Выбрать главу

Tiuj du sentoj povas havi ankoraŭ alian kaŭzon. La perispirito disradias ĉirkaŭ la korpo ian specon de atmos- fero saturita de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj de la en- karniĝinta Spirito. Du personoj kiuj renkontiĝas, sentas per la kontakto de la fluidaĵoj la impreson de la sensi­tivo; tiu impreso estas agrabla aŭ malagrabla; la fluid- aĵoj inklinas sin kunfandi aŭ sin forpuŝi reciproke laŭ sia naturo simila aŭ malsimila.

Tiel oni povas klarigi la fenomenon de la transsendo de la penso. Per la kontakto de la fluidaĵoj, du animoj iel legas unu en la dua; ili devenas unu alian sen parolo.

Kial la homo ne havas rememoron pri siaj an- taŭaj ekzistadoj? Ĉu tiu rememoro ne estas necesa al lia estonta progreso?

(Vidu supre paĝo 64.)

Kia estas la origino de la sento nomata "la konscienco"?

Gi estas la intuicia rememoro pri la progreso plenumita en antaŭaj ekzistadoj, kaj pri la rezolucioj prenitaj de la Spirito antaŭ la enkarniĝo. Kiel homo ne ĉiam li havas sufiĉan forton por teni tiujn rezoluciojn.

Ĉu la homo havas liberan volon aŭ li estas submetita al fataleco?

Se la konduto de la homo estus submetita al fatal­eco, ne ekzistus ĉe li respondeco pro la malbono, nek me- rito pro la bono; tiam ĉiu puno estus maljustaĵo kaj ĉiu rekompenco estus sensencaĵo. La libera volo de la homo estas konsekvenco de la justeco de Dio, ĝi estas la atri­buto, kiu donas al li sian dignecon kaj altigas lin super ĉiujn aliajn kreitojn. Tio estas tiel vera, ke la estimo de la homoj unuj al aliaj estas proporcia je la libera volo; kiu ĝin akcidente perdas pro malsano, frenezeco, ebrieco aŭ idioteco, estas bedaŭrata aŭ malestimata.

Materialisto, kiu metas ĉiujn moralajn kaj intelekt- ajn kapablojn sub dependecon de la organismo, reduktas la homon al stato de maŝino, sen libera volo, sekve sen prirespondeco pri la malbono kaj sen merito pro la bono, kiun li faras. ("Revue Spirite", 1861, p. 76: La kapo de Garibaldi. — Same, 1862, p. 97: Frenologio spiri- tualista.)

Ĉu Dio kreis la malbonon?

Neniel Dio kreis la malbonon; Li starigis leĝojn, kaj tiuj leĝoj estas ĉiam bonaj, ĉar Li estas suverene bona; kiu fidele obeus tiujn leĝojn, estus perfekte feliĉa; sed la Spiritoj, havante liberan volon, ne ĉiam obeis ilin, kaj la malbono estas rezultato de malobeo al tiuj leĝoj.

Ĉu la homo estas naskita bona aŭ malbona?

Estas necese distingi la animon disde la homo. La animo estas kreita simpla kaj nescianta, t. e. nek bona nek malbona, sed pro sia libera volo egale kapabla preni la vojon de la bono aŭ tiun de la malbono, alivorte, ka- pabla respekti aŭ malrespekti la leĝojn de Dio. La homo naskiĝas bona aŭ malbona laŭ tio, ke li estas enkarniĝo de progresinta aŭ postrestinta Spirito.

Kiu estas la origino de la bono kaj de la mal­bono sur la Tero, kaj kial estas pli da malbono ol da bono?

La origino de la malbono sur la Tero venas de la malperfekteco de la Spiritoj tie enkarniĝintaj; kaj la su- perregado de la malbono venas de tio, ke la pli multo de la Spiritoj, kiuj tie loĝas, estas malsuperaj aŭ malmulte progresintaj, ĉar la Tero mem estas malsupera mondo. En la mondoj pli progresintaj, kie estas permesata la enkarniĝo nur de purigitaj Spiritoj, la malbono estas ne- konata aŭ malpli multa ol la bono.

Kio estas la kaŭzo de la malbonoj, kiuj aflikt- as la homaron?

La Tero povas esti samtempe konsiderata kiel mondo de edukado por la malmulte progresintaj Spiritoj, kaj de puno por kulpaj Spiritoj. La malbonoj de la homaro estas konsekvenco de la morala mulsupereco de la pli- multo de la Spiritoj tie enkarniĝintaj. Per la kontakto de iliaj malvirtoj, ili faras unuj aliajn malfeliĉaj kaj est­as punataj unuj per aliaj.

Kial la malbonulo ofte prosperas, dum la ho­nesta homo estas turmentata de ĉiaj afliktiĝoj?

Por kiu vidas la nunan vivon kaj ĝin supozas unika, tio devas ŝajni frapanta maljustaĵo. Tiu ŝajno tamen malaperas kiam oni konsideras la plurecon de la ekzistadoj, la mallongecon de ĉiu el ili en komparo kun la eterneco. La studado de Spiritismo pruvas, ke la pros- pereco de la malbonulo havas terurajn sekvojn en liaj postvenantaj ekzistadoj; dum la afliktiĝoj de la bonulo estas, kontraŭe, sekvataj de feliĉo des pli granda kaj daŭra, ju pli da rezignacio li tenis por ilin elporti; tio estas por li kvazaŭ unu tago malfeliĉa en tuta ekzistado de prospereco.

