En sia nova situacio, la animo vidas kaj aŭdas tion, kion ĝi vidis kaj aŭdis antaŭ la morto, sed ĝi vidas kaj aŭdas ankaŭ aliajn aferojn, kiuj eskapadis al la malde- likateco de ĝiaj korpaj organoj; ĝi havas sensaciojn kaj perceptojn al ni nekonatajn. ("Revue Spirite", 1859, paĝo 244: Morto de spiritisto. — Same, 1860, paĝo 332: La vekiĝo de la Spirito. — Same,1862, pĝ. 129 kaj 171: Enteriga soleno de S-ro Sanson.)
Rimarko. Ci tiuj respondoj kaj ĉiuj aliaj pri la situacio de la animo post la morto aŭ dum la vivo, ne estas rezultato el teorio aŭ sistemo, sed el rektaj studoj farataj pri miloj da personoj observataj en ĉiuj fazoj kaj en ĉiuj periodoj de ilia spirita ekzistado, ekde la plej malalta ĝis la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo, laŭ iliaj kutimoj dum la surtera vivo, laŭ la speco de la morto k. a. Parolante pri la estonta vivo oni ofte diras, ke oni nenion scias pri ĝi, ĉar neniu de tie revenis; ĉi tio estas eraro, ĉar ĝuste tiuj, kiuj tie troviĝas, venas instrui nin, kaj Dio ĝin permesas hodiaŭ pli ol en iu ajn alia epoko, kiel lasta averto al nekredemo kaj materialismo.
Ĉu la animo forlasinta la korpon, vidas Dion?
La kapabloj de la animo estas proporciaj je ĝia el- puriĝo; nur la plej perfektaj animoj povas ĝui la ĉe- eston de Dio.
Se Dio estas ĉie, kial ne ĉiuj Spiritoj povas Lin vidi?
Dio estas ĉie, ĉar Li disradias ĉien, kaj oni povas diri, ke la universo estas mergita en Dio, kiel ni estas mergitaj en la suna lumo; sed la subelvolviĝintaj Spiritoj estas ĉirkaŭitaj de ia speco de nebulo, kiu Lin kaŝas de iliaj okuloj, kaj kiu nur disiĝas laŭmezure kiel ili elpur- iĝas kaj elmateriiĝas. La malsuperaj Spiritoj estas kon- cerne la vidon de Dio, tiaj, kiaj estas la enkarnuloj pri la Spiritoj, vere blindaj.
148. Ĉu post la morto la animo konscias pri sia individueco; kiel ĝi konstatas tion kaj kiel ni povas la samon konstati?
Se la animoj ne havus sian individuecon post la morto, ĝi estus por ili kaj por ni absolute la samo kiel se ili jam ne ekzistus, kaj la moralaj konsekvencoj estus ĝuste la samaj; ili havus nenian distingigan karakteron, kaj tiu de krimulo estus en la sama rango de tiu de virta homo, el kio rezultus, ke oni havus neniun intereson fari la bonon.
La individueco de la animo estas malkaŝata en maniero, por tiel diri materiala, en la spiritaj manifestiĝoj, per la parolmaniero kaj la kvalitoj apartaj de ĉiu; ĉar ili pensas kaj agas en malsamaj manieroj, unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj, unuj estas kleraj kaj aliaj malkleraj, unuj volas tion, kion aliaj ne volas, tio estas evidenta pruvo, ke ili ne estas kunfanditaj en homogena tutaĵo, ne parolante pri la evidentaj pruvoj, kiujn ili donas al ni esti animintaj tiun aŭ tiun individuon sur la Tero. Dank'al la eksperimenta Spiritismo, la individueco de la animo jam ne estas io malpreciza, sed ĝi jam estas rezultato de observado.
La animo mem konstatas sian individuecon, ĉar ĝi havas siajn penson kaj volon proprajn, diferencajn de tiuj de aliaj. Gi ankaŭ tion konstatas per sia fluideca envolvaĵo aŭ perispirito, speco de limita korpo, kiu faras ĝin aparta estulo.
Rimarko. Certaj personoj supozas ŝpari al si la riproĉ- on de materialismo, akceptante ian universalan inteligentan pricipon, el kiu ni absorbas parton ĉe la naskiĝo, kio estus la animo, por ĝin redoni post la morto al la komuna maso, kie ĉiuj animoj kunfandiĝas kiel akveroj en la oceano. Ĉi tiu sistemo, speco de transiĝo, ne meritas eĉ la nomon de spiri- tualismo; ĉar ĝi estas tiel malespera kiel materialismo mem; tiu komuna rezervujo de la universala tutaĵo estus egala al la neniaĵo, ĉar tie jam ne estus individuecoj.
Ĉu la speco de morto influas la staton de la animo?
