al neado de la est- onteco.
En la lecionoj de klasika filozofio, la profesoroj instruas la ekziston de la animo kaj de ties atributoj, laŭ la malsamaj skoloj, sed sen materialaj pruvoj. Cu ne estas strange, do, ke kiam tiaj pruvoj alvenas, ili estas rifuzataj kaj traktataj de tiuj samaj profesoroj kiel su- perstiĉoj? Cu tio ne estas diri al siaj lernantoj: "ni instruas al vi la ekziston de la animo, sed nenio pruvas
ĝin?" Kiam sciencisto eldonas hipotezon pri unu punkto de la scienco, li diligente serĉas, akceptas kun ĝojo la faktojn, kiuj povas el tiu hipotezo fari veron; kiel do profesoro de filozofio, kies devo estas pruvi al siaj lern- antoj, ke ili havas animon, traktas kun malŝato la rimed- ojn por doni al ili evidentan demonstron?
Ni eĉ supozu, ke la Spiritoj ne estas kapablaj instrui al ni ion, kion ni ankoraŭ ne scias, aŭ kion ni ne povus lerni per ni mem, oni tamen vidas ke la sola kons- tato de la ekzisto de la spirita mondo nepre kondukas al revolucio en la ideoj; nu, revolucio en la ideoj estigas neeviteblan revolucion en la ordo de la aferoj; ĉi tiun revolucion Spiritismo preparas.
Sed la Spiritoj faras pli ol tion; se iliaj mal- kaŝoj estas ĉirkaŭitaj de certaj malfacilaĵoj; se tiuj mal- kaŝoj postulas detalajn zorgojn por konstati ilian ĝust- econ, ne malpli vere estas, ke la kleraj Spiritoj, kiam oni scias ilin pridemandi, kaj kiam tio estas al ili per- mesata, povas malkaŝi al ni nekonatajn faktojn, doni al ni klarigojn pri aferoj nekomprenataj, kaj meti nin sur la vojon al pli rapida progreso.
Precipe en tio la plena kaj atenta studado de la spi- ritisma scienco estas nepre necesa, por peti de ĝi nur tion, kion ĝi povas doni, kaj nur en la maniero kiel ĝi povas tion doni; transpaŝante tiujn limojn, oni estas en danĝero esti trompita.
La plej etaj kaŭzoj povas produkti la plej grandajn efikojn; tiel, el malgranda semo povas kreski grandega arbo; tiel, el la falo de pomo oni eltrovis la leĝon regantan la mondojn; tiel, ranoj saltantaj en plado malkaŝis la galvanan forton; same, el la vulgara feno- meno de turnantaj tabloj eliris la pruvo pri la nevidebla mondo, kaj el tiu pruvo venis doktrino, kiu en kelkaj jaroj veturis tra la tuta mondo, kaj povas ĝin regeneri per la sola forto de la realaĵo de la estonta vivo.
Spiritismo instruas malmulte aŭ neniel verojn tute novajn, laŭ la aksiomo, ke estas nenio nova sub la suno. Nur la eternaj veroj estas absolutaj; tiuj veroj, instruataj de Spiritismo, estas fondataj sur la naturaj leĝoj, ekzistas do de ĉiuj tempoj; tial, en ĉiuj tempoj oni trovas iliajn ĝermojn, kiujn pli kompleta studado kaj pli atentaj observoj elvolvigis. La veroj instruataj de Spiritismo estas do pli konsekvencoj ol eltrovaĵoj; ĝi ne eltrovis ankaŭ la spiritan mondon je kiu oni kredis en ĉiuj tempoj; ĝi nur pruvas ĝin per materialaj faktoj kaj ĝin montras sub ĝia vera lumo, sen la antaŭjuĝoj kaj la superstiĉaj ideoj, kiuj naskas dubon kaj nekredemon.
Rimarko. Kvankam tute nekompletaj, ĉi tiuj klarigoj sufiĉas por montri la bazon, sur kiu ripozas Spiritismo, la karakteron de la manifestiĝoj kaj la gradon da konfido, kiun tiuj manifestiĝoj povas inspiri laŭ la cirkonstancoj.
