Kio estas la kaŭzo de la sonĝoj?
La sonĝoj estas rezultato de la libereco de la Spirito dum la dormo; kelkafoje ili estas la rememoro pri lokoj kaj personoj, kiujn la Spirito vidis aŭ vizitis dum tiu stato. ("La Libro de la Spiritoj": Liberiĝo de la animo, la dormo, la sonĝoj, somnambulismo, duobla vidado, le- targio, ktp., n-roj 400 kaj sekvantaj. — "La Libro de la Mediumoj": Elvoko de vivantaj personoj, n-ro 284. — "Revue Spirite", 1860, pĝ. 11: La Spirito sur unu flanko kaj la korpo sur la dua. — Same, 1860, pĝ. 81: Studado pri la Spirito de la vivantaj personoj.)
De kie venas la antaŭsentoj?
Tio estas malprecizaj kaj intuiciaj rememoroj pri aferoj, kiujn la animo lernis dum siaj momentoj de li- bereco, kaj kelkafoje tio estas kaŝitaj avertoj donataj de bonvolemaj Spiritoj.
Kial ekzistas sur la Tero sovaĝaj kaj civiliz- itaj homoj?
Sen la antaŭekzisto de la animo, tiu demando estas nesolvebla, escepte se Dio kreus animojn sovaĝajn kaj animojn civilizitajn, kio estus neo de Lia justeco. Ali- flanke la racio rifuzas akcepti, ke post la morto la animo de sovaĝulo restos ĉiam en stato de malsupereco, aŭ ke ĝi estos en la sama rango de la animo de klera homo.
Akceptante por la animoj unu saman punkton de starto, la solan doktrinon en harmonio kun la justeco de Dio, la samtempa ekzisto de sovaĝeco kaj de civilizacio sur la Tero estas materiala pruvo pri la progreso, kiun unuj jam plenumis, kaj kiun la aliaj devas ankoraŭ plen- umi. La animo de la sovaĝulo atingos do kun la tempo la gradon de la animo civilizita; sed, ĉar ĉiutage mortas sovaĝuloj, ilia animo nur povas atingi tiun gradon en sinsekvaj enkarniĝoj, ĉiam pli kaj pli perfektaj, konform- aj al ilia progreso, kaj paŝante sur ĉiujn ŝtupojn inter la du ekstremaj punktoj.
Ĉu oni ne povus supozi, laŭ la ideo de iuj personoj, ke la animo enkarniĝas nur unu fojon kaj plen- umas sian progreson en la stato de Spirito aŭ en aliaj sferoj?
Tiu opinio estus akceptebla, se estus sur la Tero nur homoj en la sama grado morala kaj intelekta, ĉar tiam oni povus pensi, ke la Tero estas difinita por tiu grado; nu, ni havas antaŭ ni la pruvon pri la kontraŭo. Efektive, oni ne komprenus, ke la sovaĝulo ne povus atingi la civilizecon ĉi tie, ĉar estas pli progresintaj animoj en- karniĝintaj sur la sama globuso; el tio oni devas kon- kludi, ke la ebleco de pluraj surteraj ekzistadoj rezultas el la ekzemploj mem, kiujn oni havas sub la okuloj. Se estus alie, oni devus klarigi: 1.e — kial nur la Tero hav- us la monopolon de la enkarniĝoj? 2.e — kial, havanta tiun monopolon, tie troviĝas enkarniĝintoj en ĉiuj gradoj?
Kial oni trovas, en la medio de la civilizitaj socioj, estulojn kun krueleco egala al tiu de la plej bar- baraj sovaĝuloj?
Tiaj estas Spiritoj tre malsuperaj, elirintaj el bar- baraj rasoj, kaj kiuj provis enkarniĝi en aliula medio, kie ili sentas sin fremdaj, kvazaŭ kamparano subite trans- portita en la mondumon.
Rimarko. Oni ne povus opinii ne neante al Dio la tutan justecon kaj la tutan bonecon, ke la animo de la obstinema krimulo havus, en la nuna vivo, la saman punkton de starto, kian havas tiu de homo plena de ĉiuj virtoj. Se la animo ne estus antaŭa ol la korpo, tiu de la krimulo kaj tiu de virta homo estus tiel novaj unu kiel la alia; kial unu estus bona kaj la dua malbona?
De kie venas la distingiga karaktero de la popoloj?
Gi estas Spiritoj havantaj pli-malpli la samajn gust- ojn kaj inklinojn, kiuj enkarniĝas en simpatia medio kaj ofte en la sama medio, kie ili povas kontentigi siajn inklinojn.
Kiel progresas kaj kiel degeneras la popoloj?