134. Kial unuj naskiĝas en mizero, kaj aliaj en abunda riĉeco? Kial naskiĝas homoj blindaj, surdaj, mut- aj, atakitaj de nekuraceblaj malsanoj, dum aliaj havas ĉiujn fizikajn avantaĝojn? Ĉu tio estas efiko de hazardo aŭ faro de la Providenco?

Se ĝi estas efiko de hazardo, ne ekzistas Providenco; se ĝin faras la Providenco, oni demandas, kie estas ĝiaj boneco kaj justeco? Nu, ne komprenante la kaŭzon de tiuj malbonoj, multaj homoj akuzas la Providencon. Oni komprenas, ke tiu, kiu fariĝis mizera aŭ kripla dank'al siaj malsaĝaĵoj aŭ ekscesoj, estas punata laŭ la peko; sed se la animo estas kreata samtempe kiel la korpo, kion ĝi faris por meriti tiajn afliktiĝojn ekde sia nask- iĝo aŭ por esti imuna kontraŭ malbonoj? Se oni kredas la justecon de Dio, oni devas kompreni, ke tiuj efikoj havas kaŭzon; se tiu kaŭzo ne estas dum la vivo, ĝi dev­as esti antaŭ la vivo; ĉar en ĉiuj aferoj la kaŭzo antaŭas la efikon; tial estas do necese, ke la animo estu viv- inta kaj meritinta punon. La spiritis maj studoj efektive montras al ni, ke pli ol unu homo, naskita en mizero, estis riĉa kaj estimata en antaŭa ekzistado, sed ke li malbone uzis la riĉecon, kiun Dio konfidis al li por ad- ministri; ke pli ol unu, naskita en malnoblegeco, estis fiera kaj potenca; ofte li reaperas submetita al la or- donoj de tiu al kiu li ordonis kun krueleco, turmentata de la malbonaj traktoj kaj la humiligo, kiujn li trudis al aliaj.

Peniga vivo ne ĉiam estas puno; ofte ĝi esta provo elektita de la Spirito, kiu trovas en ĝi rimedon por pro- gresi pli rapide, se li ĝin kuraĝe eltenas. La riĉeco an- kaŭ estas provado, sed ankoraŭ pli danĝera ol la mizero, pro la tentoj, kiujn ĝi alportas kaj la ekscesoj, kiujn ĝi estigas; tiel la ekzemplo de kiuj travivis ĝin pruvas, ke ĝi estas unu el la provoj el kiuj plej malofte oni elir- as kun venko.

La diferencoj de la sociaj pozicioj estus la plej gran- da maljustaĵo, kiam ili ne estas faro de la nuna konduto, se ili ne havus kompenson. Nur la konvinko akirita pri tiu vero per Spiritismo, donas la forton por elteni la sortoŝanĝojn de la vivo kaj igas nin akcepti nian sorton ne enviante la aliulan.

Kial ekzistas idiotoj kaj kretenoj?

La pozicio de la idiotoj kaj kretenoj estus la malplej akordigebla kun la justeco de Dio, en la hipotezo de la unueco de ekzistado. Eĉ el la plej mizera denaska kon- diĉo, la homo povas eliri per inteligento kaj laboro; sed la idioto kaj la kreteno estas kondamnitaj ekde de la naskiĝo ĝis la morto al brutiĝo kaj malŝato; por ili ekzistas nenia ebla komp enso. Kial do ilia animo estis kreita idiota?

La spiritismaj studoj, farataj pri la kretenoj kaj la idiotoj, pruvas, ke ilia animo estas tiel inteligenta kiel la animoj de la ceteraj homoj; ke tiu kripleco estas puno trudita al Spiritoj, kiuj malbone uzis sian inteligenton, kaj kiu kruele suferas stante sin en katenoj, kiujn ili ne kapablas rompi, kaj pro la malŝato, kies celo ili est­as, dum ili estis eble incensitaj en sia antaŭa ekzisto. ("Revue Spirite", 1860, paĝo 173: La Spirito de unu idio- to. — Same, 1861, p. 311: La kretenoj.)

Kia estas la stato de la animo dum la dormo?

Dum la dormo nur la korpo ripozas, sed la Spirito ne dormas. Praktikaj observoj pruvas, ke en tiu mo - mento la Spirito ĝuas sian tutan liberecon kaj la plen- econ de siaj kapabloj. Li profitas la ripozon de la korpo kaj la momentojn kiam lia ĉeesto ne estas necesa, por agi aparte de la korpo kaj iri kien li volas. Dum la vivo, je iu ajn distanco for de la korpo, la Spirito estas ĉiam ligita al ĉi tiu per fluideca fadeno, kiu servas por lin revoki kiam lia ĉeesto fariĝas necesa; tiu ligilo rompiĝas nur ĉe la morto.