CAPITRO III
Solvo de kelkaj problemoj per la spiri- tisma doktrino
PLURECO DE LA MONDOJ
Ĉu la pluraj mondoj cirkulantaj en la spaco havas loĝantarojn kiel la Tero?
Ciuj Spiritoj asertas tion, kaj la racio diras, ke ne povas esti alie. La Tero okupas en la spaco neniun spe- cialan rangon, ne laŭ ĝia pozicio, nek laŭ ĝia volumeno, nenio povus pravigi ĝian ekskluzivan privilegion esti la sola loĝata.
Cetere, Dio ne estus kreinta tiujn miliardojn da glo- busoj nur por plaĉi al niaj okuloj; des malpli, ĉar la plej grandan nombron nia vidpovo ne atingas. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 55. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 65: — "Plureco de la mondoj", de Flammarion.)
Se la mondoj estas loĝataj, ĉu iliaj loĝantoj en ĉio estas similaj al tiuj de la Tero? Alivorte, ĉu tiuj loĝantoj povus vivi ĉe ni kaj ni ĉe ili?
La formo povus esti preskaŭ la sama, sed la organismo devas esti adaptita al la medio, en kiu ĝi devas vivi, kiel la fiŝoj estas farataj por vivi en akvo kaj la birdoj en la aero. Se la medio estas malsama, kiel ĉio supozigas, kaj kiel ŝajnas demonstri la astronomiaj ob- servoj, la organismo devas esti malsama; ne estas do probable, ke en ilia normala stato, ili povus vivi unuj ĉe la aliaj, kun la samaj korpoj. Ci tion konfirmas la Spiritoj.
Kredante, ke tiuj mondoj estas loĝataj, ĉu en intelekta kaj morala senco ili estas en la sama nivelo kiel la Tero?
Laŭ la instruado de la Spiritoj, la mondoj estas en tre malsamaj gradoj da progreso; kelkaj estas en la sama nivelo kiel la Tero; aliaj estas malpli progresintaj: la homoj en ili estas ankoraŭ pli brutalaj, pli materialaj kaj pli inklinaj al malbono. Kontraŭe, aliaj estas mo - rale, intelekte kaj fizike pli progresintaj, en ili la morala malbono estas nekonata, la artoj kaj sciencoj atingis gradon da perfekteco, kian ni ne povas kompreni, tie la fizika organismo, malpli materiala, ne estas submetita al la suferoj, nek malsanoj, nek kriplaĵoj de la Tero. La homoj tie vivas en paco, ne penante malutili unuj aliajn, sen la ĉagrenoj, la zorgoj, la afliktoj kaj la be- zonoj, kiuj ilin turmentas sur la Tero. Aliaj ankoraŭ pli progresintaj ekzistas, kie la korpa envolvaĵo, preskaŭ fluideca, alproksimiĝas ĉiam pli kaj pli al la naturo de la anĝeloj. En la progresanta serio de la mondoj, la Tero ne estas en la lasta rango, sed ĝi estas unu el la plej materialaj kaj subevoluintaj. ("Revue Spirite", 1858, paĝoj 67, 108, 223; Same, 1860, paĝoj 318 kaj 320. — "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III.)
PRI LA ANIMO
Kie estas la sidejo de la animo?
La animo tute ne estas kiel oni ordinare supozas, lokita en iu parto de la korpo; kune kun la perispirito, ĝi formas fluidecan tutaĵon, trapenetreblan, similan al la tuta korpo, kun kiu ĝi estigas kompleksan estulon, por kiu la morto estas iel malkunmetado. Oni povas imagi al si du similajn korpojn, interpenetritajn unu en la dua, kunfanditajn dum la vivo kaj apartigitajn post la morto. Ce la morto, unu estas detruata kaj la dua restas.
Dum la vivo la animo pli speciale agas sur la organ- ojn de la penso kaj de la sento. Gi estas samtempe interna kaj ekstera; t. e. ĝi radias eksteren; ĝi eĉ povas izoliĝi de la korpo, transportiĝi malproksimen kaj tie manifesti sian aleston, kiel pruvas la observado kaj la somnambulaj fenomenoj.