Se la animoj estus kreataj samtempe kiam la korpoj, tiuj de la nunaj homoj estus tute tiel novaj, tute tiel pri- mitivaj, kiel tiuj de la homoj de la mezepoko, kaj sekve oni demandas, kial ili havas pli dolĉajn morojn kaj pli elvolviĝintan inteligenton? Se okaze de la morto de la korpo, la animo definitive forlasus la Teron, oni demandas ankaŭ, kian frukton donus la laboro farata por pli- bonigi iun popolon, se ĝi estus rekomenciĝo kun ĉiuj animoj, kiuj alvenas kun ĉiu tago?
La Spiritoj enkarniĝas en medio simpatia kaj en ri- lato kun la grado de sia progreso. Ekzemple, ĉino, kiu sufiĉe progresis kaj jam ne trovas en sia raso medion harmonian kun la grado de li atingita, enkarniĝas en popolo pli progresinta. Laŭmezure kiel unu generacio faras paŝon antaŭen, ĝi altiras per simpatio novajn ven- antojn pli progresintajn, kiuj eble estas tiuj, kiuj iam vivis en la sama lando, se ili pli progresis, kaj tiel iom post iom nacio progresas. Se la plimulto de la novuloj estas de malsupera naturo, la malnovaj, elirantaj kun ĉiu tago kaj ne revenantaj en medion pli malbonan, tiu po- polo degenerus kaj finiĝus estingiĝante.
Rimarko: Tiuj demandoj starigas aliajn, kiuj trovas si- an solvon en la sama principo; ekzemple, el kio venas la diverseco de la rasoj sur la Tero? — Cu ekzistas rasoj ribel- emaj kontraŭ la progreso? — Cu la negra raso estas kapabla atingi la saman nivelon de la Eŭropaj rasoj? — Cu sklaveco estas utila al la progreso de la malsuperaj rasoj? Kiel povas efektiviĝi la transformado de la homaro? ("La Libro de la Spiritoj": Lego de progreso, n-ro 776 k. sekv. — "Revue Spirite", 1862, p. 1: Doktrino pri la defalintaj anĝeloj. — Same, 1862, p. 97: Perfektebleco de la negra raso .)
LA HOMO POST LA MORTO
Kiel efektiviĝas la disiĝo de la animo kaj de la korpo? Ĉu ĝi fariĝas subite aŭ laŭgrade?
La liberiĝo fariĝas laŭgrade kaj kun malrapideco malsama laŭ la individuoj kaj la cirkonstancoj de la morto. La ligiloj unuigantaj la animon kaj la korpon, nur iom post iom rompiĝas, kaj des pli malrapide ju pli la vivo estis pli materiala kaj pli voluptama. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 155.)
Kia estas la situacio de la animo tuj post la morto de la korpo? Ĉu ĝi havas subite konscion pri si mem? Unuvorte, kion ĝi vidas? Kion ĝi spertas?
En la momento de la morto ĉio unue estas konfuza; la animo bezonas iom da tempo por rekonsciiĝi; ĝi estas kvazaŭ senpripensa kaj en la stato de homo eliranta el la profunda dormo kaj kiu penas ekkompreni sian si- tuacion. La klareco de la ideoj kaj la memoro pri la pas- inteco revenas al ĝi laŭ proporcio kiel forviŝiĝas la influo de la materio, el kiu ĝi ĵus sin liberigis, kaj disbloviĝas la speco de nebulo, kiu malheligis ĝiajn pensojn.
La daŭro de konfuzo sekvanta la morton estas tre varia, ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, kiel ankaŭ plur- ajn tagojn, plurajn monatojn kaj eĉ plurajn jarojn. Gi estas malpli longa ĉe tiuj, kiuj dum sia vivo identiĝis kun sia estonta stato, ĉar ili tuj komprenas sian situa- cion; ĝi estas tiel pli longa kiel pli materie vivis la homo.
La sensacio, spertata de la animo en tiu momento, estas tre varia; la perturbo sekvanta la morton, estas neniel dolora por la virta homo; ĝi estas trankvila kaj en ĉio simila al tiu, kiu sekvas pacan vekiĝon. Por tiu, kies konscienco ne estas pura kaj kiu estas pli ligita al la materia ol al la spirita vivo, ĝi estas plena de mal- kvieteco kaj angoroj, kiuj pligrandiĝas laŭmezure kiel li reakiras konscion; ĉar tiam li estas kaptita de timo kaj de ia speco de teruro pro tio, kion li vidas, kaj precipe pro tio, kion li antaŭvidas.
La sensacio, kiun oni povus nomi fizika, estas tiu de granda faciligo kaj senlima bonstato; oni sentas sin kvazaŭ liberigita el ŝarĝo, kaj oni estas feliĉega jam ne senti la korpajn dolorojn, kiujn oni suferis antaŭ kelkaj momentoj, senti sin libera, facilmova kaj vigla kiel tiu, de kiu oni ĵus deprenis pezajn katenojn.