La stato de la animo tre konsiderinde varias laŭ la speco de la morto, sed ĉefe laŭ la naturo de la kutimoj dum la vivo. Ce natura morto, la liberiĝo okazas laŭ- grade kaj sen skuoj; ofte ĝi komenciĝas eĉ antaŭ ol la vivo estingiĝas. Ce morto perforta, per ekzekuto, mem- mortigo aŭ akcidento, la ligiloj estas abrupte rompitaj; la spirito, senprepare surprizita, estas kvazaŭ senkonscia pro la ŝanĝo okazinta en li mem, kaj ne klarigas al si mem sian situacion. Fenomeno pli-malpli konstanta en tiu okazo, estas la konvinko en kiu li troviĝas, ke li ne estas mortinta, kaj ĉi tiu iluzio povas daŭri plurajn mo - natojn, kaj eĉ plurajn jarojn. En tia stato li iras tien kaj reen, kaj supozas okupiĝi pri siaj aferoj, kvazaŭ li estus ankoraŭ de ĉi tiu mondo, tre surpriziĝas kiam oni ne respondas liajn demandojn. Ci tiu iluzio ne apartenas ekskluzive al la okazoj de perforta morto; oni ĝin trovas ĉe multaj individuoj, kies vivo estis absorbita per ĝuoj kaj materiaj interesoj. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 165. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 166: La memmort- iginto de la Samaritaine. — Same, 1858, paĝo 326: Unu Spirito en la ceremonio de la entombigo de lia korpo. — Same, 1859, paĝo 184: La Zuavo el Magenta. — Same, 1859, paĝo 319: Unu Spirito, kiu ne kredas sin mortinta. — Same, 1863, paĝo 97: Franзois Simon Louvet.)
Kien la animo iras post kiam ĝi forlasis la korpon?
Gi neniel perdiĝas en la senlimeco de la Infinito, kiel oni ordinare imagas al si; ĝi vagas en la spaco, kaj pli ofte en la medio de tiuj, kiujn ĝi konis, kaj ĉefe de tiuj, kiujn ĝi amis, povante transportiĝi en momento al grand- egaj distancoj.
Ĉu la animo konservas la korinklinojn, kiujn ĝi havis sur la Tero?
Gi konservas ĉiujn moralajn korinklinojn; ĝi forges- as nur la materialajn inklinojn, kiuj jam ne apartenas al ĝia esenco; tial ĝi venas feliĉa revidi siajn parencojn kaj amikojn, kaj ĝi sentas ĝojon pro ilia rememoro. ("Revue Spirite", 1860, paĝo 202: La amikoj ne forgesas nin en la alia mondo. — Same, 1862, paĝo 132.)
La animo konservas la memoron pri tio, kion ĝi faris sur la Tero; ĉu ĝi interesiĝas pri la laboroj, kiujn ĝi lasis nefinitaj?
Tio dependas de ĝia alteco kaj de la karaktero de tiuj laboroj. La elmateriiĝintaj Spiritoj malmulte pri- okupiĝas pri materiaj aferoj el kiuj ili sentas sin feliĉaj liberiĝi. Koncerne la laborojn, kiujn ili komencis, laŭ ilia graveco kaj utileco, kelkafoje ili inspiras al aliaj la penson ilin fini.
Ĉu en la mondo de la Spiritoj la animo ren- kontas siajn parencojn kaj amikojn, kiuj ĝin antaŭ- iris tien?
Gi renkontas ne nur tiujn, sed ankaŭ multajn aliajn, kiujn ĝi konis de siaj antaŭaj ekzistadoj. Ordinare tiuj kiuj plej vive amis ĝin, venas akcepti ĝin ĉe ĝia alveno en la mondo de la Spiritoj, kaj helpas ĝin liberiĝi el la surteraj ligiloj. Tamen la neebleco vidi la plej karajn animojn kelkafoje estas puno por kulpuloj.
Kia estas en la alia vivo la morala kaj inte- lekta stato de la animo de infano mortinta en malalta aĝo? Ĉu ĝiaj kapabloj estas en infaneco kiel dum la vivo?
La nekompleta elvolviĝo de la organoj de la infano ne permesas al la Spirito plene manifestiĝi; liberaj el tiu envolvaĵo, liaj kapabloj estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ la enkarniĝo. Car la Spirito pasigis nur kelkajn momentojn en la vivo, liaj kapabloj ne povis ŝanĝiĝi.
Rimarko. En la spiritaj komunikiĝoj, la Spirito de infano povas do paroli kiel tiu de matura homo, ĉar li povas esti tre progresinta Spirito. Se li kelkafoje uzas infanan lingvaĵon, tio estas por ne forpreni de la patrino la ĉarmon, kiu ŝin ligas per amo al gracila kaj delikata estulo, ornamita per la gracio de senkulpeco.("RevMe Spirite", 1 858, paĝo 17: Panjo! ... mi estas ci tie.)